EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto?

Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.

La plej evidenta ŝanĝo estas ke la graveco de la anglalingvaj denaskuloj kadre de EU, laŭ kvanta vidpunkto, draste malaltiĝas. Fakte, post la eliro de Britio, la angla estas la denaska lingvo nur de malgranda frakcio de la EU-civitanoj – esence nur irlandanoj kaj maltanoj parolas ĝin denaske, kaj ili kune estas ĉirkaŭ 5 milionoj. Notindas, ke entute EU havos ĉirkaŭ 500 milionojn da loĝantoj, en 27 ŝtatoj. Do, nur pli-malpli 1% de la EU-civitanaro estos denaskaj anglalingvanoj.

Laŭ formala vidpunkto, ene de EU ekzistas specifa leĝo pri la lingva reĝimo: ĉiu membroŝtato povas elekti unu kaj nur unu oficialan lingvon inter la siaj por ke tiu iĝu laborlingvo de EU. Laŭ strikta interpreto de ĉi tiu leĝo, pro la eliro de Britio la angla devas ĉesi esti oficiala, ĉar siatempe Irlando elektis la gaelan kaj Malto la maltan. Tamen, mi ne pensas, ke vere tio okazos: plej probable la eliro de Britio ne portos rektajn konsekvencojn al la oficialeco de la angla lingvo, ĉar la angla estas tro uzata ene de la EU-institucioj, specife en la Eŭropa Centra Banko.

Estas aparte interese kio okazos al la kimra, kies EU-statuso estas kunoficiala, kune kun la kataluna, ambaŭ gravaj minoritataj lingvoj de Eŭropo. Fakte, la eliro de Britio implicas la eliron de Kimrujo, kaj tio malfermas novan problemon. Por solvi ĉi tiun problemon kaj multajn aliajn – ĉefe ne rekte rilatajn al lingvoj – Britio kaj EU havas du jarojn por trovi interkonsentojn kaj kompromisojn inter si. Miaimprese, Britio nun volas preni tempon por ŝanĝi la situacion nur malmulte, dum EU-estroj volas rapide efektivigi la eliron por eviti, ke aliaj membroŝtatoj organizu similajn referendumojn, kiuj riskus kolapsigi la tutan EU-projekton.

Rilate la neoficialan statuson de la angla lingvo malfacilas antaŭvidi kio okazos en la koridoroj de Bruselo, Strasburgo, Luksemburgo kaj aliaj sidejoj de EU-institucioj. Tuj post la eliro, ekestis du kontraŭaj reagoj, ambaŭ diktitaj de emocioj pli ol de atenta rezonado. La unua reago estas kontraŭ la angla. Homoj simple argumentas: “Britio eliris, ni forpelu la anglan, ĉar ni ne volas esti regataj de lingvo kies parolantoj ne amas nin.” Sekve al tiu ĉi sinteno, multaj homoj substrekis, ke la esenco de EU lingvorilate estas multlingvismo. En sia plej populara interpreto, multlingvismo estas interpretata kiel repreno de la Eŭropa situacio antaŭ la unua mondmilito, kiam la franca kaj la germana regis kun la angla.

Sekvante tiun modelon, kelkaj konsilas fortigi la francan, ofte kune kun la germana, por iel reekvilibrigi la situacion. Efektive, post la angla ĝi estas la plej forta lingvo en la EU-institucioj ekde la komenco (parenteze, la angla ne estis en la malgranda klubo de la lingvoj kiuj ekfosis la EU-sulkon en la 1950-aj).

Pli malgranda grupo kontraŭas la anglan sed proponas diversajn aliajn solvojn. Grupeto reproponas revigligi Latinon pro neŭtraleco (ĝi ne estas denaska lingvo de iu ajn nuntempe) kaj pro ĝia influo sur la plejmulto de la modernaj lingvoj parolataj en Eŭropo. Pli granda grupo estas la esperantistoj, kiuj per peticioj kaj aliaj agadoj sukcesas nun aŭdigi sian voĉon pli laŭte, argumentante por Esperanto pro neŭtraleco, reguleco de la gramatiko kaj trajtoj komunaj kun la tri grandaj familioj de hindeŭropaj lingvoj kiuj svarmas en ĉi tiu mondoparto, t.e. la latinida, la ĝermana kaj la slava familioj. Sufiĉe interese estas, ke Esperanton mencias kiel lingvon taŭgan por Eŭropa Unio larĝaskale ne nur Esperanto-parolantoj, sed ankaŭ eksteraj homoj.

Aliaflanke, aliaj homoj argumentas, per samforta emocio, por la angla. La poruloj de la angla pli-malpli diras: “la angla finfine (pli) neŭtraliĝas en EU ĝuste pro la foriro de la denaskaj anglalingvanoj”. En la lastaj tagoj mi legis artikolon en la angla, en kiu la aŭtoro asertas, ke la angla estas nun la ‘vera’ Esperanto de Eŭropo!

Laŭ mi estus vere paradokse, se post la eliro de Britio la angla iĝus pli forta ol antaŭe ene de EU. Sed ne estas politikfikcia cerbumado imagi, ke la trajtoj de la tiel nomata “eŭropangla”, t.e. la angla ĵargono uzata en la EU-dokumentoj, povus fortiĝi kaj distanciĝi de la brita normo. Kompreneble, ĉio ĉi restos je la nivelo de tuteŭropa elito: malgraŭ ke duono de la EU-civitanoj deklaras – taksante sin mem laŭ la tiel nomata Eŭrobarometro – ke ili havas bazan konon de la angla, plena regado por sekvi politikan debaton aŭ por akiri laborpostenon estas atingo nur de malgranda malplimulto, t.e. de elito.

Krom la interesa sed specifa kazo de la kimra kiun mi jam menciis antaŭe, rektaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU laŭ mi ne antaŭvideblas. La angla plej probable restos oficiala lingvo de EU. Havi tuteŭropan komunan lingvon – kiel kelkaj esperantistoj loĝantaj en EU ŝatus – postulus novan pozicion, pli altan ol oficialeco. Fakte la pozicio de oficialeco estas ligata al la lingvoreĝimoj de la membroŝtatoj, kaj neniu membroŝtato adoptas Esperanton kiel oficialan lingvon por ĝin proponi. Miaopinie tiel granda novigo en la lingva reĝimo de EU vivas en la lando de romana fikcio, ne en la realo.

Revenante al la realo, ni devas ne forgesi, ke la prestiĝo de la angla lingvo altiĝis internaci-nivele post la fino de la dua mondmilito ekster ĉi tiu kontinento. La grandioza sukceso de la angla ne estas hazardo de historio, sed eksplicita plano pensita de Winston Churchill, la ĉefministro de Britio dum la dua mondmilito. Tamen li rigardis ne al la kontinento, sed trans la oceanon, okcidenten.

Fakte Churchill eksplicite deklaris la lingvan reĝimon kiun li antaŭvidis por la angla mondskale en fama prelego ĉe Harvardo, Usono, en 1943. Tiam li asertis interalie, ke “la estontaj imperioj estos la imperioj de la menso”. Mallonge klarigite, li celis diri, ke kiam ĉiuj popoloj de la mondo parolos la anglan, tiam novtipa Anglalingva Imperio establiĝos – interesatoj povas legi plu pri la analizo de tiu ĉi plano fare de lingvopolitikisto Robert Phillipson, kiu publikigas ankaŭ en Esperanto.

Ŝajnas al mi, ke la eliro de Britio povas eble iom bremsi sed certe ne haltigi tiun planon. Efektive la prestiĝo kaj forto de la angla lingvo venas ne nur de Britio sed ankaŭ kaj ĉefe de Usono, aliancano kun Britio por la efektivigo de ĉi tiu plano. Alivorte, dum la Usona ekstera politiko restos tiel forte kaj rekte influa, la angla restos la plej prestiĝa lingvo dise tra la mondo, kaj ene de EU kaj ekstere.

Mi volas diri, ke ĉiu lingva reĝimo spegulas la povo-rilaton de la lingvoj sub la reĝimo mem. Resume, la angla restos oficiala ene de EU krom se Irlando kaj Malto volus ĝin forpeli, kaj ŝajnas al mi, ke nek unu nek la alia eĉ pripensas tian scenaron. Eble Irlando reunuiĝos, ĉar la norda parto de la lando verŝajne forlasos la Unuiĝintan Reĝlandon, kaj eĉ pli probable Britio kia ni konas ĝin kolapsos pro Skotlando, kiu povas peti eniri EU-n post sendependiĝo disde Londono. Se tio okazos, la Unuiĝinta Reĝlando simple ĉesos ekzisti.

Kompreneble, se la tiel nomata ‘domeno-efiko’ vere okazos, alivorte se post Britio aliaj membroŝtatoj eliros EU-n pro referendumo aŭ pro decido de la landaj parlamentoj, EU same kolapsos. Kaj tiuokaze la demando simple ĉesos havi sencon. Miascie en Nederlando, ekzemple, oni komencas pridiskuti eliron. Eĉ en Francio oni aŭdas similajn ventojn. Multo dependas de la reago de Bruselo: se EU reagos firme kaj rapide, la aliaj ne imitos Brition.

Tio estas la nova fono por esperantistoj en Eŭropo. Esperanto estas malforta lingvo ene de EU, kaj la eliro de Britio ne havas rektajn konsekvencojn favore al altigo de ĝia prestiĝo. Fakte, Esperanto ĝis nun havas neniun oficialan rolon EU-nivele; ĝenerale, por siaj parolantoj ĝi havas altan prestiĝon, por ĉiuj aliaj malaltan. La situacio de Esperanto iel similas al tiu de minoritataj lingvoj, eĉ se la esperantistaro ne formas minoritaton laŭ la kutima senco de la vorto, ĉar neniu forpelis esperantistojn de origina-mita terpeco (do ili ne formas diasporon) kaj Esperanto ne estas rekte subpremata de majoritata lingvo – ĉiu minoritato estas tia regionnivele pro ekzisto de majoritato landnivele.

Tamen, en la lastaj jaroj io pozitiva por Esperanto okazis ene de EU. Mi ŝatas rememorigi al la lernantoj, ke ekde 2008 oni povas ekzameniĝi pri sia lingvokono de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Laŭ mi esperantistoj ĝenerale ne komprenas kiom grava estas tiu ĉi atingo. Temas pri substrekinda rekono, ĉar EU oficiale permesis al Esperanto eniri la ekskluzivan klubon de KER-ekzameneblaj lingvoj. Nur gravaj lingvoj eniras la klubon.

Permesu al mi personan anekdoton. Laŭ mia sperto de profesoro de Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo en Nederlando kaj de Torino en Italio, la nuna momento favoras Esperanton ĉe la studentoj. Por multaj el ili, la angla ne estas plu perceptata kiel neevitebla kaj ĉiosolva lingvo: kiel diris al mi Erasmus-studento en Amsterdamo, la angla necesas sed ne sufiĉas. Universitataj studentoj – kiuj ĝenerale aĝas pli-malpli dudek – elektas miajn kursojn de Esperanto ĉar ili scivolas pri la lingvo.

Ne malofte ili komparas Esperanton kaj la anglan vidpunkte de la lernado, kaj rande de la fino de la kurso ili konscias, ke ili povas esprimi sin sufiĉe bone malgraŭ ke la kurso daŭras du monatojn anstataŭ jarojn. Mi supozas, ke en la venontaj jaroj la nombro de studentoj en miaj klasoj povas eĉ altiĝi pro la eliro de Britio kaj la disvastiĝo de ĉi tiu sinteno, ke la angla necesas sed ne sufiĉas.

Se mi rajtas doni nepetitan konsilon, esperantistoj devas esti pretaj bonvenigi novajn lernantojn de la lingvo en nian disan kaj buntan movadon-kolektivon, ankaŭ se ili alvenas per kanaloj nekutimaj laŭ tradicia pensmaniero. Hodiaŭ oni povas eklerni la lingvon sen iri al loka klubo kaj al nacia kongreso. Mi pensas pri la okulfrapa sukceso de Duolingo post nur unu jaro. Sed post la eklerno, sekvas bezono uzi la lingvon kun pli spertaj parolantoj: jen la momento en kiu la movado-kolektivo iĝas grava.

Novaj formoj de Esperanto-aranĝoj videblas tra Eŭropo kaj ne nur. Esperantistoj tra tuta Eŭropo miaopinie devas pli kaj pli utiligi Esperanton per EU-projektoj. Tio povas substance plibonigi la kontaktojn internacie, ĉar ĉiu EU-projekto kiu eksplicite uzas Esperanton estas plia pruvo pri la utileco de la lingvo laŭ la vidpunkto de la EU-institucioj.

Bonega ekzemplo estas la MIME-projekto (MIME signifas Movebleco kaj Inkluziveco en Multlingva Eŭropo), kiu enhavas bazan informon en Esperanto kaj aliaj 17 lingvoj de EU. Tie, Esperanto estas serioze traktata kiel strategio por multlingveco, ĉar fakte ĉiu Esperanto-parolanto estas almenaŭ dulingva, kaj ofte plurlingva. Sufiĉe granda grupo de fakuloj kiuj flue parolas Esperanton kaj estas bone konataj de la esperantistaro, laboras tie almenaŭ partatempe, inkluzive de mi.

Esperantistoj kaptu la okazon de la eliro de Britio ne por ataki la anglan sed por proponi alian perspektivon por la estonteco de EU. Persone, plaĉas al mi la vidpunkto de la Nobel-premiito por ekonomiko Amartya Sen – etne bengalo, ŝtate baratano, kaj kun Brita pasporto – kiu nuntempe instruas en Harvardo. La ekonomikisto okaze de la eliro de Britio asertis, ke post la tempesto de la eliro de Britio EU devos ŝanĝi siajn prioritatojn. EU-estroj devus rekonsideri la idealojn de la Manifesto de Ventoteno publikigita en 1941: la sulkon de EU ni fosu ne nur per bankoj kaj ekonomio, sed ankaŭ kaj ĉefe per paco kaj kuniro al komuna politiko kaj socio.

Tiel, Esperanto povas ludi centran rolon. Persone mi varme esperas, ke EU forlasos la politikon de strikta buĝeta disciplino por relanĉi la ekonomion kaj tiel haltigi la “gentajn ŝovinismojn”, laŭ la vortigo de Zamenhof, kiuj nuntempe reaperas en multaj partoj de Eŭropo. Dum en la percepto de la ordinaraj homoj la koncepto EU egalas al “eŭro, Trojko, banko, ekonomia krizo, migrantoj”, ni ne povas esperi, ke EU-civitanoj enamiĝos al EU. EU bezonas konkretajn agojn por plibonigi la vivkvaliton de siaj civitanoj kaj belaspektan miton por kunkonstrui tuteŭropan identecon.

Federico Gobbo

Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
wpDiskuz