Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Retejo de UEA malŝaltita lunde

Retejo de UEA malŝaltita lunde

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-20 17:46
Lunde la 20-an de januaro la Roterdama kvartalo, en kiu troviĝas la Centra Oficejo de UEA, dum pluraj horoj ne havas elektron. Tial estas malŝaltita ankaŭ la retejo de UEA, ĉar la servilo troviĝas en la Centra Oficejo.

La elektro en la Centra Oficejo estis malŝaltita lunde matene je la 9-a horo pro laboroj, kiujn la elektrokompanio faras en la kvartalo. Laŭplane la elektro devos esti reŝaltita plej laste je la 15-a horo samtage.

Aldone al la retejo, ankaŭ la retpoŝta konekto de UEA estas malŝaltita dum la interrompo de la elektra servo.

arkivita en: