Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Seulo gastigos la kongreson en 2017

Seulo gastigos la kongreson en 2017

de Redakcio Laste modifita: 2015-05-01 20:28
La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017.

La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj.

Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por sukcesa okazigo de la plej grava Esperanto-evento de la jaro. Pri tio raportis jam pli frue la Ĝenerala Sekretario Martin Schäffer kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiuj pasintjare faris esplorviziton al ambaŭ lokoj.

La Universala Kongreso okazos en Seulo jam la duan fojon. En 1994 ĝi gastigis la 79-an UK kun 1776 aliĝintoj. Korea Esperanto-Asocio estas unu el la plej viglaj landaj asocioj de UEA. Pri tio elstare atestas ankaŭ la fakto, ke la nombro de individuaj membroj en Korea Respubliko pli ol duobliĝis pasintjare; de 52 al 112.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-04-28 21:08
Jes, la UK estas io por riĉuloj kiuj povas voajaĝi malproksimen. Ankaŭ UEA estas organizaĵo por riĉuloj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-04-29 00:23
Kie precize UEA do devus organizi kongreson, por ke ĝi okazu same proksime al ĉiuj landoj de la mondo, tiel ke ne nur riĉuloj povu vojaĝi tien?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-04-30 17:32
Eble tio estas la problemo. Oni bedaŭras la malkreskon de partopreno. UEA supozas ke nordamerikanoj havas multan monon, tiel ka la membraj kotizoj estas pli altaj ĉe ni ol alie. Mi simple ne partoprenos ĉar mi ne povas. Simpla afero.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-05-01 11:30
Se UEA organizus la kongreson en Nordameriko, ĉu tio signifus, ke UEA supozas, ke azianoj havas multe da mono?
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-05-01 11:43
Mi ne dubas, ke UEA plej volonte organizus kongreson en loko, kies magiaj koordinatoj igus ĝin proksima al ĉiu ajn alia lando de la mondo, tiel ke ĉiuj povus partopreni.

Ĝis ni trovos tiun lokon, UEA devos organizi la kongreson ie, kaj tiu ie-o ĉiam estos bonvena al kelkaj kaj malbonvena al aliaj.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-05-01 20:21
bonege - ĝuu la kongreson. Mi legos la novaĵojn. Mi raŭmismiĝos en mia mondeto. :-)
Ivano Ivanov
Ivano Ivanov diras:
2015-05-03 21:11
Kaj jen jam estas planata Karavano al Seulo - http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/
LEE Jung-kee
LEE Jung-kee diras:
2015-05-20 08:45
Kiel unu el LKK-anoj de la Seula UK en 2017,mi esperas,ke la UK farighos kongreso por chiuj esperantistoj. Por tio, unue alighokotizo devas malaltighi precipe por nepagipovaj landanoj. Kial alighokotizo devas esti alta? Mi vidas,ke la kauzo venas chefe de lukosto de kongresejo. Ghenerale dirite, se UEA luas hotelon kiel kongresejon,la bugheto shancelighas kaj fine deficitas. Tial Seula LKK jam rezervis universitaton por la kongreseo. En tiu kazo, UEA povos malaltigi alighkotizon kaj per kongresa bugheto ech povos inviti esperantistojn el nepagipovaj landoj. Ni devas malfermi la pordon de UK kaj devas doni shancon al
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-05-22 07:37
En chi tiuj supraj ses linioj trovighas konciza klarigo de trafa strategio por UEA. La lokigo de Universalaj Kongresoj en malmultekostaj UNIVERSITATOJ estas vera strategio kiu povas doni siajn fruktojn. Se ni lokighas en universitatoj, la kostoj kaj riskoj de deficitoj estos multe pli malaltaj. Sed ne nur tio. Luksa kongresejo ne kongruas kun nia Movado. Luksa ejo estas por richaj kuracistaj kongresoj, por la medikamenta industrio, por tiuj kiuj volas ludi en la malbona flanko de kapitalista sistemo. Nia Movado estas vortoj kaj ideoj, kaj nia prestigho devenas de niaj verkistoj kaj artistoj kaj kulturo. Niaj amikoj kaj novaj lernantoj ofte trovighas en universitatoj. Tiuj kiuj kongresas en luksaj ejoj ne havas nek tempon nek emon prikonsideri nin. Ni lasu tiajn homojn por la nuntempo. La klaraj vortoj de Sinjoro LEE pri Kongresoj estas priatendindaj kaj aplikindaj. Persone, mi esperas, ke ni neniam revidos Universalan Kongreson en luksa kongresejo. Neniam krom se iu urbo au instanco donas ghin al ni senpage kiel okazis en Valencio, Hispanio antau dudek jaroj. Chiuj Esperantistoj kiuj daure volas resti en luksaj hoteloj ne kauzos problemon. Ili ankau estas bonvenaj en la klaschambroj de la universitatoj.
LEE Jung-kee
LEE Jung-kee diras:
2015-05-20 08:51
pli da esperantistoj,kiuj sopiras flari la etoson de Esperanto. Ne plu UK estu festo en luksa hotelo sed por chiuj, kiuj povus veni ech kun dormsako. Al tiu direkto korea LKK klopodos por ke UK ighu festo de chiuj Esperanto-amantoj. Petante vian kunlaboron, mi bonvenihgas vin al Koreio en 2017.
Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2015-05-25 16:41
En 1984, la UK okazis en la Universitato de Brita Kolombio, Vankuvero.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-06-12 20:59
Ni aparte invitu esperantistojn el norda koreio - au ni vizitu ilin antau au post la UK! Char ne kunvenas angloj kun francoj nek poloj kun rusoj - sed homoj kun homoj!
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-02 21:44
Dum oratora konkurso juna sudkoreano ankau pledis por amikigho kun norda koreio !La sama opinio estis esprimita dum kunvenoj de IKEK kaj de MAS
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-02 21:44
Dum oratora konkurso juna sudkoreano ankau pledis por amikigho kun norda koreio !La sama opinio estis esprimita dum kunvenoj de IKEK kaj de MAS
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-08-03 11:24
La vizito en Lillo kostis al ni multegon. Ni antaŭpagis multon kaj ni estos repagantaj la kreditkarton ĝis minimume la finjaraj festoj. Pro tio ni verŝajne dum kelkaj jaroj ne povos partopreni alian UK. Kvankam mi vere ŝatus viziti Seŭlon, jam la flugo tien estas multe kosta - krom tio estas la altaj kongreskotizoj, la hotelo, la taksio aŭ busoj, kaj kaj kaj - Aliflanke regiona kongreso povas allogi - mi loĝas en suda Florido proksime al multaj diverslingvaj landoj: Surinamo, Belizo, Meksiko, Venezuelo, Haitio, Guadalupo franca, Sankta Martino... kaj nun Kubo estas alirebla por ni usonaj civitanoj [ne estis dum la UK tie] - kaj flugoj inter Montrealo kaj Braziloj kun nia regiono estas malmulte kostaj. Krom tio, en norda Eŭropo oni ŝajne akceptas la britan kiel interlingvon - male en suda Florido (!!!) kie la angla ofte estas la dua lingvo post la hispana.
Mi volas vidi pli da kongresoj en nia regiono. Mi deziras grandan sukceson al la altkostaj UKoj sed mi bedaŭrinde ne povas partopreni ilin. Mi laboros por pli da lokaj kongresetoj.
Kaj Dennis tute pravas pri la loko en universitatoj - tie oni plej verŝajne trovos homojn kiuj komprenos la ideon de Esperanto. Li kaj mi vizitis kelkajn universitatojn en Miamio por trovi lokon por la LK nordamerika. Ĉie oni tre amikeme ricevis nin.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-03 11:48
Por mi estas surprizo la malricheco de Usonanoj en Florido. Lau mia scio multaj Usonanoj ( probable milionoj da) vojaghadas tra la mondo. Chu eble vi petu almozon de nia malsamideno Soros ( Usonano) kiu posedas miliardojn da dolaroj?
Zamenhofano
Zamenhofano diras:
2015-08-03 23:21
UK-oj estas kaj estos multekostaj, char ili iugrade savas neekvilibran bugheton de UEA, alivorte UK-oj estas chiujara kvesto por teni roterdamajn oficistojn...
Chu en Seulo kongresos ankauh Koreoj el Nordo? Mi dubas cxu ili ankorauh ekzistas. Lastaj sendubaj spuroj de esperantistoj en Norda Koreio estas pli ol 50-jaraj. Dum tiu tempo lastaj esperantistoj maljunigxis kaj probable ecx forgesis la lingvon.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-04 23:12
Nia prezidanto de SES mem cheestis junularan festivalon en Pjenjango kaj parolis kun esperantistoj el norda koreio. dum kunveno de IKEK E-isto asertis, ke shi renkontis s-anojn el norda koreio.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-04 23:15
Dum oratora konkurso sudkorea junulo esprimis ardan deziron renkonti s-anon el la nordo . li bedauras la konstantan fipropagandon de ambau flankoj.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-09-21 21:09
Ekde la granda recesio de la buŝ-jaroj la meza nivelo de enspezoj en Usono enorme falis. Legu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Malri%C4%89o_en_Usono
Mi persone iris de $56 mil jare al $14 mil jare. Inter miaj amikoj tio ne estas malofta situacio. En mia strato nun staras 6 domoj sen loĝantoj. En la centro de nia urbo oni vidas multajn malplenajn, abandonitajn vendejojn. Se vi iomete sekvas la novaĵojn el Usono vi vidos ke tiu temo ege oftas en la politikaj diskursoj. Certe, en nacio kun 315 milionoj de loĝantoj estas tiuj, kiujn vi vidos turismi lukse en aliaj landoj. Sed pocente hodiaŭ estas multe malpli ol antaŭ 10 jaroj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-01 09:16
Kial vi, d-ro Kvasnak, preteratentas la temon de UK en Seulo?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-10-01 18:06
Dieter, mi ne preteratentis la temon sed nur respondis al unu de viaj pli fruaj komentoj. Mi komprenas tiun fadenon kiel konversacion kaj espereble oni rajtas respondi al alies komentoj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-06 10:21
Kara d-ro , atente mi relegis viajn komentojn. neniam vi respondis al la cheftemo!Chu iam vi audis pri planota karavano al Uk en Seulo? Ghi povus halti en norda koreio!
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-28 13:45
Chu la temo ne plu interesas?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-10-28 17:47
Mi estas usonano kaj tial ne rajtas viziti Nordkoreon - nia registaro malpermesas tion.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-11-07 13:35
Lau mia informo Usonanoj rajtas viziti nordan koreion . En jaro 2010 prezidento Carter vizitis Pjonjango. Mi povas helpi vin por akiri vizon, char europanoj turismas en norda koreio!
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-11-07 20:29
Vi pravas - mi 'rajtus' viziti Norkoreon. Sed mi konsultis oficialan, registaran paĝaron de Usono kaj la unua frazo legiĝas: The Department of State strongly recommends against all travel by U.S. citizens to North Korea (Democratic People's Republic of Korea, or DPRK). La usona Eksterlanda Miniterio firme rekomendas ke usonaj civitanoj ne vizitu la Popolan Respublikon de Norkoreo.
Sekvas tuta rakontado pri usonanoj arestitaj por agoj kiuj ne estas kontraŭleĝaj en aliaj landoj. Ĉar mi ne ŝatus pasis jarojn en frida nordkorea malliberejo mi ĝentile evitos viziti tiun landon nun tempe. Krome por vojaĝi tien trajne mi devus trapasi Rusion. Ekde tri semajnoj mi havas kvar novajn studentojn en mia klaso por la usona lingvo kaj civitaneco. Ili ĉiuj estas samseksemaj kaj rifuĝis ĉi-tien el Rusio. Ili rakontis al mia klaso pri la hororoj spertitaj de ili en Moskvo kaj kial ili rifuĝis al Usono. Rusio estas alia lando kion mi ŝatus nuntempe eviti. Se mi havus la monon unu granda revo mia estus vojaĝi unue al Japanio kaj de tie al Sudkoreo. Mi ŝatus studi la preparon de manĝaĵoj tie, do en ambaŭ landoj. Mi envias tiujn, kiuj havas la monon por tiu vojaĝo ĝis Seŭlo. Bedaŭrinde mi nur ricevas $140000/jare - en Usono tio ne estas granda sumo. Jam novaj aŭdhelpiloj [mi bezonas ilin] kostas ĉi-tie $7000 kaj mi ne povas aĉeti ilin, do mi surdas je 45% [mi jam perdis 55% de mia aŭdkapablo]. En Usono la malsan-aaekuro pagas nenion por aŭdhelpiloj - nur por la ekzameno. Eble vi ne komprenas tion ĉar vi vivas en socidemokrata lando. Mi envias vin.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-11-08 00:40
> Bedaŭrinde mi nur ricevas $140000/jare - en Usono tio ne estas granda sumo.

Pardonu? Ĉu estas eraro pri la nuloj? Se ne, ĉu vere 140 000 (cent kvardek mil) dolaroj jare ne estas granda sumo en Usono?

Nu, por komparo mi ĵetis rigardon al la salajro de UN-oficisto deĵoranta en Novjorko. Pri tiuj salajroj ofte estas indigno-krioj en la gazetaro ("majestaj salajroj!", "elspezego!" k.s.), do verŝajne temas pri altaj salajroj. Kaj jen, la jara salajro de tiu UN-oficisto (meza nivelo, ne temas pri direktora sed ankaŭ ne pri komiza salajro) estas ĉ. 75 000 dolaroj jare, do duono de tio, kion vi nomas ne granda sumo en Usono. Ĉu do la UN-oficistoj vivas rande de mizero?
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2015-11-10 04:26
Kompreneble Norda Koreo ne estas la plej normala lando. Sed spertaj vojaĝantoj kutime opinias, ke la "avertoj por vojaĝantoj" de la usona ministerio pri eksteraj aferoj estas iom paranojaj.

Se tiu ministerio verkus konsilaron por Usono laŭ la samaj normoj kiujn ĝi uzas por aliaj landoj, vi konkludus ke vi estas en granda danĝero.

Komparu la oficialan britan konsilon pri vojaĝoj al Norda Koreo: "Most visits are trouble-free" (plej multaj vojaĝoj estas senproblemaj).
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2015-11-08 07:13
Se vi estus leginta ĉiujn ĉisuprajn mesaĝojn de Robb, vi jam scius, ke li " persone iris de $56 mil jare al $14 mil jare." kaj do, ke li mistajpis unu troan 0
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-11-08 10:41
Kial vi kredas propagandon de Usono - tio estas por mi enigmo kaj idigno! Dum UK en Seulo usonaj soldatoj ech malpermesis al esperantistoj saluti soldatojn el norda koreio! Tio okazis en Panmunjon!
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-11-08 18:55
Jes, mi mistajpis - 14 mil dolaroj estas mia jara enspezo. Mi krome laboras por unuopuloj kaj gajnas iom da mono sed lastjare mi laboris oficiale krome kaj fakte perdis monon pro la tuja impostado se mi oficiale gajnas eĉ 1 dolaron.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-11-08 19:04
Dieter, mi ankaŭ legis en ĵurnaloj pri homoj malliberigitaj en Nordkoreo. Deutsche Welle jam raportis pri tio en la germana lingvo. Mi rigardas ĉiun tagon DW ĉi-tie en la germana. Estus ege naive kredi ke civitano de ĉiu lando povas sendanĝere vojaĝi al certaj landoj kun kiuj la pasporta lando havas malamikan politikon. Tio ne signifas ke mi jesas la politikan de mia registaro sed en la okuloj de certaj homoj - eĉ en Esperantio - anoj de certaj landoj jam estas pro sia deveno 'malakcepteblaj'. Tuj diri ke temas pri propagando ne helpas - kredu min. Vi havas la ŝancon posedi pasporton de neŭtrala[j] lando[j] (mi ne scias ĉu vi havas pasportojn de Germanio KAJ Svislando). Sed eble vi ne tutvole vojaĝus al certaj landoj en meza Oriento pro politikaj kialoj - tie vi eble estus minacata pro tio ke vi estas sviso aŭ germano.
Mi planas translokiĝi al Brazilo estonte kaj pere de mia edzo ricevi brazilan pasporton. Tiam, kiel brazilano, mi ne plu timus vojaĝi al la samaj landoj - kvankam mi eble uzus la usonan pasporton en Bolivio pro la kontraŭbrazilaj sintenoj de kelkaj homoj en Bolivio.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-11-18 13:20
Evidente chie tra la mondo ekzistas malamikoj - ecx en eseprantujo ekzistas malamikaj rondoj- la "rondo famila" bedaurinde nur estas revo de iu -ro kun nomo zamenhof! Propagando por malamikeco ankau bedaurinde ekzistas- kaj ghin sekvas vaste ankau Esperantistoj! Mi vojaghis al Israelo , germanio, francio kvankam mi ne apogas ties politikojn . La prezidanto de unuighintaj nacioj sud- koreo Ban ki moon planas viziti nordan koreion. Chu eble ni kune vojaghu'?