Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste

Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste

de Redakcio Laste modifita: 2013-11-24 12:19
La "kortumo" de la Esperanta Civito en decembro verdiktos pri asertata miskonduto de Dieter Rooke. Laŭ la akuzo, Rooke proponis al laboranto "subaĉetaĵon” de mil frankoj, por ke tiu ne laboru. Laŭ Rooke mem temis pri propono pagi justan salajron. Punkto pri la perforta konduto de Valerio Ari kontraŭ Rooke ŝajne mankas en la tagordo.
Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste

Justico laŭ Luca Giordano

En septembro la longdaŭra interna konflikto de la Esperanta Civito kulminis en akra konfrontiĝo inter Valerio Ari (Giorgio Silfer), kaj Dieter Rooke, kiu intencis konkurenci kun Ari pri la prezidanteco de la ĉefa sidejo de la Civito, Kultura Centro Esperantista (KCE).

Laŭ Dieter Rooke, ŝanĝo de prezidanto povus gvidi al pozitivaj ŝanĝoj en KCE, distanciĝo de la Civito, kaj proksimiĝo al la cetera Esperanto-movado. Tamen, post la 21-a de septembro, kiam Valerio Ari perforte elĵetis lin el la sidejo, Dieter Rooke ne kuraĝis kandidati por la prezidanteco.

La priskriboj pri la ekzakta okazaĵo varias, sed ankaŭ Valerio Ari mem diras, ke li uzis fizikan forton por elĵeti Rooke. Laŭ Rooke mem, Valerio Ari pugnobatis kaj poste piedbatis lin, por malhelpi ke li plu parolu kun unu el la laborantoj de KCE, Marek Bamberski. La diskuto temis pri salajroj kaj laborpermesoj.

Post la retiriĝo de Rooke, la Civitaj korifeoj, senprobleme kaj sen alternativaj kandidatoj, dum la eksterordinara ĝenerala asembleo de KCE la 9-an de novembro reokupis ĉiujn gvidajn postenojn. Estis akceptita ankaŭ statutomodifo kaj aparta rezolucio kontraŭ Svisa Esperanto-Societo kaj ĝiaj gvidantoj, por plene ekskludi ilin el ajna influo en KCE.

La eksterordinara ĝenerala asembleo krome akceptis apartan rezolucion pri deloĝigo de Dieter Rooke kaj lia edzino Jun Liu el la luita apartamento en KCE, interalie ĉar ili "disvastigas kalumniojn" pri KCE.

La konflikto tamen ne finiĝis per tio: nun la Civito en sia retejo anoncas, ke la 13-an de decembro okazos kunsido de la Civita kortumo por pritrakti la konduton de Dieter Rooke. Laŭ la akuzo, li kulpis pri "klopodo de korupto", proponante "rimarkindan monsumon" al Marek Bamberski.

Responde al demando de Libera Folio, Dieter Rooke rakontas, ke li efektive proponis pagi al Bamberski mil svisajn frankojn (810 eŭrojn), sed ke neniel temis pri provo subaĉeti lin.

– Tio estis la ŝuldo de KCE al li, kiam li laboris sub tarifo pli ol cent horojn en junio. Pri la laboroj en KCE decidis sole G. Silfer, sen konsulti la komitaton.

Libera Folio kontaktis ankaŭ Marek Bamberski. Laŭ li, la diskuto pasis iom alimaniere:

– Dieter Rooke diris al mi: "Mi pagos al vi CHF 1.000 el mia poŝo se vi ne faros tiun laboron. Se vi rifuzas, mi iros al la polico denunci vin kaj vi pagos kelkcent frankojn da monpuno". Post du tagoj li revenis kaj vorte atakis min: "Vi daŭre estas ĉi tie?!! Vi ne traktas min serioze. Vi estos denuncita…"

La versio de Bamberski laŭ Dieter Rooke "ne estas tute malvera".

Bamberski skribis tion, kion li rememoris el nia dialogo. Fakte mi poste denuncis la aferon ĉe la polico, laŭ konsilo de la svisa sindikato Unia.

La kunsido de la Civita kortumo laŭ la reta anonco okazos ne en KCE, sed en la Esperanto-Domo en Andaluzio. Laŭ la sama anonco, fizike ĉeestos du kortumanoj, dum tria partoprenos rete. La tri ordinaraj membroj de la kortumo estas Bertil Nilsson (kunvokanto), Kep Enderby kaj Andrés Martín.

La kortumo supozeble decidos pri ekskomuniko de Dieter Rooke el la Civita komuneco. Valerio Ari mem ĉeestos la kunsidon fizike – la tempo kaj loko evidente estis elektitaj por ebligi tion. La akuzato havas la rajton sekvi la proceduron rete, sed Dieter Rooke ne povos tion fari, eĉ se li volus.

– La 13-an de decembro mi ne povos partopreni la ”aŭdiencon”, ĉar mi kantos en la opero Karmen kun ĥoro Interkant en Le Mans. Marek Bamberski jam revenis al Pollando, kaj la akuzon mi ne legis ĝis nun, kvankam mi petis ĝin de konsulo Marie-France Condé-Rey.

Libera Folio turnis sin al Bertil Nilsson por pli detalaj indikoj pri la akuzo. Li tamen ne volis diri ion pri la temo, por ke ne aperu duboj pri lia senpartieco.
arkivita en: