Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / TEJO volas pli vaste difini membrecon

TEJO volas pli vaste difini membrecon

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-17 17:44
En la jaro 1997 la membrokvanto de TEJO proksimis al 900, sed kotizon por 2013 ĝis nun pagis nur 303 personoj. Tamen tiuj ciferoj laŭ Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, en la nuna epoko ne multe gravas. En la ĵus enretigita nova laborplano, TEJO tial proponas reformon de la membrosistemo. Ni petis Łukasz Żebrowski rakonti pri la plano.
TEJO volas pli vaste difini membrecon

Łukasz Żebrowski

Libera Folio: Kio laŭ vi estas la ĉefa novaĵo en la laborplano, se elekti unu punkton?

Łukasz Żebrowski: — Ne eblas difini en la laborplano unu enhavan ĉefan novaĵon, ĉar tiaj estas en ĉiuj niaj laborkampoj. Ja ni strebas al ekvilibra evoluo de la organizo en ĉiuj ĝiaj flankoj. Tial la ĉefa novaĵo povas esti la maniero en kiu ĝi kreiĝis kaj kiel estos prezentata ĝia realigo. Ĝis nun kutime estis tiel, ke en IJK oni elektadis novan estraron, tiu verkis por si iun ĝeneralan laborplanon, kiu estis ene de kelkaj monatoj aprobata de la komitato (foje kun iuj ŝanĝetoj).

— Ĉi-foje ni komencis jam kelkajn monatojn pli frue. Ni starigis vastan kampanjon de konsultado, kiun partoprenis komitatanoj de TEJO, Landaj Sekcioj, individuaj membroj, komisiitoj kaj estraranoj. La reagoj estis sufiĉe multnombraj por ke ni eksciu, kion oni volas, ke TEJO realigu. Surbaze de tiuj kontribuoj, mi pretigis proponon de la dokumento, kiu denove estis konsultata kaj je la fino aprobita de la Komitato, antaŭ ol elekti la novan estraron.

— La nova maniero sisteme kaj regule prezenti realigon de la laborplano estas rete konsultebla, “vivanta” versio de la dokumento. Temas pri google-dokumenta kopio de la laborplano publike alirebla. Respondecaj estraranoj kaj komisiitoj en komentoj almenaŭ unufoje monate aldonos aktualigojn pri la realigataj laborplaneroj. Tio do estos aldona informkanalo pri rezultoj de nia laboro, ĉar ĝis nun dumjare ni nur dise informis pri diversaj projektoj. Tutecan bildon pri la laboro de TEJO, do ankaŭ pri tiuj ne tro videblaj realigendaĵoj, kutime ĝis nun oni ricevadis nur unufoje jare forme de jarraporto. La nova maniero do plifaciligos al aktivemuloj ĝustatempe ekscii kaj aliĝi al la projektoj.

Kiel vi mem skribas en via blogo, la laborplano estas tre ampleksa, kaj krome ĝi estas verkita en sufiĉe burokrata lingvaĵo. Ĉu vi opinias, ke la formo de la dokumento estas la ĝusta por alparoli la junajn membrojn de TEJO? Aŭ ĉu la plano estas celita al alia publiko?

— Ĝi jes estas sufiĉe ampleksa, multe pli ampleksa ol estis antaŭaj TEJO-laborplanoj. Tio estas rezulto ĝuste de la nova maniero krei ĝin. Alvenis pluraj proponoj, do konsekvence el ili kreiĝis ambicia, sed laŭ mi realigebla laborplano. Tio bedaŭrinde okazis koste de ĝia facil-legebleco. Estas ja multe malpli facile konatiĝi kun 14-paĝa dokumento ol kun 3-5-paĝa, kiel estis antaŭe. Aliflanke pozitivas, ke en tia pli vasta kaj pli konkreta laborplano junaj aktivuloj povos pli facile trovi por si taŭgan lokon.

— Krome, pro ĝia strukturo, tre facilas tralegi ĝin rapide, tial mi instigas, ke ĉiu al kies manoj trafos la dokumento klopodu trovi tiujn partojn kiuj plej interesas ŝin aŭ lin kaj tiujn legi pli profunde. El tio jam estas sufiĉe facila vojo por kontaktiĝi kun koncerna estrarano aŭ komisiito kaj ekkunlabori. Plie estas ankaŭ ebleco por tiuj, kiuj ne tiom facile scias kion ili ŝatus fari. Eblas simple mesaĝi al nia homrimeda fako ĉe hr@tejo.org kaj tie ricevi helpon pri tio, kiel oni povas aktiviĝi en TEJO.

— Aldonendas ankaŭ, ke estas sufiĉe granda grupo de homoj, kiuj jam aktivas en TEJO aŭ almenaŭ serioze interesiĝas pri ĝi. Tiuj legos la laborplanon eĉ se ĝi estos tiom longa. Mi jam ricevis plurajn signalojn pri tio, ĉefe de homoj, kiuj komunikis kun mi ankaŭ en la fazo de konsultado de la laborplano. Nature tiuj plej aktivaj kaj aktivemaj tre interesiĝas pri la dokumento, kiun ili kunkreis.

Sub III.2 Administrado kaj membroj/Membrosistemo de TEJO estas dirite: ”Kunlabore kun UEA pristudi reformon de la membreco-sistemo, aparte konsiderante la situacion en la kampo de eksteraj rilatoj.” Kiel tio rilatas al eksteraj rilatoj? Kaj kiu estas la membronombro de TEJO nun?

TEJO volas pli vaste difini membrecon— Estas klare rimarkeble, ke la nuna membrosistemo de TEJO/UEA estis konstruita en alia epoko kaj ne plu taŭgas al la nuna tempo. Hodiaŭ ne plu vere gravas kiom da homoj plenigis la formulareton kaj pagis la kotizon por iu organizo (en TEJO tiuj nombroj estas triciferaj, se temas pri homoj kiuj faris tion individue kaj kvarciferaj, pri tiuj kiuj faris tion pere de Landaj Sekcioj).

[Noto de la redakcio: en la fino de 2012 TEJO havis 371 individuajn kaj 1612 aligitajn membrojn, laŭ gazetara komuniko de UEA.]

— Nun oni starigas tute aliajn demandojn, laŭ kiuj eblas mezuri la signifecon de la organizo siamedie. Unue: kiom da homoj aktivas en la organizo? Tiuj estas la homoj, kiuj kreas laborefikojn de la organizo, do koni ilin estas aparte grave. De tio ja dependas kion oni povas fari.

— Dua, plej grava demando estas: al kiom da homoj trafas la agado de la organizo? Tiel oni povas mezuri kian influon havas la organizo. Ekzemple nek simplaj abonantoj de Kontakto, nek uzantoj de Pasporta Servo estas iel ajn spegulitaj en statistikoj de TEJO, sed ja estas agadrezultoj de TEJO, kiujn ili uzas. Necesas do scii la nombron de la homoj, kiujn atingas la agado de TEJO, por reale mezuri efikojn de nia agado.

— Fine, tria demando estas kiagrade la nombroj ricevitaj de la unuaj du demandoj estas reprezentaj por la celgrupo de la organizo. Tio montras ĉu la organizo estas signifa en sia medio aŭ ne. La nuna membrosistemo de TEJO/UEA ne respondas tiujn demandojn, sed respondas aliajn malnovajn demandojn, kiujn oni ne plu bezonas starigi. Tial ĝi postulas ŝanĝojn.

Rilate la juran statuson de TEJO oni mencias postulojn de EU. Kiel tiu konsidero kongruas kun la tutmondeco de TEJO, elstarigita komence de la plano? Ĉu efektive la membraro de TEJO ĉefe konsistas el EU-landanoj?

— Tio neniel rilatas al la membraro de TEJO, kiu ja estas tutmonda, sed al la jura statuso de TEJO, kiu formale estas organizo registrita en Nederlando. Ni devas konformi al la leĝoj de Nederlando kaj de Eŭropa Unio, kio rekte influas nian povon ricevi eŭropajn (sed ne nur EU-ajn) subvenciojn. Nun la problemo ŝajnas esti portempe solvita, sed proksimiĝas nova financa perspektivo de Eŭropa Unio por la jaroj 2014-2020, kaj do ni devos pristudi la postulojn de la novaj programoj kaj certiĝi, ke nia jura statuso ebligas al ni partoprenon en la programoj.

Same, rilate al EU, TEJO planas organizi seminarion kun "alia(j) junulara(j) organizo(j) kiu(j) favoras al la Eŭropa integriĝo por priparoli kun ili la lingvopolitikan flankon de tiu procedo." Ĉu TEJO kiel politike neŭtrala organizo povas oficiale favori eŭropan integriĝon?

— TEJO, kiel verŝajne la tuta Esperanto-movado, favoras ne nur al la Eŭropa integriĝo, sed al tutmonda integriĝo. Tamen oni ne povas kompreni eŭropan integriĝon ekskluzive, kiel plivastigon de Eŭropa Unio kaj simile, sed kiel integriĝon en senco de plifaciligo de internacia komunikado, pliintensigo de kulturaj interŝanĝoj ktp. Tia eŭropa kaj tutmonda integriĝo estas klare kongrua kun la celoj de TEJO.

— La seminario kun junularaj organizoj favoraj al Eŭropa integriĝo celos komprenigi ĉe ili la lingvan problemon, kiun ni havas en la kontinento, kaj konsciigi pri la laŭ ni plej taŭga solvo por internacia komunikado. Tio ja ankaŭ klare kongruas kun celoj de TEJO kaj de la Esperanto-movado.
arkivita en:
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-11-09 10:04
Luko diris pri eŭropa integriĝo, ke oni povas ĝin kompreni «kiel integriĝon en senco de plifaciligo de internacia komunikado, pliintensigo de kulturaj interŝanĝoj ktp. Tia eŭropa kaj tutmonda integriĝo estas klare kongrua kun la celoj de TEJO.»

La «integriĝo» (stranga vorto) de EU havas influon al multaj politikaj kaj sociaj kampoj. Ne temas nur pri «plifaciligo de internacia komunikado, pliintensigo de kulturaj interŝanĝoj», sed pri evidente politikaj aferoj: egaligo de laboristaj rajtoj, devigo al certaj mediamikaj konstrumanieroj, amassubvencioj al agrokulturaj entreprenoj, liberigo de translimaj ekonomiaj interŝanĝoj ktp. ktp.

Sendepende de tio, ĉu oni opinias tion bona aŭ ne bona, tio estas evidente tre politika afero, kiu koncernas multe pli ol la lingvan flankon. Ĝi do, laŭ tradicia kompreno de E-movado, estas «neneŭtrala». Tial mi trovas rimarkinde, ke TEJO senrezerve submetas sin al tiu politika direkto, tiel plene submetas sin, ke ĝi eĉ ne komprenas la neneŭtralecon en tio.

Kompreneble la membraro de TEJO plene rajtas decidi, ke TEJO forlasu la ideologion de neŭtraleco. Sed mi bedaŭras, ke ĝi apenaŭ konscias pri tiu forlaso kaj ke oni rigardas la nove alprenitan ideologion kiel absolutaĵon, kiun oni ne povas kritiki sen esti rigardata kiel «homo etike nesana».

Cetere, tiu fenomeno de la svagiĝo de la koncepto pri tio, kio estas politika, ja trafis ne nur TEJOn, sed ĝi estas ĝenerala proceso en la okcidentecaj socioj en Eŭropo.
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2013-11-09 19:52
Mi parte konsentas kun vi.

La demando estas, ĉu jes aŭ ne oni povas defendi la Eŭropan integriĝon sen defendi la EU-integriĝon. Teorie, jes. Sed praktike… mi pensas, ke estas tre malfacila. «Konsciigi pri la laŭ ni plej taŭga solvo por internacia komunikado» ĉe la eŭropemaj junularaj organizoj povus esti pliĝuste la rolo de la Eŭropa Esperanto-Unio (kaj, kial ne, de ĝia junulara fako).