Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn

Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-23 14:09
La komitato de TEJO dum sia ĵusa kunveno en Germanio decidis, ke estraranoj de la asocio dum junularaj renkontiĝoj disdonu al ĉiuj TEJO-membroj "kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano 'TEJO protektas vin'". La prezidanto de la asocio ne ĉeestis la kunsidon, kiun gvidis la vicprezidanto, Michael Boris Mandirola, kaj la decido poste vekis iom da kritiko en la komitata retlisto.
Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn

TEJO protektas vin?

La komitato de TEJO kunvenis jarŝanĝe en Germanio, dum la Junulara Esperanto-Semajno, komune aranĝita de Germana Esperanto-Junularo kaj Pola Esperanto-Junularo. La nekutiman proponon pri disdonado de kondomoj faris Germana Esperanto-Junularo kaj Nederlanda Esperanto-Junularo. La jena teksto estis aprobita post voĉdono:

La komitato de TEJO, kunveninta dum JES 2014/15 en Weißwasser, Germanujo, taskas al la estraro disponigi al ĉiaj TEJO-membroj, kiuj ĉeestas en Esperanta junulara renkontiĝo kun almenaŭ unu TEJO-estrarano, sufiĉajn kaj bonkvalitajn kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano “TEJO protektas vin” aŭ io simila.

Ankoraŭ ne estis dissendita la protokolo de la kunsido, sed en la komitata retpoŝta diskutejo jam aperis la unuaj protestoj pri la decido. Inter la unuaj reagis Tobiasz Kubisiowski, reprezentanto de Pola Esperanto-Junularo.

– Mi ŝatus emfazi, ke daŭre mi kontraŭas la proponon (aŭ eĉ rezolucion, ĝi ja estis akceptita). Tial mi volus, ke ni aldonu al ĝi "se tio estus finance profita por TEJO aŭ almenaŭ ne monperda" aŭ entute nuligu ĝin. Kion pensas pri tio aliaj komitatanoj?

Albert Garrido el Filipinoj respondis, ke TEJO laŭ lia opinio ne elspezu eĉ unu eŭron por la kondoma projekto.

– Fakte, tia afero devus esti propra iniciato kaj respondeco de ĉiu paro, kiu dum TEJO-aranĝoj planas fari tion, en kio funkcias kondomoj, ne de nia Organizo!

Li aldonis, ke la decido ĝenerale ne estas akceptebla en ĉiuj kulturoj, kaj postulis retan voĉdonadon pri la afero.

Reagis ankaŭ Marek Blahuš, kiu deklaris sin kontenta, ke li ne plu estas komitatano de TEJO, ĉar li ne devas honti, kaj alvokis al nuligo de la kondoma decido:

– Se la celo estas alvoki atenton, tio kredeble funkcios – mi jam imagas la skandalan artikolon en Libera Folio – sed ĉu ne je la naŭziĝo de konsiderinda parto de la publiko kaj perdo de fido je TEJO ĉe alia ĝia parto (kiu tiel fine konvinkiĝos, ke la TEJO-agantoj vere ne plu interesiĝas pri la formortaĉinta grava parto de la Esperanto-movado kiu estas Pasporta Servo, ĉar ili ŝajne ne interesiĝas pri pli ol sia propra volupto). Grava parto de la ekstera fido (kaj mono) al TEJO estis ĉiam la TEJO-patronoj kaj aliaj movadanoj, kiuj vidis en TEJO la estontecon de la Esperanto-movado. Ĉu ili plu pagos siajn patronajn kotizojn konstatante, ke ili apenaŭ uziĝas por Esperanto-rilataj celoj?

La decido surprizis la prezidanton de TEJO, Łukasz Żebrowski, kiu mem ne povis partopreni la kunsidon.

– Malfacilas al mi esprimi opinion, ĉar mi ne ĉeestis la kunsidon kaj do same kiel aliaj neĉeestintaj komitatanoj, nun atendas pli detalajn informojn. Konante sole la decidojn alprenitajn mi ne vidas logikon subteni samtempe liveradon de kondomoj kaj tranĉadon de buĝeto. Ankaŭ mi ne scias ĉu oni traktis la interkulturan flankon de la afero. Certe mi bedaŭras ke jen aperas pliaj aferoj, kiuj estis traktitaj dum la kunsidio malgraŭ ke ili ne estis en la tagordo, ne estis iel ajn antaŭanoncitaj kaj ŝajne estis neniu kialo por trakti tion en tiom malgranda eŭropeca grupo anstataŭ plenkomitate en la retlisto.

La komitatan kunsidon dum Junulara Esperanto-Semajno partoprenis 25 el la 46 komitatanoj de TEJO. La kunveno estis decidopova, ĉar ĉeestis pli ol triono el la komitatanoj. Tamen ĝiaj decidoj povas esti ŝanĝitaj per reta voĉdono.

Dum la sama kunsido estis farita ankaŭ alia decido, kiu poste kaŭzis debaton: la 31-an de decembro estis sen antaŭa reta diskuto elektitaj du novaj komitatanoj C, kiuj en la sekva tago ne plu estus elekteblaj, ĉar ili jam transpasis la aĝolimon, kaj ekde la jarŝanĝo ne plu povas esti membroj de TEJO.

Albert Garrido en la komitata retlisto petis retan voĉdonadon pri la elekto de la novaj komitatanoj, sed la ĉeestantaj komitatanoj decidis ignori la peton, kaj tamen en la lasta ebla momento komitatanigi du pli frue ne anoncitajn kandidatojn.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la decido estas valida, ĉar la kunsidantaj komitatoj ne bezonas akcepti postulon de reta voĉdonado.

– Miakomprene la plendo de Albert ne rilatas al valideco de la decido, ĉar ja ĉio okazis konforme al la Regularo kaj Reglamentoj, sed pli al la stilo, en kiu la neĉeestantaj komitatanoj ne vere havis eblecon partopreni en grava decido de TEJO, kiu tute bone povus esti farita pli frue, nek eĉ esprimi sian opinion, ĉar informo pri la kandidatoj venis nur post la voĉdono. Mi esperas, ke ni do ion lernos de ĉi tiu situacio kaj estonte similajn aferojn traktos tiel, ke neniu sentu sin neglektita.

– Gravas ankaŭ ne forgesi en ĉi ĉio, ke sendepende de la maniero en kiu okazis la elekto, ambaŭ kandidatoj, Judith Meyer kaj Olga Ŝilajeva, estas tre bonaj aktivuloj, kiuj certe valore kontribuos al la laboro de la komitato. Tial mi pensas, ke je la fino la tuta afero rolos pozitive kaj plibonige por la agado de TEJO.
arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-01-06 15:32
"TEJO protektas vin" ?!? Kia slogano estas tio? Se estu io similsona, multe pli bonus "TEJO konektas vin". Oni ne lernas Esperanton, aŭ cetere iun ajn lingvon, por protekti sin, sed tute male por malfermi sin al aliaj homoj kaj kulturoj. Al mi tio estas multe pli grava eraro ol la eventuala frivoleco de facila akirebligo de kondomoj en junularaj kunvenoj.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-01-06 17:22
"TEJO: Konu vian domon!"
Sandor Hideg
Sandor Hideg diras:
2015-01-06 21:41
... Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, ...
R. E. Martin Strid
R. E. Martin Strid diras:
2015-01-06 21:56
Al mi mankas informo, kiom kostos tiu decido kaj kiel oni disdonos la varojn. Chu amase senpage au unuope lau persona peto? ktp. Chu aperos ebloj por korupto? (.olupto?)
Martin
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2015-01-06 22:04
Plej humilige estos, kiam neuzitajn oni devos redoni.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2015-01-06 22:26
Ho, malnova afero en nova livero! Vidu http://web.archive.org/[…]/pugbutiko003.htm
Michael Boris MANDIROLA
Michael Boris MANDIROLA diras:
2015-01-07 01:22
Kia "novaĵo"!
Fakte tia kondoma varb-kampanjo (kun TEJO-markitaj kondomoj libere haveblaj ĉe la TEJO-budo) jam sukcese okazis en diversaj renkontiĝoj, inkluzive la IJK, en 2013; la Komitato simple petis renovigi la iniciaton.
Cetere estis proponitaj kontraŭaj opinioj sed estus interese aŭdi tiujn de la proponintoj Roĉjo Huurman kaj Tabea M.
Hans Konrad Eichhorn
Hans Konrad Eichhorn diras:
2015-01-07 09:05
Strange, ke estas diskutoj pri kondomoj kaj ankoraux ne aperis iu ajn informo pri JES !? Malalta diskutnivelo !
Lancelot
Lancelot diras:
2015-01-07 13:53
Oni ne miskomprenu tiun ĉi laŭdindan iniciaton por plialtigi la lingvan nivelon ĉe la novaj generacioj. Ja oni elstarigu unu el la plej malofte uzataj sufiksoj kiam temas pri ofte utiligataj korpopartoj: ekz. "trovu taŭgan ingon sed ĝuu ĝin respondece: kondomu!"
Tabea M
Tabea M diras:
2015-01-07 18:33
Kiel kunproponinto mi eble klarigu mian personan intencon, cxar laû mi tute ne estas nura sxerco por pliamuzigi seriozan komitatkunvenon,sed bona afero kun grava fundo:

Unue estas tre efika varbado: kvankam mi mem neniam vidis ekzempleran kondomon de la unua tielspeca kampanjo, mi jes jam multfoje aûdis la sloganon "TEJO protektas vin" en diversaj (sxercaj, certe) situacioj. Pro tio mi certas, ke tia agado estas bona maniero de igi TEJOn daûre priparolata kaj vaste konata.
(Fakte kiel novulo la unua tempo, ke mi aûdis la nomon TEJO estis en konteksto de kondomoj, kvankam tio eble al kelkaj konservemaj homoj sxajnos kontraûargumento pro seriozeco de TEJO).

Due, kvankam certe la skribmaniero de la mocio ne tiom elegante esprimis tion, seksedukado estas grava temo, kaj kondomoj estas la plej efektiva, kvankam ne garantia, protekto kontraû seksume transdoneblaj malsanoj. Certe, TEJO cxefe batalu por lingva egaleco kaj konkrete por Esperanto, sed ankaû povas havi influon en aliaj gravaj kaj bonaj aferoj. Ankaû se Esperantistoj versxajne kutime estas grupo de homoj, kiuj estas suficxe ricxaj por mem acxeti kondomojn, trakti seksprotektilojn en serioza maniero kiel serioza organizo povas forpreni la delikatecon de la temo kaj helpi forigi la pensmanieron, ke parolado pri seksaj aferoj estas hontiga, perversa aû ecx kontraûdia.
Oni certege ne povas cxesigi la homaron seksumi, sed oni povas eduki ilin kaj komunikigi ilin pri sekureco, kaj mi sxatus se TEJO kun tia agado kontribuus al tielspeca edukado.

Pri la konekto inter Esperanto kaj kondomoj: temas ne nur pri "plifaciligi iuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo", kiel MB alie jam prave rimarkis. Laû mi, la proponita agado montras progreseman pensmanieron. Por lingvo, kiu proponas egalecon, progresemeco gravu.

Elkorajn salutojn,
Tabea M
  
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2015-01-08 10:09
Jes, tio estas progresema, kaj mi vidus neniun problemon kun la decido, se ĝi ne tekstus "taskas al la estraro", sed "rekomendas" aŭ simile.
En la nuna vortiĝo TEJO-estrarano devas veturi kun skatolo da kondomoj al ĉiu junulara renkontiĝo, kaj tio estas eble en ordo en centra Eŭropo, sed ĉu vi meditis iomete pri la problemo, ke estas landoj ne tiom liberalaj, precipe rilate la seksajn morojn? TEJO-estrarano en islama lando ekzemple devos aŭ ignori tiun decidon aŭ riski havigi konsiderindajn problemojn al si, la renkontiĝo aŭ eĉ la tuta -islamuje jam malforta- Esperanto-movado.
Tio estas efektive tikla afero, kian oni ne decidu sen diskuto longa kaj inkluzivanta precipe la ekstereŭropanojn.

Duone eksterteme: En la germana oni nomas ideojn/decidojn, kiujn oni ekhavis haste kaj ne pensante pri la konsekvencoj 'Schnapsidee', do "postbranda ideo". Ĉu iu konas bonan esperantigon?
manuela ronco
manuela ronco diras:
2015-01-08 10:36
Dankon Tabea pro tiom bele klarigi vian vidpunkton pri la propono.
Mi bedauras ke tiuj intencoj tute ne aperis en la komitata propono, kiu estis lau mi vortumita en ridinda kaj ridindiga maniero. Cetere la agado, kiun vi cxi-tie vi kaj aliaj priskribas, same kiel tiu de antau kelkaj jaroj, sxajnas suficxe malsimila al la komitata decido. "havi varbkondomojn por esti disdonitaj en la TEJO-budoj" estas io alia ol "TEJO disponigu kondomojn al la TEJO-membroj dum cxiuj arangxoj en kiu cxeestas almenau unu TEJO-estrarano". Mi ankau komprenas la bedauron de aliaj komitatanoj, kiuj ne havis la eblecon partopreni en tia delikata diskuto antau la decido. Progresemajn ideojn prefere oni ne altrudu perforte, sed oni diskutu en respektema kaj inkluziva etoso.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2015-01-08 16:38
Kiel medicinisto kaj estrarano de UEA, mi varme gratulas la kuraĝajn iniciatintojn kaj ĵus kunsidintan Komitaton de TEJO, eĉ se oni povus ankoraŭ iom diskuti, se temus pri sincera, subtena celo pliboniga, pri ne tro gravaj detaloj el la speco "kiuj estus respektive la plej trafaj rezolucia kaj slogana vortumoj?", ktp.

Mi rimarkis en Facebook la tujan reaperon de la ĉiama reago ekstreme idiota al tiaj elpaŝoj kiujn oni tuj senvalorigas ĉar "ekstertemaj". Jes ja, mi opinias tiun sintenon profunde idiota laŭ la etimologia deveno de tiu vorto, do tede kaj nerespondece enfermita en si mem, kun interesiĝo apenaŭ pri oniaj privataj aferoj. Male, mi opinias ke TEJO montris sin plene enmonda, kun malferma kompreno pri la nuna realo, kaj preta engaĝi sin kontribue al pli vasta strebado alfronti problemojn kiuj frapas la hodiaŭan junularon. Krom ke submetiĝus al la absurda postulo ke la poresperantaj organizoj okupiĝu pri nenio alia krom la lingvo mem kaj ĝia senĉesa disvastigado en iu pura, senpolucia etero, neniel koruotita de ĝenaj homaj realaĵoj.

En IKU 2011 (Kopenhaga UK) mi klopodis elstarigi per prelego la pandemion de HIV/AIDS kiel minacon al la tutmonda junularo (ja tiam ankoraŭ daŭris la UN-alvokita Internacia Jaro de Junularo), do mi ĝojas ke TEJO aliĝas al la rekomendoj de UNAIDS stimuli inter la junuloj la memstaran decidon aktive protekti sin kontraŭ la persekse transpaseblaj malsanoj (mi NENIEL atribuas al tiu modesta interveno faka la nunan decidon de TEJO; mi nur celebras la koincidon).

Kiel ĉe diversaj sanpublikaj problemoj, aparte ĉi-kaze iĝas frape evidenta la ofta streĉiĝo inter la personaj konvinkoj, sintenoj kaj agoj de ĉiu unuopa homo, unuflanke, kaj la publika intereso, aliflanke. Mi miras ke en kelkaj ĉi-temaj intervenoj oni kvazaŭ moralkondamne limigas ĉi tion al apenaŭa afero de individua volupto, dum aliaj malsukcese "humuraj" ĉukontribuoj tede banaligas la temon (aparte vulgara estas tiu supozate sprita ŝerco de Lancelot).

Memkompreneble, kia ajn alproksimiĝo al tiel intima aspekto de la homa naturo kiel la seksa vivo estas neeviteble tikla, kaj oni nepre prenu en konsideron la kulturaj apartaĵoj (ne nur etnaj, religiaj, ktp, sed ankaŭ generaciaj). Mi demandas min ĉu oni reagus tiel akre al hipoteza rezolucio de TEJO distribui broŝurojn proponante la junulojn gardi sin kontraŭ drogoj, alkoholaĵoj aŭ tabako, do amasaj sanproblemoj ankaŭ meritantaj publikan atenton.

Antaŭen, TEJO-anoj!

 
Lancelot
Lancelot diras:
2015-01-10 20:18
Nu, mi agnoskas ke mia ŝerco povus vundi la delikatan haŭton de iuj kaj petas pardonon pro tio, sed ne mi sed la etimologio kulpas pro la vulgareco: la latina vorto vagina (kiu plu ekzistas en ĉiuj latinidaj lingvoj krom la rumana) difinis glavingon kaj, pli ĝenerale, iun ajn ingon. Poste, jam en la Moderna epoko la vorto alprenis la nunan anatomian signifon (ekz. la franca vorto datumas de 1680).
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2015-01-26 09:18
Se TEJO komencus kampanjon kontraŭ la misuzo de drogoj, alkoholaĵoj aŭ tabako, mi ne kontraŭus tiom forte – ĝi ja estus io ekstertema, kaj eble ne la plej preferinda en tempo kiam la organizo prefere zorgu pri transvivo de si mem, sed la "progresema" monda opionio pri tiuj temoj estas hodiaŭ tia, pri kiu ne necesas honti. Sed tia kampanjo laŭ mia opinio ne antaŭvideble frue okazos – ĉar rifuzo de drogoj, alkoholo aŭ tabako postulas pli altan sinregon kaj rezignon je tuja plezuro sen pripensi la sekvojn; dume malrifuzo de "libera seksumado" signifas rezignon je (parto de) onia sinrego kaj ekhavon de eblo atingi tujan plezuron laŭ onia plaĉo.

Rilate seksan vivon, tiel intiman aspekton de la homa naturo kiel vi mem skribas, indas atenti multe pli da aferoj ol nur la transdoneblajn malsanojn. Cetere, se oni sekvas la malnovan vivstilon de ĉasteco, ilia danĝero praktike malaperas. Mi pli-malpli komprenas, kial UN antaŭenpuŝas la unuan alternativon – ia. ĉar disdoni kondomojn estas pli facila ol eduki la homan konsciencon – sed mi ial opiniis esperantistojn pli idealistaj, tiel ke ili almenaŭ akceptos ke ekzistas diverseco de opinioj pri tiu ĉi punkto kaj ne tuj ĵetos el la ferdeko ĉiujn alternativojn (kune kun iliaj subtenantoj), aliĝante oficiale al nur unu.

(Kvankam mi supozas, ke mi kun mia "alternativo" ĉi-afere estas en la minoritato de la membraro, mi starigu ankoraŭ jenan oratoran demandon: Kie estas la limo inter rekomendoj de UN kaj objektiva bono? Se UN komencos kampanjon por ke ĉiuj lernu la anglan por pli efika tutmonda komunikado, ĉu TEJO sekvos ankaŭ tiun alvokon?)
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-01-27 08:05
Gratulon! Vi sukcesis redukti fakan temon al pure lingvan.

Esperantistoj havas la tendencon en ĉiu tikla aŭ politika temo finfine kvereli pri iu marĝena lingva aspekto. La diskutoj en "Libera Folio" estas la pruvo por mia teorio.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2015-01-08 16:39
kulturajN apartaĵojN, damna akuzativo!!!
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2015-01-08 16:40
neniel KORUPTITA (mistajpo...)
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-01-15 11:18
"Granda" aŭ "grava" internacia junulara organizo diskutas pri kondomoj ... kaj la esperantistaro partoprenas. Estas plorinde. Tio estis temo en la 1970aj kaj 1980aj jaroj.
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2015-01-25 21:57
Dankon pro aperigo de la "skandala artikolo en Libera Folio" de mi "mendita" :-) Nur domaĝe, ke mi rimarkis ĝin iom malfrue. Sed, ĉar vi citis min, mi ankoraŭ mallonge reagos en kelkaj fadenoj, por ke tio restu ĉi tie almenaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ legos la artikolon estonte.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-01-27 14:49
Mi proponas, ke TEJO disdonu ankaŭ senpagajn pilolojn kontraŭ kapdoloroj pro drinkado kaj plastrojn por dancintaj piedoj (kaj prefere ankaŭ senodorigilojn).
Troy L. Fullerton
Troy L. Fullerton diras:
2015-02-10 06:30
Ve...Kia menso el pensas ci tian rubon? Ci tio estas hontinda! Ĉu Tejo ne pripensas pri kiel ili aspektas al la aliuloj? Aŭ estas vere ke ili ne prizorgas sia reputacio? Kiel oni povas subteni tian stultecon? Sencense.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-02-10 14:17
Ni klare vivas en epoko kiam bazaj scioj kaj faktoj pri seksaj rilatoj restas tabuaj. Kaj en epoko kiam Esperantistoj ne kapablas bone regi Esperanton. Ĉu malesperi aŭ ne, jen la demando.
Troy L. Fullerton
Troy L. Fullerton diras:
2015-02-11 22:50
Malesperi? Ne. Lerni taŭge konduti sin publike, jes.
Sabiyumva Jérémie
Sabiyumva Jérémie diras:
2015-03-21 20:45
Tio ne estas kulture akceptebla, certe estos falsa bildo pri TEJO