Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo”

Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo”

de Redakcio Laste modifita: 2015-12-14 22:37
La redaktoro de la revuo Esperanto, Fabrício Valle, liveros sian lastan numeron en aprilo 2016. En intervjuo de Libera Folio li rekomendas, ke la venonta redaktoro laboru en la Centra Oficejo, kaj rakontas, ke li foje sentis sin ”kvazaŭ strangulo en la nesto”, laborante en alia kontinento.

Libera Folio: Ĉu vi povas iel komenti la ĉesigon de via redaktora kontrakto?

Fabrício Valle: – La estraro donis al mi plenan liberecon agi kaj mi do faris tion, kio laŭ mi povus plibonigi la revuon. Kompreneble, mi funde diskutis kelkajn aferojn kun la estraro kaj ĝenerale ĝi estis ĉiam malfermita al miaj ideoj. Mi devas konfesi, ke mi multe eraris, ekzemple per kreo de tro multe da konstantaj rubrikoj, kiuj rapide montriĝis neteneblaj; ankaŭ per ne taũgaj laborprocedoj. Aliflanke, mi estas kontenta, ke mi povis labori tute libere - kun iuj limoj, kompreneble - , sed vere ne ĉio bone funkciis, parte pro tio, ke tiu libereco venis akompanata de soleco.

– Tuj post mia unua numero, Mark Fettes longe komentis la revuon, sed post tiu unua numero mi neniam plu ricevis objektivajn taksojn de la estraro. Surprizis min ekscii per artikolo en Libera Folio, ke "la estraro de UEA ne kontentas pri la revuo". Mankis ĝuste tiu konstanta taksado kaj klara kanalo de komunikado pri la direkto de mia laboro.

– Bedaŭrinde, mian tre fruan proponon (de antaŭ mia unua numero) krei revuan konsilion la estraro ne akceptis. Antaŭ nelonge mi sukcesis krei ĝin kaj kvankam ĝi ankoraũ ne plene funkcias, ĝi montriĝis utila. Mi esperas, ke anstataũ malfondi tiun konsilion, la nova redaktoro instigos ĝiajn membrojn al aktiva laboro. El la 6 membroj, du aktivas, unu pro specifa pasema vivsituacio anoncis, ke liaj kontribuoj venos nur poste kaj tri tute silentas ĝis nun. Mi ne komprenas, kial homoj akceptas inviton por aktiva posteno kaj poste restas malaktivaj.

Ĉu via eksiĝo okazis antaŭtempe pro decido de la estraro de UEA, aŭ laŭ via propra deziro?

– Vere, mia plano estis plu redakti la revuon ĝis la lasta numero de la jarkolekto 2016, samtempe al la gvidado de E-entrepreno, kiun mi kaj samideano el mia urbo (temas pri Paulo Lima, intervjuito de la novembra numero) planis krei ĝis fino de marto 2016. Tamen, ĉefe embarasa situacio okaze de la lasta novembra numero de Esperanto igis min meti sub la disponon de la estraro mian postenon.

– Mark Fettes kun sia estraro diskutis, konsultis la nunan kaj la estontan Ĝeneralan Direktoron de UEA kaj decidis, ke venis la tempo serĉi novan redaktoron. Li tre bone klarigis tion en la dissendolisto "uea-membroj" kaj mi opinias, ke liaj argumentoj estas tute akcepteblaj. Laste, por ke ne restu duboj: Mark Fettes ĉiam kun granda respekto, amikeco, kaj profesieco traktis min. Se inter kaj mi kaj UEA tensio kaj malfacilaĵoj foje viglis, tion ni konsideru kiel absolute normalan rezulton de la graveco de la rolo de la revuo en la UEA-strategio. Mi tre estimas la planojn kaj ideojn de Mark Fettes kaj la gigantan strebadon de lia estraro doni al UEA novan vizaĝon. Ne estas facila misio!

Kion vi volus konsili al via posteulo?

– Kiam mi estis enpostenigita, mi kun granda miro vidis, ke la pli ol centjara revuo havis neniun redakcian gvidilon por orienti la laboron de la redaktoro. Do, mi planis dum mia redaktoreco redakti gvidlibron por lasi al mia posteulo, sed la afero ne progresis. Nun mi certe streĉe laboros por postlasi tiun bezonatan redakcian gvidilon. Miaj konsiloj kaj informoj al mia posteulo estos tie. Sed mi trovas, ke la ideo en la anonco serĉanta novan redaktoron, ke li pasigu kelkan tempon en la CO de UEA, estas treege brila. Mia specifa konsilo al la estonta redaktoro estas, ke li akceptu ĉi tiun ideon. Se li estos neeŭropano aŭ malriĉa eŭropano, UEA pagu la vojaĝkostojn! Pri kelkaj aferoj, organizaĵo tiel granda kiel UEA ne povas ŝpari monon, eĉ en krizaj momentoj.

– Cetere, mi opinias, ke la redaktoro devas labori en la CO. Mi scias, ke eblas labori hejme, kiel mi kaj la antaŭa redaktoro, Stano Marček, laboris la tutan tempon, sed tio plene validas nur por la asistantoj, helpantoj, ne pri okupanto de ŝlosila posteno. Ĉu la Ĝenerala Direktoro laboru hejme? Ĉu la libroservisto, la sekretario? Ĉu mia samlandano Clay Magalhães laboru hejme aŭ sen konstantaj personaj kontaktoj kun la homoj en la CO kaj sen partopreni almenaŭ parton de la estraraj kunsidoj? Bone, se UEA vere ne povas financi la restadon de la redaktoro en Roterdamo, almenaŭ ĝi financu la viziton de la redaktoro al la Centra Oficejo, minimume ĉiun kvaran monaton. Mi konfesas, ke kelkafoje mi sentis min kvazaŭ strangulo en la nesto.

Ĉu dum via redaktorado vi atentis la ciferojn kiuj atestas pluan malkreskon de la abonantaro – kaj al kio vi atribuus ke vi ne sukcesis returni la tajdon?

– Jes, kompreneble mi atentis ilin. La situacio de UEA estas vere zorgiga, sed ĉu mi sola respondecu pri returno de la tajdo? Nu, UEA estas organizaĵo kun estraro, membraro, komitato, konsilio, aliĝintaj landaj asocioj, salajrataj oficistoj, inkluzive de Ĝenerala Direktoro... kaj la redaktoro de la revuo Esperanto respondecu pri la kresko de la membraro?

– La problemo de UEA ne kuŝas sur la afero "revuo" aŭ en la manko de pli moderna retejo. La problemo de UEA estas UEA mem. Mi opinias, ke la nuna estraro laboras en la ĝusta direkto, se konsideri la "antikvan reĝimon". Estas ja aprobinda strebado la klopodo renovigi la "sistemon UEA" per kreado de strategia plano, konstruo de nova retejo, trejnado de aktivuloj, sed tiu renovigo okazas ene de la tradiciaj idearo kaj vizio.

– Por returni la tajdon, UEA bezonas pli fundan kaj radikalan ennovigon, sed ne multe efikos, se nur ĝi sekvos tiun vojon. La tuta movado bezonas kuraĝe renovigi siajn labormetodojn, ideojn kaj ĉefe la celaron, sed ĉar por nia movado ne estas facile fari radikalajn paŝojn, mi kredas, ke renovigo venos kiel cunamo, spite la tradiciemon de la E-centroj, kies celoj, labormaniero kaj strukturo estas malĝisdataj.
arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-12-13 11:32
Ne malinteresa intervjuo kaj ne malinteresaj ideoj.

Mi ne scias, ĉu la redaktoro devus nepre labori en la CO, sed mi certas, ke li/ŝi devus ricevi almenaŭ oficistan SALAJRON (pagatan 12-foje jare) kaj ne simple iun "honorarion" por ĉiu numero (pagatan 11-foje jare), kiun la redaktoro krome devas mem deklari al la impostintancoj en sia lando kaj kiu do iĝas eĉ malplia. Temas pri ŝlosila posteno de la asocio... kaj tamen la redaktoro perlaboras malpli ol ekz. sekretario? Eble tiu "genia ideo ŝparcela" havis sencon iam (ĉu?) sed nuntempe mi trovas ĝin nekomprenebla ─ se ĝi iam entute estis komprenebla.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-12-13 12:48
Eble vi inversigis tion. Almenaŭ en Britio, salajro estas nepre impostenda, sed per tiel nomata "honorario" oni kelkfoje (tamen verŝajne malofte) povas eviti imposton.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-12-13 13:04
Nu, fakto estas, ke la enspezojn nepre (almenaŭ laŭleĝe, kaj supozeble tio validas por ĉiuj landoj) oni devas deklari al la sialandaj impostinstancoj. Ĉu tiuj instancoj fine devigos onin pagi impostojn aŭ ne postulos tian pagon (kio verŝajne dependos de la enspezosumo), tio verŝajne estas malsama en ĉiu lando. Tamen estas tute imageble, ke la impostinstancoj ja postulos impostpagon ─ kaj eble tio estas la regulo kaj ne la escepto.

Kompreneble la redaktoro povas decidi ne deklari ion ajn, sed...
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-12-13 12:17
_krei revuan konsilion_

Ĉu tio estas io alia ol **redakcio**?

_El la 6 membroj, du aktivas, …_

Tute normala, eĉ avantaĝa situacio. Du aktivuloj inter ses »kunlaborantoj« estas tre multaj. Kiu sufiĉe longe konas la »movadon«, tiu scias, ke nur malmultaj homoj havas la volon kaj la kapablon longe kontribui.

_Cetere, mi opinias, ke la redaktoro devas labori en la CO. Mi scias, ke eblas labori hejme, kiel mi kaj la antaŭa redaktoro, Stano Marček, laboris la tutan tempon, sed tio plene validas nur por la asistantoj, helpantoj, ne pri okupanto de ŝlosila posteno._

Estas memkompreneble, ke redaktoro devas labori en ofico kun aliaj aktivuloj aŭ almenaŭ en proksimeco kun ĉiusemajna persona kontakto. Mi konas la situacion el la tempo, kiam mi ankoraŭ laboris kiel programisto. Ankaŭ mi devis sidi ekster mia grupo, kaj daŭre suferis pro la manko de informoj. Ĉiuj aliaj membroj de mia grupo sidis en unu ĉambro, kaj ili povis informi sin reciproke kaj solvi problemojn per paroloj trans la tablon. Kreeme labori signfas ankaŭ, ke oni sidiĝas, trinkas kafon, manĝas kuketojn kaj sencele babilas. Interreta komunikado pr retmesaĝoj, skajpo, dissendolistoj kaj yahoo- aŭ guglo-grupoj ne povas anstataŭi tion.

Mi konsentas kun FJM, ke la redaktoro devas ricevi bonan salajron laŭ **eŭropa** skalo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-12-13 23:02
Al mi tute NE malplaĉas la revuo sub la gvidado de s-ro Valle. Mi ne ŝatas ke mi devas atendi pli ol monato por ricevi ĝin [tio ne estas problemo de la redaktoro]. Tamen mi ŝatus aldoni ke por mi la revuo ŝajnas esti unudirekta vojo - oni instruas la leganton sed ne atentas la leganton. Kun la arego da ideoj kaj opinioj en la E-mondo, mi ne povas kredi ke atingas la redaktoron tiom malpli da leteroj legeblaj en la revuo. Krom tio, mi abonas aliajn ĵurnalojn: la New York Times kaj El Nuevo Herold (en la hispana). Anbaŭ ĵurnaloj nun havas kaj paperan kaj enretan versiojn. Enrete oni povas legi la kritikojn kaj komentojn de legantoj - kaj ĝisdatigojn koncerne la unuopajn artikolojn. Tia devus esti la revuo - fonto de diskuto inter la Esperantistaro, fonto de novaj ideoj, fonto de kontaktoj. Eble jes la ideo ke redaktoro ĉeestu en la oficejo de UEA kaj la ĉefajn okazojn en kiuj UEA partoprenas bonas.
Sed donate la sumo da mono/salajro pagata al la redaktoro, oni preskaŭ NE povas atendia tian nivelon de novaĵoj.
Eble la membraro de UEA - ne nur la oficejistaro aŭ la estraro - devus pridiskuti kiom gravas havi revuon kaj kiom oni pretas elspezi por havi ĝin. Oni devus nomi sumon kiu egalas al la atendata aŭ atendota kvalito de la revuo.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-12-14 10:14
Kompreneble ENRETA versio estus granda paŝo antaŭen. Ĝi povus esti malmultekosta (nek presado nek ekspedado) kaj akurata kaj ne dependus de ia fiksita nombro da paĝoj. Sed mi ne kredas, ke UEA havas la homojn, kiuj povus interplekti presitan (eble pli maloftan) kaj retan versiojn. Nek mi kredas, ke la esperantistoj (eble escepte tiuj en Usono kaj mi) volas retan ĵurnalon. Tamen - estas la tempo por ekiri en tiun direkton.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-12-15 06:40
Mi pensas, ke la ideoj de Fabricio Valle estas inter la plaj valoraj por la Esperanto-Movadoj. Liaj pensaj sufiche malsimilas la tradiciajn por aldoni pli da perspektivo por nia afero. (Kaj nun parenteza komento mia: Mia plej granda eraro rilate la revuon Esperanto estis provi sphari monon per elektronika abono. Per la papera versio, mi povis pli bone montri Esperanton al aliaj homoj; per la interreto, la efiko, lau merkatika vidpunkto, estas malpli. Eble aliaj homoj pensas inverse. Tamen, oni povas jam per podofa versio montri la revuon interete.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-12-15 13:44
Temas pri du diversaj aferoj. Mi ne diris, ke oni tute neniigu la presitan version, kaj pli: Estas la tasko de la redakcio kaj de la estraro rezoni pri tio.

Reta eldono estas preskaŭ deviga, se oni volas ŝpari.

La reklaman efikon de presitaj gazetoj mi plene subtenas. La plej bona reklamilo por Esperanto estis Heroldo de Esperanto en la 1970aj jaroj, kiam mi sidiĝis ie kun tiu granda, belaspekte kaj plaĉe presita gazeto, kaj la junuloj ĉirkaŭ mi miris pri tiu (okcidenta, sed veninta tra Ĉeĥoslovakio) Heroldo.

Tamen presita eldono ne devas aperi ĉiumonate. La tempo ŝanĝiĝis, la kostoj kreskadas, kaj sidi kun kindlo kaj tiel legi la ret-revuon ankaŭ estas interesa por ĉirkaŭantoj.

Kaj ... la revuo Esperanto tute ne havas la efikon, kiun tiu giganta Heroldo tiam havis. Multkoloraj revuoj estas ĉiutagaĵoj. Sed gazeto presita sur brila papero ... kun tiu titolo ... kaj eĉ interesa enhavo ...

Sed ne estas nia ĉi-tiea tasko diskuti la eventualan ŝanĝon de revuo.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-25 16:55
La " Heroldo" en la sepdekaj jaroj estas nur bela rememoro . Ni estas cxi tie por komenti pri la chefa organo de UEA - sed la "tajdo" kaj " cunamo" havas nenian utilan por la Esperanto- movado . La tajdon influas la luno kaj la cunamo aperos post terura tertremo !
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-01-08 04:46
Mi abonis multajn Esperantajn periodaĵojn ekzemple Esperanto, Kontakto, Monato, La Ondo de Esperanto, Beletra Almanako, Juna Amiko, Internacia Pedagogia Revuo, La Gazeto ktp. Sed mi tre malofte legis ilin krom hazarda foliumado. Ĉar mi kiel senpacienca leganto jam legis la elektronikajn revuojn antaŭ atingo de la poŝtaĵoj, el kiuj iuj fakte neniam atingis min pro malbona servo de Ĉina Poŝto. Fakte mi abonis la revuojn unuflanke nur por propra okule vidi kaj fiere prezenti ilin al gastoj esperantistaj aŭ neesperantistaj, aliflanke por subteni la eldonadon. Sed mi ne kuraĝas montri al neesperantistaj vizitantoj la revuon Esperanto pro maldiko kaj faldetiĝo de longa vojaĝo, ĉar en Ĉinio neekzistas tiom maldika eĉ faldetiĝa revuo same kiel Esperanto. Mi ofte metas la revuojn Monato kaj La Ondo ĉiam en okulfrapa loko sed la revuon Esperanto en nefacile videbla loko en la ŝranko de nia Esperanto-Centro Ora Ponto. En moderna tempo la funkcio de la papera revuo Esperanto jam ne nur estas legigi min, sed honorigi min aŭ ĝuigi miajn okulojn. Mi ragardas ĝin plejparte kiel simbolon de nia lingvo. En la abonantoj de Monato por 2016 en Ĉinio duobliĝis, tamen la mempagitaj membroj de UEA malpliiĝis, ĉar Monato fariĝas pli bela, kaj Esperanto daŭre estas maldika kaj faldetiĝa (kaj la membroj ricevis nur parton da numeroj pro malbona servo de Ĉina Poŝto). Kiel peranto de la revuoj, mi preferas prezenti al ĉinaj legantoj la belajn kaj dikajn revuojn Monato kaj la Ondo. En la retejo de UEA oni povas facile elŝulti la elektronikan revuon Esperanto en la formato PDF. Tio vere faciligas la legantojn vivantajn en moderna tempo, kiuj deziras rapide legi la plej novajn artikolojn. Tamen la mondo tre aŭ tro rapide ŝanĝiĝas. La formato PDF taŭgas por legado ĉefe ĉe komputiloj. Kaj modernaj homoj ne plu ŝatas sidi ĉe komputiloj por legadi la elektronikajn revuojn. Ili ŝatas movi, ŝatas hazarde foliume legi per facilaj saĝaj telefonoj aŭ elektronikaj legiloj. La revuoj en formato PDF jam ne plu ne taŭgas por ili.
 Mi esperas ke UEA povus ankaŭ novigi aŭ reformigi ankaŭ la revuon Esperanto, eldoni ĝin en dikaj kaj belaj paperoj, elektronikaj formatoj PDF, EPUB kaj aliaj formoj taŭgaj por saĝaj poŝtelefonoj kaj diversaj elektronikaj legiloj por ke la abonantoj povus bele vidi kaj legi.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-01-08 23:44
Mi afishis la chi-.supran kontribuon che https://www.facebook.com/istvan.ertl , kaj venis iom multe da reagoj
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-01-08 05:58
Korekto:En la abonanto= La abonantoj de Monato por 2016 en Ĉinio duobliĝis, tamen la mempagitaj membroj de UEA malpliiĝis, ĉar Monato fariĝas pli bela, kaj Esperanto daŭre estas maldika kaj faldetiĝa.....
Szilvási László
Szilvási László diras:
2016-01-08 10:20
La formato pdf vere ne estas oportuna por la porteblaj, malgrandaj aparatoj. Kerno de la demando laŭ mi ne estas la formato, sed la longeco de artikoloj. Per poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj oni preferas legi nur mallongajn tekstojn, kompaktajn informojn - sed ne longajn artikolojn, seriozajn analizojn kaj intervjuojn. Per la novaj aparatoj la lego-kutimoj simple ŝanĝiĝis, kaj pri tio kulpas ne la redaktoro de la revuo.

Solvon povus signifi preparo de aparta elektronika versio kun propra enhavo kun mallogaj artikoloj - sed tio fakte signifus eldonadon de du memstaraj revuoj...
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2016-01-08 11:19
Povas esti, ke legokutimoj iel ŝanĝiĝis, certagrade, sed oni ne troigu. Romanoj ankoraŭ estas multe pli ŝatataj ol noveloj, kaj multaj homoj legas romanojn per portebla aparato, ekzemple Kindlo.

Ĉiuokaze, prefere ne estu "mallogaj artikoloj"! :-)
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao diras:
2016-01-09 04:33
La revuo Esperanto: Ne plu taŭgas modesta papero, ne plu sufiĉas PDF!

Temas pri reformigo de la revuo Esperanto menciita en mia teksto, la redaktoro vere ne havas rajton. Nur la estaro kaj CO rajtas. Mi esperas ke la papera revuo longe vivu, tamen ĝi eldoniĝu en pli dikaj, belaj kaj iom luksaj paperoj same kiel la nuna papera Monato kaj iama papera El Popola Ĉinio por ke la abonantoj kuraĝus prezenti ĝin al publiko. En Ĉinio vere ne ekzestas tiom maldikaj kaj facile faldetiĝaj revuoj! UEA ne pensu ke ĉiuj abonantoj ricevu la paperajn revuojn, kaj nur tiuj kiuj deziras fieri pro la papera revuo abonu, kvankam tiuj estas tre malmultaj. Por tiuj kiuj nur celas legi la revuon la malkostaj elektronika formatoj vere sufiĉas. Kaj por ili la formato PDF vere ne sufiĉas.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2016-01-09 11:19
Pri la dikeco mi faris rapidan komparon:

Revuo Esperanto: 24 paĝoj, pezo 45 gramoj
Monato: 28 paĝoj, 95 gramoj

Monato do venkas je 4 paĝoj (17 %) kaj 50 gramoj (111 %). La paĝoj estas samformataj. Pri faldiĝemo mi ne scias, ĉar ambaŭ gazetoj plej ofte alvenas ĉe mi glataj, neĉifitaj.
Paweł Fischer-Kotowski
Paweł Fischer-Kotowski diras:
2016-01-09 12:35
Mi ne scias kiel vi, sed mi abonas revuojn por legi ilin, kaj ne por ekspozicii ilin al nekonatoj, des pli al tiuj, kiuj ne komprenas la lingvon en kiu la gazeto estas redaktita. Pligrandigo de la revuo “Esperanto” – per nombroj da paĝoj kaj gramoj – signifus konsiderindan plialtigon de la eldonkostoj (presado kaj sendado) kaj sekve ankaŭ la kotizoj. Mi timas, ke iuj el la abonantoj rezignus kaj tio ankoraŭ plie altigus la kostojn.
Mi preferus, ke la jamaj paĝoj de la revuo estu plenigitaj per pli kvalitaj, pli allogaj kaj pli bone redaktitaj kontribuaĵoj. La laŭdata plibeligo de “Monato” ne kompensas la fakton, ke ĝi iĝas daŭre malpli interesa.
Cetere, mi konsentas, ke la nuna “Esperanto” estas faldiĝema. Mi kredas, ke reveno al la antaŭa formato forigus tiun malavantaĝon (komparu kun la antaŭaj jarkolektoj).
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-01-31 23:08
Hodiaŭ (31a de januaro) estis la limdato por kandidati al la redaktoreco de la revuo. Ĉu eblas ekscii, kiuj kandidatis, aŭ almenaŭ kiom da kandidatis?