Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando

Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-02 08:43
En enketo farita de la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad kvindek fakuloj elektis la esperantiston Willem Drees kiel la plej bonan ĉefministron de Nederlando post la jaro 1900. En 1954 Drees faris la malferman paroladon de la Universala Kongreso en Haarlem. Li kompreneble parolis en Esperanto. En 1962 li iĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Willem Drees naskiĝis unu jaron antaŭ la publikigo de la Unua libro, en 1886. Li mortis en la aĝo de 101 jaroj en 1988. Li estis socialdemokrata ĉefministro de Nederlando dum la gravaj postmilitaj jaroj 1948-58. Sub lia gvido okazis la senkoloniigo kaj la postmilita rekonstruado de Nederlando. Jam antaŭ sia ĉefministriĝo, kiel ministro pri socialaj aferoj, li havis gravan rolon en la kreo de la nederlanda pensia sistemo.

La enketo de "NRC Handelsblad", la gvida tagĵurnalo en Nederlando, estis farita kunlabore kun la Universitato de Utreĥto. Fakte okazis du enketoj: unu inter 50 fakuloj pri politiko, kaj alia estis reta voĉdonado, kiun partoprenis 3441 homoj.

Drees venkis en la enketo inter la fakuloj, dum en la reta voĉdonado li estis la dua post Ruud Lubbers (ĉefministro 1982-1994). Ĉe la fakuloj Lubbers estis la dua. Drees estis socialdemokrato kaj Lubbers kristandemokrato. Ankaŭ Lubbers havis ligon kun Esperanto, ĉar kiel ĉefministro li estis Alta Protektanto de la 73-a UK en Roterdamo en 1988, same kiel Drees estis tiu de la 39-a UK en Harlemo en 1954.

La diferenco en la reta voĉdonado estis minimuma: Lubbers 885, Drees 876. En la reta voĉdonado multaj homoj evidente emis elekti pli lastatempajn ĉefministrojn. Tio tamen ne helpis la nunan ĉefministron Mark Rutte, kiu estis sur la naŭa loko kun 83 voĉoj. En la enketo ĉe la fakuloj Rutte ne estis inter la 10 plej bonaj.

Jam en 2006 Drees estis elektita kiel la plej bona ĉefministro post la dua mondmilito en reta voĉdonado de radioprogramo pri historiaj temoj. Kiam en 2004 okazis voĉdonado pri la plej granda nederlandano de ĉiuj tempoj, Drees atingis la trian lokon.

La artikolo de NRC Handelsblad pri la temo ne mencias la esperantistecon de Drees.

arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-30 22:46
Ĉi tiu (hodiaŭ precipe ekster NL ne plu konata) nomo estas efektive plurfoje menciita en la libro "Esperanto en perspektivo" (1974), laŭ kiu la ĉefaj meritoj de W. Drees por Esperanto estas indikitaj sur
p. 382 kiel alta protektanto de la UK Haarlem 1954;
p. 478 ke d-ro W. Drees ekde 1920 delegis al ĉiu UK reprezentanton;
p. 613 ke en 1972 Drees estis membro de la Honora Patrona Komitato;
p. 656 ke okaze de la 30a SAT-Kongreso en Rotterdam (1957) unuafoje alta ŝtatisto partoprenis aranĝon de SAT;
p. 781 ke Drees subskribis la faman UEA-proponon al UN de la jaro 1967.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-10-01 10:53
Andreo Kuenzli estas granda malamiko de Esperanto-Vikipedio, sed bonvolu serĉi tie artikolon pri Willem Drees kaj vi legos multe pli ol en "Esperanto en perspektivo" (1974) kaj ne nur la supre menciitajn ĉefajn meritojn. Avantaĝo de la E-Vikipedio estas, ke vi povas tuj aldoni novajn informojn kaj ampleksigi la artikolon. La artikolo estas en multaj lingvoj, sed nur la informoj en la nederlanda estas pli ampleksaj ol en Esperanto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-01 14:10
Via (fakte iom stulta kaj superflua) reago montras vian iom strangan percepton de la aferoj.
(Se ekzemple Lins estus aldoninta tiujn informojn, vi - au alia - estus vershajne flate espriminta al li vian "profundan dankon pro tiuj valoraj sciigoj").

Rilate Esperanton en tiu vikipedia artikolo pri W. Drees esence trovighas ekzakte la samaj informoj pri Eo kiel la supre notitaj el "Esperanto en perspektivo", nenio plia. La autoro(j) de tiu vikipedia artikolo do esence bazighis vershajne sur la sama fonto - nome EeP!

La resto de la teksto koncernas lian politikan vivon.

Se oni volus vere kompletigi la vikipedian artikolon pri W. Drees koncerne Eon, oni devus tralegi la malnovan Eo-gazetaron por trovi aldonan materialon, ekzemple lian kongresan paroladon de 1954 por vidi kion li tie diris.


Mi ne en principo estas "granda malamiko de Esperanto-Vikipedio", kiel vi stulte asertas. Kelkfoje ghi estas ech utiligebla, chefe se temas pri Eo-movadaj informoj. Sed mi havas miajn kauzojn por ne tro abunde uzi kaj fidi la (Eo-)Vikipedion (kiu en la plej multaj kazoj estas tro suprajha kaj magra, kaj enhavas erarojn).

La Eo-Vikipedio ja ankau ne estas kreita unuavice por flegi sciencajn au seriozajn celojn, sed por propagandi Esperanton (t.e. "por montri ke Eo ekzistas"). Mi esperas, ke vi komprenas, ke pri tia celo mi totale fajfas.

En iuj kazoj mi kelkfoje ech utiligas au rekomendas iujn taugajn sciigojn el Vikipedio precipe pri pli "raraj", au malpli konataj temoj, kiuj estas troveblaj kaj alireblaj por la interesita uzanto preskau nur en Vikipedio, kiel ekzemple aplikite en mia studo pri la 9a UK en Berno de la jaro 1913, en kiu estas menciitaj personoj kiel Charles Albert Gobat, Bolingbroke Mudie, Hyppolite Sebert kaj Gabriel Chavet (http://www.planlingvoj.ch/9aUK_Berno1913_Dokumentaro.pdf.
Certe mi ne rekomendus en miaj artikoloj vikipedian artikolon pri Churchill au Stalin, Ruslando, Pollando au Svislando, pri elefantoj au bananoj, komputiloj au vino.

Krom tio, per la supra ekzerco mi celis kontroli, chu en EeP trovighas informoj pri W. Drees. Do, mi faris tiun esploron chefe por mia persona klerigho, kaj kiel mi kutimas, disponigi tiujn informojn al la publiko kvaza kiel servo (kompreneble por rikolti stultan komenton el tiu publiko, kiu nenion komprenas).

Al la autoro(j) de la vikipedia artikolo pri W. Drees oni cetere povas rekomendi optike distingi la informojn pri Eo disde la ceteraj informoj, farante apartan chapitron pri la Eo-rilataj mencioj.


Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-10-01 16:22
Andreo, vi aŭdacas en la supra komento skribi, ke Esperanto-Vikipedio havas erarojn. Rimarku ke vi nur en unu nomo faris tri erarojn: Hyppolite Sebert kaj devas esti: Hippolyte Sébert. Do bone, ke vi ne estas/estos E-vikipedisto, ĉar feliĉe malpli da eraroj estas/estos en ĝi.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-01 16:48
Pri Hippolyte vi pravas, sed Sebert oni skribis shajne sen akcento, lau mia scio, kaj ghuste la akcento estis eraro (vd. http://de.wikipedia.org/wiki/Hippolyte_Sebert). Se iu povas konfirmi la inverson, mi shanghos tion en miaj artikoloj.

Kompare kun aliaj, mi chiam tre klopodas eviti tajperarojn. Pro diversaj kialoj, al mi tio malfacilas lastatempe pli kaj pli (mi pli maljunighas).

Krom tio, mi ne kritikas unuavice ortografiajn erarojn de Vikipedio, sed erarojn de la prezentitaj FAKTOJ, kiuj en multaj kazoj estas evidentaj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-02 20:36
Cetere, antau ol nomi W. Drees esperantisto, chu iu povas konfirmi, ke li a) parolis Esperanton, b) aktive partoprenis en la Esperanto-movado? Minimume tiuj du kriterioj ekzistas por povi nomi iun personon reala esperantisto. Chio alia estas nur pseuda kaj troigo. Ankau Georgi Dimitrov, Josip Broz Tito, Franz Jonas, Karol Wojtila kaj multajn aliajn oni nomis esperantistoj, kvankam ili tute ne parolis tiun lingvon kaj neniam aktivis en la Eo-movado.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-10-02 21:04

En Guglo mi trovas Sebert kaj Sébert, ekz:
"Tutmonda jarlibro esperantista. Ĝin redaktis Hippolyte Sébert, Gabriel Chavet, Eugénie Ferter-Cense (eldonita en Esperantista Centra Oficejo). Ĝi aperis en 1912, 1913, 1914."
En Enciklopedio de Esperanto (1933) unu loke estas Sebert aliloke Sébert (ekz. che artikolo pri Róbin Wilhelm kiu estis lia amiko).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-02 22:25
Kion vi trovis kaj trovos en Guglo komplete malinteresas min, kaj la Eo-movadon.
En la kongresa dokumentaro de la 9a UK Sebert estas skribita sen accent aigu.
Tiel estu. Neniu sinjoro Kozyra estas bezonata por relanchi tiun diskuton, kiu estas solvita jam de pli ol 100 jaroj.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-10-02 21:26
Andreo Kuenzli ofte skribas stltaĵojn. Ekzemple Andreo dubas, ke Franz Jonas estis aktiva esperantisto:
Franz Jonas (El Vikipedio)
Franz JONAS [franc jonas] (naskiĝis la 4-an de oktobro 1899 en Vieno - mortis la 24-an de aprilo 1974) estis prezidento de Aŭstrio kaj esperantisto.

Li estis de ĉeĥa deveno. Lia patro Josef Jonáš estis agrokultura laboristo, kiu en 1895 foriris el la naska vilaĝo Kamenice apud Jihlava, ekloĝis en Floridsdorf, kiu en 1905 fariĝis parto de Vieno. Li laboris en ŝraŭbejo ĉe la konstruado de kluzo apud Nussdorf. Li edziĝis al Kateřina Rokosová, samlandanino el Pavlov apud Třešť.

Franz Jonas naskiĝis kiel kvara el entute ok infanoj de simpla laborista familio. Li lernis la metion de kompostisto kaj poste vastigis siajn sciojn en popola altlernejo kaj en la laborista altlernejo de Döbling. La Internacian Lingvon li eklernis en 1922 kaj tuj la sekvantan jaron sukcese trapasis la instruistan ekzamenon por poste gvidi multajn vesperajn kursojn. Kiel sekretario de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) kaj dum kelkaj jaroj la ĉefa aktivulo de la forta laborista Esperanto-movado en Aŭstrio, li kunorganizis la 5-an SAT-Kongreson (1925) en Vieno; ekde 1926 Jonas estis ankaŭ la administranto de la revuo La Socialisto - organo de ALLE - en kiu aperis multaj liaj artikoloj. Ĉiam skeptika pri la idearo kaj organiza strukturo de SAT, li estis la iniciatinto de la fondo de "Internacio de Socialistaj Esperantistoj" en 1933, kies vicgvidanto li fariĝis. Tiu organizaĵo apenaŭ povis efike ekagi, ĉar ĝia ĉefa kolono, ALLE, kun preskaŭ 2 000 membroj komence de 1934 (kompare la neŭtrala E-o movado en Aŭstrio havis nur 500 anojn tiam) , estis en marto 1934 malpermesita kune kun ĉiuj aliaj laboristaj asocioj (vidu Aŭstrofaŝismo). Jonas fuĝis al Ĉeĥoslovakio, riskis reveni post kelkaj monatoj kaj estis arestita; pro manko de pruvmaterialo li estis liberigita post 14 monatoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-03 21:40
"Andreo Kuenzli ofte skribas stltaĵojn." (Mankas unu u en via cerbo).

Unu el la tragedioj de la Eo-movado estas, ke la veraj stultajhoj estas senlime apogataj, estimataj, laudataj kaj glorataj, dum homoj, kiuj klopodas fari kaj skribi ion seriozan, normalan, interesan kaj inteligentan, estas konstante atakataj, bojkotataj, primokataj kaj ignorataj.

Sed pri tio mi ne miras, char temas pri movado, kiun grandparte konsistigas kretenoj, idiotoj kaj stultuloj kaj intelektaj nuloj (t.e.) primitivuloj), kiuj iel klopodas rekompenci sian idiotecon kaj intelektan banalecon, al kiuj oni devas malatesti chian mensan normalecon, kiel ilustras la ekzemploj de Libera Folio, HeKo, parte UEA k.a.

Do, demandu vin mem, al kiu kategorio vi apartenas, au volas aparteni. Espereble ne al la malghusta, char en tia kazo la diskuto kun vi perdus chian sencon.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-02 22:19
La enkopiitaj informoj pri Jonas el Vikipedio (kiujn mi cetere povas mem konsulti, se mi sentas tian bezonon) komplete malinteresas min. Sed eble ili taugas por via vortaro.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-10-05 04:38
Persone mi sentas fieron kaj ankaŭ nostalgion ke estis tempo kiam esperanto havis pli fortajn ligojn al socie emancipaj movadoj, tiel ke inter la esperantuloj troviĝis homoj tiel elstaraj kiel tiu ĉi vere admirinda nederlanda demokrato.

Dankon al la CO pro la atentigo pri tiu ĉi interesa novaĵo (per ĝia Facebook-paĝo, la 29-an de septembro) kaj al Kalle, pro la trafa decido publikigi la informon en Libera Folio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-05 16:05
La klopodo de certaj Eo-medioj prezenti (kvazau-)esperantiston kiel plej bonan chefministron de NL estas groteska tordo kaj troigo, tipa por la Eo-movado, kiu perfekte klopodas eltiri ian profiton el tiaj enketoj por siaj propraj propagandaj (au marketingaj) celoj. La rezulto de chi tiu spekulativa enketo estas ne pli ol dolcha nutrajho por la flava gazetaro, kaj nature por Vikipedio, sed en la scienca historiografio oni povas ignori chi tiun aferon, kiu tie havas nenian signifon, au valoron. Chiu serioza "doktorpatro" postulus forstreki tian informon el disertacio.

La aspektojn de la "esperantisteco" (?) de W. Drees kaj liajn meritojn por Esperanto mi indikis supre, el la libro "Esperanto en perspektivo" (Lapenna 1974). La reago al tiu aldona noto estis ne normala (au abnorma). Ghis nun neniu, ankau ne UEA, povis konfirmi, chu W. Drees parolis kaj skribis Esperanton, por povi konsideri lin esperantisto. Eble pli maljunaj NL-esperantistoj, kiuj partoprenis la koncernajn kongresojn, memoras kaj povus komenti.