Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TEJO finos la jaron kun grava deficito

TEJO finos la jaron kun grava deficito

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-30 16:10
Pro ĉesigo de EU-subvencioj la financa situacio de TEJO en 2012 estas nekutime malfacila. La jaro kredeble finiĝos kun deficito de 6.000 eŭroj. En la venonta jaro la deficito atendeble rapide kreskos, ĉar la asocio jam ne povos ricevi novajn subvenciojn de Eŭropa Unio, kiu post esploro konstatis, ke TEJO ne estas sendependa junulara asocio, sed sekcio de UEA. Por plu funkcii TEJO venontjare devos preni monon el sia kapitalo. Daŭre mankas laborfortoj por la preparo de papera versio de Pasporta Servo.

La financa situacio de la asocio estis grava temo dum la estrara kunsido de TEJO en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo komence de decembro. Dum pluraj jaroj TEJO ricevadis subvenciojn por administra laboro de la junulara programo de la Eŭropa Komisiono. Tamen nun la Eŭropa Komisiono reanalizis la staton de la asocio, kaj konstatis, ke ĝi jure kaj fakte ne estas sendependa organizaĵo, sed parto de UEA.

Tio signifas, ke petoj pri subvencioj estonte devos esti prezentitaj ne nome de TEJO, sed nome de la tuta UEA. Tiam ŝanco ricevi ajnajn junularajn subvenciojn praktike nuliĝos, ĉar UEA ne estas junulara organizaĵo. La peto pri subvencio por la jaro 2012 estis malaprobita, kaj pro la novaj direktivoj de EU, peto pri subvencio por 2013 tute ne estis farita. Se tamen estos elpagitaj pli frue aljuĝitaj subvencioj, la bilanco de TEJO por 2012 iĝos ekvilibra. Se neniuj novaj elpagoj okazos, kiel oni timas, la bilanco estos deficita je 6.000 eŭroj.

Pro la aperinta situacio, la estraro de TEJO havis kunvenon kun Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, kaj Loes Demmendaal, estrarano de UEA pri financoj kaj TEJO, por denove diskuti la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de eventuala jura sendependiĝo de TEJO. Kiel pli frue, ankaŭ nun oni post diskuto venis al la konkludo, ke la avantaĝoj de tia sendependiĝo kredeble estus pli malgrandaj ol la malavantaĝoj, precipe ĉar la subvencia sistemo de EU estos reformita en 2014, kaj do ne eblas scii, ĉu la eventualaj avantaĝoj de sendependiĝo rilate EU-subvenciojn estus daŭraj.

Manke de subvencioj la ekonomia situacio de TEJO venontjare estos tre malforta.

- Tio ne signifas financan kolapson de TEJO, ĉar en ĝia posedo estas sufiĉa kapitalo por funkcii dum ankoraŭ kelkaj jaroj en la sama ritmo eĉ sen ajna ekstera monhelpo. Sed dum la venonta jaro unu el la ĉefaj taskoj al kiu la oficisto sin dediĉu, estos esplorado de diversaj novaj subvenci-fontoj, klarigas Sergeo Tyirin, respondeculo pri informado en la estraro de TEJO.

Alia grava temo pritraktita dum la kunsido de la TEJO-estraro estis la situacio de Pasporta Servo kaj de la misfunkcianta retejo de TEJO. Laŭ Sergeo Tyirin, malgraŭ pluraj alvokoj daŭre mankas homfortoj por efika kaj rapida pretigo de la papera adresaro de Pasporta Servo. Tial la tasko nun estis transdonita al la volontulo de TEJO en la Centra Oficejo. Por trovi rimedojn por subteni apartan volontulon por okupiĝi pri Pasporta Servo, TEJO nun klopodas aliĝi al la sistemo de Eŭropa Volontula Servo. Ĉu tio sukcesos, ankoraŭ ne klaras.

La retejo de TEJO ekaspektis kiel lingva salato post la ĝisdatigo de la enhav-administra sistemo. La riparo de tiu problemo postulas ampleksan permanan laboron, kiu laŭ Sergeo Tyirin tamen bone progresas.

- Ni pli kaj pli antaŭeniras en tiu longa laboro, kaj baldaŭ tejo.org aspektos tute normale. Sekva paŝo por ĝi estos ordigi kaj ampleksigi la ali-lingvan enhavon, kun la celo havi veran mult-lingvan paĝaron kaj sistemon por teni la tradukojn ĝisdataj.

arkivita en:
mateno
mateno diras:
2012-12-21 08:49
...Ĉu Eŭropa Komisiono maljam nun vekiĝis? Dum jaroj oni ripete prezentadis al ĝi dokumentojn, el kiuj estis klare ke TEJO estas junulara sekcio de UEA, kaj ĉiam tio estis en ordo, kaj nun subite ne. Ĉu komploto? ;)
interDisto
interDisto diras:
2012-12-21 13:16
Espereble ne komploto kontraŭ Esperanto :)

Jes, ili mem agnoskis en sia letero ke la subvencioj ne devus esti aljuĝitaj al TEJO, almenaŭ ne en la kategorio kiun ni uzis ("organizoj plene dediĉitaj al junularo"). Pro tio, la subvencion de 2010 ili plene aprobis; tamen por tiu de 2011 ankoraŭ bezonatas diversaj dokumentoj, kaj eble re-verki la raporton en la nomo de UEA (kvankam ili certigis ke la subvencion mem ili ne nuligos, ĉar jam aprobis).
manuchan
manuchan diras:
2012-12-21 18:04
Mi volas precizigi ke la "eraro" pri la kategorio rilatas nur la subvencion de 2011. Fakte nur ekde tiu jaro ekestis la distingo rilata la disdividon de la buĝeto inter "Organizoj plene dediĉitaj al junularo" kaj "Organizoj kiuj inkluzivas sekcion dediĉitan al junularo".
Krome, indas diri ke ĉi-tie temas specife pri la administra subvencio de la programo "Junularo Aganta" de la Eŭropa Komisiono, ne pri "ajna junulara subvencio", kvankam veras ankaŭ ke ĝenerale subvencioj estas pli kaj pli malfacile akireblaj, pro kreskanta konkurenco kaj malpliigo de la disponigata mono.
Manuela Ronco
ztisljar
ztisljar diras:
2012-12-21 18:42
Ankoraŭ en la tempo de mia juneco oni pripensadis tiun problemon kaj la gejunuloj diversmaniere ribelis. Sed la konservativa UEA ĉiam timis ke ĝi perdos regon super TEJO se ĝi ne posedos la regon super la mono de TEJO kaj neniam permesis sendependiĝon. Eĉ ne tiam kiam praktike TEJO renversis la kadukiĝintan UEA (en sepdekaj kiam falis Lapenna kaj la gvidan pozicion en UEA sub la tre kapabla TEJOano H.Tonkin transprenis pluraj TEJO-anoj). TEJO neniam havis seriozan profesian oficejon kaj tial neniam sufiĉe decidan estraron kiu elbatalus sendependecon kaj registriĝon de la asocio kiel memstara jura personeco, kio ebligus al ĝi agi multe pli sukcese ol ĝi tion faras. La sendependiĝo de junulara asocio portas certajn riskojn. Gejunuloj rapide malgejunuliĝas kaj tro rapide ŝanĝas interesojn. Tamen socio kiu ne transprenas tiun riskon kaj ne disponigas la memstarecon al sia gejunularo estas kondamnita al morto. Studenta E-klubo en Zagrebo kaŭzis en sepdekaj jaroj la kompletan ŝanĝon de la kroatia movado pozitivsence ĉar ili kreis memdependajn organizojn kaj eĉ entreprenon. La nuna plej sukcesa agado por E kreskas el E@I kiun kreis gejunuloj kaj ankoraŭ nun gvidas ĝin. Ili daŭre ricevas EU-subvenciojn nekompareble pli grandajn ol TEJO.
Kvankam EEU ne estis fondita de gejunuloj, tamen ekde kiam ĝi memstariĝis kiel jure registrita personeco en 2005 ĝi rapide kreskis al multe pli serioza organizaĵo same kun grandaj subvencioj kaj do fido de EU-financantoj al ties kapablo agi.
La nuna E-movado tamen devas danki sian perspektivon al nova juna generacio. Mi vidis multajn junajn vizaĝojn en KAEST, mi skevas la revuon Kontakto kaj povas proklami ĝin absolute la plej bona ensepranta revuo, mi vidas jam grandan kvanton da produktoj en la reto kreitan de gejunuloj. Kial UEA ne fidas al ili?
Ĉu sendependa TEJO ne povus plu havi kontrakton pri la agado kune kun UEA?
Zlatko
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-12-22 08:27
Zlatko pravas. TEJO devus esti sendependa. La vivo pruvis, ke juna kun maljuna malbone povas vivi, char maljuna alkutimita al arkaikaj metodoj de agado ne scipovas kaj ne komprenas uzadon de nova teknologion, novan pensmanieron precipe en shanghita mondo.
La diferenco chiam pligrandighas, char UEA ne volas modernighi, ne volas shangxighi, ne volas plijunighi. Plej bonaj ekzemploj estas tute kripla informlaboro.
Donu eblecon al junaj homoj, al novaj ideoj!
dennis
dennis diras:
2012-12-26 13:51
Interesa artikolo, kaj valoraj komentoj. Dankon al la laboro de la Tejanoj.

Kaj eble meritas relegon, pripensadon kaj ech studon la vortoj de Zlatko Tishljar. Li bone komencas enkadrigi la fundamentajn problemojn de unu asocio kiu tro dependas de la financa potenco de alia asocio, niakaze, la asocio TEJO de la organizo UEA. Stansilaw plene subtenas la ideon de sendependa TEJO, kaj ankau mi, pro similaj kaj aliaj kialoj, pensas, ke por la bono de TEJO kaj por la bono de la Esperanto-Movado, plena sendependigho estos bona pasho. Se sendependa TEJO estos bona por Esperanto, ghi ankau estos bona por UEA.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinujo