Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Urbaj bicikloj en Varsovio havos Esperantan nomon

Urbaj bicikloj en Varsovio havos Esperantan nomon

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-30 18:16
"Veturilo" estos la nomo de la novaj urbaj bicikloj en Varsovio, laŭ decido de interreta voĉdonado. La Esperanta nomo gajnis spite la fakton ke ĝi enhavas la literon "v", kiu ne estas uzata en la pola.

La planata sistemo de urbaj bicikloj en Varsovio havos 125 luejojn kun entute 2.100 bicikloj. Por uzi la biciklojn necesos registriĝo kaj antaŭpago.

Prezoj por uzado de bicikloj favoros mallongajn vojaĝojn: 20-minuta luo estos senpaga, sekvaj 40 minutoj kostos nur unu zloton (23 eŭrocendojn). Por la dua kaj tria horo necesos pagi respektive 3 kaj 5 zlotojn. Ĉiu plia horo kostos 7 zlotojn. 

La nomo de la sistemo estis elektita per interreta vodonado. La nomo Veturilo en Esperanto ricevis 32 procentojn de la voĉoj. Sekvis ĝin Wawabike kun 26 procentoj kaj la trian lokon okupis Ziuuu kun 12 procentoj. Sekvajn lokojn okupis Rowerynka (12 %), Bajker (11 %) kaj Wabik (6 %).

Laŭ informo de PEJ

arkivita en: