Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / UEA forgesis sian Strategian Laborplanon

UEA forgesis sian Strategian Laborplanon

de Redakcio Laste modifita: 2015-08-03 19:02
La Stratagia Laborplano de UEA estas ampleksa dokumento, kies prilaborado komenciĝis jam en Havano 2010. Kunordiganto de la laboro estis Mark Fettes, kiu en 2013 en Rejkaviko estis elektita prezidanto de la tuta asocio. Samtempe estis aprobita la Strategia Laborplano – sed preskaŭ neniuj el ĝiaj celoj ĝis nun estis realigitaj.

Antaŭ unu jaro Libera Folio aperigis inventaron pri la (ne)realigado de la Strategia Laborplano de UEA. Ĉi-momente la asocio laŭ la kalendaro jam troviĝas duonvoje de ĉi tiu strategio por la jaroj 2013–2017, sed ĝi ŝajnas plene polvokovrita. Lastatempe jam neniuj mencioj pri la siatempe vaste distrumpetita Strategia Laborplano aperas en la komunikoj de la asocio.

Por vidi kio okazas, ni tial decidis denove entrepreni la frustran taskon kompari la ambiciajn celojn de la laborplano kun la publike konataj atingoj de la asocio.

Jam fininte la laboron ni tamen devas konstati, ke ĝi eble estas vana, ĉar apenaŭ iu plu memoras pri ĉi tiu dokumento. Ĝi estis kritikata pro sia “malkoncizeco”, malmultaj entute legis ĝin. Eble eĉ la estraranoj ne konas ĝin – iliaj agadoj tute diverĝis de la planoj. Ankaŭ en la Estrara Raporto estas neniu mencio pri la (ne)plenumo de la Strategia Laborplano.

Ĉu iu ankoraŭ memoras pri la Amikaro de Esperanto, Centro por Kultura Evoluigo, Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, Tutmonda Inform-Reto? Laŭ la Strategia Laborplano nun ili devus jam vigle agadi, sed mankas spuroj entute pri ilia ekzisto. Kaj ne temas pri la malfavoraj ventoj, kiuj malhelpis al la fervora Estraro; ĝi neniam eĉ komencis okupi sin pri tiuj laborplanaĵoj.

Ne nur UEA, sed ankaŭ TEC kaj esperanto.net devintus ricevi novajn, multlingvajn retejojn. Ne iam en la estonteco – laŭ la plano nun ili devus jam plene funkcii. La Strategia Laborplano tre detale priskribas ne nur la agadojn, sed donas ankaŭ klarajn limdatojn.

La Komitato konsentis rezervi 100.000 eŭrojn por refaro de la retejo de la asocio, sed eĉ kun tiuj promesitaj financaj rimedoj okazis apenaŭ rimarkebla progreso – estis nur lanĉita la sama uea.org en nova felo, pri kiu oni laboris jam longe antaŭ 2013.

La kelkaj plenumitaj taskoj evidente estus faritaj ankaŭ sen la 38-paĝa dokumento, kies preparado konsumis enormajn laborfortojn.

Por la 125-jara datreveno de Esperanto oni laboris pri la kurso e125. Tiun laboron la estraro devus daŭrigi, almenaŭ laŭ la Strategia Laborplano. Tamen vanas serĉi ajnajn rezultojn, kvankam ja estis prezentitaj sukcesaj kursoj ĉe Duolingo kaj EuroTalk. Se tiom facila tasko estas problemo, oni ne esperu “ellaboron de oficiala programo [de instruista trejnado] konsulte kun ALTE”.

La kampanjo “Montevideo 60” estas unu el malmultaj punktoj, kiuj ricevis atenton. La realigo ŝajnas tamen kripligo de la origina ideo (“Montevideo 60” estos speco de eduka kampanjo por la jaro 2014–2015, celanta ĝenerale plibonigi la konon de la evoluo de Esperanto tra la lastaj sesdek jaroj).

La Estrara Raporto estas fiere titolita “Konkretaj paŝoj al renovigo”, sed malmulta renovigo videblas. Eventualaj ŝanĝoj estas nur malprogreso: la estraro ne sukcesis eĉ ĝustatempe liveri la komitatan protokolon, kiu fine haveblis  en marto 2015, anstataŭ la fino de septembro 2014.

 

Raporto de Libera Folio – promesoj kaj plenumo

La Strategia Laborplano estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013. Ĝi ampleksas la kvarjaran periodon 2013–2017, do la oficperiodon de la nuna Estraro de UEA kun unu aldona jaro. La jena raporto prezentas nur la celojn starigitajn por la unuaj du jaroj, t.e. la interkongresa periodo 2013–2015. La raporto sekvas la strukturon de la Strategia Laborplano.

Agadkampo 1: Konsciigo

1.5.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014) fokusiĝas al la starigo de la bezonataj organizaj rimedoj, do al la kreo de pli unueca kaj agopova asocio.
1.5.2. La dua jaro (2014–2015) elprovos tiujn rimedojn per lanĉo de la unua kunordigita monda kampanjo. Ĉar 2015 estas la cel-jaro de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN, okazos vasta tutmonda diskutado pri la evoluo de la monda socio kaj la perspektivoj por la venontaj jardekoj. Do, evidenta fokuso por la informado en tiu jaro estos la rolo de Esperanto en la evoluo de la monda socio post 2015. La preparoj por tiu kampanjo komenciĝos jam tuj post la akcepto de ĉi tiu laborplano, kaj engaĝos ĉiujn flankojn de Agadkampo 1.

— Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 1.5., paĝo 4

Strategia laborplano de TIR (1.6.)

TIR estas mallongigo de Tutmonda Inform-Reto. Ĉi tiuj mallongigo kaj nomo estis uzitaj nur en la Strategia Laborplano, neniam antaŭe nek poste. Neniu el la laborplanaj punktoj por TIR estis realigita ekde la komenco en 2013; la Reto entute ne ekzistas.

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– relanĉo de esperanto.net (daŭre nerealigita)
– baza informaro, informstilo (daŭre nerealigita)
2014–2015

– unua informkampanjo: Esperanto kaj la monda evoluo post 2015 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– Amikaro de Esperanto (daŭre nerealigita)
– informbulteno (daŭre nerealigita)
2014–2015

– plivastigo de Amikaro inter la evolu-aktivuloj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– starigo de aktivula reto (daŭre nerealigita) – trejnado nivelo 1 (daŭre nerealigita)
Trejnado ludos fundamentan rolon en la strategio. Plejparte ĝi devos okazi perrete, kun aldonaj seminarioj ĉie kie eblas. La unua nivelo de trejnado koncernos la bazajn principojn de publika informado kaj merkatiko, modernajn komunikajn metodojn kaj strategiojn, kaj ŝlosilajn konceptojn en la informado pri Esperanto. La dua nivelo traktos la pli vastan socian, kulturan kaj politikan kuntekston de la informao pri Esperanto [1.6.4.] – Tiun planon parte realigas la AMO-seminarioj, tamen ili ne okazas perrete kaj ilia programo estas iom hazarde kunmetata, sen konsidero de “niveloj” kaj “pli vasta kunteksto”
2014–2015

– plivastigo de la reto (nerealigita) – aktivigo en kampanjo (nerealigita)

Strategia laborplano de KER (1.7.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kunlaboro kun CED pri informiloj pri Esperanto kadre de la monda evoluo (daŭre nerealigita)
2014–2015

– partopreno en konferencoj pri Jarmilaj Evoluigaj Celoj k.s. (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– invitoj al diversaj kunlaborantoj aliĝi al la Amikaro de Esperanto (daŭre nerealigita)
2014–2015

– partopreno en NRO-konferencoj pri alternativa evoluo (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– starigo de reto por E-aktivuloj pri sociaj temoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– plivastigo de la reto (nerealigita)

– aktivigo en kampanjo (nerealigita)

Strategia laborplano de CED (1.8.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– ellaboro de indekso pri lingva justeco (daŭre nerealigita) – kunlaboro kun KER kaj TIR (daŭre nerealigita)
KER en la jaroj 2013–2015 realigis neniun el la laborplanaj punktoj, TIR entute ne
ekzistas 2014–2015

– esploroj pri lingva justeco en diversaj landoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– kolokvo pri lingva justeco en landoj de la Sudo (daŭre nerealigita)
2014–2015

– kolokvo pri lingva justeco en la landoj de la Nordo (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– bazaj klerigaj rimedoj por kursoj pri interlingvistiko (REALIGITA)
Same kiel antaŭ 2013, UEA finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj la Katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamu
2014–2015

– bazaj klerigaj rimedoj pri lingvopolitiko (nerealigita)

Agadkampo 2: Kapabligo

2.5.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014) fokusiĝas al la starigo de pli sistema, harmonia kaj celorientita kunlaboro inter la diversaj organizoj listigitaj ĉi-supre, la ellaboro de regionaj stratgioj, la funkciigo de pli efikaj sistemoj de komunikado kaj dokumentado, kaj la disvolvado de rilatoj kun aliaj edukaj organizoj. La lanĉo de la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo, verŝajne en la UK de 2014, markos la kulminon de tiu jaro de plifortigo de la organiza bazo.
2.5.2. Novembro 2014 markos la 60-jariĝon de la Unesko-rezolucio de Montevideo, kiu komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo”. Tio donos okazon por fari bilancon de la ĉefaj atingoj kaj nuntempa uzado de Esperanto sur tiuj kampoj – unuflanke por ekstera publiko, sed ankaŭ por klerigi la esperantistojn. “Montevideo 60” estos speco de eduka kampanjo por la jaro 2014–2015, celanta ĝenerale plibonigo la konon de la evoluo de Esperanto tra la lastaj sesdek jaroj.

– Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.5., paĝo 11

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun ILEI (2.6.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kursdokumentado (daŭre nerealigita)
– laboro pri reta kurso e125 (daŭre nerealigita)
– kunlaboro pri multlingvigo de materialoj (daŭre nerealigita)
– aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– ekzamenoj pri kulturaj/fakaj konoj (nerealigita)

– lanĉo de preta kurso e125 en la lingvoj de lernu! (nerealigita) – reta kurso sur KER-niveloj B1–B2 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– instruista trejnado: bazaj esploroj (daŭre nerealigita)
– instruista trejnado: plan-dokumento kun skemo kaj normoj (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: kunlaboro pri dokumentado de rimedoj, bezonoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– instruista trejnado: ellaboro de oficiala programo konsulte kun ALTE (nerealigita)

– aktivula trejnado: kunlaboro pri la kreo de la retaj/ĉeaj kursoj pri bazaj movadaj aktivaĵoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– katalogado de asocioj por edukado internacia/tutmondeca (daŭre nerealigita) – disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe (daŭre nerealigita)
2014–2015
– eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

– kalendaro de internaciaj edukaj tagoj, eventoj (nerealigita)

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun Lernu.net (2.7.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kursdokumentado (daŭre nerealigita)
– kunlaboro pri reta kurso e125 (daŭre nerealigita)
– multlingvigo de materialoj (daŭre nerealigita)
– aktivigo de lernantoj per SES-tipaj aranĝoj (REALIGITA)
Same kiel antaŭ 2013, E@I (posedanto de lernu.net) organizas Someran Esperanto-Studadon. Estis anoncite, ke en 2016 SES ne okazos.
2014–2015
– kunlaboro pri lanĉo de reta kurso e125 en la lingvoj de lernu! (nerealigita) – nova reta kurso sur KER-niveloj B1-B2 (nerealigita)

– kurso(j) pri kulturaj/fakaj konoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– aktivula trejnado: kunlaboro pri dokumentdo de rimedoj, bezonoj, ekz. de la lingvohelpantoj kaj tradukantoj kiuj kunlaboras en lernu.net (daŭre nerealigita)
2014–2015

– aktivula trejnado: kunlaboro pri la kreo de retaj/ĉeaj kursoj pri bazaj movadaj aktivaĵoj, kunlige kun moduloj de lernu.net, ekz. pri organizado de E-aranĝoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– kunlaboro en la katalogado de retaj rimedoj por edukado internacia/tutmondeca (daŭre nerealigita)
– disvolvado de eksteraj rilatoj/informado ĉi-kampe (daŭre nerealigita) 2014–2015
– kunlaboro pri eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

– kontribuo de la Mediateko al prezentado de la E-kulturo (nerealigita)

Strategia laborplano de UEA kunlabore kun edukado.net (2.8.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– pli vasta uzo de la Kursejo (daŭre nerealigita)
En la Estrara Raporto 2014 (Esperanto, junio 2015, p. 134–137) oni asertas: “Daŭras provoj plivastigi la kontribuojn”. Estas menciita neniu ekzemplo de la provoj. Aliflanke, la Kursejo de edukado.net ne estas pli vaste uzata.
– ellaboro de reta memtaksilo por lernantoj (daŭre nerealigita)
– 2a tutmonda KER-sesio (REALIGITA)
Same kiel en 2011, en 2013 (antaŭ la aprobo de la Strategia Laborplano) okazis “Tutmonda Ekzameno” laŭ KER.
– provado de skajpaj ekzamenoj (REALIGITA)
Same kiel antaŭe, okazis provoj pri parolaj ekzamenoj per Skajpo.
– ellaboro de kursmodeloj (nerealigita)
2014–2015
– lanĉo de la reta memtaksilo (nerealigita)
– 3a tutmonda KER-sesio (REALIGITA)
Same kiel ekde 2011, en 2014 okazis “Tutmonda Ekzameno” laŭ KER.
– ekfunkciigo de retaj parolsesioj de KER (nerealigita)

– lanĉo de perfektigaj retaj kursoj kaj KER-preparkursoj (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– instruista trejnado: kunlaboro pri bazaj esploroj kaj pretigo de plan-dokumento (daŭre nerealigita)
– instruista trejnado: plia popularigo de RITE (parte realigita)
RITE plu ekzistas.
– instruista trejnado: pluraj regionaj ĉeestaj trejnadoj dise en la mondo (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: reta kunlaboro (daŭre nerealigita)
2014–2015
– instruista trejnado: ellaboro de oficiala trejnprogramo konsulte kun ALTE kaj surbaze de la spertoj kun RITE kaj aliaj trejnadoj (nerealigita)
– instruista trejnado: reviziado de RITE laŭbezone (EBLE REALIGITA)
Neniuj informoj pri la reviziado de RITE, kiu eble tamen okazis.

– aktivula trejnado: eksteraj rilatoj/lobiado (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– kunlaboro pri katalogado de asocioj por edukado internacia/tutmondeca (nerealigita)
– plano pri multlingva prieduka retejo por subteni tiajn rilatojn (daŭre nerealigita)
2014–2015
– kunlaboro pri eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

– kalendaro de internaciaj edukaj tagoj, eventoj (nerealigita)

Strategia laborplano de TEC (2.9.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– enretigo de faritaj terminaroj (daŭre nerealigita)
– reverko de la TEC-retejo por faciligi ilian utiligon kaj prikomentadon (daŭre nerealigita)
– preparesploroj por reta kurso pri terminologio (daŭre nerealigita)
2014–2015

– ellaboro de reta kurso pri terminologio (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– aktivula trejnado: varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno (REALIGITA)
Same kiel en la antaŭaj jaroj, UEA varbis por la trejnado kaj proponis du
subvenciojn.
– aktivula trejnado: trejnseminarioj por fakaj asocioj en UK (daŭre nerealigita)
2014–2015
– aktivula trejnado: varbado por la Somera Terminologia Trejnado en Vieno (realigita)
Same kiel en la antaŭaj jaroj, UEA varbis por la trejnado kaj proponis du subvenciojn.

– aktivula trejnado: trejnseminarioj por fakaj asocioj en UK (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– pretigo de informiloj pri TEC kaj terminologio en pluraj lingvoj (daŭre nerealigita)
– reverko de la TEC-retejo por multlingva publiko (daŭre nerealigita)
2014–2015

– eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni terminologian laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)

Strategia laborplano de Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo (2.10.)

2.10.1. La Fondaĵo celas doni koheran organizan kadron al la kunlaboro sur la agadkampo Kapabligo. Ne eblas en unu malgranda tabelo resumi ĉiujn aspektojn de tiu kunlaboro, kiujn ni jam mallonge skizis en la ĉi-supraj ĉapitroj. Temas ĉi tie nur pri resumo de kernaj emfazoj, kiujn ne necesas plue prikomenti.
— Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 2.10., paĝo 17

La Fondaĵo neniam estis fondita.

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– ellaboro de regionaj kaj landaj strategioj por kreskigi kursojn, ekzamenojn (daŭre nerealigita)
– dokumentado kaj pritaksado de kursoj (daŭre nerealigita)
2014–2015
– fokuso al kursoj kaj ekzamenoj pri kulturaj kaj fakaj konoj (nerealigita)
– progresigaj kursoj (nerealigita)
– enmovadigo de lernantoj (nerealigita)

– reta kurso e125 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– instruista trejnado: bazaj esploroj (daŭre nerealigita)
– instruista trejnado: plan-dokumentado (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: dokumentado de rimedoj, bezonoj (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: reta kunlaboro (daŭre nerealigita)
– aktivula trejnado: terminologio en UK (daŭre nerealigita)
2014–2015
– instruista trejnado: ellaboro de oficiala trejnprogramo (nerealigita)

– aktivula trejnado: trejnado pri eksteraj rilatoj/lobiado kaj pri terminologio (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– katalogado de edukaj organizoj (daŭre nerealigita)
– eksteraj rilatoj/informado pri edukado (daŭre nerealigita)
– multlingva retejo pri edukado (daŭre nerealigita)
– subvenci-serĉado (daŭre nerealigita)
Eble ĝi okazis, sed alportis neniujn rezultojn. UEA fine de 2014 havis deficiton de pli ol 30 mil eŭroj.
2014–2015
– eldonaĵoj, aranĝoj por rekoni edukan laboron de lastaj 60 jaroj (nerealigita)
– internacia eduka kalendaro (nerealigita)

– subvenci-serĉado (nerealigita)

Agadkampo 3: Komunumo

3.5.1. En la unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014), fondiĝos la nova Centro por Kultura Evoluigo, kies unua fokuso (kunlabore kun la Estraro kaj la Centra Oficejo) estos la renovigado de la tradiciaj servoj kaj agadoj de UEA: la revuo, la Libroservo, la kongresoj, la Delegita Reto kaj la Jarlibro, la fondaĵoj. Tiu renovigado daŭros en la postaj jaroj, sed la planado kaj unuaj paŝoj okazos en ĉi tiu unua jaro. Laŭeble oni enplektos la regionajn komisionojn en tiun laboron, ekzemple en la rekonceptado de la Delegita Reto por adekvate respondi al la interesoj, bezonoj kaj ebloj en diversaj landoj, en la raportado pri la fondaĵoj, kaj la programado de la kongresoj.
3.5.2. Jam ĉe Kapabligo oni notis la 60-jariĝon, en novembro 2014, de la Unesko- rezolucio de Montevideo, ku komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon de la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo”. Do ankaŭ ĉe Komunumo tio donos okazon por fari bilancon de la ĉefaj atingoj kaj nuntempa uzado de Esperanto sur plej diversaj kulturaj kampoj – kaj kundiskuti pri la plej gravaj evoludirektoj por la Esperanto-kulturo en la venonta jardeko. Tio estos la fokuso de la dua jaro de la laborplano (2014–2015) kaj la ĉeftemo de la UK en 2015. Kiel notite ĉe Konsciigo, tiu jaro (2015) estos ankaŭ okazo por tutmonda debato pri socia evoluo, kaj oni traktos nian komunumon ankaŭ en tiu pli vasta kunteksto. En la jaroj [monatoj?] antaŭ kaj post la UK, la regionaj komisionoj zorgos pri esplorado de la sama temaro regionnivele, kaj la diversaj fakaj asocioj estos aktive enplektitaj en la farado de bilancoj kaj planoj.

– Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.5., paĝo 21

Strategia laborplano de la Centro por Kultura Evoluigo (3.6.)

3.6.1. La Centro alportos novan dimension al la agado de UEA, en tio ke la respondeco pri ĉi tiuj diversaj facetoj de la movada vivo estis ĉiam dividita inter pluraj estraranoj, la Ĝenerala Direktoro kaj la diversaj fakoj de la Centra Oficejo. Kvankam tiu plureco neeviteble restos, la Centro donos forumon kaj strukturon por pensi strategie pri tiuj agadoj kune – pri la kontribuoj de UEA al la evoluo de la Esperanto-komunumo – kaj por fari decidojn kaj rekomendojn kun atento al tiu pli vasta kunteksto. Krome, ĝi donos kadron por efektiva kunlaboro, kiu ĝis nun mankis – ekzemple pri la programado de la kongresoj, aŭ pri la funkciado kaj enhavo de uea.org. La amplekso kaj aktiveco de la Centro povos kreski iom post iom, responde al la engaĝiĝo de diverskampaj aktivuloj kaj ĝia sukceso efektive renovigi kelkajn videblajn aspektojn de la agado de UEA.
— Strategia Laborplano de UEA 2013–2017, punkto 3.6.1., paĝoj 21–22

La Centro neniam estis fondita.

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– renovigo de servoj kunlabore kun la Centra Oficejo (daŭre nerealigita)
2014–2015
– Montevideo 60: revua temo (PARTE REALIGITA)
En la revuo Esperanto sub la nomo "Montevideo 60” aperas informoj pri la kutimaj
agadoj de la Esperanto-kluboj.
– Montevideo 60: kongresa temo (nerealigita)
– Montevideo 60: vendokampanjo (nerealigita)

– Montevideo 60: libroklubo (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

– renovigo de tradiciaj formoj de partopreno en UEA: fokuso al la Delegita Reto (daŭre nerealigita)
2014–2015

– Montevideo 60: fokuso al la fakaj asocioj (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– plivastigo de manieroj donaci kaj subteni aliajn movadanojn (daŭre nerealigita)
2014–2015

– Montevideo 60: regionaj historioj kaj kulturaj kontribuoj (nerealigita)

Strategiaj laborplanoj de la regionaj komisionoj (3.7.)

Strategia Prioritato 1

2013–2014
– kunlaboro pri la revuo kaj nova retpaĝaro de UEA (daŭre nerealigita)
2014–2015

– regionaj kongresoj kaj konferencoj pri Montevideo 60 (nerealigita)

Strategia Prioritato 2

2013–2014
– renovigo de la Delegita Reto en ĉiu regiono (daŭre nerealigita)
2014–2015

– aktivigo de la fakaj asocioj en ĉiu regiono (nerealigita)

Strategia Prioritato 3

2013–2014
– novspeca raportado pri la regionaj agadoj kaj fondaĵoj (daŭre nerealigita)
2014–2015

– bilanco de la regiona agado kunlige kun Montevideo 60 (nerealigita)

Agadkampo 4: Kunordigo

4.7.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013–2014) metas bazon por longdaŭra organiza evoluo. Inter la prioritatoj sur la kampo Kunordigo por tiu jaro estas jenaj paŝoj:
– intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano (kaj la vizio malantaŭ ĝi) ĉe ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj asocioj kaj inter la aktiva esperantistaro ĝenerale (REALIGITA)
– funkciigo de la Konsilio kiel speco de help- aŭ vic-estraro, kun samtempa elprovo de sistemo de reta diskutado kaj voĉdonado por ĝi (REALIGITA)
– refaro de la retejo uea.org kunlige kun nova komunika, serva kaj varba strategio de UEA (PARTE REALIGITA)
Ja okazis iom da ŝanĝoj en la strukturo kaj aspekto de la retejo de UEA, sed ne klaras, ĉu tiuj ŝanĝoj iel rilatas al nova komunika, serva kaj varba strategio.
– starigo de landaj laborgrupoj en la ĉefaj landoj de la membraro de UEA, kaj evoluigo de landa kaj regiona kunplanado (daŭre nerealigita)
– disvolvo de programo de aktivula trejnado por helpi tiujn laborgrupojn kaj la Konsilion funkcii efike kaj internaciskale (daŭre nerealigita)
– ellaboro de plano por renovigo de la teknika sistemo de la Centra Oficejo (daŭre nerealigita)
– renovigo de la aspekto kaj enhavo de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro (PARTE REALIGITA)
Ekde la komenco de 2014 la revuo Esperanto havas novajn redaktoron kaj grafikan
aspekton.
– kreo kaj ekrealigo de strategia plano pri membro- kaj donac-varbado (daŭre nerealigita)
Ĝis la fino de la jaro 2014, tiuj diversaj evoluoj celus plialtigi la membronombron je 10% (ĝis pli ol 5500), kaj multe kreskigi la nombron de aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA. (daŭre nerealigita)

La membronombro fine de la jaro 2014 estis 5027. Neniam estis nombritaj la “aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA” – kredeble, ilia nombro tamen ne kreskis ekde 2013.

4.7.2. En la dua jaro de ĉi tiu laborplano (2014–2015), la emfazoj estos jenaj:
– ĉe la Oficejo okazos teknika renovigo, inkluzive de la starigo de novaj retaj servoj por la membraro (ekz. sistemo de personaj kontoj por transpagado, kotizado, abonado kaj aĉetado) (nerealigita)
– la sistemon de reta diskutado kaj voĉdonado oni ekuzos ankaŭ por la Komitato, tiel ke ĝi kontribuu al la asociaj laboroj tra la tuta jaro (realigita)
– plivastiĝos la landa kaj regiona agado, por konvri pli da landoj, pli da agadkampoj, kaj pli da konretaj projektoj kaj subvencipetoj (nerealigita)
– pludisvolviĝos la varb-strategio, kun la celo atingi 6100 membrojn antaŭ la jarfino kaj ankaŭ kreskigi la donacojn je pli ol 10 procentoj (eble realigota)
Nenio indikas, ke ĉi tiu celo estas realigebla. Nenio indikas, ke oni laboras pri ĝi.
arkivita en:
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-26 14:15
DU AFEROJ NENIAM KUNIGITAJ
Starigi planon estas unu afero, kaj realigi la planon estas alia. Ambau aferoj ofte neniam estas kune. La unua chiam okazas, sed la dua preskau neniam. Tiu chi malkunigho estas pli okulfrapa kiam la plano estas kilometra. Certe UEA-gvidantoj havas alian planon kashitan en ilia subkonscio kaj tion ili realigis. La hasta eldonigo de broshuro pri la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) estus parto de la alia plano. Plia estus la kasha kompanjo de estraranoj de UEA por subfosi Afrikan agadon. Kiom mirindaj estraranoj de UEA. Gratulojn !
Ret-Info
Ret-Info diras:
2015-07-27 01:18
Kalle, mi admiras vian laboron. Unu afero estas oratori pri belsona, mistika Strategia Laborplano - kaj alia afero estas vidi konkretan serion de la neplenumitaj taskoj.

Cetere ne estas tute klare al mi, de kiu oni atendis la realigon de tiu Laborplano? Ĉu de la estraro, aŭ de la oficistoj de CO?
Szilvási László
Szilvási László diras:
2015-07-27 01:26
Pardonu, mi uzis neĝustan ensalut-profilon. En la supra alparolo kompreneble temas pri mia persona opinio, kiel Szilvási László.
Johan Derks
Johan Derks diras:
2015-07-27 09:48
Dum sia unua elpasho dum Universala Kongreso (Kopenhago?) pri siaj intencoj kun UEA Fettes faris la bazan eraron postuli, ke oni kreu planon ne surbaze de konkreta analizo de la fortoj kaj malfortoj de UEA, sed surbaze de desupre lanchita celaro (do: strategia plano de el la blua aero). Ech li havis la sintrotakson dividi la realigadon de tiu plano en fazo de tri jaroj. Tiel li prezentis sin en la okuloj de multaj kiel la savanto de la movado. Des pli alta prezidanto (kaj liaj adeptoj) profiligas kaj taksas sin, des pli profunda estas ilia falo. Ni forgesu pri Fettes kaj koncentrighu al la ekzemploj de konkretigantoj kiel MacGill, la B-komitatanoj (kaj aliaj, kiujn mi ne konas). La artikolo de Kalle Kniivilä devus esti memorigilo pri vanteco kaj ech bazo por ankorau savi kelkajn el la valoraj celoj, kiujn la Strategia Plano tamen enhavas.
Krizipo
Krizipo diras:
2015-07-27 13:23
Kion "la B-komitatanoj" konkretigis?
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-07-27 20:37
VERA KONTROLO NECESAS
En mia motivletero por kandidatighi al la posteno de ghenerala direktoro de UEA, mi menciis plurajn farendajhojn. Du el ili etasas :
- Igi la vochdonojn en UEA pli demokratiaj kaj starigi komisionon por kontroli la vochnombradon dum elektado de B-komitatanoj
- La komisiono pri financkontrolo de UEA estu ne nur teoria sed faru sian veran laboron kun detalaj raportoj al la membroj de UEA.
Baldau estos elektoj. Estus pli bone zorgi pri tiuj punktoj, de kiuj dependas grandan ordon en la komitato.
Vere, mi tute ne kredas la rezultojn de la elektoj de B-komitatanoj. Kion mi sekvis en aliaj medioj pri elektoj, tio igas min postuli starigon de fidinda elektan komisionon au ke la nuna komisiono igu sin pli fidinda.
Mi iom sekvas pashojn de estraranoj de UEA. Vere, Mark FETTES tute ne taugas. Ankau Stefan MACGILL ne havas lokon en la prezidanta segho de UEA. Lin oni bezonus en la medio de ILEI. En la estraro de UEA li povos zorgi pri edukaj aferoj.
Tute rigora kontrolado de la vochdonado de B-komitatanoj konfirmos tion, kion mi diras.
Singardemo rekomendighas.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-07-27 23:39
Por mi estas (almenaŭ) du mirakloj:

1-a: Kial la membraro de UEA ne plendas kaj voĉigas malkontenton pri la striko de la estraro?

2a: Kial la estraranoj ne almenaŭ tiom ruĝiĝas pro honto, ke ili demisias pro la publika elmontro de ilia nekapableco? Kial ili ne almenaŭ elpaŝis kun provo klarigi, pro kio la Strategia Laborplano estis flankenmetita?

Mi hodiaŭ havis en la manoj hazarde la n-ron de Heroldo de Esperanto, en kiu estis anoncita la morto de Hector Hodler. Mirinde, kiom kadukiĝis UEA kompare al tiu epoko.
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2015-07-28 12:19
Iam post iom oni alkumitighas publikę honti kaj la plimulto, kiu faras nenion pli ol salutghisi, fermante la okulojn, vidas nenion! Memoru pri la forpaso (UEA-ankau)!
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2015-08-15 10:35
Kial Esperanto-varianton*) akcelas UEA, kvankam ghi akcelu Esperanton?
*) http://uea.org/vikio/La_bona_lingvo
Kaj jen kial "La bona lingvo" estas Esperanto-varianto:
http://www.ipernity.com/blog/55667/273178
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-11 10:50
En SES = svisa Esperanto Societo, sxajne neniu atentis pri la strategia laborplano

SES = svisa e- societo ne konas la strategian laborplanon!
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-10-11 11:36
Simpla esperantisto ne komprenas silentadon kaj malagadon de UEA kaj kauxzo estas tute simpla.
Por kompreni tion vi devas scii, ke Grandbritujo legxe en 2006 forigis lernadon de fremdaj lingvoj. EU mone helpas pagante al ili pro la uzado de la angla en EU! Tial Britisch Cooncil, kiu havas por tio suficxe grandan sumon povas facile "konvinki" cxiun ministron, multajn influajn personojn por subteni la angla, aux almenaux ne agi kontraux kaj versxajne nia UEA estas inter ili. (laux tiu modelo Esperanto estis forigita de polaj lernejoj de Pola Radio ktp...)
Ni, simplaj civitanoj faras al si iluziojn, ke se venos nova prezidanto cxu direktoro, cxu sekretario cxio sxamgxigxos, sed memoru, ke estas malnova proverbo: "Se oni estas inter korvoj, oni devas kraki kiel cxiuj" !