Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / La sendependiĝo de TEJO malcertas

La sendependiĝo de TEJO malcertas

de Redakcio Laste modifita: 2015-12-13 09:48
TEJO ne povas iĝi sendependa organizaĵo, dum la statuto de UEA preskribas, ke TEJO estas "integra parto de UEA". Tion konstatis nederlanda jura spertulo, kies opinion UEA petis. Tio signifas, ke la sendependiĝo de TEJO prokrastiĝos ĝis eventuala ŝanĝo de la statuto de UEA.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) iĝos jure sendependa organizaĵo, kaj sekve formale ne plu estos junulara sekcio de UEA. Tiu estis la plej grava decido farita dum la komitata kunsido de UEA en Lillo en aŭgusto 2015. Jam tiam kritikantoj atentigis, ke la sendependiĝon malhelpas la statuto de UEA, laŭ kiu TEJO tute ne estas sendependa, sed male "integra parto de UEA".

La komitato de UEA tiam ignoris la kontraŭargumenton, kaj aprobis proponatan novan statuton de TEJO, kiu igu la asocion sendependa, kvankam tute mankis klareco de tio, kiel aspektu la kontraktaj rilatoj inter la du asocioj post la sendependeco. La komitato de TEJO tamen estis iom pli pripensema, kaj rifuzis akcepti la proponatan statuton antaŭ ol vidi la finan tekston de la kontrakto kiu poste reguligu la rilatojn de UEA kaj TEJO.

Laŭ la decido de la komitato de TEJO la finaj tekstoj de la kontrakto kaj statuto devis esti pretigitaj de la estraro de TEJO antaŭ la fino de oktobro 2015 kaj poste aprobitaj per reta voĉdonado. Kiam nenio aŭdiĝis pri la afero ĝis la mezo de novembro, Libera Folio turnis sin al la prezidantoj de UEA kaj TEJO por klarigoj.

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis, ke li ne volas diri ion antaŭ ol li raportos pri la progreso de la afero al la komitato. La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, same nenion volis diri pri la afero, sed nur respondis, ke li baldaŭ informos la komitaton de TEJO.

Fine la 19-an de novembro en la diskutejo de la komitato de UEA kaj la 25-an de novembro ankaŭ en la diskutejo de la komitato de TEJO aperis mesaĝoj de la du prezidantoj, kiuj klarigas la longan silenton: la nederlanda notario kiu esploris la nun validan statuton de UEA kaj la proponatan statuton de sendependa TEJO konstatis, ke la nuna statuto ne permesas tian aranĝon. Por jura sendependiĝo de TEJO sekve necesas ŝanĝi la statuton de UEA, kio ne nepre estas tute simpla afero.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la estraroj de UEA kaj TEJO konsentis "jam trakti novan statuton kaj la kontrakton inter TEJO kaj UEA… sed atendi por la registrado ĉe notario". Ne tute klaras kion signifas "trakti" ĉi-rilate, sed evidente ajna nova statuto estos jure valida nur post la registrado.

Tiu registrado povus laŭ Mandirola okazi post kiam la komitato de UEA estos aprobinta la necesajn ŝanĝojn en la statuto de UEA dum la Universala Kongreso en Nitro.

Tamen efektive eventuala ŝanĝo de statuto farita en Nitro ne ekvalidos aŭtomate – por statutoŝanĝo krom decido de la komitato estas bezonata ankaŭ aprobo de la tuta membraro de UEA, donita en ĝenerala voĉdonado. Aldone por statutoŝanĝo ne sufiĉas simpla majoritato en ĝenerala poŝta voĉdonado, sed bezonatas du trionoj de la donitaj voĉoj.

Eĉ pli grave, bezonatas minimume duono de ĉiuj eblaj voĉoj. Laŭ la statuto de UEA, en ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon, fakaj asocioj po cent voĉojn, kaj landaj asocioj unu voĉon por ĉiu membro, por kiu la landa asocio pagis kotizon al UEA.

Do, la matematiko estas iom komplika, sed ne estas memklare, ke oni efektive sukcesos kolekti la necesajn voĉojn, eĉ se neniu voĉdonos kontraŭ la sendependiĝo de TEJO. Krome sufiĉus kontraŭstaro de du-tri grandaj landaj asocioj de UEA por malakcepti la statutŝanĝon.

arkivita en:
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2015-11-27 14:47
Kiel membro de UEA/TEJO, mi subtenas ĝian sendependiĝon, sed mi tute ne komprenas kial ili ne pripensis tiujn aferojn kaj verkis la kontrakton antaŭ ol voĉdoni... Ĉio ĉi ne ŝajnas profesia.

Mi ne memoras ĉu la retaj voĉdonoj nun eblas; se ili eblas, mi pensas ke la ŝanĝoj en la statutoj povas esti akceptitaj. Se nur poŝtaj voĉdonoj eblas, mi timas ke pli ol duono de ĉiuj eblaj voĉdonantoj sindetenos.
LaPingvino
LaPingvino diras:
2015-11-29 18:37
Grava kialo ĉi tie estas ke por la dezirata TEJO-agado, sendependeco estas nepra kondiĉo. Tion komprenis Mark Fettes kaj la aliaj envolvitoj. Pro tio mi vere esperas ke venu bonaj konsiloj por bona efektivigo en la okazanta situacio, kaj elkoran jes-voĉdonon kiam necesos voĉdoni. La kontrakto estas efektive verkita por havi kiel eble malplej impaktan situacion kun tamen oficiale sendependeco. Persone neniu en TEJO efektive kontraŭas esti parto de UEA, nur necesas por diversaj gravaj celoj de TEJO ne esti.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-03 11:47
Pli bone pakti ol impakti!