Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno

UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-23 15:29
En gazetara komuniko dissendita la 22-n de aŭgusto UEA oficiale anoncis la pli frue promesitan konkurson pri la posteno kiel redaktoro de revuo Esperanto. La nova redaktoro ĉefe laboros ekster la Centra Oficejo, kaj sinproponoj devas atingi la asocion antaŭ la fino de septembro. Ni publikigas la kompletan tekston de la gazetara komuniko.

La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

  • sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
  • vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
  • mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano;
  • nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
  • laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.


Surbaze de tiuj dokumentoj -- kiuj atingu la CO antaŭ la 30-a de septembro -- oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-08-23 15:48
> La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

Do denove la redaktoro laboros ekster CO.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-08-23 16:18
Chu vi trovas tion pozitiva, negativa au indiferenta?
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-08-23 17:19
Negativa.
Niko Kalivoda
Niko Kalivoda diras:
2013-08-23 19:12
Mi konsentas kun Yves. La redaktoro devus labori en la CO.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-08-24 07:54
Mi supozas ke bughetaj konsideroj influis/difinis la decidon.
Sama homo produktus pli bonan revuon laborante en la CO ol ekstere; sed pli gravas la diferenco inter kapabloj de kandidatoj ol la diferenco de laborloko.
amike
Istvan Ertl
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-09-28 13:06
"Neniu kandidatas kiel UEA-redaktoro"
http://www.esperantio.net/index.php?id=2248

"Je malpli ol semajno de la limdato, neniu ankoraŭ kandidatiĝis por la posteno de redaktoro de la revuo "Esperanto". "

Ĉu vere?
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2013-09-28 14:27
Tio ne veras. Pri la kandidatiĝoj oni informos post la limdato. Cetere, ankaŭ nenio alia en tiu "komuniko" veras, sed temas pri puraj elpensaĵoj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-09-29 00:25
Dankon pro la ĝustigo. Ŝajnas, ke tiu "UEA-ano kun la esperanta civitaneco" (la fonto de la komuniko) estas aparte mise informita.

Cetere, mi jam ofte rimarkis, ke la HeKo-komunikojn, malgraŭ ilia refektorie orientlegacia seriozeco, kutime karakterizas onidiroj kaj svagaj fontoj. Sed tio verŝajne nature fontas el ilia komikeca karaktero.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-10-04 13:11
Pli fidindajn informojn dissendas Livera Folio (kun v): http://liverafolio.wordpress.com/
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-01 14:12
Nu, kvin kandidatoj: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=518. Espereble inter ili trovighas apartaj tauguloj igontaj nin denove kun plezuro relegi la revuon.

Eta konsilo kaj peto: Kiu ajn estos la redaktoro, tiu bv. chesigi la aperigon de bildoj de (flagoportaj) homamasoj, starantaj au sidantaj, chefe sur la kovrilo. Dankon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-01 15:09
Per tio vi grave kaj principe miskomprenis la ESENCON de la Esperanto-PROPAGANDO, kiu GHUSTE EMAS, CELAS KAJ INTENCAS PREZENTI (FLAGOPORTAJN) HOMAMASOJN. Pro tio UEA nepre montros ankau estonte (flagoportajn) homamasojn (ne gravas chu estas realaj esperantistoj, sed gravas ke ili montras flagojn). Se vi ne shatas tion, vi devus shanghi la movadon.

Se la nova redaktoro estos homogena reproduktajho de Stano Marcek, kion oni devas tre timi (ion alian mi ne povas imagi), li certe ignoros vian konsilon.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-01 15:16
Chiam restas eta espero.

> Se vi ne shatas tion, vi devus shanghi la movadon.

Ne necesas tiom drasta solvo: sufichas ne legi la revuo(j)n.

> Se la nova redaktoro estos homogena reproduktajho de Stano Marcek, kion oni devas tre timi (ion alian mi ne povas imagi)

Kial? Ghuste tion oni volas eviti. Tamen, chu inter la kandidatoj ja trovighas tiaj novecaj homoj, tio estas alia problemo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-01 16:39
Permesu al mi esprimi fortan dubon. Kio okazas, se inter tiuj 5 kandidatoj la serĉata taŭgulo ne troviĝos? Sed eble ili ja bonŝancos kaj trovos lin aŭ ŝin (en tio konsistas mia espero).

Cetere, eĉ se oni revolucie ŝanĝus la koncepton de la revuo (sed en kiu direkto?), mi ne kredas, ke la situacio de UEA pliboniĝus, ĉar ĝi dependas de la ĝenerala stato de Esperanto kaj de la stato de la Esperanto-movado mem, kiu estas, kiel vi scias, substance elĉerpiĝanta. La sorto de UEA kaj de la Eo-movado do ne dependos de la nova redaktoro aŭ de la nova revuokoncepto, nek de la nova prezidanto (eĉ se li investus la tutan kapitalon de ESF por iuj "promesplenaj" /por ne diri dubindaj/ Eo-agadoj).

Cetere, Marĉek faris laŭ mi sufiĉe bonan, eble eĉ perfektan laboron. La kritiko direktita al li koncernis ĉefe la enhavon, kiun kelkaj, inter alie mi, konsideris kiel tro fanfaronan kaj propagandecan. Sed laŭ mi, ĝuste tian stilon kaj tonon la plimulto de la e-istoj deziras. Ili volas legi pri "sukcesoj kaj atingoj" de Esperanto. Kritiko, kiu povus "damaĝi la aferon", ili ne deziras. Ili eĉ ne volas legi "normalajn" tekstojn, sed ili preferas artikolojn el "verda" vidpunkto. Kaj la aktivuloj volas vidi siajn nomojn kaj fotojn en la revuo; ili volas legi konfirmojn pri siaj movadaj meritoj kaj trovi laŭdadon de siaj agadoj. Ekzemple aktivulo XY volas vidi en tiu revuo grandan foton, prefere sur la kovrilpaĝo, kiun li povos montri al la ĉefministro de sia lando, kiam li vizitas lin, aŭ ŝin por klarigi ke UEA estas en konsultaj rilatoj kun Unesko. Ktp. Tiel la logiko funkias en la tuta UEA-movado. Marĉek aperigis kion li ricevis (de tiuj kiuj kritikis lin li verŝajne nenion ricevis). Li volonte aperigis ankaŭ miajn artikolojn (recenzojn, pri historio k.a.), kiuj certe estis malpli fanfaronaj ol la cetero (sed ĉar mi forlasis UEAn, mi ĉesigis verki artikolojn por tiu revuo).

La ĉefa kaj plej esenca demando por UEA estos kiel haltigi la falon de la membronombro, ĉar de tio grandparte dependas la financoj de la asocio. Ĉio alia estos duaranga. La Esperanto-propagando jam delonge ne plu efikas (krom eble en Slovakio). Do, ankaŭ la nova redaktoro estos kondamita daŭrigi pli malpli la saman stilon, ĉar la tro radikala ŝanĝo de la koncepto estus ligita kun novaj riskoj (sed eble ankaŭ kun novaj ŝancoj, pri kiuj ni esperu kaj kalkulu).

Vi ja konas la sorton de "Heroldo de Esperanto", ĉu ne?

Ĉar oni ne demandis kaj ne demandos min, mi neniel celas doni konsilojn al la nova redaktoro. Sed unue li aŭ ŝi certe devus fari enketon pri la kutimoj, deziroj kaj ideoj de la legantoj kaj abonantoj (kiuj ŝajne grandparte estas pasivaj kaj indiferentaj). Due li devos pruvi, ke li kapablas redakti interesan revuon (sed por kiu celpubliko?). Trie li devus rekontakti kaj konvinki malnovajn taŭgajn aŭtorojn denove verki kaj sendi interesajn kontribuaĵojn.

Krom tio, oni devus esperi, ke aperos novaj artikolaj aŭtoroj, de kiuj oni povus atendi, ke ili ne remaĉos la malnovajn melodiojn, kiujn ili heredis de öa antaŭaj genefacioj, sed argumentos kaj diskutos en iom pli inteligenta maniero, en maniero pli moderna kaj aktuala. Tio koncernas ankaŭ la anglan lingvon kaj la kun ĝi ligitaj temoj. Nur reprodukti la malnovajn argumentojn certe plirapidigus la agonion de Esperanto, eĉ se, precipe laŭ la opinio de la e-istoj, la "lingva problemo en la mondo" ankoraŭ "ne estas solvita". ave en tio estus radikale forlasi ĉian propagandon de Esperanto.

Kaj last but not least, oni ne forgesu, ke la revuo Esperanto estas, kaj verŝajne devos resti, la oficiala organo de la asocio UEA. La novaj responsuloj do devos decidi la prioritatojn de la redakta kurso. Kaj ĉu, por ŝpari financojn (kiu devos esti unu el la ĉefaj prioritatoj de UEA en la venontaj jaroj), la revuo estu estonte legebla kaj elŝutebla nur en la interreto. Do, la ŝanĝo de la koncepto signifus ne nur ŝanĝi la revuon Esperanto, sed REFORMI la tutan gazetaran kaj informan politiknon de UEA. Ĉar tio estas tro ambicia ideo, kaj verŝajne eĉ ne necesa (pro kialoj kiujn mi eble klarigos alian fojon), mi ne kredas, ke tio okazos. La estraro de UEA kaj la CO timas gravajn reformojn (ĉar oni tmas disfalon de la tuta strukturo) kaj estos esence okupitaj nur pri si mem. Krom tio, Buller verŝajne bremsos, aŭ prokrastos la reformojn, ĝis sia foriro en 2015.
 
Ĉar pri ĉiuj tiuj temoj okazas neniaj publikaj diskutoj kaj informoj, oni ankaŭ ne scias, kiuj diskutoj estas kondukitaj malantaŭ la kulisoj.

Krom tio ŝajnas al mi, ke la samon mi jam skribis antaŭ kelkaj jaroj, do mi ne volas ripetiĝi por eviti novajn atakojn flanke de la idiotoj, kiuj bedaŭrinde restis la samaj idiotoj (ĉar ili nenion lernis el la diskutado okazinta en LiFo).
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-10-01 17:14
(se denove mem sendighos mil mesaghoj, bv. forvishi, dankon)


> Cetere, Marĉek faris laŭ mi sufiĉe bonan, eble eĉ perfektan laboron. La kritiko direktita al li koncernis ĉefe la enhavon, kiun kelkaj, inter alie mi, konsideris kiel tro fanfaronan kaj propagandecan. Sed laŭ mi, ĝuste tian stilon kaj tonon la plimulto de la e-istoj deziras. Ili volas legi pri "sukcesoj kaj atingoj" de Esperanto.

Kial do la nombro de abonantoj chiujare dum la redaktoreco de Marcek malkreskis 100-200, se li faris ghuste tian revuon, kiun "plimulto de la e-istoj deziras"? Estas ja rimarkinde, ke la nombro de Membroj kun Jarlibro restis relative stabila kaj dependis nur de la grandeco de la UK, dum la nombro de Membroj-Abonantoj konstante falis.

> Marĉek aperigis kion li ricevis

Pardonu, sed la tasko de "redaktoro" ne estas trankvile atendi kaj aperigi, kion li pli-malpli hazarde ricevas. Se en tio konsistas redaktoreco, tiam chiu ajn el ni, en trankvila momento dum semajnfino unufoje monate, povus "redakti" la revuon.

> La ĉefa kaj plej esenca demando por UEA estos kiel haltigi la falon de la membronombro, ĉar de tio grandparte dependas la financoj de la asocio

Mi havas simplan recepton: ofertu bonajn servojn. Se viaj servoj estos bonaj kaj utilaj, homoj volonte alighos; se ne, ili ne alighos au ech malalighos. Ne estas malfacile kompreni tiun simplan fakton.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-01 19:34
Jes tiu eldiro, au konstato povas esti kontraudira (nome ke abonantoj perdighas malgrau ke al ili en principo plachas la enhavo de la revuo kaj malgrau ke ili en principo apogas la informpolitikon de UEA). Konsideru tiun eldiron do kiel hipotezon (tiom longe ke ne ekzistas konfirmoj el enketoj). Sed temas pri du diversaj konsideroj, kiuj povas esti interdependaj, sed ne estas devige interligitaj, char abonantoj povas perdighi akau pro aliaj kauzoj, kiujn mi tuj nomos. Do, mi kredas, kaj timas, ke la shrumpo de la nombro de abonantoj havas aliajn kauzojn, kiuj ne estas rekte ligitaj kun la demando chu la revuo estas interesa au malinteresa, sed kiuj situas en la demografio au membro-strukturo de la Eo-movado, au -komunumo, kaj kiuj estas ligitaj kun la shrumpanta signifo de Esperanto mem (kiu estas la chefa problemo de chiuj problemoj). Tio estis unue.

Due, chefe temas pri la demando de la BEZONO kaj NECESO (germane Nachfrage) aboni tian revuon. Chi tie faktoras du momentoj: a) perdo de la intereso pri LA AFERO che la iama membraro (sed ne nepre char la revuo mem estas malinteresa), b) eksigho pro maljunigho kaj forpaso. Persone, mi timas, ke tiu erozio estos plirapidigita en la venontaj 10-20 jaroj.

"Bonaj servoj" estos nur bonaj, se ili estas ankau utilaj al konkretaj celpublikoj, kiuj konkrete utiligos kaj BEZONOS tiujn servojn. Nuntempe la BEZONO (germane: Nachfrage) de servoj de UEA estas tre malgranda kaj limigita chefe al la membroj de UEA kaj al la anoj pri de la Eo-movado mem. La nunaj servoj de UEA (libroservo, revuo, jarlibro, kongresoj, kontoj) ne estas tiom malbonaj (la librojn achetitajn che la libroservo de UEA mi pagas tra la svisa postchekkonto, kiu por mi do estas ege utila servo). Sed mi ne sentas la bezonon esti membro de UEA kaj nek sentas la bezonon ricevi la revuon kaj la jarlibron (char mi jam havas 20 au 30 el pli fruaj jaroj), nek sentas la bezonon partopreni la UKn, char mi sentas nenian bezonon por renkonti esperantistojn (au tiajn e-istojn, kiuj vizitas la UKn). Eble aliaj homoj sentas tiajn bezonojn (mi neniel volas malhelpi al ili). Sed chu tiuj bezonoj SUFICHAS por teni tutan multekostan organizon, do chu finance ghi estas sufiche rentodona, estas alia demando (kaj financoj certe gravas). Se la Eo-movado kreskos, se aperos novaj interesaj publikoj, kiuj kontribuos per novaj interesaj enhavoj kaj diskutoj, kaj se oni ankau povos utiligi tiujn servojn ekster la Esperanto-movado, en tiu kazo ankau la bezono automate kreskos, ktp. En tiu senco, via simpla recepto estas tauga. Sed konsideru ankau, ke rilate Esperanton ni ne plu trovighas en la jaroj 1950-80aj, kiam Esperanto iom prosperis, sed en la jaro , en kiu okazas komplete aliaj diskutoj ol en tiu tempo. La e-istoj multe tro nostalgias pri tiuj pasintaj tempoj (ankau mi). Mi iom esperis, ke post 1989 aperos novaj publikoj en la Eo-movado, sed montrighis ke restis influaj pli malpli la samaj idiotoj, kiuj ankau hodiau gvidas UEAn.

Sed UEA mem devus enketi la kredindecon kaj verecon de tiaj demandoj por eltiri la adekvatajn konkludojn. Ne sufichas nur esperi, ke "iam la homaro certe enkondukos Esperanton". Persone mi ne kredas, ke la nuna estraro kapablas solvi tiujn dilemojn kaj problemojn, char mankas la kondichoj, rimedoj kaj resursoj, kaj char mankas la neceso, la bezono kaj la intereso. La Esperanto-okupigho de tiuj Eo-aktivuloj estas limigita esence al hobio, asocia agado kaj turismo. Aliaj motivacioj ne ekzistas (eble en malgranda grado ili ligas tiun hobian agadon kun sia profesia agado). Kaj la oficistoj de la CO, kiuj produktas tiujn servojn (la estraro mem nenion produktas krom seninteresaj raportoj kaj nerealigeblaj ideojn), estas okupitaj pri chiutagaj rutinaj laboroj kaj post la laboro volas havi sian pacon kaj ripozon, do ne plu emas substance (honorofice) okupighi pri Eo (krom eble babiladi en interretaj chatforumoj).

Sed shajnas, ke ankau tion mi jam skrbis, ne nur unufoje... (sed eble iu novulo legos :-)))