Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014

Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-20 22:59
Irana Esperanto Asocio anoncas okazigon de la unua Irana Esperanto-Kongreso, aranĝota de la 24-a ĝis 26-a de marto 2014.

Irano havas longan historian de Esperanto-movado, sed en la lastaj jaroj, esperantistoj de la mondo havis maloftan okazon por viziti Iranon. Jen estas unika okazo por ĝui la esperantan etoson kun abundaj programeroj kaj samtempe iom turismi tra la lando. Menciindas ke la kongreso koincidas kun la Irana nov-jaraj ferioj kaj tio donas oportunon por kaj kongresi kaj ĝui la nov-jarajn festojn tra la lando dum la plej favora kaj agrabla klimato.

La kongresa temo: Esperanto, Lingvo de Ideo kaj Idealo estas bone elpensita kaj elektita por la ununa landa kongreso, en kiu oni prezentos Esperanton al la publiko kaj samtempe okazos seminarioj, prelegoj, diskutoj kaj rapidaj kursoj. En la programo estas antaŭplanita kulturaj aranĝoj kiel arta vespero kaj muziko dum la unuaj du tagoj kaj ekskurso por la lasta tago de la kongreso.

Estas bonvenaj viaj kontribuoj pere de artikoloj, prezentoj kaj aktiva partopreno en aranĝado kaj plifruktodonigo de la okazo.

Por partoprenantoj el eksterlando eblas aranĝi tranokton ĉe esperantistoj aŭ rezervi hotelon laŭplace. Por akiri vizon, IREA klopodos helpi laŭeble. Interesantoj por partopreni unue serĉu informojn pri vizo ĉe irana ambasadejo de la koncerna lando.

La partopren-kotizo por eksterlandanoj (70 Eŭroj) kovras ĉiujn kostojn dum la kongreso krom la tranokto. La kotizon oni pagos surloke.

Por aliĝi, kontribui per artikolo, aŭ proponi artan programon simple sendu retmesaĝon al info<ĉe>espero.ir

arkivita en:
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-11-23 03:02
Gratulon el prezidanto de IKEF Chielismo WANG Tianyi!