Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / La movado en Indonezio reviviĝas

La movado en Indonezio reviviĝas

de Redakcio Laste modifita: 2013-05-15 06:15
Dum la ĵusa Indonezia Esperanto-kongreso estis fondita landa Esperanto-asocio. La kongreson ĉeestis reprezentanto de la ministerio de eksteraj aferoj, kiu diris, ke oni proponos kurson de Esperanto al indoneziaj diplomatoj. Ni intervjuis Heidi Goes, kies instruvojaĝoj kondukis al la vigliĝo de la movado.
La movado en Indonezio reviviĝas

La Indonezia kongreso

En la iama nederlanda kolonio Indonezio ekzistis relative aktiva Esperanto-movado, kiu tamen preskaŭ estingiĝis en la 1960-aj jaroj. Post kelkaj instruvojaĝoj de la belga esperantisto Heidi Goes en la lastaj jaroj reaperis ĝermoj de movado. Ŝi estis multfoje intervjuata en indoneziaj amaskomunikiloj, faris lecionojn en universitatoj, kaj dum ŝia lasta vojaĝo okazis sukcesa Indonezia Esperanto-kongreso.

Heidi Goes estis unu el la prelegantoj dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA fine de aprilo. Libera Folio kaptis la okazon por intervjui ŝin pri la evoluoj en Indonezio.

Libera Folio: Ĉu vi havas personan rilaton al Indonezio?

Heidi Goes: – Jes, mi havas tie tri patrinojn, kaj bedaŭrinde nur du patrojn, ĉar unu jam forpasis. Mi loĝis tie dum unu jaro, per kultura interŝanĝprogramo, tuj post la mezlernejo en la lerneja jaro 1994-95.

Libera Folio: Kaj poste vi revenadis kelkfoje?

Heidi Goes: – Nur en 2004 mi revenis la unuan fojon. Post mia jaro en Indonezio mi ekstudis en universitato kaj akiris tri diplomojn, ĉar mi volis studi pli kaj pli. Kaj intertempe mi ankaŭ naskis mian filon kaj ne multe povis vojaĝi. Kiam mi ja vojaĝis, tiam al Afriko, ĉar miaj studoj temis pri Afriko.

Libera Folio: Kiam vi lernis Esperanton?

Heidi Goes: – En 1990.

Libera Folio: Kiam vi ekhavis la ideon kombini Esperanton kaj Indonezion?

Heidi Goes: – Mi verkis mian disertaĵon pri Esperanto en Afriko. Jarojn poste UEA petis min reverki ĝin en Esperanto por eldoni libroforme. Tio estis en 2006, mi faris tion, ĝi eldoniĝis en 2007, kaj por tiu reverkado mi faris esplorojn en bibliotekoj kaj arkivoj. Mi tiom ŝatis la esploradon, ke mi volis tuj havi novan temon. Do mi elektis Indonezion, ĉar mi konas ĉiujn fontolingvojn -  Esperanton, la nederlandan kaj la indonezian. Malmultaj aliaj povus kaj volus fari tion. Kaj en tiu tempo oni aŭdis tre malmulte pri Esperanto en Indonezio, do mi pensis ke ne estas multo por eltrovi, eble sufiĉe por unu artikolo.

Libera Folio: Ĉu temis pri universitata studo aŭ privata iniciato?

Heidi Goes: – Estis mia propra ideo, mi simple tiom volis esplori ion, kaj pensis ke la temo estas facile superrigardebla. Mi komencis esplori ĉi tie en la Centra Oficejo la tagon post la malferma tago en junio 2007, kiam mi prezentis mian libron. Dum ĉirkaŭ du jaroj mi esploris en bibliotekoj, kaj mi vidis, ke fakte estas multe pli da materialo ol mi pensis.

– Vere estis forta movado en Indonezio antaŭe, sed ekde 1962 estis multe malpli, kaj post 1965 mi trovis nenion plian pri tiu epoko. Mia unua penso estis, ke tio estis pro la forpaso de Datoe Toemenggoeng, kiu vere estis la motoro de la movado en Indonezio ekde 1950, kaj ŝi forpasis en 1962. Sed intervjuante indoneziajn veteranojn en Indonezio, mi malkovris ke la plej grava kaŭzo de la malapero de la movado estis politika.

– Post nesukcesinta puĉo la 30an de septembro 1965 la reĝimo ekpersekutis komunistojn, ĉinojn, kaj ĉiujn kiuj estis iom maldekstraj. Multaj esperantistoj estis ĉindevenaj, kaj ĉinoj ne plu rajtis kunveni. Plie, ili ankaŭ ne plu kuraĝis kunveni kaj eĉ foje bruligis siajn korespondaĵojn el Ĉinio kaj orienta Eŭropo por ke ne estu troveblaj spuroj de kontakto kun komunismaj landoj. Oni cetere ne devis estis komunisto por esti murdita. Multaj homoj kaptis la okazon por murdi delongajn malamikojn (vidu pli pri tio en Vikipedio). Esperanto-revuoj el komunismaj landoj, kiujn la indoneziaj esperantistoj ricevis, ne plu rajtis eniri la landon.

Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon denove veturi al Indonezio kaj instrui tie Esperanton?

Heidi Goes: – En aprilo 2009 mi ricevis mesaĝon de Internacia Vegetarana Unio, IVU, pri azia vegetarana kongreso okazonta en la insulo Batam en Indonezio. Mi pensis, ke ĉar mi jam kvin jarojn ne estis en Indonezio, kaj ĉar mi volas esplori Esperanton en Indonezio, mi kombinu la aferojn kaj veturu al la kongreso.

– Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko mi parolis pri tio kun Lee Jung-kee, kiu tiam estis la prezidanto de KAEM, la komisiono de UEA pri la azia Esperanto-movado. Li proponis ke mi ankaŭ instruu Esperanton en Indonezio. Dum septembro kaj oktobro mi havis tempon aranĝi la aferon ‒ por trovi interesiĝantojn mi kontaktis homojn per Facebook kaj per Couchsurfing kaj homojn kiujn mi jam konis. Tiam mi instruis dum tri semajnoj.

– Poste mi reiris en 2010, ĉar okazis monda vegetarana kongreso en Ĝakarto. Tiam mi denove kombinis la aferon kun instruado kaj revidis homojn kiuj jam lernis en la antaŭa jaro. Estis multaj novuloj, ne ĉiuj daŭrigis, sed estis almenaŭ sufiĉe por krei kelkajn klubojn. En la dua vojaĝo mi iris ankaŭ al du novaj urboj, al la dua kaj tria plej grandaj urboj de Indonezio.

Libera Folio: Kiom da homoj laŭ vi restis, do lernis Esperanton kaj ne tuj malaperis?

Heidi Goes: – Estas nun sume kvar vojaĝoj, sed pri la lasta ni ankoraŭ ne kalkulu. Do estas nur dekoj, kiuj vere daŭrigis, el eble pli ol mil, al kiuj mi enkondukis Esperanton. Ekzemple en unu universitato oni proprainiciate invitis min prelegi, ĉar unu profesoro interesiĝis pri Esperanto. Venis pli ol 200 homoj, sed oni kompreneble ne povas atendi ke ĉiuj ili daŭrigos. Tamen ili almenaŭ eksciis ion pri tio, kio estas Esperanto, kaj el ili kelkaj poste venis al la klubo.

Libera Folio: Vi ŝajne ricevis multe da atento en la amaskomunikiloj. Tio estas parte komprenebla, ĉar vi venas de fora lando kaj tamen parolas la lokan lingvon, sed kio plia laŭ vi influis la interesiĝon?

Heidi Goes: – Helpas, ke ili fakte neniam aŭdis pri Esperanto. Estas io nova por ili. Allogas ankaŭ, ke estas io neŭtrala, kaj ke oni povas trovi per ĝi amikojn en eksterlando. Preskaŭ ĉiuj uzas Facebook, kaj tre volas havi eksterlandajn amikojn tie. Ofte jam dum mia leciono ili komencas skribi vortojn en Esperanto en Facebook. Multaj kompreneble restas ĉe tiuj komencaj frazoj, sed kelkaj tamen daŭrigas.

Libera Folio: Lastatempe oni eksciis ke eĉ lernejo por indoneziaj diplomatoj interesiĝas pri Esperanto. Kion konkretan oni povas jam diri pri tio?

Heidi Goes: – La diskutoj ankoraŭ daŭras, sed Pribadi Sutiono, reprezentanto de la ministerio de eksterlandaj aferoj, kiu ĉeestis dum la malfermo de la Indonezia kongreso, diris dum la malfermo, ke la planata lingvolernejo de la ministerio de eksterlandaj aferoj havos ankaŭ kursojn pri Esperanto. Li poste ripetis tion al ĵurnalistoj.

– Li ankaŭ diris ke jam antaŭe estis interesiĝo pri Esperanto inter la diplomatoj en Indonezio, sed ke ilia fakulo pri Esperanto forpasis, kaj poste nenio plu okazis. La ĉefo de la persono, kiu fakte venis al la kongreso, mem interesiĝas pri Esperanto. Li blogis pri tio en 2011, kaj tiel mi trovis lin, ĉar ofte mi serĉas en la reto tekstojn kiuj mencias Esperanton kaj Indonezion. Montriĝis, ke li estas gravulo en la ministerio, havas la rangon de ambasadoro. Li mem ne povis veni al la kongreso, sed sendis reprezentanton.

Libera Folio: Kian subtenon vi ricevis de la movado por viaj vojaĝoj?

Heidi Goes: – Por la unua vizito mi ricevis subtenon de Esperantic Studies Foundation, ĉar mi iris por esploro. Ankaŭ KAEM ĉiam subtenis, sed grandan parton de tiu mono mi fakte uzis por lerniloj kiujn mi disdonis. Por la lastaj du vojaĝoj plej granda parto de la subteno venis de individuaj esperantistoj.

Libera Folio: Kion plian laŭ vi povus fari la organizita movado, kaj unuavice UEA?

Heidi Goes: – Ili povus iom pli interesiĝi kaj doni konsilojn. KAEM/UEA ja parte subtenis finance, sed konsilojn mi ne ricevas, nek de UEA, nek de KAEM. Ili (UEA kaj KAEM) ja enmetas mian agadon en sian jarraporton. Mi esperas, ke la novaj estraroj de KAEM kaj UEA estos pli helpemaj tiurilate. Mi emfazu tamen ke la CO ja ĉiam estas helpema.

– Mi jesis al la demando de Lee Jungkee iri instrui en 2009, kvankam mi apenaŭ iam antaŭe instruis, kaj mi ja ŝatas fini aferojn, do ne lasi la aferon tiel senhelpe post komenco de instruado. Sed tio ne signifas ke mi tuj, konsentinte pri instruado, scias kiel fari ĉiujn sekvajn paŝojn ĉe ebla sukceso, ekzemple kiel landa asocio devas esti fondita, aŭ pri kio alia mi devas pensi, kiel ekzemple la trejnado de instruistoj. Feliĉe dum la kongreso en Bogor ĉeestis du spertuloj kiuj helpis pri la starigo de la asocio, sen ili mi ne estus sukcesinta.

– Nun daŭre restas multe da laboro. Homoj demandas pri ĉiuspecaj aferoj kiujn la asocio devus fari, sed ĝi ekzistas nur de kelkaj semajnoj kaj havas enorman laboron antaŭ ol ĝi povos vere ekfunkcii. Do mi ankaŭ petas iom da pacienco.
arkivita en:
Vilius Normantas
Vilius Normantas diras:
2013-05-07 09:05
"Jeis, mi havas tie tri patrinojn, kaj bedaŭrinde nur du patrojn, ĉar unu jam forpasis"
Interese.. Do entute ŝi havis 6 da gepatroj? Ĉu temas pri iu alia senco de "patreco", ol kutima?
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-05-07 10:56
Mi legante stumblis ĉe la sama loko kaj scivolas la klarigon.

Ĉiuokaze gratulon al Heidi Goes pro la sukcesa iniciato.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-05-07 12:27
Ŝi skribis tuj poste: "Mi loĝis tie dum unu jaro, per kultura interŝanĝprogramo, tuj post la mezlernejo en la lernejajaro 1994-95." Do eble temas pri gastogepatroj.
Heidi Goes
Heidi Goes diras:
2013-05-07 17:09
Jes, Sebastian, vi pravas. temas pri tiel nomataj gastgepatroj (host parents) kiujn mi 'ricevis' dum tiu jaro. Mi ankau havas 3 fratojn, 6 fratinojn, kaj multajn onklinojn, onklojn, genevojn, gekuzojn... sed tiujn mi ne chiujn vizitas chiufoje...;-)
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-07 18:39
Per sia mirinda agemo, Heide Goes brile remalkovris tutan landegon por Esperanto! Shia tre interesa sperto provizas lau mia opinio freshan, tre solidan evidencon pri kelkaj strategiaj aspektoj kiujn mi trovas gravaj:

1. la kreskigho-spaco de la Esperanto-socio ankorau restas tre granda, aparte en la nuna interreta epoko, kion jam montris lernu.net kaj aliaj retkursoj.
La shancoj plivastigi la limojn de la Esperanto-uzantaro neniel estas jam elcherpitaj, malgrau la impreso kiun false provizas la chiamaj renkontighoj kun la samaj homoj (krom tiuj kiuj intertempe forpasis...).
Alivorte, la genia kreajho de Zamenhof, kunkonstruita de jam 5 au 6 generacioj, neniel estu kondamnita al ghiaj nunaj malmultnombreco kaj senpoveco.

2. Kiel ni chiuj spertis, la sola emo amikighi al aliaj homoj tra la mondo estas tute respektinda motivo kiu inspiras iuspecajn homojn al interesigho pri kaj eklernado de Esperanto. Oni ne nepre bezonas endoktrini chiun al politike konscia batalanto kontrau la lingva imperiismo, rezistanto kontrau la tutmonda hegemonio de iu etnolingvo, ktp. Por multaj homoj, Esperanto tute ne estas rekta politika batalilo por io ajn sed irinda pado per kiu atingi aliajn lokojn kaj homojn.

3. La efiko de la politike motivitaj persekutoj, ech se ne direktitaj specife kontrau Esperanton, ja povas esti mortige bata al ghi, pro ghia ligo al aliaj socipolitikaj realajhoj. Danke al Ulrich Lins kaj aliaj esploristoj, ni nun scias multon pri la Esperanta flanko de la detrua efiko de la 20-jarcentaj totalitarismoj (naziismo kaj stalinismo), kaj danke al homoj kiel Detlev Blanke ni lernis pri la apartaj trajtoj kaj limoj de la renaskigho/vivo de Esperanto sub la realaj kondichoj de la t.n. "socialisma" landaro. Sed la eltrovajho de Heidi pri la efiko de la terura indonezia genocido sur la tiulandan Esperanto-movadon estas tute surpriza, vere interesa kaj, fakte, dolora.

4. Tute ne estas esenca kontraudiro inter la okupigho pri esperantologiaj esploroj kaj la agado favore al Esperanto, sed en la admirinda persono de Heidi Goes tiuj du necesaj aspektoj de nia socia fenómeno brile esprimighis ligitaj inter si. Danke al shi kaj al viziokapablaj homoj kiel Lee Jung-kee, ni nun scias pri la historio de nia afero en Indonezio, kaj rehavas movadon tie!!

Post kelkaj malgajaj tagoj kiujn mi travivis pro kelkaj trajtoj de la Esperanto-socio, la intervjuo al Heidi ghojigis min. Koran dankon kaj fortan gratulon al shi!
Dianne Gwendoline Lukes
Dianne Gwendoline Lukes diras:
2013-05-08 09:24
Mi tre gratulas vin, Heidi, pro tiel bone, ke vi disvastigi la ideon de Esperanto tra Indonezio kiel vi faris. Vi vigle instigis suficxajn personojn, ke vi povis starigi la Indonizian Esperanto-Asocion kaj konduki la unuan Indonezian Esperanto-Kongreson. Gxi estis mirinda.
Sed tiu nur estas komenco kaj la nova Asocio certe bezonos, ke vi dauxros la kontakton kun ili. Kiel Hose Antonio admiris, vi bone ligigxis al la socio kaj ili sendube ligigxis al vi. Ecx daurigi la kontakton per fejsbuk tre helpos ilin.
Dankon pro plenumi mian revon por Indonezio.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-05-08 16:06
Refoje gratulante por vere escepta laboro de Heidi, mi eluzas la okazon por provi inciati alispecan E-agadon kiu prezentiĝas pro la fortiĝo de la indonezia E-movado.
Jam sufiĉe longe oni parolas en EEU-estraro pri la eblo organizi en Eŭropo konferencon pri la indonezia lingvo por montri al EU ke ekzistas regiona lingvo ekestinta surbaze de politika decido. Mi ne eniros ĉi tie en la teorion pri tio ke la indonezia lingvo estas unu el la plej brilaj ekzemploj kiel en novestiĝinta ŝtato post la dua mondmilito kun miloj da insuloj kaj miloj da lingvoj kaj lingvetoj oni povas decidi ke la tutŝtata lingvo ne estos la plej forta en tiu regiono kaj ne eksa kolonia sed novkreita neŭtrala (baze de la malaja, sed nova kaj grave normigita laŭ la propra gramatiko kaj vortaro).
Mi petas Heidi kaj indoneziajn esperantistojn, ĉu ili konas fakulojn inter si kiuj kapablus en Esperanto prelegi pri la postmilita evoluo de la indonezia lingvo, aparte ĝia enkonduko en la lernejoj kaj medioj. Se jes, EEU klopodos trovi monon por inviti ilin al konferenco organizota post du au tri jaroj.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-05-08 23:16
Antau la indonezia kongreso mi private kontaktis Heidi-n por sugesti al shi tiurilate la nomon de la plej grava leksikografo inter la germana kaj Esperanto (prof. Erich-Dieter Krause), kiu ankau ludis simiulan rolon inter la germana kaj la bahasa.

Li provlegis la indonezian shlosilon kiun Heidi kunmetis en 2009. Eble li estus la plej kompetenta E-lingva fakulo, char tre probable ankorau ne estas iu indonezia lingvisto mem kapabla prelegi en Esperanto pri la bahasa.

 
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-05-08 23:52
Sinjoro Krause estas lingvisto. Mi serchas sociologojn, historiistojn, kiuj sekvis la evoluon de la enkonduko de la lingvo en publikaj aferoj.
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-06-15 01:23
Kara Heidi,Sendu junan kaj Esperantokapablan movadiston al Chinio, kaj ni povos arangxi senpagan vojagxon en Chinio. Fakte, nur semi ne estas sufucxe, ankau ni devas kultivi niajn semojn.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-15 17:56
La Eo-movado kondutas kiel Ruslando kaj similaj shtatoj, kiuj automate rifuzas chion, kio venas el Usono, EU, Okcidento.

Kial la tuta maldekstrisma parto de la Eo-movado ne malaperas al Ruslando, Chinio, ktp. kie ili povus lauplache, senlime kaj senghene krachi kaj kriachi kontrau la angla lingvo, Usono, EU, Okcidento ktp., ricevante ech la vervan apogon de tiuj shtatoj. Se al UEA malplachas, ke la shildoj en la amsterdama flughaveno estas en la angla lingvo, kial UEA daure sidejas en NL kaj ne translokighas al Moskvo, au Pekino, Hanojo au Havano? Nura problemo tie estos, ke la samseksemuloj ne estas bonvenaj.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-16 10:55
Sed Andy, kio venanta el Usono, EU aŭ la ĝenerala Okcidento estas utiligebla por la Esperanto-movado?