Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Mezorienta kunveno okazis laŭplane

Mezorienta kunveno okazis laŭplane

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-13 06:28
Okazis laŭ plano la 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano de la 29-a de marto ĝis 1-a de aprilo 2013 kun postkunvenaj ekskursoj la 2-an kaj 3-an de aprilo.

Partoprenis ĝin proksimume 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiu aldoniĝis ankaŭ la vizito de lerneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan.

Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun parolas la armenan kaj esploras pri armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.

Jen kiel, danke al la surloka organizantino, Karine Arakelyan, priskibas la okazaĵon unu le la eŭropaj partoprenintoj, Didier Izacard:

Mi ŝatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn, pro la perfekte organizita restado dum la 6-a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo. . . . mi bonege ĝuis la etoson inter ni ĉiuj partoprenantoj, la bonajn (troajn) manĝojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, iel foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco... Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj ĝentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontraŭis la varmecon de la suno post tiu ĉe ni longfrosta vintro!

Aparte kontenta pro la okazaĵo estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Özdizdar:

Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon… Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon… Isabelle, la franclingva instruistino en mia lernejo, kiu ankaŭ partoprenis, sukcesis paroli esperante kaj ŝi daŭre parolas Esperanton kun mi. . .. Ni manĝis bonege. Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama. Ĉio glate iris laŭ la plano…. Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj vizitis la ‘’Genocidan Muzeon’’ sen problemo. Fine mi povas diri ke ni ĉiuj estis tre kontentaj…

Kaj nun, ĝis revido al la 7-a Mezorienta Kunveno venontan jaron en Tbiliso, Kartvelujo, kie la movado renaskiĝas.

Raportis: Renato Corsetti
arkivita en: