Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon

Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-25 14:11
Ĉu vizito al la muzeo pri la genocido de armenoj en Turkio estu en la oficiala programo de la 6-a Mezorienta kunveno, kiun planas partopreni deko da turkoj? Tiu demando ŝajne gvidis al la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro de Armenia Esperantista Unuiĝo, kaj nun minacas la tutan aranĝon.
 Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon

La muzeo de la armena genocido

Esperantistaj mezorientaj kunvenoj okazas ekde la jaro 2008, kaj ilian organizadon en la praktiko kunordigas Renato Corsetti, sekretario de la komisiono de UEA pri agado en Meza oriento kaj norda Afriko.

La unua Mezorienta kunveno okazis en Jordanio. En 2009 kaj 2010 la aranĝon gastigis Turkio, kaj en 2011 ĝi devus unuafoje esti organizata en Irano. Tamen la kunveno estis lastmomente nuligita pro nestabileco de la situacio en la regiono.

En 2012 la aranĝo denove okazis en Turkio, kaj fine de marto 2013 ĝi laŭplane devus unuafoje kunveni en Erevano, la ĉefurbo de Armenio. Tamen komence de decembro la prezidanto de Armenia Esperantista Unuiĝo, Susanna Baghdasaryan, anoncis la nuligon de la aranĝo kaj sian propran demision, ĉar ŝi ne povis interkonsenti kun Renato Corsetti pri la proponita programo de la kunveno.

Lige kun sia demisio ŝi kontaktis Liberan Folion kaj mallonge klarigis sian decidon:

— Mi kontaktas vin ĉar okazas multaj problemoj kun Renato Corsetti rilate al nia proponita programo por la kunveno, kaj post intensa korespondado mi decidis ne okazigi ĝin, ĉar li ne ŝatis kaj forigis multe el ĝi sen nia konsento. Mi korespondos ankaŭ kun UEA kun la celo provi ĉesigi la aranĝon en Armenio.

Responde al demandoj de Libera Folio Renato Corsetti kaj la nova estraro de Armenia Esperantista Unuiĝo tiam asertis, ke la aranĝo okazos laŭplane. Sekve Libera Folio ne raportis pri la ŝajne sensignifa konflikto.

La supozebla ĉefa kialo de la konflikto iĝis publika nur la 23-an de februaro, kiam Golos Armenii, gazeto de rusiaj armenoj, aperigis intervjuon de la eksprezidanto de AEU, Susanna Baghdasaryan, en kiu ŝi klarigis la esencon de la konflikto. Laŭ ŝi, Renato Corsetti postulis, ke en la oficiala programo de la kongreso ne estu vizito al la muzeo kaj monumento de la genocido de armenoj en Turkio, ĉar tio povus esti malagrabla al iuj partoprenantoj.

La gazeto titolas sian artikolon "Ne eblas permesi Esperanto-konferencon de Mezorientaj landoj en Armenio", kaj donas ampleksan lokon al la argumentoj de Susanna Baghdasaryan:

Artikolo pri Mezorienta kunveno— Mi memorigis al Corsetti, ke dum la periodo de la Genocido, kaj ankaŭ poste, multaj esperantistoj el la tuta mondo kore partoprenis en la sorto de armenoj, kiuj suferis je la manoj de la turkaj ekzekutistoj, helpis al ili kaj subtenis. Honoron kaj laŭdon al ili! Sed kiel ili komprenus tiun hontindan historion, kiu bedaŭrinde okazas en niaj tagoj? Ke vizito en la Muzeo de la Genocido, referenco al la por armenoj tragikaj paĝoj de la historio, kiu estas ankaŭ historio de Turkio, estu forstrekita surbaze de tio, ke tio estus malagrabla al la gepatroj de turkaj infanoj kiuj venas al Armenio. Vidu, ili estos nekontentaj, kaj tial neniu el la partoprenantoj de la kunveno vizitu la Muzeon de Genocido? Ĉu oni povus akcepti tian cinikecon, kun klara provo ofendi la honoron kaj valoron de la nacio?! Kiu povus pensi, ke simila afero povus okazi flanke de socia organizaĵo, kiu tenas sin flanke de politiko, kies celo estas ĝuste la solidarigo de la homoj, ilia proksimigo unu al la alia helpe de la lingvo?

La gazeto citas la novan lokan organizanton de la kunveno, Karine Arakeljan, kiu diras, ke efektive en la programo de la kunveno ne estas vizito al la muzeo, sed ke dezirantoj kompreneble povas viziti ĝin memstare.

Sed se mankas la vizito al la muzeo, la kunveno prefere tute ne okazu, konkludas la gazeto:

Laŭ nia opinio, ne povas esti ajna dubo pri tio, ke la koncerna kunveno en ĉi tiaj cirkonstancoj ne devas okazi en Armenio. Oni ne povas permesi ofendon al sia valoro kaj honoro, ne eblas ŝajnigi, ke pluvas, kiam oni kraĉas sur onian vizaĝon, estas hontinde iĝi la fifama kvina kolono interŝanĝe kontraŭ tre dubindaj dividendoj. Oni devas honti…

Tamen en la oficiala programo de la kunveno, kiu legeblas en la vikio de UEA, la vizito al la muzeo de genocido estas notita. Ĝi laŭplane okazos lunde la 1-an de aprilo je la 14-a horo.

Libera Folio sukcesis kontakti la vicprezidanton de Armenia Esperantista Unuiĝo, Meri Tiracujan, kiu okupiĝas pri la organizado de la kunveno. Ŝi tre bedaŭris ekscii, ke interna konflikto de la armenia Esperanto-movado nun disvastiĝas internacie kaj ankaŭ en nacilingva medio.

Meri Tiracujan: — Ni sciis, ke nia eksprezidantino komencis ĉion faraĉi, por detrui la Esperantan movadon en Armenio. La kaŭzo estas ŝia nereelekto. Ni ne volis skribi al la internacia Esperanto-movado pri tio, sed ni provis solvi la problemon en nia lando. Bedaŭrinde ŝi komencis ŝian agadaĉon uzante la nacian demandon, kiu en Armenio estas tre diskutebla. Kompreneble, ke ni ĉiuj volas vivi en paco kaj amikeco kun ĉiuj. Historiajn eventojn neniu forgesas, sed uzi naciajn sentojn de la popolo por siaj propraj celoj estas malbonega ago. Ni ĉiuj faros ĉion, por ke la konferenco okazu.

Libera Folio: Ĉu la konflikto ricevis atenton en aliaj nacilingvaj amaskomunikiloj, krom tiu ŝajne ne ege influa ruslingva gazeto de rusiaj armenoj?

Meri Tiracujan: — Ni ankoraŭ ne scias, mi ĵus eksciis pri tiu ĉi artikolo. Estas terure por nia Esperanto-agado. Mi timas, ke ĝi ricevos atenton, ĉar en nia lando tiu ĉi nacia demando estas tre diskutata.

Responde al nova demando de Libera Folio, Renato Corsetti sendis kopion de letero, kiun li adresis al la gazeto Golos Armenii. En ĝi li atentigas, ke la priparolita vizito al la muzeo kaj monumento de la genocido ja estas en la programo de la kunveno.

"Per prenado de frazoj ekster la kunteksto de la diskutado dum oni parolas pri la estonta programo oni povas ŝajnigi multon, sed la realo estas pli obstina. Esperante vidi vian belan landon baldaŭ kaj invitante reprezentantojn de via ĵurnalo partopreni kaj raporti, mi salutas vin tre amike", li finas sian leteron.

Al Libera Folio li pretas doni nur la jenan unufrazan komenton:

— Mi preferas ne eniri la malsimplan situacion ĉirkaŭ la lastaj elektoj de la estraro de la armena asocio.

 

arkivita en:
Robert Jean Leleu
Robert Jean Leleu diras:
2013-02-24 21:47
Estus facila havi 2 horojn malplenajn «liberaj horoj», kaj sciigi al la partoprenantoj ke en 2 horoj oni povas facile viziti ja muzeon. Eble estas kelkaj Turkoj esperantistoj, kiuj ne estas stultuloj, ĉu ?

Robert, el Francio
Suano
Suano diras:
2013-02-25 07:51
Evidente, ke Renato Corsetti sin tenadis nepermeseble kaj nun manovras. Brave, Susanna! Renato for!
Sergeo Tyırin
Sergeo Tyırin diras:
2013-02-25 14:08
Mi sekvas la retliston de MK, sed ekscias pri la afero nur nun el LF. Neniu eĉ eta komento aperis pri tio en la listo...
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-02-25 16:13
Ni ne rajtas struti, char nia Esperanto estighis, travivis kaj provas plu viv(et)i en tiu chi neideala mondo, che homaro en kiu dauras la efiko de akraj doloroj, vundoj, diverstipaj afliktoj.

Char neevitebla, alfrontenda sekvo de antauaj kaj nunaj terurajhoj, ili helpu nin malnaive zorgi pri la neceso daure eduki la popolojn al paca kunvivado, pri la danghereco de iuj formoj de naciismo, pri la valoro de chies homa vivo.

Esperanto kompreneble neniel povas solvi iun ajn el tiuj teruraj postlasajhoj, sed kiel iniciato kunliganta konkretajn homojn ghi ja povas helpi repacigi kelkajn unuopulojn. Kaj tio ja indas. Antau kelkaj jaroj min emociigis la titolo de biografia libro pri la jud-germana psikoanalizistino Frieda Fromm-Reichmann: savi unu homon estas savi la mondon (to redeem one person is to redeem the world). Mi ja kredas je tiu talmuda ideo: se nun tiuj E-lingvaj turkoj en Armenio havos la shancon viziti la muzeon pri la genocido, tio estos morala ago lau la Zamenhofa modelo.

Jes ja, char dum Zamenhof estis tre prudenta homo, li tamen firme denoncis la kontraujudajn pogromojn en Rusio okaze de sia solena parolado en la Gheneva UK. La emerghanta juro-nocio "genocido" estis tuj enkondukita en Esperanton flanke de Lapenna. Kaj la Esperanta traduko de la verko "Historio por Malfermi Estontecon -- Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio", kunverkita de pacamaj civitanoj de tiuj 3 landoj kies interrilato estas markita de ferocaj krimoj kaj militoj ghis antau nur 6 jardekoj, estas bela memorigo ke Esperanto ankau havas la potencialon iom utileti chi-rilate.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-25 16:58
Ne Rusoj kontraŭ Poloj, ne Germanoj kontraŭ Francoj, ne Armenoj kontraŭ Turkoj, sed... Armenoj kontraŭ Armenoj. Nenie vere brulas, ĝentlemanoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-25 17:15
Do, la turka-armena kverelo atingis nun ankaŭ la Eo-movadon. Gratulon!

Mi sugestas al la surlokaj organizantoj, ke ili amike akceptu la turkojn, kiuj eventuale ĉeestos tiun Eo-aranĝon kaj konduku ilin al la muzeo, se ili tion deziras, kie ili povu okupiĝi pri la historio de la genocido kaj de la armenaj-turkaj rilatoj. Mi ne pensas, ke aperos problemoj, se oni tie kondutos sobre kaj trankvile, kaj eble rezignos pri iuj unuflankaj propagandaj komentarioj kaj deklaroj, kiuj povus konduki al kvereloj. Se neniu deziras viziti la muzeon, pri kio oni povas interkonsenti, la problemo estas solvita.

En Oriento la homoj estas sufiĉe amikemaj, toleremaj kaj pacamaj, eĉ inter oficiale malamike inter si rilatantaj nacianoj. Laŭ la Esperanto-dogmatiko, oni estas unue homo kaj nur poste armeno aŭ turko. En la spirito de tiu sinteno la Eo-aranĝo tamen okazu en Armenio. La rusa gazeto poste eble povos raporti pri pozitiva surprizo. (Kvankam mi iom studis la armenajn-turkajn problemojn, mia sinteno eble estas tro naiva).

Sed sincere dirite, mi iom miris legante, ke turkaj e-istoj atendeble vizitos Armenion. Permesu la demandojn: Kiuj estas tiuj e-istoj? Ĉu temas pri simplaj homoj, veraj e-istoj, aŭ pri agentoj senditaj kiel provokistoj de la turka sekreta servo? Ĉu turkaj civitanoj entute rajtas, aŭ kuraĝas viziti Armenion? (Mi ne scias).

Mi mem estis antaŭ deko da jaroj en Armenio kaj renkontis tie senescepte sobrajn, realismajn kaj amikemajn homojn, sen ajna rasisma aŭ naciisma fanatiko. La armenoj faris al mi tre eŭropecan kaj civilizitan impreson, malgraŭ la terura materia malriĉeco, en kiu ili troviĝas, kaj malgraŭ iom “sovetieca“ mentaleco (kiu por okcidentanoj ja konservis sian ĉarmon). Cetere, en Erevano ekzistas alternativoj por viziti muzeojn. Kaj je tiu okazo oni povas iom lerni la armenan lingvon kaj do estus sufiĉe inteligente okupata.

Mi mem kunlaboris kun armenaj aktivuloj en Svislando kaj spertis la provokadon flanke de la turkoj, kiuj volis kun ĉiuj rimedoj eviti, ke publike oni parolu pri la genocido kontraŭ la armena popolo. Kiel konate, ĝis nun, Turkio oficiale neas la genocidon kontraŭ la armenoj. Flanke de Armenio estis faritaj multaj klopodoj por interpaciĝi kun la turkoj, sed Ankaro rifuzis ĉiujn proponojn kaj anstataŭ tio koleras, ĉar en okcidenta Eŭropo oni oficiale agnoskas la ekziston de la genocido. Oni do neniel povas kulpigi la armenojn pri la fiasko de tiuj rilatoj. La genocido estas science pruvita, kaj finfine la tuta mondo tion agnosku.

Mi ankaŭ ofte manĝas ĉe turkoj en Berno. Estas vere, ke diskuti kun ili pri la “armena demando“ aŭ la “kurda demando“ estas tre malfacile. Sed ofte temas pri malkleraj homoj, kiuj gvidas tiujn manĝejojn, kiuj eble estas influitaj de la oficiala turka propagando. Do, mi simple ne tuŝas tiujn temojn en la interparolado kun ili, ĉar mi konstatis, ke klarigi al ili alian vidpunkton pri tiuj temoj estas sensenca klopodo. Sed krom pri tiuj temoj oni povas paroli kun ili pri ĉio alia.

Ankaŭ la komunistoj, kaj Corsetti ja restis unu el ili, siatempe propagandis la amikecon inter la popoloj. Kompreneble, la simplaj homoj, kiuj estis ĝissate nutritaj de tiu truda, malsincera kaj hipokrita propagandaĉo, fariĝis tre suspektemaj kaj eltiris siajn proprajn konkludojn. Do, la tasko de Corsetti devus esti, ke tiaj aranĝoj ne estu nur organizitaj por propagandi la aferojn de UEA kaj por priparoli la proprajn e-istajn aferojn en la “verda getto“, sed kun la celo, ke la ĉeestantoj ankaŭ povu okupiĝi pri la surloka historio, por ke tiuj e-istoj ankaŭ iom kleriĝu kulture kaj intelekte, en formo de normala seminario ekster la "verda getto", kaj kun la partopreno de lokaj fakuloj. Se tiu plano montriĝas nerealisma, kaj se la veraj intencoj de la organizantoj montriĝas aliaj, en tiu aŭ alia direkto, oni devus entute eviti organizi Eo-aranĝojn en tiaj “problemlandoj“, inkluzive de Turkio, kie la homaj rajtoj daŭre ne estas respektataj, malgraŭ la kutimo, ke eŭropanoj amase veturas tien por ĝui malmultekostajn feriojn ĉe la maro en suda lando.
ENKHEE Chimedtseren
ENKHEE Chimedtseren diras:
2013-02-26 01:58
Mi pensas ke, vizitigi la partoprenontojn (devige) al la muzeo pri genocido estas ne tiel sagha decido.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-02-27 13:25
Komento de Murat Özdizdar, sendita al la redakcio de Libera Folio


Kara samideano,
Unue mi volas informi vin ke mi ege bedaŭras pri la komentoj en la revuo. Mi estas tute senkulpa pri la okazintaĵoj kaj multaj homoj skribis negative pri mi, mia lando (Turkujo) kaj la pensmaniero de Turkoj pri la armena-turka rilato.
 
Mi estas Murat Özdizdar. Profesie mi estas instruisto de ĥemio en mia lando. Mi aparte instruas Esperanton al miaj gelernantoj kaj ni kune organizas kaj partoprenas Mezorientajn Kunvenojn. Ni organizis la 2an, la 3an kaj la 5an kunvenojn en urbo Iznik, Eskiŝehir kaj Gaziantep laŭorde.
 
Pasinta jaro armenoj proponis organizi ĝin en Armenujo kaj komisiono akceptis la ideon… Ni interŝanĝis multajn ret-mesaĝojn kun la organizantino S-ino Suzanna Bagdasaryan kaj mi aldonas la lastajn mesaĝojn inter ni. Bonvolu tralegi mian afablan peton kaj la respondon de S-ino Bagdasaryan…
 
Do poste ni ŝanĝis kunlaborantinon de Mezorienta Kunveno… kaj daŭrigis la kunlaboron… trankvile… ĝis kiam S-ino Bagdasaryan skribis artikolon pri la okazintaĵo…

Vi eble scias ke ne estas diplomatia rilato inter Turkujo kaj Armenio… Mi timis ke oni ne povis permesi al ni veturi se oni vidas ‘’viziton al la Genocida Muzeo’’. Mi afable petis ‘’aŭ ni ne partoprenu la tiun ekskurson aŭ ŝanĝu nur la viziton al la muzeo’’… Mi ne skribis ke ĝi ne estu en la programo…
 
Antaŭ du monatoj mi vizitis Jerevanon kun la Nederlanda esperantisto Hans Peter Adriaanse kiu partoprenas preskaŭ ĉiujn MKojn… Mi veturis tien por fari la programon, vidi la hotelon kaj kontroli ĉu estas facile ricevi vizon aŭ ne ĉe la landlimo… helpe de S-ino Karine Arakelyan. Mi kaj Hans ankaŭ provis viziti la Muzeon kaj Monumenton de Armena Genocido… ni ne sukcesis ĉar kiam ni atingis la ejon.. oni jam ŝlosis la pordojn.

Persone mi ege bedaŭras pri la okazintaĵoj kiuj okazis antaŭ 100 jaroj en mia lando…
 
Amike salutas vin.
Murat Özdizdar


---

From: Murat Ozdizdar
To: Susanna Baghdasaryan
Sent: Tuesday, May 8, 2012 11:29 AM
Subject: RE: Demando kaj informo el Erevano
 
Bonan matenon Susanna,
 
Mi parolis kun la direktorino de mia lernejo… Ŝi diris al mi ke la vizito al ‘’Memoriga muzeo kaj monumento de la’’Armena Genocido’’ povas okazigi al nia lernejo malfacilaĵojn post la kunveno kvankam ĉiuj miaj gelernantoj estas mondcivitanoj kaj tre saĝaj gejunuloj… Kelkaj gepatroj povas kontraŭstari… kaj eĉ ne permesi la gejunulojn vojaĝi al via kunveno…
Mi petas vin aŭ ni ne ekskursu la 29an de junio aŭ almenaŭ ŝangu iom la programon NUR por ni.
 
Bonvolu scii ke por mi estas vizitinda la muzeo.
 
Amike salutas vin…
Murat Ozdizdar

---

From: Susanna Baghdasaryan
Sent: Tuesday, May 08, 2012 11:49 AM
To: Murat Ozdizdar
Subject: Re: Demando kaj informo el Erevano
 
Se iu ajn rifuzas nian iu ajn programon, povas ne partopreni nian
aranĝon kaj ne viziti Armenion.
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-02-27 20:44
Karaj geamikoj. Mi legis la artyikolon de libera folio kaj komentojn, por ke vi bone komprenu la aferon mi disponigas al vi la korespondadon kun s-ro Renatto Corsetti pri la programo. Mi volas aldoni ke ĉio, kion mi proponis estis forigita: Anonco kun emblemo, fotoj kaj informoj pri ekskursoj, inkluzive de la Moskeo kiu troviĝas en Erevano. Li ankaŭ forigis foton de la ĉefurbo, supozeble ĉar fone videblas la monto Ararato. Sinjoro Corsetti prenis informon el esperanta vikipedio pri la historio de Armenio kaj forigis la periodon ekde la Unua mondmilito (inkluzive de la Armena Genocido) ĝis la jaro 1991. Post la apero de la artikolo en la ruslingva kaj tre influa gazeto "Golos Armenii" de Armenio, ili inkluzivis la viziton al la muzeo ekde la 24a de februaro ĉar antaŭe ĝi ne aperis en la retejo de la Mezorienta Kunveno.

  Kara Renato,
Vi skribis:
inter la vizitotaj lokoj, ĉu ni povos forigi (almenaŭ en la oficiala programo) la viziton al la Muzeo de Genocido?
(Susanna)
La vizito al la Muzeo de Genocido estas inkluzivita de la Ŝtata proceduro de la Respubliko de Armenio.
Homoj vizitas la Muzeon de Genocido por omaĝi la 1,5 milionojn da senkulpaj armenaj viktimoj de la Genocido planita kaj realigita de turkoj inter 1915- 1923 jaroj.
La Muzeo de Genocido samtepe estas la historio de Turkujo.
Centoj da turkoj cxiun jaron vizitas la Muzeon de Genocido.

(Renato)

Mi volas diri, ke ni skribu nenion pri vizito al la Muzeo de Genocido, tiu detalo povas ĝeni en kelkaj landoj. Mi ne asertas ion pri la genocido, sed nur pensas, ke estus pli prudente oficiale ne havi ĝin en la programo.

(Susanna)

Forigante la viziton al la Muzeo de Genocido, vi tiu maniere ofendas nian nacian dignon kaj memorojn pri 1,5 milionoj da viktimoj de Genocido.
 
(Renato)


(mi afiŝos programojn sen la Muzeo. Mi ne volas, ke la afero ĝenu la turkajn gepatrojn de la lernantoj de Murat, mi petas, ke vi permesu al mi protekti la turkojn.

(Susanna)


Mi tro bedauxras : la manieroj de viaj mesagxoj pli memorigas tendencan translokadon de la roloj de krimuloj kaj viktimoj.
Kutime en la Internacia scienca komunumo la simila skribmaniero estas nomata malkonfeso. Tio estas malakceptita de ni.
Tamen ni neniam postulis, postulas kaj postulos iu ajn viziti la Muzeon, sed ni ne forigos la viziton al la Muzeo de Genocido el la oficiala programo.

Amike,
 Susanna

    Rifuzo de MOEK-6

Renato Corsetti:

vi certe ne venos kontroli kiun programon ni montros al kelkaj partoprenontoj.

  Susanna:
Certe mi ne kontrolos, cxar plu ne estas interese por mi, kion vi faros. Vi dauxre gxenis , vundis min…. kaj vi mem kreis problemojn. Malgraux tio, ke mi mem sincere proponis organizi MK en Armenio kaj multe estas farita de mi, ecx kreis logon por Mezorientaj Kunvenoj, tamen mi plu ne povas kunlabori kun vi kaj mi petas vin forigi mian nomon el listo de aligxintoj. Mi pardonpetas al tiuj aligxintoj, kiuj fakte deziris viziti Armenion, ili cxiam povas viziti, niaj pordoj estas cxiam malfermitaj. Vi havas suficxe da tempo, la konstantan lokon kaj la konstantan organizanton de MOEK. Mi deziras al vi cxiuj fruktodonan laboron kaj prosperon.

Susanna:

 Mi petas vin forigi cxiujn informojn pri Armenio, progamon kaj ekskursojn el retpagxo de Mezorienta Kunveno.

Renato Corsetti:
Mi bedaŭras, sed mi faros post du tagoj, kiam mi revenos hejmen el Moskvo.
 
10.12.2012
 
Susanna:
Al la cxeforganizanto de la 6-a Mezorienta Esperanto kunveno s-ro Renato Corsetti!

de la loka organizanto de la 6-a Mezorienta Esperanto kunveno en Armenio Susanna Baghdasaryan


Mi jam kelkfoje petis vin el retpagxo de MOEK forigi la materialojn pri Armenio kaj nuligi MOEK-6 en Armenio,
 la kialo de kio vi bonege scias.
Interalie, dum kaj post Armena Genocido tiamaj esperantistoj de la Mondo kontribuis kaj helpis armenajn viktimojn de la Genocido. Gloron kaj honoron al tiamaj Esperantistoj. Cxu ili povus imagi?, ke hodiauxa eks prezidanto de UEA
forigos el programo de MOEK-6 ekskursoj viziton al Muzeo kaj Monumento Memore al 1,5 milionoj da viktimoj de Armena Genocido.

Plu nenio gravas, gravas, ke supren menciita kunveno ne okazos en Armenio kaj cxifoje mi ne petas vin, mi postulas tuj nuligi kaj forigi la tutan materialon el retpagxo de MOEK. Mi jam informis al kelkaj eksterlandaj esperantistoj, ili cxiuj estas indignitaj.

28.12.2012

Erevan, Armenio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-27 21:00
La sinteno de Corsetti estas evidenta.

Mi sendis ĉi tiujn tekst-ĉerpaĵojn al la Kolekto Planlingvoj en Vieno, por ke oni konservu ilin kaj por ke venontaj generacioj povu dokumentiĝi pri la provoj manipuli kaj falsi la historion fare de komunistoj en Esperanto-medioj kaj fare de iama UEA-prezidanto.

Mi sugestas al la armenoj, ke ili organizu la saman aranĝon en la venonta jaro, sed sen d-ro Corsetti.
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-02-27 21:08
Karaj geamikoj, kiel vi vidas, la historio de Armenio malplaĉas al organizantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la Mezorienta Kunveno. Dankon Andreas pro la bona ideo okazigi ĝin venontjare sen Corsetti.
Anna Jan
Anna Jan diras:
2013-02-28 20:13
La Genocido daŭriĝos.... se ni, Esperantistoj, anstataŭ tio, ke trovi rimedojn por paca decido de la diversaj problemoj, interbatalas , ofendas unu la aliun kaj per mensogoj montras sin pli bona ol estas reale. Kompreneble , ke s-ro Corsetti ne volis organizi konflikton inter esperantistoj de diversaj nacioj, ĉar Esperanto ĉiam estis kaj estas la lingvo de amikeco kaj homamo. Kio rilatas al Susanna Bagdasaryan, kiu komencis ĉiun aferaĉon , uzante naciajn sentojn de la popolo (same faris nacistaj gvidantoj) , tio estas alia demando. Se estimaj ĵurnalistoj estu iomete atentema , ili ekvidus , ke ŝiaj "patriotaj" sentoj vekiĝis nur post ŜIA Reelekto en posteno de reelekto. Kaj se ŝi nomiĝas ŝin "esperantistino", kiel ŝi klarigos , ke komence de decembro (kiam ŝi jam iĝis eks-a), ŝi komencis fari ĉion por detrui Esperantan agadon en Armenio , kiu havas jam 90 - jaran historion ? NI ESPERAS , KE NI ARMENOJ NE FORGESOS NIAN HISTORION, SED ĈIAM CELOS SIN AL PACO KAJ AMIKECO ! KION FARI. EN ĈIU NACIO POVAS ESTI "KRIPLULO", KIEL ONI DIRAS EN "FAMILIO POVAS ESTI ANKAŬ KRIPLULO..."!
VIVU ESPERANTO , PACO, AMIKECO!!!
VIA AMIKO EL ARMENIO !!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-03-01 00:53
Kion skribas Anna Jan (kiu estas tiu persono?) estas kompleta fatraso.

Se la esperantistoj finfine kapablus ĉesigi sian eternan stultan blablablaon pri paco kaj amikeco kaj finfine komprenus, ke tiu idiota kaj ridinda babilado pri paco kaj amikeco estas tute senutila por normale labori per Esperanto, oni povus eventuale fari finfine novajn progresojn per kaj en Esperanto, starigante ĝin sur novan SENIDEOLOGIAN fundamenton, sen tiuj daŭraj infanecaj frazaĵoj kaj stultaj sloganoj pri paco kaj amikeco, kiuj ne nur bremsas la tutan peresperantan laboron, sed kiuj ankaŭ diskreditis la tutan Esperanto-aferon. Tiujn sloganojn oni jam ĝissate aŭdis de la komunistoj, de diversaj eklezioj kaj aliaj ideologiaj fanatikuloj, kiuj nur misuzis tiujn malplenajn frazaĵojn por siaj propraj dubindaj celoj kaj finfine atingis la inverson kaj malon. Ke multaj aktivaj e-istoj ne kapablas paci kaj amikeci, tion oni ankaŭ scias, do la koncernaj sloganoj kaj pretekstoj estas tute sensencaj kaj devus ludi nenian rolon en la Esperanto-laboro.

Se, oni rilatas kun armenoj, oni devas scii, ke la temo de la genocido estas NEEVITEBLA. Tio estas la sama, kiel se vi kunlaboras kun judoj, ĉe kiuj la temo de la HOLOKAŬSTO estas neevitebla. Tiuj kiuj ne komprenas tiujn aferojn, studu la historion kaj konsultu fakulojn - sed prefere ne turkajn, aŭ prefere ne tuŝu kaj fuŝu tiujn tiklajn aferojn, pri kiuj oni nenion komprenas. La sinteno de Corsetti estas helpa al la turka propagando, kio estas stulta kaj neniel akceptebla. Sendepende de la demando, ĉu oni finfine vizitos la koncernan muzeon aŭ ne.

Cetere, kiam mi estis en Armenio, neniu devigis min viziti ion ajn en tiu lando. Sed mi mem elektis kion mi vizitu por poste okupiĝi pri la historio de la koncernaj vizititaj objektoj. Mi vizitis ĉefe monaĥejojn en unika kaj rava pejzaĝo, kaj tiuj vizitoj apartenas al miaj plej bonaj kaj interesaj vojaĝaj memoroj entute. Pri la historio de Armenio mi okupiĝas jam delonge kaj okupiĝas ĝis nun. Libervole.

Jen ĉio.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-03-01 08:26
La "blablablao" pri paco kaj amikeco en la komunista movado kondukis al Gorbaĉov, perestrojko kaj falo de la tuta Sovetia sistemo.

Aprezinda rezulto, laŭ mi.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-03-01 09:23
Ŝajnas tamen al mi, ke ne ĝuste blablablao pri paco kaj amikeco kondukis al la falo de Sovetio, sed iom aliaj kialoj, interalie ekonomiaj. Jen kion mi skribis pri la temo antaŭ kelkaj jaroj.

http://www.kniivila.net/[…]/
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-03-01 16:14
Kio okazis al la Rusia agrikulturo intertempe? Ŝajnas ke la hezito merkatigi ĝuste tiun sektoron estis la decida faktoro.
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-03-01 10:04
Saluton multestimata s-ro Andreas Kuenzli!
Koran dankon al Vi, ke Vi anstataŭ mi respondis al tiu kompleta fatraso, kiu timas afiŝi sin. Mi esperas, ke baldaŭ en esperantujo komprenus: kiu estas kiu!
Redakcio
Redakcio diras:
2013-03-01 14:32
Komento de Susanna Baghdasaryan estis forigita, ĉar ĝi ne observis la regulojn pri komentado en Libera Folio.

La reguloj legeblas en la kolofono. Ne estas permesite afiŝi retpoŝtadresojn aŭ aliajn privatajn informojn ĉi tie.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-03-01 17:20
Hazarde mi povis kopii kaj konservi la publikigitan korespondadon de s-ino Baghdasaryan, kiun la redaktoro de Lib F forvishis kaj kiun mi sendos al Vieno kune kun la aliaj mesaghoj. Por eviti pluajn emociojn kaj novajn konfliktojn, kiuj montrighas malfacile solveblaj, mi rekomendas al s-ino Baghdasaryan ne plu kontribui au raporti chi tie, char la problemo en ties esenco estas nun konata. Kaze ke la arangho tamen okazos/is, vi povos certe raporti en la Eo-gazetaro pri ghi, ekzemple La Ondo de Esperanto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-03-01 17:49
Estus tro naive kredi, ke paco kaj amikeco kondukis al la falo de Sovetunio. Nu, la sloganoj kaj frazaĵoj pri paco kaj amikeco apartenas al la propaganda repertuaro de pli malpli ĉiu politikisto, ankaŭ okcidenta, kiu okupiĝas pri monda kaj ekstera politiko. Sed mi konstatas, ke post la fino de la komunismo la politikistoj malpli ofte utiligis/as tiujn nociojn en sia propagando, verŝajne pro tio, ke ili konsideras ilin diskredititaj.

La vero estas, ke en la 1980aj jaroj en granda parto de la mondo ekzistis vasta deziro aboli la komunismon (aŭ socialismon) kaj liberiĝi de ĝia malliberejo, ne nur pro ekonomiaj kialoj, sed ĉar la komunismo blokis la pluan evoluon de la koncernaj landoj kaj ilian kunlaboron kun nekomunismaj landoj. Nome tion volis:
1. La elitoj (politikaj, ekonomiaj, kulturaj intelektaj kaj naciaj/etnaj) en Sovetunio (kaj Jugoslavio)
2. La popoloj en la okupataj satelitaj komunismaj ŝtatoj de orienta Eŭropo
3. La politikistoj kaj la publiko (civilsocia) en la Okcidento.

Eĉ la ĉinoj kaj vjetnamanoj kaj iom post iom eble ankaŭ la kubanoj abolis/as la komunismon en la ekonomio, kvankam en la politiko ili ŝajne konservis ĝin. Ni vidos kio okazos post la forpaso de F. Castro (ĉu lia persono estas obstaklo por aboli la komunismon mi ne scias).

Probable la plej frua signifa protesto kontraŭ la komunismo estis la popola ribelo en GDR en junio 1953. Esence ankaŭ la ribeloj en Hungario (1956), CSSR (1968) kaj Pollando (en diversaj jaroj) havis la celon aŭ reformi la socialismon, aŭ aboli ĝin.

Al Sovetunio, inkluzive de Gorbaĉov, la komunismo servis ĉefe por pravigi kaj konservi la sovetian imperion kaj la mondan influon de Moskvo. En diversaj tempoj okazis diversaj ekonomiaj reformdiskutoj, sed ili estis ĉiam sufokitaj de la konservemaj politikaj dogmuloj. Do, la sovetia ekonomia kaj politika sistemo restis nereformita ĝis la fino (kvankam ja okazis iuj necesaj kosmetikaj adaptoj). Krom kelkaj kritikaj intelektuloj kaj disidentoj (kiujn oni persekutis kaj sendis en la prizonojn), la rusa popolo restis pasiva kaj mem havas neniajn meritojn kiel “heroa“ faktoro en la procezo de la liberiĝo de la komunismo (kvankam ankaŭ la rusa popolo konsideras sin eĉ ĉefa viktimo de la stalinismo). Emfazi tiun fakton ŝajnas al mi tre grave, por ke oni ne asertu falsajn aferojn. Dum jarcentoj, la rusa popolo pretis adapti sin al iu ajn stulta (subpremada) reĝimo, kiu estis instalita, inkluzive de la “Granda Socialisma Oktobra Revolucio“ en 1917, kiun laŭ la oficiala propagando al amasoj bonvenigis, kvankam ĝi enkondukis novan genocidon, aŭ etnocidon (legu ekzemple la librojn de Baberowski kaj vi konatiĝos kun alia realeco).

Gorbaĉov estis malforta politikisto. Li ne sciis kiel gvidi la ŝtaton kaj kion fari kun la malsanega paciento Sovetunio kaj la komunismo. Esence li senlime kaj ĝissate parolis pri transparenteco kaj reformoj, renovigo de la socialismo, komuna eŭropa domo, kunlaboro, reciproka konfido ktp. Do bone: pli bone paroli pri paco kaj amikeco anstataŭ pri milito, malfido kaj malamo. Kiel konate en la Okcidento G. estis (parte iom naive) glorata kiel heroo, dum en sia propra lando li estis (parte maljuste) abomenata kiel detruanto, ĝuste ĉar li nur palavris, sed la vivo de la homoj fariĝis pli kaj pli malbona (mi mem estis en SU dum la gorbaĉova tempo kaj vidis tie nur malplenajn vendejojn kaj ĉiurulatan mizeron. Nun, sub Putin ili estas plenplenaj).

Ruslando havis dufoje la okazon kaj ŝancon fariĝi “normala“ demokratia lando: En la periodo de 1905-17 kaj precipe inter la februara kaj oktobra revolucio en 1917, kaj en la 1980/90aj jaroj sub Gorbaĉov kaj Jelcyn. Ambaŭfoje la okazo estis maltrafita. Lige kun tio en Ruslando estis faritaj du historiaj eraroj: La enkonduko de la komunismo en 1917 kaj la abolo de la komunismo en 1991. Tio sonas paradokse, sed estas tiel. Kial: En ambaŭ kazoj la rusa popolo ne estis matura por tiuj transformoj, kiuj trafis ilin nepreparite kiel ŝokon.

La veraj herooj de la revolucio en 1989 estis multaj aliaj "agantoj", unuopaj kaj kolektivaj. Ilin bone priskribis György Dalos en sia libro "La kurteno malfermiĝas. La fino de la diktaturoj en orienta Eŭropo" (2009). Kiel li pritaksas la rolon de Gorbi oni povas legi en lia alia libro "Gorbaĉov, homo kaj potenco" (2011) - titoloj tradukitaj laŭ la germana librotitoloj.

Kritike pri Gorbaĉov verkis diversaj SOVETIAJ aŭtoroj, precipe la hodiaŭ iom forgesita Al. Zinovev, jam en la 80aj jaroj, kiu malkaŝis la naivecon kaj iluziecon kaj ĝis certa grado ankaŭ stultecon kaj hipokritecon de Gorbaĉov, kiu restis infano de la sistemo kaj ne povis multon fari ol konformi al la deziroj de tiuj, kiuj volis liberigi orientan Eŭropon de la sovetia jugo. Sed feliĉe por tiuj landoj kaj la mondo, Gorbi estis tia kaj ne alia politikisto, kaj en tio situas lia historia signifo, dum la detaloj jam ne plu gravas, ĉar la ĉefa rezulto estis atingita. Post la detruo de la sistemo sekvis la anarkio kaj post la anarkio sekvis nova speco de diktaturo, kiu estas la historia "merito" de Putin, kiu en Ruslando evidente estas populara (prave aŭ malprave estas malfacile diri), dum en la Okcidento malŝatata. Tiel, la historio subite ŝanĝigas, je la perplekso de ĉiuj admirantoj.

Por pravigi la aktualan sistemon, Putin palavras pri la "aparta vojo de la historio de Ruslando". Tia palavro servas nur por deflankighi de la aktualaj problemoj. Chu Ruslando iam ajn farighos "normala" lando, neniu scias. Povas esti, ke la elito ja dezirus enkonduki ian "normalan" sistemon, sed sajnas, ke la popolo rifuzas ghin, egale pri kia sistemo temas. Konsideru tiun frazon kiel mian hipotezon. Cetere, necesus relegi la libron de la la rusa verkisto Vl. Vojnovic "Moskvo 2041" por vidi, cu lia prognozoj realigis jam sub la putina regimo (mi suspektas je jes). Eble Putin mem legis tiun libron kaj decidis realigi la vizion priskribitan en gi.

Por pravigi la aktualan sistemon kaj situacion, Putin palavras pri la "aparta vojo de la historio de Ruslando". Tia palavro servas nur por deflankiĝi de la aktualaj problemoj. Ĉu Ruslando iam ajn fariĝos "normala" lando, neniu scias. Povas esti, ke la elito ja dezirus enkonduki ian "normalan" sistemon (de Ĥodorkoskij ĝis Gajdar, de Beresovskij ĝis Abramoviĉ kaj la ĵurnalistoj, kiuj estis mortpafitaj), sed ŝajnas, ke la letargia popolo, kiu ŝajne kontentiĝas pri malmulto kaj kredas, ke ĝi ĉiukaze povas ŝangi nenion kaj kiu malestimas ĉiujn politikistojn, rifuzas ĝin, egale pri kia sistemo temas. Oni ne forgesu, ke la rusa popolo rifuzis ankaŭ la komunisman sistemon, kvankam iom post iom ĝi alkutimiĝis al ĝi. Do, la rusoj tradicie restas nihilistoj kaj anarkoj (kio ja tiom multe plaĉas al la ĉefe okcidentaj legantoj de rusaj romanoj). Konsideru tiun frazon kiel hipotezon. Cetere, necesus relegi la libron de la la rusa verkisto Vl. Vojnovic "Moskvo 2042" por vidi, ĉu lia prognozoj realiĝis jam sub la putina reĝimo (mi suspektas je jes). Eble Putin mem legis tiun ĉi libron kaj decidis realigi la vizion priskribitan en ĝi. :-)

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-03-01 19:00
Sur kiu planedo vi vivas? La sloganoj kaj frazaĵoj pri paco neniam apartenis al la propaganda repertuaro de Usonaj politikistoj. Ĉe ili tiun rolon havas sloganoj kaj frazaĵoj pri libereco. Tion oni povis vidi eĉ en la nomoj de frontorganizaĵoj de respektive KGB kaj CIA dum la malvarma milito: tiuj de KGB neniam enhavis la vorton libereco, tiuj de CIA neniam paco.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-03-01 19:26
Chu mi menciis Usonon? Lau mi ne.
Mi ankau ne menciis KGB kaj CIA, sed multajn aliajn aferojn, kiujn vi evidente ne emas komenti.
Se vi malkovris, ke KGB neniam enhavis la vorton libereco kaj CIA neniam paco, oni ja povas nur gratuli al vi. Vidu, oni ech povas elekti inter libereco kaj paco, do mi konkludas, ke vi preferus KGB-n.
Fakte, mi ne komprenis, chu vi skribas tiujn aferojn serioze au chu vi celas primoke provoki min al amoko de koko.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-03-02 20:24
Ne, se mi iru al la infero aŭ per KGB aŭ per CIA, mi preferas CIA-n. Libereco estas pli grava ol paco.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-03-03 12:54
Interesa konkludo, kiu surprizas min :-))

Pri nuntempa Ruslando mi rekomendas al vi la libron de Luke Harding, "Mafia State".
http://en.wikipedia.org/wiki/Luke_Harding

Post lego de tiu libro oni denove preferas la tempojn de KGB (kompare kun FSB). Kaj kompare kun tio CIA estas vershajne ludplaco por komencantoj kaj revemaj mond-aventuristoj lau la maniero de James Bond 007.

Kaj se vi ankorau ne satas, vi povas legi ankau la libron "The Russia House" de John Le Carré.

http://en.wikipedia.org/wiki/John_le_Carré
http://en.wikipedia.org/wiki/The_Russia_House_(film)

La esperantistoj prefere traduku tiajn librojn al Eo ol skribi stultajn leterojn al Gauck kaj perdi sian tempon pro kverelo kun Corsetti.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-03-03 22:13
Ne multe utilas traduki librojn por merkato kiu ne havas kompetentajn recenzantojn. Jen interesa recenzo de la originalo en The London Review of Books:

http://www.lrb.co.uk/[…]/fragments-of-a-defunct-state

Mi ne kredas ke oni preferu la tempojn de KGB anstataŭ FSB. La sola kiu iam vere sukcesis subigi la Italan mafion estis Mussolini.
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-03-04 19:47
Atenton!!!
Kial silentas kaj ignoras la estraro de UEA?
Mi disponigas al vi la leteron sendita de mi al estraroj de UEA
From: Susanna Baghdasaryan
To: Probal Dasgupta, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak, Loes Demmendaal,
Maritza Gutierrez Gonzales, Amri Wandel, Stefano Keller
 Sent: Friday, January 18, 2013 6:16 PM
Subject: Problemoj de MOEK-6
Multestimataj estraroj de UEA!

Mi sincere proponis al eksprezidanto, ĉeforganizanto de la Mezorienta Esperanto kunveno (MOEK) s-ro Renato Corsetti, por ke la 6-a MOEK okazi en Armenio, li konsentis kaj mi ekkomencis prepari la programon (loĝado, ekskursoj ktp), mi eĉ kreis emblemon por MOEK. Mi sendas al vi mesaĝojn de s-ro R.Corsetti kaj mi. En la turizma itinero estis inkluzivita ankaû vizito al Muzeo de Genocido kaj Monumento memore al armenaj 1.5 milinoj da viktimoj (interalie la sama ekskurso estis inkluzivita en la programoj de IES-1 kaj IES-2, pri kiu neniu protestis –male…). Li eĉ ne enmetis en retpaĝon de MOEK aliajn fotojn, materialojn pri ekskursoj kaj eĉ emblemon. Ĝis ĉirkaû du monatoj antaûe mi sciis, ke UEA estas neûtrala, ne politika organizaĵo kaj Esperanto servas al la paco, bedaûrinde hodiaû mi ne pensas tiel, ĉar tion argumentis eksa prezidanto de UEA s-ro R. Corsetti. Mi petas Vin nuligi MOEK-6 en Armenio, kiel mi jam skribis al s-ro R.Corseti, MOEK havas sian konstantan lokon-landon kaj konstantan lokan organizanton.

Mi esperas vian justan komprenon.

Plej amikajn salutojn al vi ĉiuj,

Eksa prezidanto de AEU,

eksa loka organizanto de MOEK-6

Susanna Baghdasaryan
Krizipo
Krizipo diras:
2013-03-04 22:39
Kial vi sendis tiun leteron al la estraro de UEA? Ĉu la estraro de UEA respondecas pri la Mezorienta Esperanto-Kunveno, ke ĝi havu la rajton nuligi ĝin? Ĉu tion ne decidu la organizantoj de MOEK?

Krome ŝajnas al mi, ke vi interpretas la koncepton "neŭtraleco" nur laŭ via propra vidpunkto. Sed neŭtraleco postulas konsideron de pluraj vidpunktoj. Tia plurisma neŭtraleco povus konduki al du kondutoj: aŭ al evito de konflikta temo aŭ al paca opinio-interŝanĝo pri la konflikto. Mi mem evitus la evitadon, ĉar mi opinias Esperanton kaj la etoson de Esperanto-renkontiĝoj bonaj kondiĉoj por paca interŝanĝo de opinioj. Sed en tiu ĉi kazo la evito de konflikto estis eble pli saĝa decido, ĉar laŭ mia impreso vi kiel eksa organizanto de MOEK ne celis kreadon de paca etoso. Vi ne konsideris la eble diferencajn opiniojn de partoprenontoj kaj ilin volis gvidi sendiskute al monumento, kiu ebligas nur vian vidpunkton.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-03-04 22:45
Mi konsilas al vi komplete forgesi la UEA-estraron kaj UEAn mem, char vi nur perdos viajn tempon, monon, nervojn kaj pli malpli frue seniluziighos. Se vi volas ion organizi en Armenio, faru tion sendepende de iu ajn eksterlanda e-isto kaj Eo-organizajho!
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-03-05 08:47
Estimata ne konata s-ro Krizipo!
Bonvolu viziti la retpaĝon de UEA! Unue la Mezorienta Esperanto-Kunveno estas aranĝo de UEA, due mi estas individua membro de UEA. La estraroj de UEA devus estimi siajn membrojn kaj respondi al iliaj leteroj, ne gravas kiel ili respondos, tamen devus respondi.
Verŝajne vi ne estas bone konata kun problemo, kiu aperis je la 19-an de novembro(kiun kreis s-ro R.Corsetti) kaj verŝajne vi ne legis la tutan diskutitan materialon pri MOEK de Libera Folio.
Renato forigis ne nur viziton al la MONUMENTO KAJ MUZEO MEMORE AL ARMENA GENOCIDO, li forigis la tutajn fotojn kaj historiojn pri turizma itinero, li ankaŭ forigis la belan foton de la ĉefurbo Erevano de Armenio, supozeble ĉar fone videblas la Monto Ararat, li eĉ forigis la viziton al Persa Moskeo, kiu troviĝas sur la ĉefa strato de la urbo Erevano. Ĉu tiu ankaŭ povus ĝeni kelkajn partoprenantojn?
Nun pri vidpunktoj: Bonvolu, ne forgesu, ke armenoj ne estas nur s-rinoj Karine Arakelyan, Meri Tiracuyan kaj la tro eta grupo de armenaj esperantistoj kaj tiu ĉi vidpunkto estas vidpunkto de multe da armenoj kaj ne hazarde aperis la artikolon “Ne eblas permesi Esperanto-konferencon de Mezorientaj landoj en Armenio” en la tro influa ruslingva gazeto de Armenio -“Golos Armenii” (“Voĉo de Armenio”). La ĵurnalisto kaj aliaj personoj bone sciias la situacion, ili legis la korespondadon kun s-ro Renato Corsetti pri MOEK.
Por ke vi sciu, ĉu mi estas pacama, tolerema? Mi denove disponigos al la legantoj de la bulteno “Libera Folio” mian korespondadon kun Murat Ozdizdar (ĝi estis forigita, ĉar mi ne sciis la regulojn pri komentado en Libera Folio, pro kio mi pardonpetis al la redaktoro de Libera Folio).
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-03-05 08:50
Atenton!!!
Karaj geamikoj! Naŭ mi disponigas al Vi la korespondadon kun Murat Ozdizdar pri jarfina (2012) vizito al Armenio kun Hans P. Andriannse. Jen kiel mi planis aksepti ilin.
From: Murat Ozdizdar
To: " Susanna Baghdasaryan
 Sent: Wednesday, October 17, 2012 3:13 PM
Subject: vizito
Kara Susanna,
Mi kun amiko Hans vizitos Ervanon la 25an de kaj 26an de Decembro… Ni logxos en Villa Dalende kaj Hans respondecas pri la rezervado de la hotelo…
Miaj geamikoj ankau venos(neesperantistoj)…
Cxu eblas renkonti lokajn esperantistojn kaj spekti iun operon au similan?
Amike salutas vin..
Murat
Saluton kara Murat!

Mi proponas al Vi alian logxlokon, kiu kostas 14 EUR por persono
en privata apartamento kaj trovigxas en la centra parto de la urbo,cxe opereo, tien tri foje logxis niaj esperantisgostoj el diversaj landoj(Amri Wandel, Kobasxi...). Certe ni renkontigxos kun vi, kaj vizitos iun kulturan centron, tamen la decembra afisxprogramo ankoraux ne estas disponita.

Amike,
Susanna

P.S.
Interalie, tiu mesagxo mi trovis en spam hodiaux.

From: Murat Ozdizdar
To: hans adriaanse
Cc: Susanna Baĝdasaryan
Sent: Thursday, October 18, 2012 9:57 AM
Subject: RE: plano jarfina

Karaj Hans kaj Susanna,
Mi kaj Hans kun du miaj geamikoj jam acxetis flugbiletojn inter la 22a gxis la 27a al Tbilisi sed ni deziras pasigi du plenajn tagojn en Erevano…
 
Hans: Ni estos Tbilisi 22 -24 do 25/26 en Yerevan kaj 27 en TBL korrekte? En Decembro!!!
Murat:TUTE KOREKTA…
 
JEN ESTAS LETERO DE TOM JUVAL el KARTVELIO
Saluton, kara Murat! Kiel vi fartas? Ni tre ĝojas aŭdi el vi!
Laŭ mia scio apenaŭ estas ĉi tie esperantistoj. Krom Nana kaj ni ni konas unu paron. Eble Nana scias pri aliaj.
Ni ankoraŭ ne scias kie ni estos fine de decembro, sed se ni ĉeestos ni tre tre ĝojos renkonti vin. Ni restu en kontakto, kaj espereble vidos nin baldaŭ!
Hans: kontrolu Villa Delenda b&b luksa 2p c'ambro €40. ni demandu Susanna kaj Levon pri tranoktado senpaga? Murat:BONEGA PREZO CXAR LA HOTELO VERE ESTAS LUKSA… Cxiu kaze mi ankau sendas cxi-tion mesagxon al Susanna sed mi preferas tranokti en Villa Delende…
Hans: Se negxas ne eblas veturi 350 km tra montaro de Tbilisi al Yerevano! Ni tiam restu nur en Kartvelio… Murat: Mi sercxos la eblecon de trajno se ne ekzistas, ni povas nuligi la viziton al Erevano gxis aprilo…
Amike salutas vin…
      Murat

Re: plano jarfina

Salutojn karaj Murat kaj Hans!

Viziti Armnenion el Kartvelio kaj trapasi du tagojn en Armenio ne
estas problemo. Mi estas konvinkita, ke Vi pasos bonegajn tagojn en Armenio.
Kara Murat, finfine ni renkontigxos gxis MK. Mi jam cxion korektis.
El Tibilis al Erevan funkcias trajno: malparnombraj tagoj je la 20:20 horo la trajno ekveturas el Tibilisi kaj je la 07:00 alveturas al Erevan. Parnombraj tagoj je la 22:00 ekveturas el Erevan kaj je la 08:20 alveturas al Tibilisi. Tamen, se estus bona vetero vi povus veturi per buseto, mi ecx rezervos lokojn en buseto ( mi ne havas problemon fari tion), mi jam pri tio skribis al Murat.
Pri logxado: bedauxrinde apartamentoj de la armenaj esperantistoj estas malgrandaj. Levon Manveljan estis en pasporta servo, tamen li plu ne logxas en Erevano kaj plu ne aktivas. En Villa Delenda b&b(interalie ili havas B&B lau 3 adresoj) ( http://villaayghedzor.com/lodging_delenda_en.asp ) dulita cxambro kostas 70 EUR, por persono 35EUR. Se iu ajn rezervus Villa Delenda pli bone rezervi tiun B&B, kiu trovigxas lax la adreso str.Jeznik Koghbaci 22, cxar tiu trovigxas en la centra parto de la urbo. Por Murat kaj geamikoj mi proponas
 http://www.center-hostel.com/
Ne hezitu demandi.
Certe mi renkontigxos Vin kaj cxio estos en ordo.

Gxis baldaux en Erevano,

Amike,
Susanna


From: Murat Ozdizdar
To: Susanna Baghdasaryan
Cc: hans adriaanse Sent: Monday, October 22, 2012 1:17 PM
Subject: RE: vizito

Kara Susanna,
Ni povas tranokti tie… Ni bezonas du cxambrojn…
Kion vi pensas, Hans? Cxu estas granda diferenco inter Villa Delende kaj tiu-cxi privata apartamento?
Susanna, Cxu vi povas acxeti por ni revenbileton el Erevano al Tbilisi? Au cxu mi demandi pri gxi al Nana el Tbilisi?
 
Amike salutas vin!!!
Murat
 
Re: vizito

Kara Murat hodiaux mi vizitos Villa Delende, mi neniam estis tien, tamen mi rekomendas al vi tiun privatan apartamnton. Cxu vi intencas veturi pere de trajno?
Certe mi acxetos biletojn el Erevano al Tibilisi, en Erevano mi ne havas problemojn mi cxiojn faros.

Amike salutas,
Susanna

P.S.
Cxu viaj geamikoj estas geedzoj?, mi pri logxado.
Se Hans deziras logxi en Villa Delende, povas, tio ankaux trovigxas en la centra parto de la urbo(mi scias laux la adreso).

From: Murat Ozdizdar
To: Nana Hxizambareli
Tom Juval "Tom Yuval
Cc: Susanna Baghdasaryan
Sent: Friday, November 16, 2012 9:30 AM
Subject: RE: nia vizito al Tibilis kaj Jerevano

Bonan matenon al cxiuj…
Estas sxangoj… nur du biletoj.. al Yerevano kaj reen al Tbilisi…
Mi sendos kelkajn pagxojn de niaj pasportoj al Susanna, cxu Tbilisanoj ankau bezonas ilin por acxeti biletojn?
 
Karaj Nana kaj Susanna,
Cxu vi bezonas esperantajn materialojn el Turkujo?
 
Murat


Re: nia vizito al Tibilis kaj Jerevano
Nov 16, 2012
from Susanna Baghdasaryan to 1 recipient
Re: nia vizito al Tibilis kaj Jerevano

Bonan matenon!

Bonvolu, se vi kunportos esperantajn materialojn, povas estus tauxga por MOEK-6 ankaux.

Amike,
Susanna

Poste ili skribis, ke plu ne vizitos Armenion pro la vetero, tamen kiel Murat Ozdizdar informis supren, ili vizitis.
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-03-05 09:17
Multestimata s-ro ANDREAS KUENZLI!
Mi kore dankas al Vi pro viaj konsiloj , por ke Vi malfermis miajn okulojn pri ĉio.
Mi plu ne aperos en paĝoj de Libera Folio
Se vi havas mian retadreson, bonvolu kontakti kun mi.
Kore salutas al Vi!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-03-05 15:40
Pli bone tiel. Vi ja povis persone farighi atestanto pri kiaj ekstremaj primitivuloj elpashas en Libera Folio kaj kiom nauzaj, primitivaj kaj perfidaj e-istoj povas esti. Senfina hontego por Esperanto, la lingvo de la malpaco kaj malamikeco!
Susanna Baghdasaryan
Susanna Baghdasaryan diras:
2013-03-05 21:39
Multestimata S-ro Andreas Kuenzli, mi denove dankas al Vi!
Mia retadreso estas en Jarlibro 2012-ĉefdelegito. Mi deziras sendi al Vi iun taŭgan materialon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-22 14:55
PS

Pri la genocido kontrau la armenoj kaj la vidpunkto de Turkio kaj de kelkaj aliaj opiniantoj kaj esploristoj oni povas informighi che la sekvaj fontoj (angla-, franc- kaj germanlingvaj):


http://www.armenian-genocide.org/genocidefaq.htm

http://www.armenian.ch/gsa/Docs/DokGenF.pdf

http://www.weltwoche.ch/[…]/artikel-2006-42-die-armenische-t.html

Ankau en Vikipedio oni trovas kelkajn artikolojn:
ekzemple:

http://en.wikipedia.org/wiki/Armenian_Genocide
http://en.wikipedia.org/wiki/Armenian_Genocide_denial

Mi opinias, ke tiuj materialoj estas vera alternativo al la unuflankaj kaj ideologiaj eksplikoj de d-ro Corsetti, kiu shajne sekvas la teorion de la turka komunisto Dogu Perinçek, lau kiu la "fabelo" pri la armena genocido estas nenio alia ol "komploto de la imperiismo" kaj Turkio viktimo de ghi.

Cetere, la 22an de aprilo 2013 Usono decidis klasifiki la masakrojn kontrau la armenoj en 1915/16 kiel genocidon (au etnocidon).
Krizipo
Krizipo diras:
2013-05-22 16:05
Kiujn "eksplikojn de d-ro Corsetti" vi celas? Mi ne trovis iun tekston de Renato Corsetti, per kiu li neas la armenan popolmurdon. (Same ne iun ajn mencion de Renato Corsetti pri tiu turka komunisto.)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-22 19:15
Pliajn informojn, komentojn kaj kontribuajhojn pri tiu chi temo vi povas legi sur
http://sezonoj.ru/2013/05/224mok/

Krizipo
Krizipo diras:
2013-05-22 20:42
Ankaŭ tie ne troveblas ia kontesto de la armena popolmurdo fare de Renato Corsetti.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-22 21:34
Lau mi eble estus utile sendi leteron al UN, UNESCO kaj EU kun la informo, ke R. Corsetti, la iama prezidanto de UEA, fajfas pri la Homaj Rajtoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-04 01:47
La tuta mondo farighas nuntempe atestanto de la brutala agreso de la turka reghimo kontrau protestantoj en diversaj urboj de Turkio, kiuj esprimas sian malkontenton kun la politiko de la reganta partio, kies chefo ech ne hezitas publike anonci, ke li engaghos la sekretan policon por persekuti la protestantojn. La vera vizagho de tiu (vershajne reale fashisma) reghimo estas nun klare videbla, kaj komparebla kun la faroj de similaj reghimoj en aliaj shtatoj, kiuj estas konataj pro tio, ke ili grandstile lezas la homajn kaj civitanajn rajtojn, sed samtempe volas komerci kun la aliaj landoj, inter alie la okcidentaj demokratioj.

Estus interese scii, chu d-ro R. Corsetti en Romo ankorau subtenas la turkan propagandon au chu li shanghis sian opinion, post tiuj plej aktualaj spertoj.

Kaj kie estas la protestoj de la Eo-movado, kiu en siaj statutoj pledas por la respekto al la homaj rajtoj? Nu, ghi silentas, kiel kutime!
Krizipo
Krizipo diras:
2013-06-04 08:42
Vi ankoraŭ ne sukcesis indiki fonton, kiu pruvas simpation de Renato Corsetti kun la turka reĝimo. Viaj asertoj sencas nur ene de via kranio. Ekster la Kuenzlia Paralela Universo tre malverŝajnas, ke itala komunisto subtenas kontraŭkomunistan reĝimon en Turkio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-04 14:16
Ke C. volis eviti, ke turkoj vizitu la genocidan monumenton en Jerevano estas suficha pruvo por mi.