Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperanto iĝis la dua lingvo en Ouya

Esperanto iĝis la dua lingvo en Ouya

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-31 22:05
Post la angla, Esperanto iĝis la dua lingvo kiu aperis en la ĵus lanĉita ludkonzolo Ouya, kies evoluigo estis financita de privataj entuziasmuloj. Aplikaĵo por aŭskulti Esperanto-radion per la konzolo estis akceptita por publikigo nur kvar semajnojn post la lanĉo de la aparato.

La malgranda kaj malmultekosta ludkonzolo Ouya estas bazita sur la libera operacia sistemo Android, kaj ĝia evoluigo estis financita de entuziasmuloj, kiuj donacis 8,5 milionojn da usonaj dolaroj pere de la retejo Kickstarter.

Ĉiuj ludoj por la nova aparato estos baze senpagaj almenaŭ por provi ilin, sed oni povas aĉeti kromaĵojn ene de la ludoj. La aparato mem estas relative malmultekosta – depende de la lando, la prezoj varias de 99 usonaj dolaroj al 99 eŭroj kaj 99 britaj funtoj.

La aparato estis lanĉita la 25-an de junio. Ĝia interfaco komence estas nur angla, kaj same anglalingvaj estis ĉiuj ludoj kaj programoj haveblaj je la lanĉo. Post unu monato aperis la unua neanglalingva ero: Muzaiko, programo por aŭskulti la tuttempan Esperantlingvan retradion tiunoman, kaj kelkajn aliajn Esperantlingvajn elsendojn.

– Mi memoris, ke Jacob Nordfalk verkis programon por aŭskulti Esperanto-radion per Androjdaj telefonoj kaj pensis, ke estus facile porti ĝin al Ouya. Estis fakte pli da laboro ol mi pensis, sed mi kontentas pri la rezulto! Ĉar la kodo mem estas malfermfonta, estis tre facile kunlabori per Google Code, rakontas Chuck Smith, kiu entreprenis la taskon kune kun Jacob Nordfalk.

Krom por aŭskulti Esperanto-radion en televidilo, la aparato ĉefe utilas por televidludoj. Eblas ankaŭ instali en ĝi aliajn Android-programojn, sed ne certas, ke ĉiuj programoj kreitaj por tuŝekrano estos facile uzeblaj per lud-regilo.

arkivita en:
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-07-31 01:10
Por kelkaj legantoj de Libera Folio kiuj eble legis mian artikolon en La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2012/08/215keef/ , la laboro de Chuck Smith kaj de Jacob Nordfalk enskribiĝas en la kadro de projektoj kiuj povas sukcese transiri la tiel nomatan ABISMON inter la fruaj, idealistaj utiligantoj de novaj ideoj kaj varoj kaj la praktikaj utiligantoj de tiuj ideoj, varoj (priskribitaj de Geoffrey Moore, en la libroj Crossing the Chasm kaj Inside the Tornado kaj teorie skizita de Everett Rogers kaj aliaj en la teorio pri la Etendiĝo de Novaĵoj (novaj ideoj kaj varoj).

La nunaj niĉoj kreitaj de Smith kaj Nordfalk estas tre atentindaj. Ne estas la unua fojo ke ili kreas novajn projektojn kiuj vere povas atingi la alian flankon de la abismon inter idealistoj kaj la profitcelumanta plimulto. Ni priatentu ĉiajn projektojn kiuj kapablas enmeti Esperanton en la praktikan utiligadon, aŭ en la favoran asociiĝon, de la nunaj neesperantistoj. La ŝlosilo por sukcesa transiro al la plimulto NE estas celumi ĉiujn, sed provi krei ion utilan por tre malgrandaj subcelgrupoj.

Amike,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio

Jacob Nordfalk
Jacob Nordfalk diras:
2013-07-31 12:10
Esperantistoj, se vi havas la ludmaŝinon 'Ouya' - aŭ konas iujn kiuj havas ĝin - aŭ pripensas aĉeti ĝin - ni vere bezonas vian helpon.... ĉar ni bezonas 40 posedantojn de OUYA kiu 'ŝatas' nian programon antaŭ ol ke ĝi vere publikiĝos.

Ĝis nun ni nur havas 9 .... :-(

Chuck povas klarigi pli, sed la baza afero estas tiel ĉi:

Helpu al Esperanto, kundividu tion ĉi al posedantoj de Ouya-o kaj petu ke ŝi/li ŝatu 'Esperanto-radio Muzaiko'.

Ankaŭ vidu http://www.chucksmith.de/ouya-apps/esperanto-radio-muzaiko/

Kore, Jacob
qwerty
qwerty diras:
2013-08-01 18:52
Kie oni devus ŝati? (nur demando, mi ne havas OUYA-n, ĉar ĝi ne estas vendata mialoke)
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2013-08-03 11:10
Oni devas havi OUYA-n por ŝati ĝin. Hodiaŭ mi ĝuis ludi Nimble Quest dum mi aŭskultis Muzaikon en la fono. :)