Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron

Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron

de Redakcio Laste modifita: 2015-10-06 11:06
Du komitatanoj de TEJO formale proponas, ke la novelektita estraro de la asocio estu eksigita kaj okazu novaj elektoj. Laŭ la proponantoj la ĵusaj elektoj en Wiesbaden okazis en malbona etoso kaj la komitato nun estas dividita.
Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron

Komitato de TEJO en Wiesbaden. Foto: TEJO.org

Dum la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden, Germanio, estis elektita nova estraro kaj prezidanto de TEJO. La elekta komisiono de TEJO proponis, ke Łukasz Żebrowski restu prezidanto de la asocio, sed anstataŭ li estis elektita Michael Boris Mandirola.

Kiel unu argumenton por la ŝanĝo de prezidanto oni dum la komitata kunsido en Wiesbaden menciis, ke laŭ proponata nova statuto de TEJO prezidanto ne rajtu esti elektita por pli ol du sinsekvaj periodoj. Łukasz Żebrowski jam prezidis la asocion dum du periodoj.

En ampleksa mesaĝo sendita al la diskutlisto de la komitato de TEJO la 1-an de septembro, komitatanoj Vít Guglielmo Mišurec kaj Romualda Jeziorowska atentigas, ke la reguloj de la nova statuto ankoraŭ ne validas, sed tamen estis uzitaj kiel argumento por ne reelekti Łukasz Żebrowski. Krome ili trovas, ke la limigo de la oficperiodoj aperis en la projekto de nova statuto en suspektinda maniero.

La propono de nova statuto de TEJO estis preparita de komisiono starigita de la komitato de UEA, kaj kiam tiu propono estis prezentita dum la Universala Kongreso en Lillo, en ĝi estis nenia mencio pri limigoj de oficperiodoj de la prezidanto. Tiu mencio aperis poste, kiel ŝanĝo enkondukita de dumkongresa laborgrupo. En tiu laborgrupo membris Michael Boris Mandirola, kiu mem poste estis elektita nova prezidanto de TEJO, kaj Veronika Poór, kiu subtenis la kandidatiĝon de Michael Boris Mandirola.

Vít Guglielmo Mišurec kaj Romualda Jeziorowska atentigas, ke en la statuta projekto prezentita al la komitato de UEA por aprobo la nova regulo pri limigo de oficperiodoj estis indikita kiel "teksto kopiita senŝanĝe el la malnova regularo de TEJO", kio evidente ne veras, kaj ke la komitatanoj de UEA tial facile povis ne rimarki la ŝanĝon. Efektive pri tiu ŝanĝo oni tute ne diskutis en la komitata kunsido de UEA en Lillo.

"Ne eblas ne rimarki ankaŭ, ke kvankam ne ankoraŭ valida, komprenata laŭspirite tiu ŝanĝo evidente uzeblas (kaj poste efektive uzitis) kontraŭ la kandidatiĝo de Łukasz Żebrowski, kiu jam laboris por TEJO kiel Prezidanto dum 2 oficperiodoj, dum tute ne malhelpas al Michael Boris, kiu pro sia aĝo povus havi tiun postenon ĝuste ankoraŭ dum 2 oficperiodoj", Vít Guglielmo Mišurec kaj Romualda Jeziorowska aldonas en sia letero al la komitato de TEJO.

Laŭ ili la nuna situacio estas "tre danĝera por TEJO", ĉar la elekto de nova estraro okazis en malbona etoso kaj kelkaj estraraj kandidatoj retiris sian kandidatiĝon pro la okazaĵoj.

"Ni vidas, ke la Komitato estas dividita, pluraj aktivuloj seniluziiĝintaj pro tiel malaperinta kunlabora etoso en la organizo, kiu ja ĝis nun ĉiam regis en TEJO, tiel elektita estraro ne havas kaj ne povas havi subtenon de multaj en la Komitato", ili skribas.

Tial ili proponas, ke laŭeble rapide okazu nova elekto de la estraro, kaj petas tujan sekretan voĉdonon de la komitato pri sia propono.

La eksa prezidanto, Łukasz Żebrowski, pretas rekandidati, se okazos novaj elektoj, li diras responde al demando de Libera Folio:

– Ne tre surprizas min apero de tia propono. Jam en Wiesbaden mi aŭdis komentojn de komitatanoj, ke la elektoj kiuj okazis ne estis tute normalaj. Nove aperintaj informoj certe ne plibonigas ĉi tiun impreson kaj tio ne estas pozitiva por la organizo. TEJO estas gravega por mi, al la laboro en la Estraro mi dediĉis ses jarojn de mia vivo kaj multegon da koro. Ĉi-jare mi rekandidatiĝis, ĉar mi daŭre havas multon da entuziasmo, ideojn kaj emon aktivi por TEJO kaj por komencitaj projektoj. Kompreneble do, se la Komitato decidos okazigi novajn elektojn, mi volonte partoprenos en ili.

Laŭ la regularo de TEJO, sekreta voĉdono pri propono farita al la komitato devas okazi, se ĝin postulas almenaŭ du komitatanoj. Se sekreta reta voĉdonado ne eblas teknike, la balotado anstataŭe devas okazi poŝte.

arkivita en:
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-09-02 13:24
"pluraj aktivuloj seniluziiĝintaj pro tiel malaperinta kunlabora etoso en la organizo, kiu ja ĝis nun ĉiam regis en TEJO"

Ĉiam regis en TEJO tia etoso? Tio ja estus miraklo.
Rogener Pavinski
Rogener Pavinski diras:
2015-09-02 14:30
Mi kredas ke ili celis diri "en la lastaj jaroj". "Ĉiam" por ili estas, ni diru, la lastaj 10 jaroj.
Krizipo
Krizipo diras:
2015-09-03 21:34
Tamen, kio malbonas pri limigo de oficperiodoj? Ke tia regulo ankoraŭ ne troviĝis en la Statuto, tio ne gravas, ĉu ne? La komitato rajtis elekti novan prezidanton ankaŭ sen statuta devigo.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-09-06 11:34
Simple ili pligrandigu la estraron! Ne estu muroj inter la popoloj dividitaj, sed regu harmonio!
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-09-07 21:32
Sed se tre harmonia etoso regis dum la lastaj dek jaroj kun Zebrowski kiel prezidanto kaj Mandirola unua vicprezidanto, kial tio ne devus daŭri kun Mandirola prezidanto, kio estas la plej logika sekvo de la antaŭa estraro?
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2015-09-08 03:03
Ĉu la komitataro reprezentas la tutmondon? Kial ne havas reprezantojn el la ĉiuj regionaj partoj, ekz azio, afriko ktp. Tiu problemo ankaŭ okazas en UEA, la reprezantoj de la komitataro ne estas egala. Ŝajne, Esperanto estus la lingvo de Eŭropo, ĉiam la reprezanto estas, pli foje el Eŭropo.Fakte, la azio regiono estas granda, devu ŝanĝi al suda orienta azio, orienta azio ktp. Ĉiuj regionoj sendas unu aŭ du reprezantojn por konkursi en la elekto. La rekontiĝo ne necesas iras al Eŭropo, per multaj retaj rimedoj, Youtube, Google hangout, periscope ktp povas uzi por la okazo. Ni vivas en la interreta epoko,ĉu ne ?
Krizipo
Krizipo diras:
2015-09-08 16:29
Kompreneble en la komitato de TEJO membras ankaŭ azianoj kaj afrikanoj. Bonvole informiĝu antaŭ plendo.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2015-09-08 17:19
La komitato de TEJO, same kiel tiu de UEA, estas pli internacia kaj pli egale reprezentas la landojn ol, ekzemple, ĝenerala kunsido de la membroj de TEJO aŭ de UEA kiuj ĉeestas la IJK aŭ la UK.