Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / TEJO proksimiĝas al integra sendependo

TEJO proksimiĝas al integra sendependo

de Redakcio Laste modifita: 2015-11-18 23:16
Ne necesas ŝanĝi la statuton de UEA por ke TEJO sendependiĝu, asertas Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Nun pretas malneto de proponata kontrakto kiu reguligu la estontajn rilatojn de la du asocioj. Proponita voĉdono pri eksigo de la nova estraro de TEJO ne okazis pro formalaĵo.

Komence de septembro du komitatanoj de TEJO formale proponis, ke okazu voĉdono pri ilia propono eksigi la nove elektitan estraron. Laŭ la proponintoj, la elekto de nova estraro kun nova prezidanto okazis en malbona etoso, kaŭzis dividon en la komitato, kaj tial estu refarita.

Laŭ la regularo de TEJO, sekreta voĉdono pri propono farita al la komitato devas okazi, se ĝin postulas almenaŭ du komitatanoj. Tamen la novelektita ĝenerala sekretario Arina Osipova konkludis, ke ĉi-kaze ne necesas aranĝi voĉdonadon, ĉar la proponintoj ne listigis la nomojn de la estraranoj, kiujn ili volas eksigi, kaj sekve la propono ne estis formale valida.

Intertempe progresas la laboro pri la proponata sendependigo de TEJO, kaj al la komitato estis dissendita malneto de kontrakto, kiu reguligu la rilatojn de la du asocioj post la divorco. La kontrakto interalie difinos, kiom el la membrokotizoj de junaj membroj UEA transdonu al la kaso de TEJO.

Laŭ la statuto de UEA, TEJO estas ne nur la junulara sekcio de UEA, sed ankaŭ "integra parto" de la asocio. Tial laŭ multaj, interalie "Komitatano Z" en La Ondo de Esperanto, necesus ŝanĝi la statuton de UEA por ke TEJO povu iĝi sendependa.

La prezidanto de UEA, Mark Fettes malsamopinias – laŭ li entute ne klaras, kion signifas la vorto "integra", kaj sekve la statuta difino de TEJO neniom ĝenas la sendependiĝon:

– La vorto “integra” ne multe klarigas pri la efektiva rilato inter UEA kaj TEJO. TEJO havas proprajn landajn sekciojn, proprajn komitaton kaj estraron, proprajn agadojn kaj statuson ĉe diversaj ekstermovadaj instancoj, ktp. La plej evidentaj konkretiĝoj de “integreco” en la ĝisnunaj rilatoj estas tio, ke la individuaj membroj de TEJO estas individuaj membroj ankaŭ de UEA, ke la Centra Oficejo de TEJO estas ankaŭ la Centra Oficejo de UEA, kaj ke la financoj de TEJO estas parto de la financoj de UEA. La jura memstarigo de TEJO ŝanĝos nur tiun lastan punkton, kaj ankaŭ tio estos grandparte nur formala afero de impostdeklaroj kaj simile. UEA plu staros preta por subteni TEJOn finance laŭ la bezonoj.

Sekve, laŭ Mark Fettes, TEJO tute bone povas iĝi sendependa, kaj samtempe resti "integra parto de UEA":

– Se eblas uzi la vorton “integra” pri la ĝisnuna rilato inter UEA kaj TEJO, mi ne vidas kialon ne apliki ĝin ankaŭ al la estonta rilato. Tamen, kiam ni venontfoje revizios la Statuton, ni verŝajne trovos pli klaran vortumon.

La nun proponata kontrakto de TEJO kaj UEA temas nur pri financaj kaj praktikaj aranĝoj, sed neniel difinas aŭ entute mencias la celojn aŭ agaddirektojn de la du asocioj.

Libera Folio: Se estos aprobita la nun proponata kontrakto, kio malhelpus, ke la formala sendpendiĝo de TEJO iam estonte konduku al plena rompo kun UEA? Ĉu ne sendependa TEJO povus ekzemple aliĝi al la Civito, aŭ fari ion alian, kio estus kontraŭ la interesoj de UEA? Estas ja interese, ke Valerio Ari entuziasme apogas la sendependiĝon de TEJO en HeKo kaj Heroldo.

Mark Fettes: – Mi fidas je la prudento kaj saĝo de la TEJO-gvidantoj, kaj la entuziasmoj de Valerio Ari nek logas nek forpuŝas min. Ja foje povus okazi malkonsentoj inter TEJO kaj UEA, sed oni povas same bone trakti ilin kiel du memstarajn asociojn, kiujn ligas longa tradicio de kunlaboro, komunaj celoj kaj valoroj, kaj reciproka respekto.

Laŭ la nova prezidanto de TEJO, Michiel Boris Mandirola, plena rompo apenaŭ imageblas, ĉar la celoj de UEA kaj TEJO estas komunaj, kaj ankaŭ la membraro kaj sidejo restos komunaj. La ideon ke TEJO povus aliĝi al la Civito li trovas "ridinda stultaĵo, kiu montras profundan nekomprenon pri la junulara Esperanto-movado".

– Ni multe pli interesiĝas pri ekstermovadaj instancoj kie ni povas plikonigi Esperanton, niajn ideojn kaj niajn valorojn, diras Michiel Boris Mandirola.

Laŭ la proponata kontrakto, Kontakto estu eldonata de TEJO kaj ne de UEA.

– Finance tio signifus ke TEJO devus pagi imposton kiun UEA ne devas pagi pro sia vasta komerclibroserva agado, enhave signifus ke TEJO ne bezonus aprobon de UEA por elekti la redaktoron de Kontakto. Tamen dirindas ke tiu malneto ne nepre estos la definitiva kontrakto kaj la artikolo pri Kontakto estas unu el la eroj kie plej verŝajnas ŝanĝoj, diras Michiel Boris Mandirola.

La celo de la proponata sendependiĝo de TEJO estas la bezono evoluigi la eksterajn rilatojn de la asocio. Same, ĉefe por plenumi la kriteriojn de diversaj subvenciantaj instancoj, TEJO volas "ŝanĝi la membrosistemon" por grandigi la nombron de siaj membroj.

Libera Folio: Tio donas la impreson, ke post la sendependiĝo oni akirus pli da membroj. Kiel tio eblus, se plu la membraro de TEJO konsistos el la junaj membroj de UEA?

Michiel Boris Mandirola: – Membrovarbado kaj membrogardado estas gravaj defioj por TEJO kaj UEA; sendube tio estos unu el la ĉeftemoj de venonta estrarkunsido de TEJO.

Tamen certe necesas repripensi membrecon en pli vasta kaj inkluziva difino kaj la komitato de UEA en Lillo ja starigis Komisionon pri Membrosistemo kaj Kotizoj en kiu mi mem membras. Certe trovi manieron plivastigi nian membraron estas kerna tasko de tiu komisiono; la rezulton ni vidu en Nitro.

arkivita en: