Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Nova misfunkcio en la TEJO-retejo

Nova misfunkcio en la TEJO-retejo

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-24 12:12
La retejo de TEJO tute ĉesis funkcii post la jarŝanĝo. La prezidanto de la organizaĵo klarigas, ke pro multaj teknikaj problemoj la tuta retejo estas nun translokata al nova servilo, kaj la transmetado de la enhavo daŭras pli longe ol atendite.

TEJO delonge havas problemojn pri siaj retaj servoj. Dum la jaro 2012 la retejo de Pasporta Servo dum longaj periodoj ne estis atingebla, kaj eĉ kiam ĝi fine estis restarigita, restis gravaj mankoj en ĝia funkciado. La ĉefa retejo de TEJO longe aspektis kiel diverslingva salato, kun miksitaj tekstoj en plej neatenditaj lingvoj.

La ĉefa problemo laŭ Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO, estis la eksmodiĝo de la enhav-administra sistemo Drupal, kiun ĝis nun uzis la retejo de TEJO. Post aktualigo de Drupal estis bezonata kompleta renovigo de diversaj aliaj eroj en la malnova retejo, por ke ili bone kunlaboru kun la nova versio de la enhav-administra sistemo.

En novembro 2013 Łukasz Żebrowski klarigis, ke la problemoj en la retejo de Pasporta Servo estos riparitaj post la jarŝanĝo, kaj efektive tuj post la novjaraj festoj io okazis: la retejo tute ĉesis funkcii.

La 2-an de januaro en la retpoŝta listo UEA-membroj aperis demandoj pri la neatingeblo de Pasporta Servo - anstataŭ la retejo videblis nur anglalingva mesaĝo, laŭ kiu la koncerna retkonto estis nuligita.

– Ni ĵus ekhavis iujn problemojn kun servilo. La volontulo jam laboras pri tio, respondis Łukasz Żebrowski al demando de Libera Folio en la sama tago.

La laboro kondukis al tio, ke malaperis la tuta retejo de TEJO, kaj la anglalingva mesaĝo post iom da tempo estis anstataŭita de mallonga informo en Esperanto: "Aliro malpermesita." Jam de deko da tagoj nenio alia videblas en la retejo de TEJO.

Dimanĉe, la 12-an de januaro, Łukasz Żebrowski klarigis al Libera Folio, pri kio temas:

– Ĉar tio ne estis niaj unuaj problemoj en tiu servilo, ni decidis ŝanĝi ĝin al alia. Enkonduki tiun solvon daŭras pli longe ol reŝalti retejojn en la nuna servilo, sed aliflanke la solvo ne estos nur portempa, do certe indas nun atendi.

Laŭ li, la retejo devus ekfunkcii ene de du tagoj:

– Momente ni intencas elŝuti la datumojn de la malnova servilo. Lunde ni laŭplane alŝutos ilin al la nova. Se ne okazos iuj neatenditaj problemoj, la retejoj funkcios marde.  La nova servilo estos alitipa ol la nuna. Temos pri VPS-servilo. Tamen kion tio signifas – mi verdire ne scias, sed mi fidas al niaj ĉi-temaj kompetentuloj.

Tamen, en merkredo daŭre nenio funkciis, kaj Libera Folio faris novan demandon pri la progreso de la ĝisdatigo.

– Akirado de nova servilo daŭris iom pli ol atendite. Nun finiĝas la alŝutado de datumoj al la nova. Tio devus finiĝi ene de unu horo. Dume estas entreprenataj paŝoj por transmeti la domajnojn, tamen malfacilas ankoraŭ pritaksi la tempon, respondis Łukasz Żebrowski

Lia espero en merkredo estis, ke ĵaŭde la 16-an de januaro tamen ĉio refunkcios:

– Nun plej verŝajna plano estas, ke la retejoj mem funkcios morgaŭ, sed ja ĉio dependas de tio ĉu ni havos iujn neatenditajn problemojn aŭ ne. Plie povas okazi ke sub niaj domajno-nomoj ili ne aperos samtempe ĉie, ĉar la domajno-nomoj estas diversritme aktualigataj en domajnserviloj en la mondo.
arkivita en:
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2014-01-16 14:49
Intertempe evidentiĝis, ke pli verŝajnas, ke la retejoj publike alireblos ne la 16-an sed 17-an. Hodiaŭ ankoraŭ daŭras instalado de diversaj programoj en la servilo, kiuj prizorgas funkciadon de la retejoj.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2014-01-16 21:03
Saluton S-ro Żebrowski,

Ĉu la retpaĝaro estos atingebla eĉ se la domajno-nomo ne ankoraŭ funkcias? Ekzemple per adreso kiel http://tejo.gastiganto.dpan?
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2014-01-17 19:08
tejo.org jam funkcias. Nun oni prilaboras refunkciigon de Pasporta Servo.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2014-01-19 22:47
Efektive, tejo.org jam funkcias. Sed ankoraŭ ne aperas la interesa informilo TEJO Aktuale (http://www.tejo.org/tejo-aktuale). Nek rete, nek retpoŝte.