Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / UEA diplomis 12 elstarajn agantojn

UEA diplomis 12 elstarajn agantojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 20:52
En la Solena Fermo de la 98-a UK en Rejkjaviko oni anoncis la nomojn de 12 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

Diplomo pri Elstara Agado:

Grietje Buttinger (Britio) pro gastigado de esperantistoj dum pluraj jardekoj; Kostas Kiriakos (Grekio) pro lia ampleksa libro en la greka  pri Esperanto, aperinta okaze de la 125-jariĝo de la lingvo; Zsófia Kóródy (Germanio) pro instrua agado kadre de ILEI, KER-ekzamenoj kaj la Interkultura Centro Herzberg; Hans Michael Maitzen(Aŭstrio) pro reprezentado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno;Mélanie Maradan (Svislando) pro agado ĉe internaciaj terminologiaj instancoj kiel reprezentanto de UEA; Arikapalli Giridhar Rao (Hinda Unio) pro multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj; Roland Rotsaert (Belgio) pro okupiĝo pri la Esperanto-biblioteko en la flandra urbo Kortrejko; kaj Bardhyl Selimi(Albanio) pro lia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado.

Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Gerrit Berveling (Nederlando) pro kontribuo al la traduka Esperanto-literaturo; Jorge Camacho (Hispanio) pro kontribuo al la originala Esperanto-literaturo; Georgo Handzlik (Pollando) pro kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado; kaj Mao Zifu (Ĉinio) pro kontribuo al la originala Esperanto-poezio.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
verdeca
verdeca diras:
2013-07-31 13:55
Mao Zifu estas cxina esperantisto kaj lia esperanta nomo estas Anteo kvankam mi estas lia samlanda esperantisto sed bedauxrinde mi neniam renkontigxis kun vi persone .laux informo preskaux cxiutage li verkas originalajn poemojn en esperanto,miaopinie li ja meritas ricevi la honoran titilon Diplomo pri Elstara Arta Agado pro lia grandnombra poemaro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-09 20:06
Ba, kiu elstareco karakterizas tiujn esperantistojn? En miaj - kaj ne nur en miaj - sciencaj interlingvistikaj verkajhoj iliaj nomoj kaj "verkoj" ne aperas. Pri iuj "terminologiaj meritoj" de Mélanie Maradan (Svislando) mi audas unuafoje, same la nomon mem. Chi tiu ekzerco vershajne servas nur kiel klopodo por teni tiujn homojn lojalaj al UEA.

Ankau mi reprezentis UEAn dum 10 (dek) jaroj en Ghenevo kaj ech kuris kiom da fojoj al Ghenevo por organizi la simpozion che UN en 1998 en la Palaco de Nacioj, sed mi neniam rivevis iun ajn premion au nur agnoskon de UEA au iu ajn alia pro "elstara agado". Do, tio estas pura farso.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-10-09 20:30
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-09 21:42
Ba. kion vi volas kun tiuj eburturaj sensencajhoj? Oni prefere donu premion al Torsten Bendias, kiu verkis bonegan libron pri la Eo-junularo en GDR.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-09 23:09
... au donu iun premion al Cyril Brosch, kiu ankau estas juna kapabla sciencisto, kiu publikigis kelkajn interesajn studojn en/pri Eo kaj kiu faris tre utilan praktikan laboron: li sukcesis enretigi chiujn kontribuajhojn aperintajn en la GIL-kromkajeroj.