Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Nova redaktoro anoncota post du semajnoj

Nova redaktoro anoncota post du semajnoj

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-12 15:57
Kvin kandidatoj interesiĝas pri la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. La estraro de UEA ne malkaŝas iliajn nomojn pro privatecaj kialoj. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, planas telefone intervjui iun aŭ iujn el la kandidatoj, kaj poste fari rekomendon pri la elekto ene de du semajnoj. La finan decidon faros la estraro de UEA.

Inter la unuaj paŝoj de la nova estraro de UEA, elektita en Rejkjaviko en julio, estis la decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo Esperanto. Stano Marček, kiu redaktas la revuon ekde januaro 2002, produktos sian lastan numeron en decembro, kaj ekde januaro 2014 la oficiala organo de la plej granda Esperanto-organizaĵo havos novan estron.

La konkurso pri la redaktora posteno estis anoncita en gazetara komuniko dissendita la 22-an de aŭgusto. Laŭ la komuniko, la nova redaktoro ĉefe laboros ekster la Centra Oficejo, same kiel Stano Marček. Kandidatoj por la posteno devis sendi al UEA sinprezentan leteron kun klarigo pri la motivoj por kandidatiĝi, vivresumon, mallongan eseon pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la nova strategia laborplano de UEA, kaj kontaktinformojn de tri rekomendantoj.

La limdato por kandidatiĝo estis la 30-a de septembro, kaj la 1-an de oktobro post la 13-a horo en Nederlando, kiam ne plu estis la 30-a de septembro ie ajn en la mondo, la Centra Oficejo dissendis mallongan komunikon, laŭ kiu kvin kandidatoj anoncis sin. Ĉiuj provoj ekscii ion plian pri la kandidatoj estis malsukcesaj. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la estraro malpermesis publikigon de pliaj informoj pro "privatecaj kialoj".

Por ke la nova redaktoro havu sufiĉan tempon por eklabori kaj produkti sian unuan numeron, kiu aperu jam en januaro, la fina elekto devas okazi relative rapide.

– Mi kaj Osmo trarigardos ĉiujn senditajn dokumentojn kaj prezentos nian analizon al la Estraro. Ankaŭ aliaj estraranoj povas legi la dokumentojn kaj komenti, se ili volas. Poste ni aranĝos telefonan intervjuon kun la plej promesplena(j) kandidato(j). Surbaze de tio ni faros rekomendon al la Estraro, espereble ene de du semajnoj, klarigas Mark Fettes.

Laŭ li, la nova redaktoro devos esti preta kontribui per propraj ideoj, sed ankaŭ doni lokon al multaj pensodirektoj en la paĝoj de la revuo. Tial la posteno postulas multflankan personon kun pluraj kompetentoj:

– Esence, la redaktoro devas esti ne nur kunlaboranto de la Estraro kaj la Oficejo, sed ankaŭ kunpensanto. Per tio mi ne celas samopiniecon pri ĉiuj aspektoj de UEA kaj la movado, ĉar tian samopiniecon oni ankaŭ ne trovas inter estraranoj, komitatanoj, ktp. Sed ni ja bezonas redaktoron kiu flegas la revuon kiel kulturan forumon – kiel lokon por tre diversaj diskutoj kaj esploroj pri la evoludirektoj de la movado.

Mark Fettes en arbaro

– Por tio, redaktoro devas esti homo plurflanka. Iom da konoj pri la movadaj historio kaj geografio, iom da literatura gusto, ioma kompreno pri lingvoj kaj lingvopolitiko... tiuj estas havindaj scioj. Regado de bona Esperanta stilo, amo al krea utiligo de la lingvo, preteco insisti pri altaj normoj en la kontribuoj al la revuo, pacienco kunlabori kun plej diversaj movadanoj en la kunmetado de artikoloj kaj numeroj

… tiuj estas tre gravaj kvalitoj. Bona redaktoro iom similas al la dirigento de orkestro: ne necesas povi ludi ĉiujn instrumentojn, sed necesas kompreni ilin kaj scii utiligi ilin en harmonia maniero.

Libera Folio: Kio ŝanĝiĝos en la revuo post la redaktora ŝanĝo, laŭ via espero?

– Laŭ mia opinio, la revuo en la lastaj jaroj dediĉis tro da spaco kaj atento al la rutina funkciado de Esperantujo. Precipe nun, kiam informoj pri renkontiĝoj, kursoj kaj simile tiel rapide cirklulas per retaj kanaloj, ne indas okupi multajn paĝojn per ili. Aliflanke, abundas interesaj ideoj kaj iniciatoj en la movado, kiuj meritas pli okulfrapan kaj plurflankan traktadon. Iusence, estas la tasko de la revuo elserĉi la tranĉajn eĝojn de la movado, la homojn kaj grupojn kiuj plivastigas la uzkampojn de Esperanto, profundigas nian pensadon pri sociaj, politikaj kaj ekologiaj temoj, diras ion novan kaj valoran per aŭ pri la lingvo.

– Tio ne estas rutina laboro; mi dirus eĉ, ke ĝi estas laboro kiu rezistas rutinigon. La ĉefaj motivoj fari tian laboron estas amo kaj scivolo. La ĉefaj bezonataj trajtoj estas persisto kaj kreemo. Kribrante la kandidatiĝojn, mi aparte atentos tiujn malfacile difineblajn ecojn. Finfine, redakti estas arto. Kiel ĉiuj artoj, ĝi havas sian teknikan flankon, kaj ankaŭ, jes, sian rutinan flankon. Por plenumi tiun laboron necesas bona mastrado de lingvo, tempo, paĝfarado, ktp. Sed kerne de la redakta laboro devas troviĝi tiu sparko, kiun ni foje nomas fantazio. Ni bezonas revuon kun pli da fantazio.

Libera Folio: Ĉu vi jam havas iujn konkretajn ideojn pri tio, kion enhavu la nova revuo?

– Pri la detaloj, kiel povus aspekti tia revuo, kion ĝi povus enhavi, ktp, mi nun evitas paroli, ĉar en ties ellaboro devos partopreni la nova redaktoro. Mi ne volas trudi al tiu homo jam pretan vizion. Mi persone estas malfermita al ideoj kiel ŝanĝo de aperritmo, publikigo de aldonaj materialoj (fotoj, sonintervjuoj ktp) en la reto, dediĉo de spaco al facillingvaj artikoloj kaj ludoj, kaj aliaj ŝanĝoj en stilo kaj enhavo. Sed ĉio ĉi devas kongrui kun la konceptoj kaj volo de nia nova kunlaboranto.
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-02 15:15
"Ni bezonas revuon kun pli da fantazio."

Chu ankorau pli da fantazio? Ho mia dio, kie kaj per kio tiu senlima fantazio finighos?
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-10-04 13:47
Stano Marcek estas bona redaktoro. Fakte en interreta epoko la organo ESPERANTO jam ne havas gravan rolon por esperantistaro,kvankam gxi ekzistas inda kiel unu el multaj informiloj.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2013-10-04 17:45
Kian sperton havas Osmo Buller pri la nuntempa 'trancxa egxo', tiel ke li kun la Prezidanto faru rekomendon al la Estraro?