Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone

Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone

de Redakcio Laste modifita: 2015-01-06 14:21
Post multjara atendado, ankaŭ uzantoj de iPhone fine povas fari tion, kio ekde la komenco estis natura afero por uzantoj de Android-telefonoj: tajpi Esperantajn literojn en ĉiuj programoj. Por povi realigi tion, al Chuck Smith necesis atendi novan version de la operacia sistemo.
Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone

La nova klavaro

En telefonoj kaj tabulkomputiloj, kiuj uzas la operacian sistemon Android, jam de multaj jaroj eblas facile tajpi Esperanton en ĉiuj programoj, kaj jam en septembro 2012 Libera Folio eĉ povis raporti, ke Esperanto estis akceptita kiel integra parto de la sistemo.

Por uzantoj de la produktoj de la firmao Apple la situacio ĝis nun estis multe malpli bona. Ja ekzistis diversaj surogataj manieroj enigi Esperantajn literojn, sed tiuj ĉiam postulis kopiadon kaj engluadon de teksto – ne ekzistis maniero instali klavaron por rekte enigi literojn ne aprobitajn de Apple. La problemo trafis ne nur esperantistojn, sed ankaŭ uzantojn de aliaj lingvoj, kiujn Apple mem ne provizis per preta klavar-aranĝo.

Nun la afero tamen ŝanĝiĝis. Dum kelkaj semajnoj estis provata nova klavaro kreita de Chuck Smith, kaj ekde la 4-a de januaro ĝi estas havebla por la ĝenerala publiko. Libera Folio petis ke Chuck Smith respondu al kelkaj demandoj pri la nova klavaro.

Libera Folio: Ĉu finfine do haveblas vera Esperanta klavaro por iPhone, per kiu eblas tajpi Esperantajn literojn en ĉiuj programoj?

Chuck Smith: – Jes ja! Ekde iOS 8, kiu aperis en septembro 2014, oni povas programi siajn proprajn klavarojn, kaj do mi nature decidis krei klavaron per kiu oni povas tajpi Esperanton rekte en ĉiuj programoj.

Ĉu ĝi funkcias ankaŭ por iPad?

– Mi devas konfesi, ke mi koncentriĝis pri iPhone, do eblas tajpi esperante per iPad, sed per iPhone-klavaro. Oni povos tajpi esperante, do funkcias. Tamen ĝi aspektas iom strange, do ne tiel bele kiel kutime ĉe iPad. Mi volas poste adapti la klavaron por ke ĝi havu la saman senton kiel normala iPad-klavaro.

Kiel nun eblas instali tian klavaron? Antaŭe Apple ja tute malpermesis instaladon de novaj klavaroj.

– Oni simple iras al la kutima Apple App Store kaj elŝutas ĝin kiel ajnan alian klavaron. Poste oni devas simple sekvi la instrukciojn en la programo por instali ĝin kiel vi povas vidi en la alkroĉita bildo.

Kian operacian sistemon oni devas havi por ke la afero funkciu?

– Oni devas havi iOS 8 aŭ pli novan. Oni povas ĝisdatigi al tiu operaciumo se oni havas almenaŭ iPhone 4S, iPad 2 aŭ pli novan aparaton.

Kiel oni ŝanĝas inter ĝi kaj nacilingvaj klavaroj?

– Sube sur ĉiuj klavaroj estas unu klavo, kiu aspektas kiel terglobo. Kiam oni premas tion, oni povas ŝanĝi inter diversaj klavaroj.

Ĉu haveblas ankaŭ Esperanta vortlisto?

– Ankoraŭ ne, sed ni ŝatus aldoni tion poste. Se iu povus helpi per vortolisto, tio helpegus min!

Kiajn problemojn vi renkontis dum la preparado de la klavaro?

– Mi unue esploris iOS-klavarojn kiam iOS 8 alvenis en septembro kaj tiam rimarkis, ke oni devas krei ĉion de nulo... do se oni havas klavaran projekton, vi simple komencas per griza rektangulo kaj devas fari ĉion mem! Post kelkaj monatoj, Archagon kreis bazan klavaron nomata tasty-imitation-keyboard, kiun oni povas modifi laŭ siaj bezonoj. Do, mi prenis tiun kaj ankoraŭ ne estis tute facile, sed certe pli bone ol komenci de nulo. La posedanto de tiu klavaro krome helpis min pri kelkaj problemoj, kiujn mi havis komence. Poste mi eksciis, ke mi devas inkluzivigi longan juran tekston pro la uzado de ilia kodo, do mi finfine devis ŝanĝi la strukturon de la programo por ke estu spaco por tio.

Ĉu estas la sama klav-aranĝo kiel en Android?

– Interesa demando! Mi fakte unue simple metis la klavojn alfabete, ĉar mi pensis, ke tiel oni ĉiam povas trovi ĉiujn literojn, sed kiam mi testis tion, mi rimarkis, ke mi tajpas tre malrapide tiel, ĉar mi tiom jam alkutimiĝis al QWERTY per iPhone. Do, mi ŝanĝis al QWERTY-eca aranĝo.

– Mi mem decidis kiel plej logike meti ĉiujn klavojn kaj poste demandis al Jacob Nordfalk kial la Android-aranĝo estas tia kia ĝi estas. Li diris, ke estis longaj diskutoj pri tio kaj poste ili interkonsentis pri tio, kio nun haveblas en ĉiuj normaj Android-telefonoj. Mi rigardis lian aranĝon kaj fakte rimarkis, ke ĝi estas ĝuste la sama kiel la mia, krom ke Ĉ kaj Ŝ estas interŝanĝitaj. Do, por plinormigi la Esperanto-klavaron, mi akceptis la Android-solvon de la aranĝo kaj do ambaŭ operaciumoj nun havas la saman aranĝon.

– Estas fakte amuze, ĉar en 2012 mi prognozis, ke Esperanto-klavaro aperos en iOS ĝis la fino de 2013. Do, ŝajne mi tro optimismis je unu jaro!

arkivita en:
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2015-01-04 14:55
Bonege kaj gratulon! — Eble en la tuja estonteco ni vidos pliajn klavarojn por Esperanto. :-)

P.S.
Parenteze, mi ĵus informis pri la afero en la Esperantlingva forumo de lernu!-paĝaro.
Marc van Oostendorp
Marc van Oostendorp diras:
2015-01-04 18:44
Ĉu prezo de EUR 4,46 ne estas iom tro alta?
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2015-01-06 18:16
Mi multe laboris pri tiu klavaro kaj laŭ miaj merkataj esploroj, tio estas la prezo kion la Esperanto-merkato pretas pagi, do tiom ĝi kostas. Mi opiniis, ke via libro estis tro multekosta, sed tamen aĉetis ĝin. ;)
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2015-01-05 08:56
Mi atendis tion dum jaroj, do tuj aĉetis, instalis kaj ĝuas nun. La sumo estas laŭ mi bagatela, eĉ por Rusio kun la nuna diabla valuta kurzo.
Jan Kozek
Jan Kozek diras:
2015-01-08 06:40
Efektive la klavaro aspektas strange sur iPad. Mi tre esperas, ke tio estos baldaŭ plibonigata.
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2015-05-02 14:32
Eble baldaŭ ni havos jam trian klavaron por iOS 8 tajpi en Esperanto, nome MessagEase-klavaro, vidu ĉe
http://www.exideas.com/ME/index.php kaj
http://www.exideas.com/ME/ME_iOS8.html

Nun estas la beta versio 3.1. de MessagEase uzebla (kie la klavarfasonoj ekzistas 25, i.a. Esperanto).
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2015-05-30 13:10
Nun ankaŭ en mia aparato ekzistas la klavaro de Chuck Smith. Ĝi bone funkcias. Nur unu esperon mi havas: ĉu vi povus aldoni ankoraŭ la literojn Q (premante Ŝ), W (Ĝ), Y (Ŭ) kaj X (Ĉ)? — Dankon!
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2015-06-10 21:20
MessagEase-klavaro estas nun (10.6.2015) elŝutebla ĉe App Store. En ĝi ekzistas pli ol 20 lingvoj i.a. Esperanto, bv. vidi ĉe
-- https://itunes.apple.com/[…]/id990325092