Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA

Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2015-08-03 15:41
La sekva ĝenerala direktoro post Osmo Buller estos Veronika Poór. Tion anoncis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, komence de la komitata kunsido de UEA en Lillo vendrede matene.
Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA

Veronika Poór

Ses personoj kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, anoncita de la estraro de la asocio en februaro 2015.

Tri kandidatoj estis elektitaj por personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo vendrede la 24-an de julio: Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

Komence de la komitata kunsido de UEA vendrede la 31-an de julio Mark Fettes raportis pri la rezultoj de la intervjuoj.

– Ni estis tre kontentaj pri la kvalito de tiuj tri kandidatoj, kaj konsentis ke ĉiuj el ili posedas la necesajn kvalifikojn, konojn kaj personecon por plenumi la rolon, kiu en nia movado estas la plej postula kaj malfacila, eĉ pli malfacila ol tiu de la prezidanto. Ni sentis nin tre bonŝancaj ke ni havas inter niaj vicoj tiajn talentulojn kun dediĉiteco al la movado kaj UEA, li diris.

Laŭ Mark Fettes, la elekto ne estis facila, kaj la intervjua komisiono kunvenis pli ol unu fojon.

– Poste ankaŭ la estraro de UEA havis longan kaj profundan diskuton pri la elekto. El tio ni venis al la konkludo ke la nova ĝenerala direktoro estos Veronika Poór, li anoncis.

La anonco pri la elekto de Veronika Poór, kiu mem ĉeestis en la kunvenejo, estis renkontita de la komitato per longaj aplaŭdoj.

Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesos labori jam komence de marto.

Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.

arkivita en:
Tom Geller
Tom Geller diras:
2015-07-31 17:07
Unue, gratulojn al kaj S-ino Poór, kaj UEA mem, por la bona kaj felic'a decido.

Due, mi volas uzi la okazon por denove danki S-ro Buller. Li estas ne nur la plej longdau'ra direktoro, sed ankau' vere varma kaj c'arma homo, kiu plibonigis la postenon dum ties tuta regno.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-31 23:37
... FINFINE...
Gratulojn Veronika ! Bonvolu esti en regula kontakto kun la aliaj kandidatoj.
Certe multaj shanghoj okazos en UEA, ke tiu chi asocio atingu siajn celojn. Estas tre bone, ke UKo okazos en Afriko sub la regno de virino, patrino de la homaro.

Sukceson !