UK en 1922 – kulmino de la juna movado

Antaŭ cent jaroj en Helsinko okazis Universala Kongreso kun amaso da altnivelaj fakaj kunvenoj. Reprezentantoj de la UK estis akceptitaj de la prezidanto de Finnlando, kiu manpremis ĉiujn gastojn. Dum la kongreso oratoris Privat, deklamis Kalocsay, kaj la tuto ricevis vastan gazetaran atenton. Sed post la kongreso la loka movado kolapsis – kial?

Esperanto-Asocio de Finnlando omaĝis per speciala evento la 6-an de aŭgusto la 100-an datrevenon de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Helsinko en 1922. Post tri prelegoj la partoprenantoj, entute 30, faris promenekskurson al la tiamaj kongresejoj en la urbocentro.

Libera Folio publikigas artikolon de Osmo Buller pri la kongreso. La teksto baziĝas sur lia prelego, kaj malpli ampleksa versio ĵus aperis en Esperantolehti 2022:4. En la aranĝo prelegis ankaŭ Jukka Pietiläinen pri la gazetara eĥo de la 14-a UK kaj Sakari Kauppinen pri kongresfina incidento en 1922, kiu kondukis al skismo en la finnlanda movado.

Ĉe la Kalevala-monumento oratoris Privat, kiu esprimis la deziron, ke iam oni povu admiri la finnan epopeon pere de Esperanto. La deziro realiĝis 42 jarojn poste.

”Ĉu ni havas sufiĉe grandajn salonojn, antaŭ ĉio por la solena malfermo, kie ĉeestos ĉiuj eminentuloj de nia lando? Aŭ ĉu ni devas kontentiĝi je la nacia teatro? La teatro enspacigas eble 1 200 personojn, sed tio ne estas multe.”

Tiel dubis redakcia artikolo en Esperanta Finnlando (1921:4) pri la decido de la Sepa Kongreso de Finnlandaj Esperantistoj en marto 1921 inviti la 15-an Universalan Kongreson al Helsinko en la jaro 1923. La invito estis prezentita en la samjara 13-a UK en Prago. Okazigi UK post du jaroj vekis dubojn kaj timon, sed la defio iĝis eĉ pli granda, ĉar en Prago oni ŝarĝis la finnojn per tiu tasko jam en la sekva jaro. Oni diris al ili, ke se ili ne akceptus organizi UK en 1922, ĝi okazus en Dancigo kaj ne povus okazi en alia baltmara urbo tuj en la posta jaro. Sub tiu premo oni akceptis la defion.

Eĉ hodiaŭ, kiam interreto ebligas samtempan komunikadon kun ĉiu angulo de la mondo, oni klopodas elekti la kongresurbojn minimume du sed prefere tri jarojn antaŭe. Hodiaŭa homo apenaŭ povas imagi unujaran preparperiodon antaŭ cent jaroj.

Necesis tuj komenci la organizadon per elekto de respondeculoj kaj kolektado de mono. Donacoj enfluis abunde kaj venis ankaŭ de homoj, kies titoloj nun vekas envion. Inter ili estis eminentaj gravuloj, ekz. en la unua listo de donacintoj troviĝis la ĉefministro kaj kvar aliaj ministroj. Tio estis unu el la esprimoj de pozitiva sinteno de la publika vivo al la UK. Oni certe esperis, ke la unua granda internacia kunveno en la lando diskonigos la junan respublikon eksterlande.

Apud siaj duboj Esperanta Finnlando tamen notis gravan forton de la finna movado, nome ke ”ne mankos al ni personaro, kiu povas bone kaj flue paroli nian lingvon”, ĉar kiel la aŭtoro konstatis en la landa kongreso: ”Tre multaj el la ĉeestantoj … kun laŭdinda diligenteco interparolis nur en la internacia lingvo.”

Rapide oni elektis Lokan Kongresan Komitaton kun Albin Sandström, la prezidanto de EAF, kiel prezidanto. Direktoro de Kolor- kaj Lakfabriko de Tikkurila, li havis organizan kapablon kaj utilajn kontaktojn. La redaktoro de Esperanta Finnlando, Vilho Setälä, fariĝis sekretario, kaj Leo Jalava financestro kun Tyyne Leivo kiel kasistino. Jalava estis direktoro de la eldonejo Suomen Sotilas (Finna Soldato) kaj fondinto de la unua klubo en Turku. Tyyne Leivo konatiĝis poste sub la nomo Leivo-Larsson kiel ministro kaj ambasadoro. Plia oficisto de la LKK estis V .J. Kostiainen, estrarano de la Laborista Sportligo.

Kun la aktivaj socialdemokratoj Leivo kaj Kostiainen LKK estis politike reprezenta. Tio ne estis aparte eldirita sed tamen grava aspekto en la lando, kiu restis dividita post la sangoplena enlanda milito en 1918. La landa esperantista movado ankoraŭ estis unueca; ĝia disduiĝo okazis nur post la UK, spronite de incidento fine de la UK.

Origine la UK devis komenciĝi la 6-an de aŭgusto, kaj tiu dato aperis ankaŭ en la bildkartoj presitaj por reklami la kongreson. En marto oni tamen eksciis pri ŝanĝoj en trafikplanoj de ŝipoj, pro kiuj necesis ŝovi la komencon al la 8-a, ĉar alie ne ĉiuj kongresanoj povus alveni ĝustatempe.

La ĉefaj kunvenejoj estis la Domo de Statoj (tiam nomata Etata Domo), la Nobelara Domo kaj la artpalaco de Gösta Stenman. La programeroj por la tuta kongresanaro okazis en la Nacia Teatro, pri kiu la artikolo en Esperanta Finnlando timis, ke ĝiaj 1 200 lokoj ne sufiĉus. Ili bone sufiĉis, ĉar laŭ la statistiko de UEA la nombro de kongresanoj estis 850.

Tamen ne estas klare, kion tiu nombro signifas. Eble temas pri efektivaj partoprenantoj, ĉar ĝis la UK la nombro de aliĝintoj atingis 966 el 32 landoj. Tio konformus kun la sperto de nuntempaj UK-oj, ke proksimume 15% el tiuj, kiuj aliĝis antaŭ la UK, ne venas. Post la UK Esperanta Finnlando parolis pri 1 200 kongresanoj sen precizigi siajn kriteriojn. Por pligrandigi la misteron, la gazeto Helsingin Sanomat raportis dum la UK eĉ pri 1 498 partoprenantoj, el kiuj ”1 302 ordinaraj kaj 196 helpaj anoj”.

Novaĵo por UK-oj estis, ke la firmao Siemens-Schuckert instalis telefoncentralon en la ĉefa kongresejo kun tri lineoj al la urbo kaj dekduo da aparatoj en la kongresejo. Tiel ĉiuj fakoj de la kongresejo povis interkomunikiĝi. Kongresanoj povis telefoni al urbaj numeroj kaj el la urbo ili povis facile konektiĝi kun la kongresejo dirante al finna centralistino simple ”Esperanto”.

Komence de la UK oni elektis kongresan prezidantaron. Karl von Frenckell, konsulo de Finnlando en Dresdeno kaj grava figuro en la movado tie, fariĝis prezidanto. La LKK-prezidanto Sandström kaj Edmond Privat estis elektitaj kiel vicprezidantoj.

Indas mencii, ke tridek jarojn poste Erik von Frenckell, pli juna frato de Karl, estis prezidanto de la organiza komitato de la someraj olimpikoj de Helsinko en 1952. Unu el la fratoj do gvidis la unuan grandan internacian kunvenon kaj la alia la unuajn olimpikojn en Finnlando. Malfeliĉa sorto cetere volis, ke nek Karl von Frenckell nek Albin Sandström vivis ĝis la olimpikoj. Ambaŭ gvidantoj de UK 1922 mortis preskaŭ samtempe: Sandström la 25-an kaj von Frenckell la 28-an de marto 1952.

La Domo de Statoj (tiam nomata Etata Domo) estis unu el la ĉefaj kunvenejoj.

La solena malfermo la 9-an de aŭgusto estis tre impona. La kongreson malfermis la ministro pri edukado Yrjö Loimaranta. La fama lingvisto E. N. Setälä prelegis Esperante pri la mondlingva problemo, argumentante, ke por mondlingvo ne taŭgos nacia lingvo sed nur ”internacia helplingvo”.

Beletra memoraĵo el la inaŭguro estas ”Kongresa runo”, Kalevala-stila laŭdo al Finnlando, kiun la poeto Kálmán Kalocsay mem deklamis. La poemo aperis en troige pompa finna traduko de Otto Manninen en la gazeto Uusi Suomi kaj en sveda traduko de Nino Runeberg en Hufvudstadsbladet.

Festparoladon faris Edmond Privat, jam konata kiel elokventa oratoro. Kvazaŭ por konfirmi la atendojn de aŭtoritatuloj pri la efiko de la UK al la diskonigo de Finnlando, li deklaris, ke ”la kongresanoj forvojaĝos kiel veraj ambasadoroj de Finnlando”. Li ankaŭ difinis, ke la Esperanta kulturo estas ”bazita sur respekto de la diversaj nacioj kaj iliaj kulturoj” kaj ”sur la reciproka fratiĝo”. Hodiaŭ tiu ideo estas dolore pripensiga.

Vespere de la inaŭgura tago koncertis Suomen Laulu (Finna Kanto) en la (Malnova) Studenta Domo. Tiun prestiĝan miksitan ĥoron gvidis ĝia dirigento Heikki Klemetti. En la programo troviĝis ankaŭ ”Kia stranga, forta voko” de la Esperanta poeto Stanislav Schulhof kun muziko de Klemetti.

La postan tagon la ĥoro kantis en la Festa Vespero (nun nomata Nacia Vespero). Ĉiuj artistoj de la vespero estis de la nacia pinto. i.a. Hanna Granfelt, fama operkantistino. Ĉio estis prezentita en Esperanto, same kiel post la paŭzo la komedio ”La fianĉiĝo” de Aleksis Kivi, en kiu aktoris tri steluloj de la Nacia Teatro.

Estas amuze, ke la aŭtoro de la citita artikolo en Esperanta Finnlando cerbumis ankaŭ pri la distra programo de la UK: ”Kaj kiajn distraĵojn ni prezentos al la gastoj? ’La fianĉiĝo’ ne estas sufiĉe solena kaj ’La botistoj’ tro malfacile komprenebla.” La gastoj tamen ŝatis la komedion, kiu laŭ la revuo Esperanto estis ”interesa kaj karakteriza”. Malfeliĉe la tradukinto Hilma Hall ne vidis la surscenigon de sia esperantigo, ĉar ŝi mortis mallonge antaŭ la UK.

Vendrede, la 11-an de aŭgusto, oni kolektiĝis por komuna foto sur la ŝtuparo de la katedralo. Post tio oni promenis al la Kalevala-monumento, ĉe kiu oratoris Privat, kiu esprimis la deziron, ke iam oni povu admiri la finnan epopeon pere de Esperanto. Poste on iris al la statuo de la nacia poeto J. L. Runeberg, ĉe kiu parolis Kalocsay. La kompanio Suomi-Filmi registris la promenadon kaj post du tagoj oni povis spekti la filmon en la kinejo Kino-Palatsi. Bedaŭrinde ĝi ne saviĝis por nia tempo.

Post la promenado reprezentantoj de la kongreso estis akceptitaj de la Alta Protektanto de la UK, prezidento K. J. Ståhlberg, en la prezidenta kastelo. Ĉeestis ministroj kaj membroj de la Honora Komitato. La prezidento manpremis ĉiujn gastojn kaj vigle konversaciis kun ili. Kalocsay deklamis sian ”Kongresa runo”. Dum la posta kafumado kornorkestro ludis interalie la Himnon.

En sabato elstarisis koncerto de la Laborista Virĥoro de Helsinko sub la gvido de komponisto Väinö Pesola. Ĝi prezentis verkojn de ĉefe finnaj komponistoj, plurajn en Esperanto, kaj fine la Himnon.

Dimanĉo, la 13-a de aŭgusto, estis ekskursa tago. La ĉefa ekskurso iris al la akvofaloj Imatra kaj Vallinkoski kaj enhavis ŝipveturadon sur la lago Saimaa, ĉiuj en la sudoriento de la lando.. En la Esperanta beletro la ekskurso postvivas per la poemoj ”Sur la Saimaa” kaj ”Vallinkoski” de Kalocsay. Malpli monhavaj kongresanoj ĝuis malmultekostan ŝipkrozadon en la insularo ĉe Helsinko per ŝipo, kiun disponigis la ministerio pri defendo.

Fakaj kunvenoj estis multaj. Laŭ la Kongresa Libro temis almenaŭ pri abstinuloj, bankistoj, blinduloj, bontemplanoj, Esperanto-gazetistoj, fervojistoj, filatelistoj, framasonoj, instruistoj, juristoj, ĵurnalistoj, komercistoj, kooperativanoj, kuracistoj, laboristoj, liberpensuloj, malgrandnacianoj, oficistoj, pacifistoj, poŝtistoj, propagandistoj, sciencistoj, skoltoj, spiritistoj, sportistoj, stenografistoj, studentoj, teknikistoj, teozofoj kaj vegetaranoj.

El diversaj raportoj eblas konkludi, ke la nivelo ĝenerale estis pli alta kaj profesieca ol en similaj kunsidoj nuntempe. Tio nature sekvis el la fakto, ke la organizantoj ofte ludis gravan rolon en sia fako ankaŭ ekster Esperantujo, same kiel multaj el la partoprenantoj.

En kunsidoj ofte ĉeestis eminentaj finnaj samfakuloj. Ekzemple, en la abstinula kunsido eksministro Niilo Liakka prelegis pri la finna kontraŭalkohola movado kaj pri la prohibicio de alkoholaĵoj en Finnlando. En tiu de la instruistoj oni aŭdis prelegon de Mikael Soininen, ĉefdirektoro de la Lerneja Administracio kaj eksministro pri edukado. Li elstarigis, ke la instruado de Esperanto anstataŭ pluraj fremdaj lingvoj povus liberigi tempon por historio, literaturo kaj naturaj kaj teknikaj fakoj.

La instruista kunveno alvokis, ke lernejaj lerno- kaj legolibroj ne enhavu rakontojn kaj ĉapitrojn, kiuj prezentas iun fremdan nacion en negativa lumo.

La kongreso ricevis vastan atenton en la gazetaro. Interalie aperis karikaturoj de konataj kongresanoj.

La kunsidon de pacifistoj organizis Aarne Selinheimo, aktivulo de la finna militrezista movado kaj fondinto de pacsocieto de finnaj esperantistoj kun la simpla nomo ”Ligo”. Ĝin malfermis Felix Iversen, matematikisto, kiu dum jardekoj prezidis la sendependan pacmovadon de la lando. Atente partoprenis Rudolf Carnap, kiu estis fariĝonta unu el la plej famaj filozofoj de la 20-a jarcento.

En la blindula kunveno grave rolis la poetino Varma Järvenpää (ekde 1928 Thilander), kiu verkis por la UK ankaŭ la poemon ”Bonvenon, gefratoj”. (En 1929 de ŝi aperis la poemaro ”El mia kantelo”.) Blinduloj krome havis propran kongreson dum la UK en la blindula lernejo de Helsinko kun 53 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝia plej fama partoprenanto venis el Ĉinio, la ruso Eroŝenko.

Kiel aparte elstara ekzemplo pri praktika utiligo de Esperanto okazis kadre de la UK la Dua Internacia Konferenco de Foiroj, al kiu oficiale invitis la direkcio de la Finnlanda Foiro. Partoprenis reprezentantoj de 16 komercaj foiroj eŭropaj. La konferencon organizis Konrad Ojala, dungita de la Finnlanda Foiro kiel sekretario de ties Esperanto-fako, kaj prezidis prof. J. Dietterle. Oni faris plurajn rekomendojn pri organizado de foiroj, i.a. pri ilia tempa kunordigo.

Ne mankis katolika, protestanta kaj hebrea diservoj. Protestantaj diservoj okazis dufoje. En ili predikis pastro Heino Pätiälä, redaktoro de la revuo Kristana Espero. Poste li iĝis konata kiel gvidanto de liberaj luteranaj paroĥoj, apartiĝintaj de la ŝtata eklezio.

Dum la semajno ŝvite laboris ĉefaj organoj de la movado. Rezultis la Kontrakto de Helsinko pri la organizaj kadroj de la neŭtrala movado. Antaŭe apud UEA ekzistis Esperantista Centra Oficejo kaj Konstanta Komitato de l’ Kongresoj. En Helsinko estis starigita Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj (Ko-Ro) kaj Internacia Centra Komitato (ICK), kies ses membrojn kune nomumis UEA kaj Ko-Ro.

ICK kunordigis la komunajn taskojn de la movado, kiel internacia informado kaj informado en landoj sen movado. Krome ĝi okazigis la UK-ojn, komisiante ilian organizon al loka organiza komitato. Tiu aranĝo restis ĝis la akcepto de la Interkonsento de Kolonjo en 1933, per kiu ICK ĉesis funkcii kaj UEA iĝis ĝia jura posteulo. UEA, kiu antaŭe havis nur individuajn membrojn, ekde tiam inkluzivis ankaŭ landajn asociojn, kiuj eĉ ricevis decidan povon en ĝi.

La kongreso ricevis eksterordinare vastan atenton en la gazetaro tutlande. Apenaŭ estis gazeto, kiu ne raportis pri la UK. Multaj gazetoj enhavis detalajn raportojn ĉiutage, interalie la tutlandaj gazetoj de la ĉefurbo, kiuj aperigis tekstojn ankaŭ en Esperanto. Aparte menciindas la konservativa Uusi Suomi, kies ĉarma specialaĵo estis trafaj karikaturoj de kongresaj protagonistoj desegnitaj de Tauno Miesmaa.

La liberala Helsingin Sanomat povis sendi al la UK raportiston, kiu scipovis Esperanton. Temis pri la juna Uuno Kailas, kiu en 1918 publikigis finnan tradukon de la Zamenhofa poemo ”La vojo”. Li estis fariĝonta unu el la ĉefaj finnaj poetoj de la 20-a jarcento, sed bedaŭrinde lia interesiĝo pri Esperanto ne daŭris. Vaste raportis ankaŭ la maldekstra Suomen Sosialidemokraatti, kies artikolo eĉ katalizis grandan skandalon fine de la UK.

Por la fino eblus ĝeneraligi la titolon ”Kulmino de la juna movado” al ”Kulmino de la finna movado”. Neniam antaŭe informado pri Esperanto en Finnlando estis same abunda. Ĉar ankaŭ oficialaj rondoj pozitive kaj subtene rilatis al la UK kaj Esperanto, estus nature supozi, ke tio donis fortan antaŭenpuŝon al Esperanto en la lando. Fine de la kongreso okazis tamen io, kio estis enorma bato al la finna movado.

En la lasta kongresa tago aperis en Suomen Sosialidemokraatti Esperantlingva artikolo pri la stato de la laborista klaso en Finnlando. Ĝi akre atakis la dekstran regantaron de la lando. Same kiel en antaŭaj tagoj, fasko de la numero estis metita por distribuo en la kongresejo, sed, furioza pro la artikolo, la dekstra LKK-prezidanto Sandström forĵetis la gazetojn. Pri tio raportis la LKK-ano Kostiainen en la samvespera laborista kunveno, kie la publiko forte kondamnis tiun agon kun krioj ”Honto! Honto!”.

La dumkongresa harmonio de LKK ŝanĝiĝis en unu momento en reciprokan malamon. Tio paralizis la landan movadon kaj faris ĝin nekapabla utiligi la pozitivan eĥon de la UK por sia plua kresko. Male, la sinteno en la gazetaro fariĝis negativa, ĉar Esperanto montris sian ”veran vizaĝon” kiel afero de komunistoj.

Kursoj apenaŭ allogis plu lernantojn, la altkvalita Esperanta Finnlando ĉesis aperi kaj la movado ankaŭ formale dividiĝis per la fondo de Laborista Esperanto-Asocio en la sekva jaro. Universala Kongreso okazis poste trifoje en Finnlando, sed Esperanto ne plu reatingis la forton kaj pozicion, kiujn ĝi havis je la tempo de la 14-a UK.

Osmo Buller

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-10-16 16:17

Dankon pro la bonega artikolo! La subiteco kaj amplekso de la kongresfina kolapso certe ankoraŭ bezonos detalajn studojn. Eble estis dekomence iom riske doni kongreson al Finnlando nur kvar jarojn post ties inter(civita)na milito. Eble inter la malgranda intelektularo de la lando jam estis dubantoj kaj kontraŭuloj de Esperanto, kiuj unue devis silenti pro la oficiala apogo al la kongreso, sed tuj kaptis la okazon kiam eblis diri ion negativan pri ĝi. Fine, oni devas ankaŭ rilati kritike al la opinio de Setälä, ke la incidento malfaciligis Esperantan agadon eĉ ĝis post la Dua Mondmilito. La disdivido inter “burĝaj” kaj “laboristaj” asocioj koncernis ankaŭ ekzemple la sportan vivon de Finnlando, tamen oni ne ĉesis interesiĝi pri sporto.

Tjeri
2022-10-17 7:26
Respondo al  Jouko Lindstedt

doni kongreson al Finnlando nur kvar jarojn post ties inter(civita)na milito
Ne eĉ tri jarojn, fakte (majo 1918 > marto 1921)

Osmo Buller
Osmo Buller
2022-10-17 9:21
Respondo al  Jouko Lindstedt

Efektive necesas pliaj studoj. Aparta laborista E-movado ne vere naskiĝis pro la incidento, sed laboristaj kluboj jam ekzistis. En la landa kongreso en 1921, kie oni decidis inviti UK, okazis ankaŭ laborista kunveno kun ĉ. 40 partoprenantoj sub prezido de Setälä. Tie oni instigis al fondo de laboristaj kluboj, ĉar ili plifaciligus propagandi por Eo inter laboristoj.Oni elektis komisionon, kiu ricevis i.a. la taskon “efektivigi la fondon de tutlanda ligo”. La kongresfina incidento plirapidigis tiun celon kaj kaŭzis, ke la skismo de la movado iĝis pli akra. Alie la neŭtrala kaj laborista asocioj eble estus pli kunlaboremaj kaj la laborista eble eĉ aliĝinta al EAF kiel faka sekcio, sed ĉio tio ne estis imagebla, ĉar la incidento tiom venenis la etoson.

chielismo
2022-10-24 11:30
Respondo al  Osmo Buller

Kio estas bontemplano, kiun vorton vi skribas en via artikolo?

Kalle Kniivilä
2022-10-24 13:04
Respondo al  chielismo

Temas pri la kontraŭalkohola movado.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Senalkohola_kulturo