Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015

2015

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2015-01-06 14:14
Artikoloj de 2015
Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-23 14:09
La komitato de TEJO dum sia ĵusa kunveno en Germanio decidis, ke estraranoj de la asocio dum junularaj renkontiĝoj disdonu al ĉiuj TEJO-membroj "kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano 'TEJO protektas vin'". La prezidanto de la asocio ne ĉeestis la kunsidon, kiun gvidis la vicprezidanto, Michael Boris Mandirola, kaj la decido poste vekis iom da kritiko en la komitata retlisto.
garrido.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-06 14:18
Kep Enderby forpasis de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-08 22:17
Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8-an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25-an de junio 1926.
Kataluna amasfinancado sukcesis de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-20 20:04
La amasfinancada kampanjo por renovigi la Biblioteko-Arkivon Petro Nuez (BAPN) kiun lanĉis Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) finiĝis plensukcese.
Hans Bakker forpasis de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-22 16:45
La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Li naskiĝis la 8-an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn laborojn; laste, antaŭ sia emeritiĝo, li laboris ĉe la nederlanda partio Verda Maldekstro.
Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone de Redakcio — Laste modifita: 2015-02-15 20:35
Nur du semajnojn post la apero de la unua vere funkcianta Esperanto-klavaro por iPhone aperis senpaga alternativo. La novan klavaron programis Slava Ŝkljajev, rusa studento en la Usona universitato en Bulgario, kiu antaŭ kelkaj jaroj lernis la fundamentojn de Esperanto, kaj en septembro daŭrigis la lingvolernadon.
Nova ludo por iPad tute en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-27 19:36
Ludisto, la firmao de Chuck Smith, kiu interalie ellaboris la unuan veran Esperantan klavaron por iPhone, nun publikigis novan iPad-ludon por du ludantoj, tute en Esperanto. Laŭ lia sperto la ludo povas facile populariĝi ĉe Esperanto-kunvenoj.
Elpensita organo de UEA leteris al Putin de Redakcio — Laste modifita: 2015-02-23 10:28
En nefermita letero adresita al prezidento Putin, "rusia sekcio" de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj rakontas pri la utilo de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo. Tamen tia laborgrupo ne ekzistas, kaj la sendintoj de la letero ne interkonsiliĝis kun gvidorganoj de UEA.
Tiel la mondo… de Redakcio — Laste modifita: 2015-02-23 23:10
…pafas kaj repafas. Kvankam sidante en idilie paca, sporade eĉ suna Luksemburgio, atendante la vekiĝon de gasto el Brazilo, mi gvatas en dimanĉa mateno novaĵojn pri pafoj kaj repafoj, el Ukrainio kaj Danio.
Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-22 19:46
Okaze de la ĵusa Tago de la gepatra lingvo TEJO publikigis filmon kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Por la filmo estis faritaj tekstaj tradukoj en 22 lingvoj, kaj ĝi rapide disvastiĝis en sociaj retoj. Judith Meyer en sia artikolo rakontas pri la projekto.
Estraro de UEA tuj decidos pri redaktoro de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-28 19:22
Ĝis la fino de marto la estraro de UEA devos decidi, ĉu longigi la kontrakton kun Fabrício Valle, la nuna redaktoro de la revuo Esperanto, aŭ ĉu ekserĉi novan redaktoron, kiu eklaboru post la Universala Kongreso. Tute lastmomente la estraro ekenketis hazarde elektitajn legantojn de la revuo pri ilia sinteno.
TEJO ricevis EU-subvencion de 20.000 eŭroj de Redakcio — Laste modifita: 2015-04-01 08:13
Iom neatendite, post kelkjara paŭzo, TEJO sukcesis ricevi grandan administran subvencion de EACEA, la Edukada, Aŭdvida kaj Kultura Ekzekutiva Agentejo de Eŭropa Unio. La subvencio por 2015 estas preskaŭ 20.000 eŭroj, kaj do havas gravan signifon por la buĝeto de TEJO.
TEJO plu disdonos kondomojn de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-01 11:26
Estraranoj de TEJO efektive disdonos al membroj de la asocio kondomojn kun la teksto "TEJO protektas vin". Tio klaras post fiaskinta provo rete nuligi la komitatan decidon. Nun aldoniĝos pliaj surkondomaj sloganoj.
TEJO proksimiĝas al integra sendependo de Redakcio — Laste modifita: 2015-11-18 23:16
Ne necesas ŝanĝi la statuton de UEA por ke TEJO sendependiĝu, asertas Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Nun pretas malneto de proponata kontrakto kiu reguligu la estontajn rilatojn de la du asocioj. Proponita voĉdono pri eksigo de la nova estraro de TEJO ne okazis pro formalaĵo.
La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron de Redakcio — Laste modifita: 2015-11-29 08:36
La redaktoro de la revuo Esperanto, Fabricio Valle, liveros sian lastan numeron en aprilo 2016. Lia kontrakto estos finita antaŭtempe, kaj UEA tial nun ekserĉas novan redaktoron por sia revuo. Tion anoncis Mark Fettes en la diskutejo de la komitato de UEA.
Krimeo iĝis ruslingva retejo de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-24 18:33
Nova ruslingva retejo pri Krimeo havas nomon en Esperanto. La aŭtoro admiras la sonadon de la lingvo kaj esperas, ke la Esperanta nomo helpos popularigi la retejon.
Esperanta ŝercejo ne evitas etnajn antaŭjuĝojn de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-22 21:31
La organizaĵo E@I starigis retejon por ŝercoj en Esperanto. Unu el ĝiaj sekcioj enhavas ŝercojn kiuj baziĝas sur antaŭjuĝoj pri la trajtoj de diversaj etnoj. Peter Baláž en sia artikolo pri la nova projekto klarigas, ke ankaŭ humuron oni devas trakti per humuro.
Seulo gastigos la kongreson en 2017 de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-01 20:28
La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017.
Nepalaj esperantistoj petas helpon de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-01 20:23
Laŭ oficialaj informoj almenaŭ 6.000 homoj mortis kaj 14.000 estis vunditaj pro la severa tertremo en Nepalo la 25-an de aprilo. Laŭ Nepala Esperanto-Asocio neniuj esperantistoj mortis aŭ estis severe vunditaj. La asocio nun kolektas monrimedojn por laŭeble helpi al la viktimoj. Libera Folio publikigas leteron de Bharat Kumar Ghimire.
Valle redaktos la revuon Esperanto plian jaron de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-14 09:39
La estraro de UEA daŭre ne plene kontentas pri la enhavo de la revuo Esperanto, sed tamen decidis longigi la kontrakton de redaktoro Fabrício Valle ĝis la julia-aŭgusta numero 2016. Pli frue la estraro donis al la redaktoro duonjaron por plibonigi la revuon. Por la posteno de ĝenerala direktoro Martin Schäffer estos forta kandidato, se li sin anoncos, diras la prezidanto de UEA.
Batalo pri la ejo de Bonaeraj esperantistoj de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 20:44
Post senrezultaj provoj intertrakti kun grupo kiu asertas siajn rajton decidi pri la sidejo de Bonaera Esperanto-Asocio (BEA), argentinaj esperantistoj turnis sin al juraj instancoj. La ĉefurba asocio posedas valoran sidejon, sed de kelkaj jaroj ne havas funkciantan estraron.
Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-30 15:13
Unu el la ĉefaj kandidatoj por la urbestra posteno en Barcelono uzas Esperanton en sia elektokampanjo. Ŝiaj multlingvaj reklamafiŝoj montras sloganojn kiel “Ili volas nin solaj – ili vidos nin kunaj” kaj “La demokratia revolucio apartenas al ĉiuj”. José Antonio del Barrio esploris la fenomenon.
9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj de Redakcio — Laste modifita: 2015-06-10 20:48
Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas oficiale lanĉita, sed troviĝas en testofazo.
Jam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-03 08:20
Ĉi-matene la Esperanto-kurso por angle-parolantoj en la lingvolerna retejo Duolingo atingis 25 000 lernantojn. Tio estas fulmrapida evoluo dum nur du semajnoj ekde ĵaŭdo, 28-a de majo.
De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-11 22:13
En Esperanto malofte aperas nefikciaj libroj pri politikaj aktualaĵoj. Pro tio aparte bonvenigendas la du libroj de Kalle Kniivilä pri la politika situacio en Rusio kaj la okazaĵoj en Krimeo: jam pasintjare aperis “Homoj de Putin”, kiu temas pri la sinteno de rusianoj al sia prezidanto kaj lia politiko, kaj ĉi-jare aldoniĝis “Krimeo estas nia” pri la transpreno de la krimea duoninsulo fare de Rusujo.
Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro de Redakcio — Laste modifita: 2015-06-24 21:58
Ĝis la limdato alvenis ses kandidatiĝoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. Tri el ili estis invititaj al intervjuo dum la UK en Lille.
Manifestacio por Esperanto-strato en Kazan de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-03 16:56
Lokaj aktivuloj en Kazan en Rusio manifestaciis kontraŭ la abrupta decido forstreki la Esperanto-straton de la urba mapo.
Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:25
Veronika Poór, 32, estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio ŝi rakontas, ke se elektita, ŝi volus pli emfazi komunikadon kaj la laboron por ricevi ekstermovadajn subvenciojn.
Konrad Andrzejuk volas alporti junecan viglecon de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:26
La 24-jara Konrad Andrzejuk el Bjalistoko estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li volus dediĉi parton de sia profesia vivo al la ideo, kiu okupas tre gravan lokon en lia koro.
Nikola Rašić volas alporti stabilecon kaj kontinuecon de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:26
La 58-jara Nikola Rašić estas unu el la tri kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke se elektita, li akcentus junigon, modernigon kaj evoluon.
Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-25 13:27
Ĝis la fino de majo ses personoj sin anoncis kiel kandidatojn por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. El tiuj tri, Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando estis elektitaj por persona intervjuo, okazonta la 24-an de julio. Libera Folio intervjuis ĉiujn tri.
UEA forgesis sian Strategian Laborplanon de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-03 19:02
La Stratagia Laborplano de UEA estas ampleksa dokumento, kies prilaborado komenciĝis jam en Havano 2010. Kunordiganto de la laboro estis Mark Fettes, kiu en 2013 en Rejkaviko estis elektita prezidanto de la tuta asocio. Samtempe estis aprobita la Strategia Laborplano – sed preskaŭ neniuj el ĝiaj celoj ĝis nun estis realigitaj.
La 100-a Universala Kongreso inaŭgurita de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-06 20:51
Dimanĉe antaŭtagmeze en Lillo, nord-orienta Francio, estis solene inaŭgurita la jubilea, 100-a Universala Kongreso de Esperanto. La unua Universala Kongreso okazis en 1905 en la proksima marborda urbo Bulonjo-ĉe-Maro, kaj en sia inaŭgura parolado la prezidanto de UEA, Mark Fettes, amplekse citis el la tiama parolado de Ludoviko Zamenhof.
Estraro respondis al disaj demandoj de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-28 17:17
Dimanĉe posttagmeze dum la Universala Kongreso en Lillo okazis la tradicia programero Estraro respondas. Kiel kutime, multaj el la demandoj apenaŭ rilatis al la agado de la estraro, kaj ne ĉiuj ĉeestintoj sukcesis maldormi dum la tuta programero.
Kartonaj figuroj sur scenejo de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-03 16:44
En teatraĵo dufoje prezentita dum la Universala Kongreso en Lillo migrantoj parolantaj Esperanton renkontas kartonajn figurojn, kiuj parolas itale. Spite la atendojn, la kartonaj figuroj montriĝis pli vivaj ol la veraj homoj.
Decidoj pri Krimeo kaŭzas skismon en REU de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-03 15:48
Post du decidoj, per kiuj la jara kunveno de Rusia Esperanto-Unio REU praktike agnoskis la anekson de Krimeo fare de Rusio, la redaktoro de Rusia Esperanto-Gazeto ĉesigis sian kunlaboron kun la landa asocio. La prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio petas ke la gvidorganoj de UEA pritraktu la aferon.
Homoj kun homoj denove en Bulonjo de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-05 12:43
Centoj da partoprenantoj de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en ĵaŭdo pilgrimis al Bulonjo-ĉe-Maro, kie en 1905 okazis la 1-a Universala Kongreso. En la sama teatro la esperantistoj denove aŭdis la vortojn de Zamenhof: “kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”.
Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-03 15:41
La sekva ĝenerala direktoro post Osmo Buller estos Veronika Poór. Tion anoncis la prezidanto de UEA, Mark Fettes, komence de la komitata kunsido de UEA en Lillo vendrede matene.
TEJO ĉesas esti junulara sekcio de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-06 20:51
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) iĝos jure sendependa organizaĵo, kaj sekve formale ne plu estos junulara sekcio de UEA. Tiu estis la plej grava decido farita dum la vendreda komitata kunsido de UEA en Lillo.
La prezidanto de TEJO detronigita de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-06 17:06
Dum la Internacia Junulara Kongreso nun okazanta en Wiesbaden, Germanio, neatendite estis detronigita la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski. Anstataŭ li kiel prezidanto estis elektita Michael Boris Mandirola. Pluraj proponitaj estraranoj post tio retiris siajn kandidatiĝojn.
La komitato de TEJO prokrastis sendependiĝon de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-26 09:30
La komitato de TEJO ne subiĝis al la volo de la nove elektita prezidanto kaj prokrastis la aprobon de nova statuto, kiu igus la asocion jure sendependa. La fina decido estos farita nur, kiam al la komitato estos prezentita preta kontrakto pri kunlaboro kun UEA.
Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto de Redakcio — Laste modifita: 2015-09-02 10:45
Dum la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden, Germanio, estis elektita nova estraro kaj prezidanto de TEJO. La elekta komisiono de TEJO proponis, ke Łukasz Żebrowski restu prezidanto de la asocio, sed anstataŭ li estis elektita Michael Boris Mandirola. En intervjuo de Libera Folio li rakontas pri siaj planoj.
04.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 20:37
fin.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 20:42
chin.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 20:43
copy_of_chin.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 20:43
copy2_of_chin.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 20:52
Nova akademia verko pri Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-18 18:06
Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo).
Robertosbackofbookpicture.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-03 14:52
komitatofiskot.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-26 12:58
Komitato kunsidos. Foto: Paweł Fischer-Kotowski
Komitato. Foto: Paweł Fischer-Kotowski de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-26 12:59
Komitato kunsidos. Foto: Paweł Fischer-Kotowski
19935528948_74948dc4d3_z.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-30 10:38
20112898192_b2f3397f11_z.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-30 10:38
19502644013_8067be04d6_z.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-30 10:40
copy_of_19502644013_8067be04d6_z.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-30 10:41
kokolija.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-30 12:47
copy_of_kokolija.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-30 12:47
Jeuhenvidsinsemesterby_640.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-30 12:47
komitato1.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-01 17:59
copy_of_komitato1.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2015-08-01 17:59
Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron de Redakcio — Laste modifita: 2015-10-06 11:06
Du komitatanoj de TEJO formale proponas, ke la novelektita estraro de la asocio estu eksigita kaj okazu novaj elektoj. Laŭ la proponantoj la ĵusaj elektoj en Wiesbaden okazis en malbona etoso kaj la komitato nun estas dividita.
La sendependiĝo de TEJO malcertas de Redakcio — Laste modifita: 2015-12-13 09:48
TEJO ne povas iĝi sendependa organizaĵo, dum la statuto de UEA preskribas, ke TEJO estas "integra parto de UEA". Tion konstatis nederlanda jura spertulo, kies opinion UEA petis. Tio signifas, ke la sendependiĝo de TEJO prokrastiĝos ĝis eventuala ŝanĝo de la statuto de UEA.
Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo” de Redakcio — Laste modifita: 2015-12-14 22:37
La redaktoro de la revuo Esperanto, Fabrício Valle, liveros sian lastan numeron en aprilo 2016. En intervjuo de Libera Folio li rekomendas, ke la venonta redaktoro laboru en la Centra Oficejo, kaj rakontas, ke li foje sentis sin ”kvazaŭ strangulo en la nesto”, laborante en alia kontinento.
Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-01 19:23
La prezidanto de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, anoncis ke li demisios la 15-an de decembro 2015. La anoncita kialo de la demisio estas lia nesukceso bridi kaosan retan disputon pri la vortoj kazo kaj okazo kaj entute funkciigi retan opini-interŝanĝon en la Akademio. Ŝajne kontribuis ankaŭ la malsukceso antaŭenigi proponon pri nova statuto.
Ses kandidatoj por redaktora posteno de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-21 21:36
Ses personoj el kvin landoj kandidatas por la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. Pintaj kandidatoj estos intervjuitaj skajpe ene de kelkaj semajnoj.