Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Serĉante la mankantan raporton

Serĉante la mankantan raporton

de Redakcio Laste modifita: 2014-07-21 16:37
Restas malpli ol tri semajnoj ĝis la malfermo de la Universala kongreso en Bonaero, sed ĝis nun ne aperis la kompleta versio de la estrara raporto de UEA. Tio inspiris iranajn desegnistajn gefratojn al karikaturo.
Serĉante la mankantan raporton

Alklaku por grandigi

Male ol kutime, ĉi-jare en la junia numero de la revuo Esperanto ne aperis la atendita raporto pri la sukcesoj de la nova estraro de UEA. Por kompreni kio okazis, Libera Folio esploris, kion fakte atingis la estraro dum sia unua oficojaro. Montriĝis, ke nur ses el la sume 65 konkretaj celoj starigitaj en la ĉi-jara laborplano estis realigitaj.

En la julia numero fine aperis mallonga versio de la estrara raporto, kun adreso de paĝo en la retejo de UEA, kie oni legu la plenan version. Sed de tiam pasis jam preskaŭ du semajnoj, kaj la plena teksto de la estrara raporto daŭre ne disponeblas. En la retejo de UEA aperas nur la "resumo", kaj peto pri iom pli da pacienco.

Tio supozigas, ke la "resumo" aperinta en la julia revuo efektive "resumas" raporton, kiu ankoraŭ ne ekzistas. La perdita raporto inspiris du junajn iranajn esperantistojn, Mina kaj Omid Rohanian, krei la karikaturon, kiun ni nun publikigas.

– Laŭ mi, komiksoj kiuj enhavas kritikojn aŭ demandojn povus unue allogi pli multe da homoj al esperantaj publikaĵoj kaj due, ili povus krei helpeman dialogon en esperantujo. Ĉiu komunumo bezonas kritikeman enrigardon por sana evoluado. Arto povas esti bonega ilo por tiu celo kaj kiel oni diras, "unu bildo egalas al mil vortoj", klarigas Omid Rohanian.

Li estas esperantisto de tri jaroj, kaj elpensis la ideon kaj tekston de la bildstrio, dum lia fratino Mina Rohanian, kiu estas profesia grafika fasonisto, faris la desegnadon. Ankaŭ ŝi lastatempe ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj la duopo planas estonte proponi pliajn laŭtemajn karikaturojn aŭ bildstriojn por publikigo en Libera Folio.

arkivita en:
KuboF
KuboF diras:
2014-07-06 13:20
Heh, bona bildostrio! Ĉu la gefratoj ie publikigas la bildostriojn? Mi dume trovis nur prelegojn ks.
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2014-07-06 16:45
Amuza. Kritikemaj bildstrioj helpas al la evoluo de socio. Kaj la Esperanta socio ne estas aparta al tio.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-06 17:59
Bonan apetiton al la maĉanta muso! Ĉarma karikaturo. :)