La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.

Libera Folio: Rakontu iom pri via profesia fono kaj via ĝisnuna rolo en la Esperanto-Movado!

Attila Kaszás

Attila Kaszás: — Mi diplomiĝis kiel historiisto, esperantologo kaj politologo, sed mia profesia kariero portis min al registaraj instancoj, NRO-oj, en kampoj kiel malplimultoj, junularo, ekologio, diplomatio, balotoj, inovacio. Krom mia pagata laboro mi iom aktivis en politiko junaĝe, kaj multe volontulis en diversaj NRO-oj. Nuntempe mi estas membro de la hungara UNICEF-Komisiono, kaj estrarano de la Asocio de Eŭropaj Baloto-Spertuloj (ACEEEO).

– En Esperantio mi tuj ekaktivis post la kvintaga “Piratfiŝkurso” de 1987, la fama superintensa Esperanto-kurso de Péter András Rados kaj Jozefo Horváth, kaj aliĝis al la Esperanto-Fako kaj al la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ). Mi komencis partopreni junularajn renkontiĝojn, vojaĝis per Esperanto, vizitis IJK-ojn, UK-ojn. En la estraro de HEJ mi organizis trejnseminariojn, same en la estraro de TEJO mia respondeco estis la aktivula trejnado. En 1999 mi estis la LKK-prezidanto de la 55-a IJK en Veszprém, Hungario, kie ni eĉ sukcesis organizi suneklipson por la 500 partoprenantoj. Esperanto-kursojn mi gvidis dum renkontiĝoj, en la Budapeŝta Esperanto-Centro kaj en mia propra lingvolernejo Delfeno. Kiam mi jam fondis Esperantan familion, mi tamen ne forgesis la junularan movadon, mi proponis la sloganon de TEJO, “June kaj kune”. Nun mi estas estrarano en la hungara sekcio de Eŭropo – Demokratio – Esperanto.

Kial vi decidis konkursi por la redaktora posteno?

– Mi ricevis tre multe de Esperanto, de la movado kaj la komunumo. Amikojn, spertojn, konojn, vidpunktojn kaj travivaĵojn. Mi klopodis iom redoni per mia organiza laboro, sed nun estas tempo, ke mi kontribuu ankaŭ intelekte. Kiam mia iama instruisto István Ertl redaktoris la revuon en la 90-aj jaroj, li multe rakontis al mi pri la diversaj flankoj de la redaktado, kontaktado kun esperantaj intelektuloj, aŭtoroj, vigligo de la informada laboro, kaj tio ĉiam altiris min. Kiam nun aperis la anonco pri la redaktora posteno, mi pripensis, ke ĝuste tia intelekta defio taŭgas al mi, kie mi povas samtempe servi kaj kontribui, informi kaj organizi, kontakti kaj komuniki, pensi kaj efektivigi. Mi trapensis la ekzistantan kaj eblan rolon de la revuo, kaj mi decidis, ke mi ŝatus partopreni en la entrepreno, la 21a-jarcenta informado en Esperantujo.

Kion vi volas prioritati en via laboro?

– Mi ŝatus, ke la revuo Esperanto estu universala magazino de la esperantlingva komunumo, kie ĉiu esperantlingva leganto trovas ion interesan. Krom konservi la tradiciajn funkciojn, mi ŝatus, ke la revuo donu ion same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo. La 21-a jarcento alportis novajn eblecojn, ŝancojn, problemojn, solvojn kaj defiojn ankaŭ al tradiciaj, kulturaj movadoj. Mi pensas, ke la ĉefa prioritato de la revuo devas esti efike kaj adekvate servi la komunumon kaj la movadon, informante, klarigante, instruante kaj eĉ distrante.

Kia vi vidas la rolon de la papera revuo Esperanto en la sekvaj jaroj?

– Esperanto estas la plej vaste legata papera revuo en Esperantujo, kun la plej granda kontribuantaro, legantaro kaj atingo. Tiu karakterizo estas samtempe respondeco kaj avantaĝo por la revuo. Apud la ĉiutage fluanta reta informaro Esperanto povas kaj devas esti tiu stabila, fidinda, bunta, regule aperanta kaj ĉie atingebla informfonto kaj kultura kanalo, kiun oni same povas uzi kaj ĝui sur kvin kontinentoj. La revuo devas doni ion legeblan kaj legendan al ĉiuj legantoj, sendepende ĉu ili ĉiutage konsumas esperantlingvajn novaĵojn kaj literaturaĵojn aŭ Esperanto estas ilia sola esperantlingva legaĵo.

Ĉu al via taskaro apartenas ankaŭ la evoluigo de la reta versio de la revuo, aŭ pli ĝenerale la reta informado de UEA?

– Pri la reta informado de UEA okupiĝas aliaj spertaj personoj. Tamen mi konsideras grave, ke la retpaĝo de la revuo estu iaspeca komunikejo inter la legantoj, aŭtoroj kaj la redakcio. Laŭ mi la papera revuo kaj la retaj informkanaloj povas tre bone kompletigi unu la alian, uzante la avantaĝojn de ambaŭ ebloj.

Kiel vi vidas vian redaktoran rolon – ĉu vi celos unuavice peri la mesaĝojn de la gvidorganoj de UEA, aŭ ĉu vi volas krei spacon por diskuto, kiu povu influi la decidojn de la gvidorganoj?

– Mi forte kredas je demokratiaj principoj kaj valoroj, malfermiteco, travidebleco kaj diskutebleco estas gravaj aspektoj de ĉiuj demokratiaj organizoj. Tiasence la revuo ankaŭ devas doni lokon por diskuto pri la gravaj demandoj de la movado kaj la komunumo. Samtempe estas grave, ke la gvidorganoj povu komuniki pri siaj prilaboritaj iniciatoj, decidoj, mesaĝoj al la membraro ankaŭ tra la revuo de la organizo.

Pli ĝenerale, kiel dependa aŭ sendependa de la gvidorganoj de asocio povas kaj devas esti redaktoro de la asocia revuo? Ĉu la revuo estu organo de la estraro aŭ de la membraro?

– Vi starigas du demandojn samtempe, permesu al mi respondi al ili aparte.

– La sendependecon de la redaktoro sufiĉe klare priskribas la dokumentoj de UEA kaj la kontrakto inter la redaktoro kaj UEA. Tamen tiu sendependeco ne signifas, ke ne estus dezirinde, ke la redaktoro konsentu pri la ĝeneralaj, strategiaj valoroj kaj direktoj de la organizo. Estas en la intereso de la revuo kaj de la legantaro, ke la redaktoro konstante komuniku kun la respondecaj estraranoj kaj oficistoj, sed tiu komunikado ne estas direktado, sed partnereco kaj kunlaboro por la komuna celo. Mi konsideras la tradicion, ke la redaktoro partoprenu kiel iu “oka estrarano” la estrarkunsidojn regule, tre efika kaj taŭga.

– Por via dua demando vi ricevas sinceran sed kompromisan respondon. La revuo estu kaj-kaj, kaj nek-nek de la estraro kaj la membraro. Ĝi estu de la estraro en la senco, ke la estraro povu kalkuli je la kunlaboro de la revuo por atingi la komunikadajn kaj informajn celojn de la organizo. Ĝi ne estu de la estraro en la senco, ke la estraro iam ajn kaj iel ajn povu influi ĝian enhavon malrespektante la sendependecon de la redaktoro. Ĝi estu de la membraro tiel, ke ĉiu membro ricevu pere de la revuo kvalitan enhavon, aktualajn informojn, kaj povu influi kaj diskuti ankaŭ en la gazeto. Kaj ĝi ne estu de la membraro, komprenite tiel, ke ne la membraro estas la sola celgrupo de la revuo, ĝia misio estas pli ampleksa ol nur priservi la membrojn, ĝi havas ankaŭ gravajn taskojn celante la pli larĝan esperantlingvan komunumon.

Kiuj estos viaj unuaj paŝoj kiel redaktoro?

– Vi celas krom doni intervjuon al Libera Folio? Estas tre grave ke estu glata transiro de la revuo de unu redaktoro al la alia. Tiel ni jam komencis kun Fabrício pritrakti diversajn aspektojn de la redaktado, iugrade mi eĉ envolviĝos en la lastan numeron de Fabrício, en la aprilan. Krome estas multe da teĥnikaj, praktikaj aferoj, laborplanoj, kiujn ni devas klarigi kun la estraro kaj kun la CO. Mi intencas iri en marto al Roterdamo por konatiĝi kun la kolegoj, kaj trakti pri detaloj. Dume mi jam devas kontakti la jam kunlaborantajn kaj potencialajn aŭtorojn pri ilia atendita kontribuo.

Kiam vi eklaboros?

– Baze mi jam eklaboris iasence, sed oficiale mia unua tasko estos prepari la majan numeron de la revuo, por tio mi devas eklabori jam en marto.

Kiel multe vi ĉeestos en la Centra Oficejo?

– Mi intencas ĉiumonate unufoje du-tri tagojn pasigi en la Centra Oficejo por havi eblecon trakti kun la kolegoj, kaj iom teni mian manon je la arterio de la Esperanto movado.

Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
wpDiskuz