Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

Antaŭ unu jaro, la 28-an de majo 2015, estis lanĉita la kurso de Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. La populareco de la kurso superis ĉiujn atendojn: dum la unua jaro jam 402.000 homoj ekstudis Esperanton per Duolingo, kaj trideko da homoj finas la kurson ĉiutage. Libera Folio petis la iniciatinton Chuck Smith rakonti pli.

Libera Folio: Kiom el la homoj, kiuj lernis per Duolingo, poste efektive ekuzas la lingvon?

Chuck Smith: – Tiu estas same malfacila demando kiel “Kiom da homoj parolas Esperanton?” Ni neniel povas vidi statistikon pri tio. Nu, same kiel de post la lanĉo de lernu.net oni ekvidas la lernantojn iom post iom. Ĉar 40% el niaj lernantoj loĝas en Usono, oni vidas la diferencon ĉefe tie. Mi ekzemple rimarkis, ke dormantaj Esperanto-grupoj en Portlando kaj Nov-Ĵerzejo vekiĝis pro Duolingo. Aliaj grupoj kiel ekzemple en Vaŝingtono diris al mi, ke nuntempe pli da homoj venas al la klubo ol kutime. Mi scivolas kion ni vidos ĉe IJK kaj UK ĉi- kaj venontjare.

Ĉu multaj el ili jam videblas en la movado?

– Kiom da homoj vere aktivas post nur unu jaro da lernado de Esperanto? Nu, kelkaj certe. Spencer van der Meulen iam ĉeestis Esperanto-kongreson kaj poste decidis estraraniĝi en la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), kaj mi aŭdis, ke li multe vigligis la asocion per siaj ideoj. Krome alia Duolingo-lernanto, Georg Jähnig, modernigis la zagreban metodon, kiu nun alireblas rete, kaj tie oni povas lerni Esperanton el 8 lingvoj. Ni krome aŭdas pri diversaj interesaj projektoj ene de nia fejsbuka grupo. Tial mi eĉ kreis novan grupon nomata Agadejo, kie oni povas anonci sian projekton por trovi kunlaborantojn. Tiam, dirinte ĉion ĉi, mi kredas, ke ni plej multe vidos venontjare, kiam homoj estos havintaj pli da tempo por lerni la lingvon efektive.

Ĉu la rapida kresko en la kvanto de la lernantoj estis atendita por vi? Ĉu ĝi surprizis la neesperantistajn respondeculojn de Duolingo?

– Nu, en anglalingva artikolo mi taksis, ke ni havos 150.000 lernantojn ĝis la fino de 2015, kaj plej multaj homoj simple nomis min revulo, sed jes finfine, mi vere malpravis, ĉar fakte temis pri 200.000 lernantoj. Kiam mi vizitis la oficejon de Duolingo pasintjare, la ĉefo Luis von Ahn diris, ke la entuziasmo plej surprizis lin, sed ankaŭ la kvanto de lernantoj. Ili tre kontentis pri nia kurso.

Kiuj povos esti la sekvaj paŝoj?

Chuck Smith.

– Jam ĉi-somere ni lanĉos la Esperanto-kurson por hispanparolantoj kaj laŭplane novan kurson de Esperanto ĉiujare. Bedaŭrinde ni ne povas ekkrei multajn kursojn samtempe, ĉar tiam la uzantaro plendos, ke Duolingo zorgos pli pri Esperanto ol pri ilia plej ŝatata lingvo. Tiel per nova Esperanto-kurso ĉiujare, ni iom post iom kreskas. Laŭ nia nuna plano, ni esperas lanĉi kursojn de Esperanto por la jenaj lingvoj: hispana (somere de 2016), rusa, portugala, ĉina, franca, germana. Poste ni vidos nian progreson kaj kiel ni plej efike povos antaŭeniri. Se sperta esperantisto volas kunlabori, tiu povas kandidatiĝi ĉe https://incubator.duolingo.com/apply.

– Krom tio, ni organizas eventon kun la nomo AMA (Ask Me Anything, Demandu al mi ion ajn), en kiu famaj esperantistoj respondas al demandoj de lernantoj. Niaj venontaj gastoj estas Christopher Mihm (filmproduktisto), organizantoj de IJK kaj Benny Lewis (Fluent in 3 Months). Tiel niaj lernantoj havos unikan eblon renkonti kreantojn de Esperanto-kulturo rekte el siaj hejmoj.

Kial vi elektas tiujn lingvojn? Kiuj estas viaj strategiaj pensoj rilate al tio?

– Nu, oni devas memori, ke Duolingo plej fortas en Ameriko, do plej indas ekkoncentriĝi pri la lingvoj, kiuj plej gravas tie: la angla, hispana kaj portugala. Laŭ nombro de lernantoj ĉe Duolingo ĝenerale, ni elektus la portugalan, sed pli saĝas atendi ĝis la hispana kurso estas pli matura kaj tiam bazi la portugalan kurson sur ŝablono de la hispana.

– Mi fakte ĝojas, ke Duolingo multe kontribuas al la ekstereŭropiĝo de Esperanto. Per la angla kurso, ni ĉefe havas lernantojn el Nordameriko. Per hispana kurso, ĉefe Sudameriko. Nun ni volas oferti rusan kurson, kiu plifortigos nian komunumon en Azio. Krome estas sperta rusa neesperantista aktivisto ĉe Duolingo, kiu volas vidi pli da kursoj por ruslingvanoj kaj tre ĝojus helpi nin se ni ekkreos Esperanto-kurson por ruslingvanoj, do tio estas kroma avantaĝo.

Kiel aliaj esperantistaj organizaĵoj reagas al la sukceso de Duolingo, ĉu vi ricevas subtenon?

– Krom niaj planoj ĉe Duolingo mem, Edukado.net anoncis novan kurson Ekparolu, en kiu kursfinintoj povas daŭrigi per konversacia kurso skajpe. Se iu interesiĝas aliĝi por helpi, tiu povas kandidatiĝi tie. Ankaŭ, kunlabore kun UEA kaj TEJO, ni ekde hodiaŭ, la 28-a de majo, proponas senpagajn revuojn de Esperanto kaj Kontakto al niaj kursfinintoj, por ke ili povu legi papere kaj ekscii pri la plej gravaj organizoj en Esperantujo. Ĉiukaze, ni tre kontentas pri nia kurso, lernantara komunumo kaj subteno de la ĝenerala Esperanto-komunumo por nia projekto, sed kompreneble estas ankoraŭ multe da laboro farenda!

Troviĝas komentoj sub la arkivita versio de la artikolo.