Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Novjara mesaĝo de Mark Fettes

Novjara mesaĝo de Mark Fettes

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-01 18:08
”Ni devas fariĝi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj eĉ ekologia”, skribas la prezidanto de UEA en sia novjara saluto. Laŭ li, esperantistoj unuavice disvastigas ne lingvon, sed homaranecon.
Novjara mesaĝo de Mark Fettes

Mark Fettes

"Kio estas Esperanto?" Jen la neevitebla demando, al kiu ĉiu esperantisto devas ade respondi, ĉu en disaj konversacioj, ĉu en la privateco de la propra cerbo.

Ni ĉiuj konas diversajn pretajn formulojn – "lingvo internacia", "lingvo neŭtrale homa", "dua lingvo por ĉiuj", ktp – tradicie uzatajn por tiaj klarigoj. Komence de la jaro 2014, eble venis tempo rigardi la aferon el iom pli radikala vidpunkto.

"Lingvo kun interna ideo" – tiel Zamenhof priskribis nian aferon. Sed eble pli trafa estas la iama propono de Helmut Welger, ke temas pri "ideo kun interna lingvo". Ideo samtempe pli vasta kaj pli intima, ol vortaro kaj gramatiko, ĉar ĝi koncernas nian identecon – nian homan eston.

Laŭ tiu vidpunkto, ni disvastigas unue kaj ĉefe ne lingvon, sed homaranecon. Temas pri la sento kaj sperto, ke oni mem aktive partoprenas en iuspeca tutmonda kulturo – ne simple kiel konsumanto aŭ kliento, sed kiel kunkonstruanto. Tiun senton dividas sendube dekoj da milionoj da homoj tra la mondo; inter ili, multaj apenaŭ (aŭ neniam) aŭdis pri Esperanto; multege malpli eklernis ĝin. Ili estas, tamen, en profunda senco niaj samideanoj.

Por fariĝi amasmovado, ni devos do lerni paroli kun tiuj homoj. Tio signifas ankaŭ lerni aŭskulti ilin. Ni alportas homaranecan rigardon al la lingva sfero; ni elserĉu kaj akceptu homaranecajn kontribuojn en aliaj sferoj. La fakto, ke UEA jam de 65 jaroj emfazas la ŝlosilan gravecon de la homaj rajtoj en nia laboro por Esperanto, estas modelo de tia evoluo; sed ni ne imagu, ke tie jam finiĝas niaj devoj.

La ĉi-jara Universala Kongreso en Bonaero invitas dialogon kun ĉiuj aktivuloj por "daŭripova estonteco" – koncepto kiu plivastigas la homaranecon por inkluzivi ĉiujn samplanedanojn, homajn kaj aliajn. Ke daŭripova mondo devas esti ankaŭ homaraneca mondo, verŝajne neniu el ni pridubas. Tamen, kiel evolui en tiu direkto – jen defio, kiu nun okupas registarojn kaj neregistarajn organizojn tra la mondo, kaj devus pensigi ankaŭ nin.

Esperanto: lingvo por daŭripova mondo. Por ke tio ne estu nur frapfrazo, ni devas labori por kompreni ĝian amplekson, ĝiajn implicojn. Ni devas fariĝi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj eĉ ekologia. Kaj kie povas dialogi ĉiuj, kiuj laboras por tia mondo.

En tia kadro, ni ja rajtos konsideri nin amasmovado.

Mark Fettes

[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en:
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-03-08 08:20
Facila lingvo kun internacia komunumo

Eble por iuj homoj Esperanto estas "ideo kun interna lingvo". Mi tamen havas la impreson, ke almenaŭ en Eŭropo Esperanto estas ĉefe "facila lingvo kun internacia komunumo". Eble ne tre poezie - sed tamen verŝajne tre grava motivo por eklerni, plulerni kaj pluparoli nian lingvon.

Kaj eble la plena vero pri tio, kio "estas" Esperanto, estas, ke ĝi estas io alia por diversaj homoj. Malsamaj homoj eklernas, plulernas kaj pluparolas Esperanton pro malsamaj motivoj. Ili havas malsamajn sentojn pri Esperanto. Ili strebas al diversaj celoj. (Kaj sekve Esperantujo verŝajne ne sukcesos progresi kun unu sola strategio por ĉiuj - ni bezonas kaj fakte sekvas jam malsamajn strategiojn depende de niaj malsamaj konvinkoj kaj celoj; en la asocioj kaj ekster ili.) Estas bele revi pri unueco... Sed nia unueco konsistas kerne en tio, ke ni parolas - pli malpli - la saman lingvon. En multaj rilatoj ni pensas relative malsame.

Malnova slogano de UEA estis "Unueco Estas Asocio"; sonas bele, sed la problemo estas, ke la unueco de UEA ne alportis progreson, la individua membraro de UEA stagnis inter 1947 kaj 1974 kaj nun malkreskas. Ekde la sepdekaj jaroj Esperantujo evoluas direkte al plurismo - kaj la rezultoj estas admirindaj: La kampoj de muziko, renkontiĝoj, denaskuloj, ekstereŭropo, esperantologio, interreto progresegis - plejparte en novaj malgrandaj strukturoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-03-08 15:22
La plurismo en Esperanto ekzistis ekde la unua tago.
En la frua periodo la Universalaj Kongresoj estis grandaj festivaloj, kie kunvenis la plej diversaj grupoj. UEA ankaux okazigs kunvenon, sed UEA ne organizis la kongreson.
En la periodo post la Unua Mondmilito estis la plureco inter la burgxa kaj la laborista movado. SAT estis multe pli influa ol UEA, kiu precipe okupigis pri internaj kaj financaj problemoj. Poste aldonigxis sufice granda komunisma movado.
La plureco malaperis pro la stagnado de SAT post la Dua Mondmilito (tio estas aparta problemo) kaj finfine post 1989 pro la malapero de la Esperanto-Movado en la socialismaj landoj.
La funkciuloj lekas la vundojn kaj lamentas pri la sxrumpanta membraro. Sed aliloke reaperas sendependaj strukturoj.
Indus verki objektivan historion de Esperanto finfine.