Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Verki facilan tekston estis malfacile – ĝis nun

Verki facilan tekston estis malfacile – ĝis nun

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-01 00:11
[RET-INFO]

La revuo Kontakto konscie uzas facil-lingvan Esperanton, kiu signifas uzon NUR de la 1000 plej oftaj vortoj, aparte listigitaj. Tiu principo estas tre utila, ankaŭ se oni verkas tekston por vasta publiko aŭ se oni verkas por komencantoj, sed en la praktiko pro la necesa unuopa kontrolado ĝia realigo estis nesimpla - ĝis nun...

Magnus Murr ĵus kreis retan programon "Facililo", kiu kontrolas ĉu la enskribita teksto enhavas nur la radikojn de la listo de tiuj "facilaj" kaj "tre facilaj" vortoj.

La programo estis farita por helpi la verkadon de artikoloj por la revuo Kontakto, sed kompreneble oni povas utiligi ĝin ankaŭ por siaj aliaj verkoj.

"Facililo" estas uzebla ĉe la adreso: http://legoscia.github.com/facililo/

La menciita vortolisto de "tre oftaj vortoj" estas trovebla ĉe http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

Szilvási László / Ret-Info

______________________________________________________________
Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :
http://www.facebook.com/Ret.Info

arkivita en:
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-04-01 17:50
Surprize por mi, la sistemo rekonas la vorton "olda" kiel tre facilan.
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2013-04-01 18:26
Ĝi pensas, ke tio estas kunmetaĵo de "ol"+"da", simile kiel "desur"="de"+"sur". Tial rekoneblas "olda", sed ne plu "oldan" aŭ "oldaj".

Mi frue post la apero de tiu sistemo havis diskuton kun la kreinto kaj rekomendis al li tralegi mian bakalaŭran studlaboraĵon kadre de kiu mi kreis literumkontrolilon por Esperanto bazitan sur scio pri klasoj de Esperantaj radikoj kaj reguloj laŭ kiuj tiaj radikoj kombineblas en vortojn. Li refutis, prave, ke la priskribo de la retejo dekomence diras, ke ĝi ne celas kontroli senchavecon de la vortoj aŭ frazoj.

Ni tamen samdiskute kovis planon pri interesa kunlaboro estonta, kiu revivigu tiun mian literumilon (ĝis nun kun certaj mankoj kaj ne multe disvastiĝintan) kaj kapablu helpi ankaŭ al lia programo, kies radikkunmeta algoritmo nun estas apenaŭ kompleksa.

En sia nuna formo, la programo akceptas eĉ frazon kiel "Okokoka malsemajno esteblas getelefonidojn." kaj markas ĝin kiel tre facila! Malgraŭ tio, mi opinias ĝin utila, almenaŭ teorie (ne mi havas bezonon verki facilajn tekstojn, do ne mi juĝu), kaj mi pensas ke post plia evoluo (ekz. helpe de datumoj el mia literumkontrolilo) ĝi scios servi sian celon eĉ pli efike.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-04-01 18:58
Cetere, mi skribas ne "desur" sed "de sur".

http://bertilow.com/[…]/sur.html#i-gp6
Ivan Camilo Quintero Santacruz
Ivan Camilo Quintero Santacruz diras:
2013-04-02 01:28
Estas granda problemo, la programo rekonas la pronomon "ĝi" kiel NEFACILA!!!! kaj ankaŭ al "ĝia", "ĝiaj", "ĝian", ĝiajn"...Tamen la programo estas tre bona kaj admirinda, sed ankaŭ ĝi estas plibonigenda.
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-04-02 10:26
Sendube tiaj iloj utilas, kvankam ili ne garantias veran facilecon de la teksto, kiel montris Marek Blahuš supre. Alian ilon proponas Facila Vento ĉe http://facila.org/

La du kategorioj de Kontakto ne baziĝas plene sur la vera lingvuzado, sed estas almenaŭ parte skribtabla kreaĵo. Tion oni rimarkas ekzemple per la apero de ”ing” kaj ”bo” kiel tre facilaj, pro tio ke ili estas afiksoj, kvankam ili estas ege maloftaj morfemoj en normala teksto. Facila Vento uzas kombinaĵon de la kategorioj de Kontakto, la Baza Radikaro Oficiala kaj la kategorioj, kiujn mi kreis surbaze de reala uzado, kiam mi verkis facil-legajn rakontojn.

Plej grava por la facileco aŭ malfacileco de teksto tamen ne estas la nombro aŭ ofteco de uzataj radikoj. Plej gravas, ke la frazoj estas simplaj kaj normalaj, ke la vortoj (ne nur radikoj) estas simplaj kaj normalaj. "Normala" ĉi tie signifas tia, kian oni plej ofte renkontas reale, kun escepto de evidentaj eraroj, kompreneble. Fine, ankaŭ la enhavo de la teksto gravas. Se temas pri rakonto kun atentokapta, facile sekvebla fadeno, kelkaj maloftaj radikoj apenaŭ ĝenas.