Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / IJK 2015 okazos en Germanio

IJK 2015 okazos en Germanio

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-01 19:33
Nur unu urbo kandidatis por okazigi la venontjaran Internacian Junularan Kongreson: Wiesbaden en Germanio.

Je la 31-a de decembro 2013 la estraro de TEJO decidis pri la loko de la IJK en 2015. Estas elektita la nura alveninta propono, de GEJ kaj IEJ, por IJK en Wiesbaden, Germanio. Kongresejo estos la junulargastejo de Wiesbaden, kiu disponigas pli ol 200 litojn kaj multajn pliajn lokojn en amasloĝejoj kaj kampoj por tendumado. Pliaj informoj aperos poste en la retpaĝo de la IJK, kiu nun estas konstruata.

La ĉi-jara IJK okazos de la 18-a ĝis 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo

Laŭ TEJO.org

arkivita en: