Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Homoj kun homoj denove en Bulonjo

Homoj kun homoj denove en Bulonjo

de Redakcio Laste modifita: 2015-08-05 12:43
Centoj da partoprenantoj de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en ĵaŭdo pilgrimis al Bulonjo-ĉe-Maro, kie en 1905 okazis la 1-a Universala Kongreso. En la sama teatro la esperantistoj denove aŭdis la vortojn de Zamenhof: “kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”.
Homoj kun homoj denove en Bulonjo

Manifestacio en Bulonjo

En 1905 la unuan Universalan Kongreson partoprenis preskaŭ 700 esperantistoj. Antaŭ la kongreso multaj ankoraŭ dubis, ĉu diverslandanoj efektive sukcesos interkompreniĝi per la stranga lingvo. La jubilean kongreson oni decidis ne organizi en la malgranda marborda urbo, ĉar en ĝi mankas taŭgaj ejoj por la pli ol 2.600 aliĝintoj.

La alfluo de centoj da esperantistaj vizitantoj ĉiuokaze estigis imponan manifestacian marŝon de la teatro al la monumento de Zamenhof, kaj poste al la urbodoma akcepto.

La komenco de la tago tamen estis iom kaosa por la ekskursontoj. Je 7.40 matene ekster la kongresejo aperis la vico de aŭtobusoj, kaj post iom da konfuza atendado ankaŭ la ĉiĉeronoj. Ŝajnas ke multaj el la esperantistoj ne komprenas kiel funkcias vicoj, kaj precipe maljunulinoj ne timas uzi kubutojn volante eniri aŭtobuson pri frue ol aliaj – oni supozus ke la aŭtobuso iras al ŝuvendejo kie okazas granda rabatado. Finfine, la aŭtobusoj pleniĝis kaj ekis al Bulonjo-ĉe-Maro.

La unua parto estis solena ceremonio ĉe la teatro kie okazis la unua publika parolado en Esperanto.  Sur la podio estis Xavier Dewidehem, prezidanto de la loka kongresa komitato, Mark Fettes, prezidanto de UEA, kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof.

La teatro estas bone konservita kaj bele renovigita kun belegaj artaĵoj kiuj montras la cignan signon de la urbo de Bulonjo ĉe Maro. En la balkono plej proksime al la podio sidis vic-urbestrino, deputito de la urbestro de Bulonjo ĉe Maro. Reprezentanto de la urbesto bonvenigis la esperantistaron nome de la urbestro. Poste Xavier Dewidehem bonvenigis nin nome de la loka kongresa komitato kaj petis nin imagi ke L.L. Zamenhof unuafoje faras paroladon en Esperanto.

Brian Moon tre emocie ripetis la unuan kongresan paroladon de Zamenhof. La parolado samkiel en 1905 finiĝis per Preĝo sub Verda Standardo – poemo kiun iuj francaj pioniroj de Esperanto en 1905 volis forstreki pro ĝia troa mistikeco.

Poste oni transdonis mikrofonon al Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kiu estis tre kortuŝita pro la legado kaj rimarkis ke plej grave al li estis la alineo ke kunvenis ne angloj, francoj, rusoj kaj poloj, sed homoj.  Li diris ke li estas franco kaj polo kaj hebreo denaske, sed en Esperanto ni ĉiuj estas kiel homoj.  “Mi salutas vin, ĉiuj gefratoj esperantistaj”, li diris.

Mark Fettes parolis pri la speciala rilato kiun Esperanto havas kun Bulonjo-ĉe-Maro. Oni ne supozas ke Esperanto havas teritorion: se oni demandas kie estas la teritorio oni diras eble “ĉie” aŭ “nenie aparte”. Sed lingvoj ne apartenas al lokoj. Eĉ se lando adoptus Esperanton, la lingvo ne apartenus al tiu lando. Malgraŭ ke lingvoj ne havas teritorion, ili nepre havas geografion: Bjalistoko kaj Varsovio, kie Esperanto naskiĝis. Kaj organizaj lokoj, kiel Ĝenevo kaj Roterdamo. Literaturaj lokoj, kiel Budapeŝto aŭ pedagogiaj kiel Greziljono.

Bulonjo-ĉe-Maro laŭ Mark Fettes povas esti nomata la lulilo de Esperanto: parola lulilo, kie oni prelegis en Esperanto por la unua fojo kaj kie la lingvo transformiĝis de plejparte skriba lingvo al parola. Kie la Akademio naskiĝis kun la kreado de la Lingva Komitato. Kie oni unuafoje komencis la filologiajn kaj lingvistikajn studojn de Esperanto. Kaj por la Esperanta menuo, ĉar oni unuafoje organizis Esperantan bankedon.

– Por mi kiel prezidanto, Bulonjo-ĉe-Maro gravas ankaŭ kiel lulilo de Esperanto kiel internacia movado, li diris.

Antaŭe estis kluboj sed mankis ajna internacia organizaĵo. Oni ne solvis la problemon en Bulonjo, sed du junaj partoprenantoj – fakte la plej junaj partoprenantoj, Hector Hodler kaj Edmond Privat – komencis la diskuton kiu kondukis al la starigo de la Universala Esperanto Asocio en Ĝenevo. Finfine, Bulonjo-ĉe-Maro gravis kiel lulilo de la Esperanto-komunumo.

Post la ceremonio, la esperantistaro paradis tra la stratoj de la urbo ĝis la Bulonja stacidomo, kie Zamenhof alvenis en 1905. Lige kun la centjara jubileo antaŭ dek jaroj la urbo starigis tie buston de Zamenhof kun memorŝildo por honorigi la unuan kongreson. La urbestro kaj Zaleski-Zamenhof inaŭguris

renovigitan memorŝildon kaj metis bukedojn ĉe la monumenton.

La parado pluiris al la urbodomo en la malnova urbo por akcepto de la urbestro. La partoprenantoj kunvenis en unu ĉambro kiu vere ne estis sufiĉe granda por stari dum la urbestro prelegis en la franca kun Esperanta traduko por bonvenigi la esperantistaron al la urbo.

Li anoncis la disponigon de tre bela domo, proksime al la malnova urbo, kiun oni renovigos dum la venonta jaro, por funkcii kiel Esperanto-kultura Centro. Post danko de Fettes, finfine oni proponis vinon kaj manĝaĵetojn al la esperantistaro, kiu denove montris sian alergion al vicoj. La kubutoj de maljunulinoj estas akraj kaj lasas kontuzojn.

Post re-enbusiĝo, la ekskursantoj vojaĝis al restoracio por tagmanĝi. Proksime al la restoracio, montriĝis ŝildo por restoracio Crocodile kaj estis iom da timo ke oni veturos tien. Bonŝance, oni anstataŭe elektis Les Jardins de la Matelote kiu proponis tri-pladan manĝon kun du vinoj: unu de Bordeaux kaj la alia de Gascogne.

Laste, la ekskursantoj revenis al la malnova urbo por uragana trarigardo de la malnova urbo: la remparoj, ĝardenoj, katedralo kaj kastelo, kiujn oni tratrotis kaj poste re-enbusiĝis por reveni al Lillo.

Steven Brewer

arkivita en:
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-03 11:41
La partopreno de ekskurso per la ofertita de UEA bileto estis tro multekosta por multaj kongresanoj. Tial multaj alveturis per trajno. Post du jaroj okazos kongreso en dividita shtato koreio- tiam ne kunvenos nord- kaj sudkoreoj- sed homoj kun homoj
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2015-08-10 03:44
La 100a UK sugestas ke Zamenhofa movado jam finiĝas silentanta pro ŝanĝo de la mondo. Oni malfacile trovas novaĵojn pri la jubilea kongreso,aŭ la tradicia movado jam ne allogas normalajn homojn, ĉar hodiaŭ en la mondo tro da idealoj kaj ismoj jam ĝenas la homaron. Mi kredas ke post ĉi tiu jubilea kongreso la 100a ĉiuj organizontoj de UK devos konsideri novajn enhavojn por doni energion kaj aktivon.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-21 10:16
Kara chielismo WANG Tianji - mi proponas novan ismon de chielo por doni aktivon kaj energion. En chielo oni certe trovos novan enhavon !