Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU

Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU

de Redakcio Laste modifita: 2014-04-24 19:44
Universala Esperanto-Asocio ne rekonas la transiron de Krimeo al Rusio. Tamen individuaj esperantistoj kaj eĉ Esperanto-kluboj en Krimeo povos aliĝi al la landa asocio de UEA en Rusio sen ajnaj malhelpoj flanke de UEA. La situacio de Krimeo kaŭzas konflikton ankaŭ en la estraro de Ukrainia Esperanto-Asocio.
Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REU

Murpentraĵo en Krimeo. Foto: Aleksandr Muĉajev/Ridus.ru (CC-BY-NC)

Post rusia milita interveno kaj sturmo de la krimea parlamento flanke de rusiaj elitaj trupoj sen insignoj, la Krimea aŭtonoma respubliko post internacie nerekonita plebiscito estis aneksita de Rusio. Unuiĝintaj Nacioj ne akceptis la anekson, kaj ĝi same restas nerekonita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo.

La okazaĵoj jam kaŭzis minacon de krizo en la krimea turisma sektoro, ĉar de vizitantoj nun estos postulata rusia vizo, kiun ne estas facile ricevi. Ukrainio de pluraj jaroj permesas senvizan enveturon de EU-civitanoj, sed tion ne faras Rusio. Aldone, grandaj krozoŝipaj kompanioj jam anoncis, ke iliaj ŝipoj ne plu haltos en Krimeo pro la neklara situacio, kaj eĉ la hamburgereja ĉeno McDonand's fermis siajn manĝejojn en la duoninsulo.

La situacio evidente influos ankaŭ esperantistajn renkontiĝojn, kiuj estas planataj en Krimeo, kaj povos kaŭzi problemojn en la internaciaj kontaktoj de krimeaj esperantistoj sendepende de ilia sinteno al la okazaĵoj, ĉar la internacie nerekonata statuso de la duoninsulo grave malfaciligos vojaĝadon kaj havigon de vizoj por aliaj landoj.

Esperanto-klubo en Krimeo povos aliĝi al REULige kun la ĵusa estrara kunsido de UEA, Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, por ekscii, ĉu la situacio de Krimeo estis menciita dum la kunsido. Respondis Osmo Buller.

Laŭ li, la estraro ne bezonis diskuti la temon, ĉar UEA estas politike neŭtrala. Delegitoj en Krimeo ankaŭ estonte aperos en la sekcio "Ukrainio" de la Jarlibro, sed por tio ne necesis aparta decido, li klarigas.

– UEA sekvas la politikon de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu Krimeo apartenas al Ukrainio.

Pasintjare UEA havis kvin individuajn membrojn en Krimeo, ĉi-jare ĝis nun aliĝis tri.

Pluraj lokaj esperantistoj en la ĉemara urbo Jalto apartenas al Esperanto-klubo Tero. Ĝia prezidanto Jefim Zajdman publike anoncis sian subtenon al la anekso de Krimeo fare de Rusio. Zajdman ĝis nun estis ankaŭ vicprezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio.

Se la klubo en Jalto nun elektos aliĝi al Rusia Esperantista Unio, tio laŭ la prezidanto de REU, Svetlana Smetanina, prezentos nenian problemon.

– La kluboj mem tion decidu. Ni akceptos.

Libera Folio: Kiu estas la oficiala sinteno de REU al la internacia statuso de Krimeo?

– Laŭ la statuto REU estas politike neutrala unuiĝo. Ĉar ĉi tiu demando estas politika, oficialan sintenon pri tio REU ne havas kaj ne povas havi, same kiel UEA kaj aliaj landaj asocioj.

Laŭ Osmo Buller, ankaŭ ĉe UEA eventuala transiro de la Jalta klubo al la landa asocio en Rusio ne kaŭzus problemojn, ĉar UEA ne bezonas ricevi oficialan sciigon pri la afero.

– La landaj asocioj bezonas anonci al UEA nur sian membronombron. La nomojn de siaj individuaj kaj eventualaj grupaj membroj ili bezonas anonci nur, kiam ili petas la statuson de aliĝinta landa asocioj de UEA. En la kazo de REU tio okazis en 1991.

La prezidanto de Ukraina Esperanto-Asocio ne respondis al demandoj de Libera Folio.

– La estraro de UkrEA ne rapidas esprimi opinion pri la situacio, ĉar la estraranoj havas diversajn opiniojn pri tio, klarigas vicprezidanto Jefim Zajdman responde al demando de Libera Folio.

Ĉar Jefim Zajdman publike subtenis la aligon de Krimeo al Rusio, li ja ricevis fortan kritikon flanke de ukrainiaj esperantistoj.

– Estis postuloj al mi respondi, ĉu mi ŝanĝis pasporton je rusa kaj se jes, kial mi restas  membro de UkrEa kaj des pli vicprezidanto. Mi ne respondis, ĉar unu el tiuj kievanoj subskribis sian leteron "naciisto kaj banderano" kaj la dua  lastajn jarojn eĉ ne estas ano de UkrEA. Anstataŭ mi respondis gvidanto de Esperanto-klubo el Ivano-Frankovsk, kiu klarigis, ke eksigi min laŭ la statuto de UkrEA oni povas nur en UkrEA-kongreso, se mi mem ne decidos eksiĝi.

Libera Folio: Ĉu la klubo Tero estas iel ligita al UkrEA? Ĉu ĝi planas iel ŝanĝi sian statuson, ekzemple aliĝante al REU?

– Mi pensas, ke la klubo ne restos en UkrEA, ĉar preskaŭ ĉiuj klubanoj voĉdonis por Rusio. Ĉu ĝi aliĝos al REU? Eble. Sed ni ja povus krei Krimean respublikan Esperanto-klubon surbaze de la Jalta klubo, se aperos pli da esperantistoj en aliaj urboj de Krimeo. Dume estas nur unuopuloj en Simferopolo kaj Sebastopolo. Ĉi-kaze ni povus kunlabori kun UkrEA kaj REU  kaj montri, ke inter esperantistoj eblas paca kunlaboro.

Kiom da membroj havas via klubo?

– En la klubo estas ĉirkaŭ 20 aktivuloj, kiuj pagas kluban kotizon, kaj  ĉirkaŭ 20  aliaj. Kaj 5 eksaj klubanoj nun jam loĝas en Eŭropo. 27 klubanoj en 2013 estis anoj de UkrEA.

Kiel la lastatempaj okazaĵoj laŭ via supozo influos la planatajn internaciajn esperantistajn renkontiĝojn en Krimeo, kaj  aliajn internaciajn kontaktojn de krimeaj esperantistoj?

– Certe negative. Ekzemple, du niaj aktivuloj, kiuj partoprenis la novjaran JES  en Pollando, volas esti volontuloj dum la Itala E-kongreso en aŭgusto, sed ni ne scias, ĉu ili havus eblecon ricevi ŝengenajn vizojn. Ni komprenas ankaŭ, ke la planata Internacia junulara Esperanto-renkontiĝo en Krimeo komence de julio ja okazos, sed altiros malmultajn.

arkivita en:
Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO
Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO diras:
2014-04-05 17:12
"UEA ne rekonas" ĉu? Kio diable okazis al la "neŭtraleco" de UEA? "Ne rekoni" estas politika sinteno rilate al internacia afero...
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-04-05 21:11
La vortigo "UEA ne rekonas" estas la iom frapa alivortigo de la jena informo de Osmo Buller: "UEA sekvas la politikon de Unuiĝintaj Nacioj, laŭ kiu Krimeo apartenas al Ukrainio."

Estas ne tute malsaĝe, ke UEA ne provas mem solvi tiajn demandojn, sed sekvas pri tio la Unuiĝintajn Naciojn. Mi ne estas informita pri tio, kiel UEA traktas ekz-e Tajvanon.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-04-05 21:01
UEA tute saĝe reagis, ĉar en Ĝenerala Asembleo de UN nur dek landoj voĉdonis por la anekto de Krimeo fare de Vladimir Putin. Tio okazis post rusia milita interveno kaj sturmo de la krimea parlamento flanke de rusiaj elitaj trupoj sen insignoj, nur preskaŭ la reĝimaj landoj regataj de diktatoroj apogis la anekton, ekz. Nord-Koreio, Kubo, Belorusio, Sirio, Venezuelo, Nikaragvo, Sudano, Bolivio kaj Zimbabvo. Jen la ligilo al la artikolo "Politika Krizo en Krimeo" (en E-Vikipedio) kie vi povas vidi la mondmapon kun la kolore indikitaj landoj kiuj voĉdonis por la anekto, kontraŭ anekto kaj tiuj landoj kiuj sindetenis:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Politika_krizo_en_Krimeo_(2014)
Andrej Grigorjevskij
Andrej Grigorjevskij diras:
2014-04-06 12:32
La pozicio de UEA estas justa. Sed ĉar enestas ankaŭ redakcia enkonduko, mi ŝatus iom kontribui.

La eventoj en Ukrainio estas antaŭ ĉio interna ekonomika konflikto. Sed kiel kutime, kiam okazas ekonomiaj malordoj reviviĝas ankaŭ la interetnaj konfliktoj. Povas esti, tio okazas nature, povas esti tiuj konfliktoj estas inspirataj por forlogi la atenton de la popolo de la ekonomiaj kaj politikaj problemoj.

Esence la bazaj sloganoj de la ukrainiaj "prorusianoj" kaj "proeŭropeanoj" estas identaj: forigo de la koruptado, naciigo de la forŝtelitaj riĉaĵoj ktp. Sed ili preferas malsamajn solvojn.

Kiel esperantisto mi estas ege ĉagrenita pri tio, ke ordinaraj homoj en Ukrainio nun malamas kaj malbenas unu la alian, ke sonas alvokoj por civitana militado kaj reciproka mortigado (mi vidas, aŭdas, legas tion per ukrainiaj retkameraoj kaj retforumoj). Krome, kiel rusiano mi hontas legi kaj vidi, kiel ekbrulis nacia orgojlo kaj agresemo inter pluraj miaj samlandanoj (feliĉe, miascie ne inter la rusiaj esperantistoj).
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-04-06 20:20
Kara Andreo, principe vi pravas, sed ni devas konstati, ke ago de Rusio ne nur estis malgxusta kaj maljusta, sed pligrandigis la etnajn konfliktojn, ecx kreigis ilin tie, kie antauxe ne ekzistis. Mi kritikas ankaux malgxustan agon de Okcidento, De Usono, ekzemple mi neniam konsentis kun invado al Irako, kie devus esti atomarsenaloj, sed oni ne povas trakti suverenan landon kiel sian vasalon. Cxiu popolo, cxiu lando devas havi sian volon por solvi internajn problemojn kaj ekstera ne rajtas sin enmiksi. En multaj kapoj en Rusio gxemas imperiaj deziroj, kiuj estas tre dangxeraj. Oni devas diri, ke ago de Rusio pri anekso de Krimo estis ago, kiu etas komparebla kun tiu de Hitler en 1938 kaj gxi devas esti klare esprimita, cxar nekontrauxstarita vekos pli grandan apetiton.Ankaux ni esperantistoj havu kuragxon esprimi nian opinion kaj gxojas, ke pli kaj pli kuragxas politikumi.
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2014-04-09 18:55
En "Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj" oni povas legi:

"La Unuiĝintaj Nacioj metas al si jenajn celojn [...] 2. disvolvi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto de la principo de egaleco de la rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto disponi pri si mem, kaj fari ĉiajn aliajn disponojn taŭgajn por solidigi la pacon de la mondo" (Ĉapitro I, Artikolo 1)

Rajtoj de la popoloj, ne de la ŝtatoj! Do, antaŭ ĉio gravas la volo de la Krimea popolo. - Tamen mi komprenas, ke Ĝenerala Asemblo - ankoraŭ - ne akceptis la faktan novan situacion. Eble ĝi lernis el la eraroj koncerne Jugoslavio.

Ĉu la pridemando de la popolo en Krimeo estis modela? Tute ne! - Ĉu la baloto de la nuna prezidento de Ukrainio estis laŭ konstitucio? Ne! Fakte li ne ricevis la bezonajn voĉojn laŭ konstitucio. - Dum ambaŭ kontraŭ-konstituciaj okazaĵoj ĉeestis uloj kun pafiloj. Estas stulta, kondamni unu aferon kaj prisilenti la alian! Forlasu la tranĉeojn de Malvarma Milito!

Laŭ mi ankaŭ stulta estas atendi, ke nun ĉio estos pli bona ... kiel parto de Ruslando ...

UEA ne solvos la problemon, estas ankaŭ ne tasko por UEA!
Igorj Simonov
Igorj Simonov diras:
2014-04-10 10:26
Mi konjrktas, ke post la konataj eventoj en Kosovo, kie nenia plebiscito estis, UEA ne havis ajn dubojn pri la landa asocio, ne uzis la vorton "separatismo" ks.