Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Ribelo skuas Civitan sidejon

Ribelo skuas Civitan sidejon

de Redakcio Laste modifita: 2013-09-17 22:18
Interna konflikto skuas la fundamenton de la Esperanta Civito. En eksterordinara ĝenerala asembleo de Kultura Centro Esperantista en novembro opoziciaj fortoj klopodos detronigi la prezidanton, Valerio Ari. Laŭ lia ĉefa kontraŭulo, Dieter Rooke, sub nova gvidado KCE povus distanciĝi de la Civito kaj aliĝi al la ĉeffluo de la movado.
Ribelo skuas Civitan sidejon

La domo de KCE

Kultura Centro Esperantista (KCE) en la svisa urbo La-Chaux-de-Fonds estas la plej signifa membro de la Esperanta Civito. La ĉefa atuto de KCE estas trietaĝa domo kun biblioteko, libroservo, gastoĉambroj kaj klasĉambroj.

KCE estis fondita de svisaj esperantistoj en 1968, kaj havas sian sidejon en La-Chaux-de-Fonds ekde 1975. En 1994 Valerio Ari iĝis prezidanto de KCE, kaj kvar jarojn poste en KCE estis fondita la Esperanta Civito, kies pinta korifeo li estas.

Valerio Ari plu loĝas en la domo de KCE. Ekde septembro 2012 tie loĝas ankaŭ du aliaj komitatanoj de KCE: la domestro Dieter Rooke (vic-prezidanto) kaj lia edzino Liu Jun (sekretario). Nun parte en Hispanio loĝas Perla Ari-Martinelli, komitatano de KCE kaj edzino de Valerio Ari.

La etoso en la domo de KCE estas neserena jam de novembro 2012, interalie pro opini-diferencoj rilate la redaktadon de la lasta aperinta numero de Heroldo de Esperanto, la kongresa numero de 2012. Dieter Rooke estis la korespondanto de Heroldo dum la Universala Kongreso en Hanojo, sed ne kontentis pri la maniero de Valerio Ari prezenti lian materialon en la kongresa numero, kiu atingis la abonantojn en oktobro 2012.

De tiam aperis neniu numero de Heroldo de Esperanto, sed nur diversaj asertoj en la retejo de la Civito, ke novaj numeroj estas redaktataj, jam senditaj, aŭ eĉ jam atingis la abonantojn. En la lasta tia anonco, aperinta en la retejo de la Civito la 25-an de aŭgusto, la interna konflikto unuafoje ekhavis publikan formon.

La anonco asertas, ke jam atingis la abonantojn la ĉi-jara kongresa numero de Heroldo – tamen ŝajne neniu ĝis nun vidis ĝin. Pli interese tamen estas, ke la plej granda parto de la komuniko ne temas pri la kongresa numero, sed konsistas el plendoj pri tio, ke Dieter Rooke, kiu ĉeestis la kongreson, ne volis raporti pri la okazaĵoj en Heroldo.

Libera Folio turnis sin al Dieter Rooke por kompreni, pri kio temas la konflikto. Responde al nia demando, li klarigis, ke li tute ĉesigis sian kunlaboron kun Heroldo, ĉar Giorgio Silfer (Valerio Ari) "fie ŝanĝis la titolon" de unu el liaj artikoloj en la pasintjara kongresa numero.

Anstataŭ la titolo proponita de Dieter Rooke, mallonga teksteto pri komunista kunveno en Hanojo ricevis la surskribon "Komunistoj vane", cetere sen ajna ligo al la enhavo de la artikoleto.

Dieter Rooke– Li promesis, ke li reĝustigos ĝin, sed li tion ne faris, kvankam mi plurfoje atentigis lin. Li ofendis min forte per ĝi. Li tre bone scias, ke mi estas ruĝa senatano, kaj tamen li arogas al si la rajton manipuli la titolon. Krome en KCE li kondutas kun mi kiel feŭdulo el mezepoko. Ĉar mi estas domestro de KCE, li postulis ke mi ŝanĝu liajn littukojn, klarigas Dieter Rooke.

La konflikto en KCE evidente akriĝis jam longe antaŭ la nuna publika fazo. Laŭ informoj de Libera Folio, en aprilo 2013 Valerio Ari anoncis ŝanĝojn en la kvinmembra komitato de KCE. Laŭ subite elpensita regulo, Dieter Rooke kaj lia edzino Liu Jun ne plu rajtu membri en la kvinmembra komitato, ĉar ili ne estas civitanoj de Svisio.

La postulo pri civitaneco ne troviĝas en la statuto de KCE nek en svisaj leĝoj, kaj evidente alilanda pasporto ne estis problemo antaŭ la akriĝo de la konflikto.

Responde al la klopodo forigi disidentojn el la komitato, en julio Dieter Rooke, Liu Jun, kaj tria komitatano, Mariola Jobin, skribe postulis okazigon de eksterordinara ĝenerala asembleo, la supera decidorgano de la asocio KCE, por trakti ŝanĝojn en la komitato. Valerio Ari tiam rifuzis, konsiderante la postulon kontraŭstatuta.

Tamen la 20-an de aŭgusto li anoncis, ke ja okazos la petita eksterordinara ĝenerala asembleo - ne pro la iniciato de Rooke, Liu kaj Jobin, sed pro tio, ke laŭ li multaj membroj de KCE "malkontentas" pri Rooke kaj Liu. La asembleo okazos la 9-an de novembro.

Valerio AriValerio Ari anoncis ankaŭ, ke dum la asembleo estos modifita la statuto de la asocio. Laŭ lia propono estos nuligita la tiel nomata "Kultura konsilio", tra kiu havas voĉdonrajton Rooke kaj Liu, sed ankaŭ pluraj apogantoj de Ari. Krome estos duonigita la kotizo, kiun juraj personoj kiel Esperanto-asocioj devas pagi por havi voĉdonrajton en la asembleo.

Laŭ la nuna statuto de KCE la ŝanĝoj postulas dutrionan majoritaton de la asembleanoj, kaj ŝajne ekvalidos tuj post aprobo, ĉar nenio alia estas indikita en la statuto. Ne tute klaras, kiel la proponataj modifoj influos la postan ekvilibron de la voĉoj, sed ili apenaŭ malutilos al la proponinto, Valerio Ari.

Dieter Rooke ĉiaokaze esperas, ke la ĝenerala asembleo povos rezulti en seriozaj ŝanĝoj en KCE, kaj eventuale proksimigi ĝin al Svisa Esperanto-Societo kaj la cetera Esperanto-movado, kiu nun tenas sin distance pro la centra rolo de KCE en la Esperanta Civito.

– La celo estas ŝanĝo de la komitato, kaj ŝanĝo de prezidanto. La prezidanto ne nur prezidas la asocion, sed ankaŭ regos la Centron kaj administros ĝin. Nova komitato kun nova prezidanto povus malaliĝi el la Pakto. Povus okazi pozitiva ŝanĝo – malfermo al la neŭtrala movado, klarigas Dieter Rooke.

Ĉu efektive povos okazi iuj seriozaj ŝanĝoj en la komitato de KCE tute dependas de tio, kiuj voĉdonrajtaj personoj ĉeestos en la eksterordinara ĝenerala asembleo. Laŭ Mireille Grosjean, unu el la du kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo, malfacilas antaŭvidi la rezulton.

Mireille Grosjean– KCE nun havas 12 apogantojn. Apoganto oni fariĝas per pago de 180 svisaj frankoj [150 eŭroj]. Kiu ajn povos la 9-an de novembro veni al la kunsido, pagi, kaj valide voĉdoni. Krome iuj establoj en Svislando, ekzemple la svisa sekcio de ILEI, lokaj kluboj kaj tiel plu, povos aperi kaj valide voĉdoni, se ili sendas sian jarraporton kaj statuton al KCE kaj pruvas ke ili havas bankkonton aŭ poŝtkonton, klarigas Mireille Grosjean.

Aliflanke, laŭ la statuto de KCE, laste modifita en 2003, la komitato – prezidata de Valerio Ari – rajtas rifuzi membrecon en KCE sen klarigo de kialo. Do novaj apogantoj, kiuj aperos dum la kunsido, riskos esti baritaj.

Aldone havas voĉdonrajton dek membroj de la Kultura konsilio de KCE, el kiuj majoritato estas proksimaj subtenantoj de Valerio Ari – inter tiuj ankaŭ li mem.

Valerio Ari jam anoncis tra la retejo de la Civito, ke li rekandidatas por sia nuna posteno. Aliaj eventualaj kandidatoj devas esti proponitaj de tri voĉdonrajtaj asembleanoj, kaj la proponoj devas atingi la prezidanton plej laste la 9-an de oktobro.
arkivita en:
Boris Kolker
Boris Kolker diras:
2013-09-01 16:34
Tempesto en glaso da akvo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-01 17:15
Mi proponas fiksi en la statuto de la Civito, aŭ de KCE, ke "ruĝaj senatanoj" (ne) devas ŝanĝi littukojn, kaj ke nur esperantistoj kun la civitaneco de la Kabinda Respubliko rajtas aŭ devas ŝanĝi littukojn.

En la plej fina akto de la civita psikodramo la kreditorojn interesos sole la demando pri la realaj monŝuldoj de KCE. Por la membroj de la societo KCE oni do povas nur esperi, ke la publikigitaj bilancoj ne estis manipulitaj aŭ falsitaj.

d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2013-09-02 02:24
Ŝajnas ke temas eĉ pri gutotruo en preskaŭ malplena glaseto da akvo
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-03 08:14
En Malago kredeble Andrés Martín (elstara membro de la Kortumo) aŭ Julio Herrero (verda ano de la Senato) ŝanĝas la littukojn de Perla Martinelli.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-03 09:53
Cetere, en Malago oni suspektas ke Perla transloĝiĝis tien ĉefe por profiti la hispanajn sanservojn.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-03 17:14
Oni povas dubi, ĉu la sanservoj en Hispanio estas pli bonaj ol en Svislando, do PM probable ne iris al Hispanio por “ĉefe profiti“ ilin, kiel vi “suspektas“ (krom se tie ŝi trovis specialiston, kion oni povas nur esperi). Sed mi ne konas la konkretajn cirkonstancojn, sed aŭdis nur onidirojn. Due, se iu persono kun civitaneco de EU aŭ CH elektas iri al Hispanio por vivi en alia, pli varma kaj eble pli sana klimato (ol en la terure malmilda klimato de La Chaux-de-Fonds, kie PM oficiale loĝas), tio estu lia/ŝia elekto - kaj rajto, kiun neniu povas forpreni, ankaŭ ne iuj (ĵaluzaj) hispanlandaj e-istoj, kiuj eventuale malŝatas tiun konkretan personon. Se la "oncerna persono fartas pli bone kaj havas la ŝancon resaniĝi en tiu alia klimato, oni povas nur bonvenigi tiun solvon, morale apogi ĝin kaj esti feliĉa.

Laŭ mia scio, PM estas civitano de Italio kaj Svislando. Do, laŭ la valida kontrakto de CH kun EU “(svisaj) ...pensiuloj... havas la rajton vojaĝi al kaj restadi en (ajna EU-lando), se ili havas malsan-asekuron kaj disponas pri sufiĉaj monrimedoj, por eviti la apogon de la sociala servo de la koncerna EU-lando, kie la persono loĝas." (vd. (http://www.bfm.admin.ch/[…]/eures.html). Do, per tiu asekuro kaj la privataj monrimedoj oni probable eĉ rajtas “profiti“ la sanservojn de alia lando, se tio montriĝas utila.

Ne necesas aparte emfazi, ke sennombraj civitanoj de Hispanio laboras kaj restadas en Svislando (kaj ricevas monon de la sociala servo, ĉar ili perdis la laborlokon kaj ne retrovis novan), aŭ “profitas“ la sanservojn de Svislando.

Do, la rimarko de GM, kiun mi komprenis kiel malican aludon, estas maladekvata kaj komplete superflua, same via "ŝerco" pri la littukoj en tiu konkreta kazo. Ŝajnas, ke vi ne kapablas distingi la aferojn.

Mi deziras ĉi tie emfazi, ke Perla Martinelli estas (eble kompare kun aliaj personoj) ne nur tre serioza esperantisto, sed ankaŭ honesta kaj respektinda persono, tiel ke oni povas vidi neniun kialon por fari al ŝi iujn stultajn riproĉojn aŭ imputojn aŭ publike ridindigi ŝin, kiel GM ĵus faris.

Nicole
Nicole diras:
2013-09-03 23:55
Miaj spertoj kun Perla Martinelli antaŭ 2 jaroj kiam mi estis en La Chaux-de-fonds estis malbonaj. Mi venis de Aŭstralio kaj anstataŭ bonvenigi min, ŝi diris al mi, ke se mi ne 100% fidas al ili, mi ne devintus veni. Krome kiam okazis problemo kun la volontulino Perla asertis, ke tio absolute ne koncernas ŝin, kvankam la volontulino ja estis elektita de KCE. Se KCE malbone elektas siajn volontulojn la gastoj devas suferi en silento.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-04 01:00
Homoj, kiuj iras al KCE por "kunlabori", estas mem kulpaj, ĉar estas ĝenerale kaj tutmovade konate, kia "sorto" tie povas atendi ilin. Sed tio estas alia temo.

Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-05 08:15
Pri "hospitala turismo" en Hispanujo:

http://www.amge.ch/[…]/
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-05 10:02
Pri la hispana sansistemo mi trovis interesan artikolon, kiun vi povas esperantigi kaj aperigi en Beletra Almanako

http://www.essener-
Prfresolution.de/Gesundheitspolitik/pdf/Spanisches%20Gesundheitssystem.pdf

:-)

Shajnas, ke en la hispana gazetaro okazas populisma diskuto pri la "santurismo".

La hispanoj prefere resanigu sian propran bankrotan shtaton antau ol riprochi eksterlandanojn, ke ili eksplutas la hispanan sansistemon. En tempoj de krizo oni volonte emas kulpigi eksterlandon. Sed lau mia scio la nuna hispana registaro ja planas diversajn reformojn (kontrau kiuj la popoloj amase protestas).

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-05 10:04
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-09-05 10:41
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-09-05 11:16
Bedaŭrinde, santurismo (aŭ hospitala turismo) verŝajne estos en ĉiuj EU-landoj preteksto por malbonigi la sanservon.

Kelkfoje oni transloĝiĝas ene de Britio pro la sanservo. Mi konas iun, kiu, serĉante laboron, devis enkalkuli, ĉu en la koncerna parto de Britio oni pretas doni al ŝi la multekostajn drogojn, kiujn ŝi bezonas por funkcii kun sia kronika kaj nekuracebla malsano. Tio dependas de la regiono.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-09-24 18:19
Kiom da influo havas la Rauxmistoj en la landa asocio en Svislando? Se estas same kiel en Britio, kie la Rauxmistoj pli-malpli entute transprenis, kian diferencon havus, se KCE transirus al la landa asocio? Cxu la tuto povus eble esti sxarado?