Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA

Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-03 21:22
La freŝa membrostatistiko de Universala Esperanto-Asocio montras, ke momente haltis la ŝrumpado de la membraro. La kvanto de individuaj membroj stabiliĝis ĉirkaŭ 5.300. Tiu stabiliĝo tamen okazis nur, ĉar kreskis la kvanto de membroj en la malmultekosta kategorio "membro kun Jarlibro". En ĉiuj membrokategorioj, kiuj inkluzivas abonpagon por la revuo Esperanto, la ŝrumpado daŭras. Entute la kvanto de membroj-abonantoj dum unu jaro malkreskis je pliaj 193. Laŭ Probal Dasgupta, unu klarigo estas la kreskanta reta legado de la revuo. Laŭ la statistiko, la mezuma kvanto de retaj legantoj de la revuo dum la koncerna periodo kreskis de 534 al 535.
Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA

Alklaku por grandigi

En la jaro 2008 la abonkvanto de la revuo Esperanto unuafoje falis sub la simbolan ciferon 4.000. Dum la sekvintaj tri jaroj la cifero plu falegis, kaj en la fino de 2011 la kvanto de pagitaj ekzempleroj estis nur 3.300. El tio milo estas dumvivaj membroj, honoraj membroj kaj simplaj abonoj. La kvanto de homoj pagintaj kotizon de membroj-abonantoj dum la pasinta jaro falis de 2.497 al 2.304.

Dum la dekjara periodo 2002-2011, kiun montras nia grafikaĵo, la suma kvanto de individuaj membroj falis je 392 personoj, dum la kvanto de membroj-abonantoj falis je 691. La perdo de preskaŭ sepcent membroj-abonantoj kostas al UEA proksimume 35.000 eŭrojn jare, se oni konsideras ke la mezuma kotizo estas 50 eŭroj. Iomete da mono la asocio tamen ŝparas pro tio, ke la neabonitajn ekzemplerojn ne necesas dissendi. Laŭ la spezokonto 2010 la sendado de la revuo kostis 7,40 eurojn por ĉiu abonanto, do tiu "ŝparo" estas proksimume 5.200 eŭroj. 

Ni turnis nin al la prezidanto de UEA kaj la ĝenerala direktoro de la asocio por ricevi komentojn pri la malkreskanta interesiĝo kiu trafas la revuon de la asocio. Prezidanto Probal Dasgupta - samkiel la redaktoro mem - esperas ke kritikantoj de la revuo mem kontribuos al ĝia plibonigo. La prezidanto kaj la direktoro inter si decidis, kiu respondu kiun demandon. La redaktoro de la revuo ne respondis al demandoj de Libera Folio.  

Libera Folio: Kial laŭ via supozo okazas kresko nur en la kategorio "membro kun Jarlibro", dum en ĉiuj aliaj kategorioj (krom "honora membro", decidata de la estraro) okazas malkresko? Eĉ kiam temas pri "dumviva membro", kreskas nur la kvanto de dumvivaj membroj kun Jarlibro, ne tiuj kun la revuo. Alivorte, kial daŭre malkreskas la interesiĝo de la membroj pri la revuo Esperanto? Kaj ĉu laŭ vi estas problemo, ke tiu interesiĝo malkreskas?

Probal Dasgupta
Probal Dasgupta
Probal Dasgupta: Mi vidas, en viaj demandoj, la supozon, ke la kreskoj kaj malkreskoj spegulas netan diferencon inter ŝato de UEA (kiu do restus relative konstanta) kaj ŝato de la revuo kiel ĝi estas nun redaktata.  Mi komencu ĉe la statistika demando. Mi tute laike spekulativas, ke povas temi parte pri la kresko de monŝparemo en tempo de ekonomia krizo, parte pri la decido de la Asocio eksperimente malfermi al la jarlibra membrokategorio aliron al la reta revuo en tempo, kiun markas ĝenerala prefero legi komputile pli ol papere, parte pri la faktoro interesanta vian redakcion, kaj sendube ankaŭ pri aliaj faktoroj. Se aperos analizoj fare de konantoj de la fako statistika, mi volonte cedos antaŭ iliaj demonstroj.

Libera Folio: Ĉu ekzistas ajnaj planoj por ŝanĝi la enhavon aŭ la redaktomanieron de la revuo?

Probal Dasgupta: Pri la enhavo de la revuo, ni estas en fazo, dum kiu validas la espero, ke personoj kaj grupoj, kiuj sentas fortan emon plibonigi la kvaliton de tiu grava organo de nia movado, proponados konkretan helpon al la redaktoro por ke okazu la dezirataj plibonigoj.  Estus utile, se iu/j inter la helpintoj/antoj, kunlabore kun la redaktoro, organizus recenzon de la ĝis nun okazinta helpado.  Sendube Libera Folio povas sproni tian procezon. Miakomprene la esprimoj de deziro vidi pli bone redaktatan revuon manifestas unu stilon komuniki latentan deziron helpi okazigi la ŝanĝojn, kiujn oni volus vidi.

Libera Folio: Se efektive, kiel sugestas Probal Dasgupta, kreskanta reta legado estas kialo de la malkresko de paperaj abonoj, mi ŝatus scii, kiomfoje estis dum la pasinta jaro elŝutita la revuo, kaj ĉu temas pri granda kresko kompare kun la antaŭa jaro?

Osmo BullerOsmo Buller: Laŭ mi la kreskanta reta legado ne klarigas la malkreskon, kaj fakte ĝi apenaŭ estas kreskanta. Pasintjare la revuo estis elŝutita averaĝe 535-foje, praktike same ofte kiel en 2010 (534), kiam la Membroj kun Jarlibro ekrajtis legi la revuon rete. Nur dekono de la membroj interesiĝas pri la elŝutado, kaj tio apenaŭ kreskas. Kompreneble la malkreskon de membroj-abonantoj parte kaŭzis transiro al la malpli kosta kategorio MJ. Pasintjare tiaj kazoj estis 106, sed nur 67 el ili regule pagadis la kotizon de membro-abonanto, dum la aliaj pagis diversajn kotizojn en diversaj jaroj. Supozeble parto el la 67 eksabonantoj fariĝis membroj kun Jarlibro pro nekontento pri la revuo, al alia parto sufiĉis la reta eblo kaj al tria parto ĉi-foje mankis mono.

Libera Folio: Rilate la proponon, ke por plibonigi la revuon volontuloj proponu helpon al la redaktoro - ĉu ne estus pli prudente, ke pri plibonigoj de la revuo okupiĝu unuavice  homo al kiu oni pagas monon por redaktado? 

Osmo Buller: Evidente jes. Unu el la problemoj tamen estas, ke tiurilate la estraro ankoraŭ ne trovis kontentigan kaj komune konsenteblan solvon. Kiel oni spertis jam en Havano, inter la estraranoj regas diversaj opinioj. Mi mem bedaŭras la siatempan decidon eloficejigi la redaktadon. Krom esti mallongevida, ĝi tre limigas la spacon, en kiu la nuna estraro povas moviĝi ne nur rilate la revuon sed pli vaste la plenumadon de la informa agado de UEA.

Libera Folio: Se oni konsideras, ke la nuna redaktoro ne povas plibonigi la revuon, ĉu oni ne serĉu alian salajratan homon kiu povas tion fari?

Osmo Buller: Tio ne troviĝas en la moviĝospaco, pri kiu la estraro disponas.

 
arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2012-03-29 01:15
"Miakomprene la esprimoj de deziro vidi pli bone redaktatan revuon manifestas unu stilon komuniki latentan deziron helpi okazigi la ŝanĝojn, kiujn oni volus vidi."

amike
Istvan Ertl
Alekso
Alekso diras:
2012-03-29 12:22
"Ni volas ŝanĝojn."
esperanto
esperanto diras:
2012-03-29 13:41
Antau kelkaj jaroj mi sugestis min (neoficiale) kiel kunredaktoro por la partoj historio/interlingvistiko/recenzoj. La reago estis silento. Sed mi sentis ankau, ke iuj homoj farighis tre nervozaj kaj ne deziris tian kunlaboron kaj PRINCIPE ne deziras kunlaboron kun "subredaktoroj".

Se oni kreas strukturon de kunredaktoroj au subredaktoroj, oni devas havi CHEFREDAKTORON kaj disdividi la kompetencojn por eviti intereso-konfliktojn. Supozeble la nuna redaktoro ne deziras funkcii kiel chefredaktoro (sed nur kiel kompilanto).

Alia problemo estas ankau, ke la revuo estas tro solece lasita al la (kapricoj de la) nuna redaktoro, kaj ke apenau iu alia havas au volas havi influon al ghi.

Mi ne scias, kiu devus decidi la kunredaktoran/chefredaktran demandon de la revuo Esperanto: chu la estraro de UEA, chu la CO, chu la ghenerala direktoro? Kiel kutime, Dasgupta elshprucas nur nebulajn gheneralajhojn, kiujn oni devas relegi trifoje por ion kapti de la senco. Je tiu sinteno eviti konkretecon UEA suferis dum la tuta prezida periodo de Dasgupta. Tiel la grava stagnado, kiu karakterizas tiun organizajhon, estis akcelita, kaj neniu scias kiel solvi la dilemon. Lau mi ekzistas nenia VOLO solvi ion ajn. Per tiu sinteno, en kiu kelkaj maljunuloj tenas la organizajhon kvazau kiel sian privatan posedon, per kiu oni povas gajne pasigi iomete sian hobian tempon (kiel diris Dasgupta en sia festparolado Gacond), oni cetere forpelas novajn (kaj malnovajn) homojn, kiuj principe estus kunlaboremaj, sed antau si vidas nur altan muregon de konservemaj funkciuloj, kiuj de 50 jaroj diras la samon kaj intelekte komplete degeneris en la agho de 70. La volo shanghi ion ajn ne devus esti ligita kun kosemtikaj shanghoj, char tiuj nur akcelus la krizon.

Devus esti formulita paradigma shango. Sed por formuli paradigman shanghon, unue devus okazi pluraj internaciaj konferencoj de la Eo-movado (prefere sen la supre aluditaj personoj), kie oni vaste diskutus por trovi interkonsenton, chu oni nenion shanghu au chu oni enkonduku paradigman shanghon. Sed kiel aspektu tiu paradigma shangho? Chu oni rezignos pri la atakado de la angla lingvo, chu oni chesos aserti, ke Esperanto estas la plej facila lingvo de la mondo (dum amaso da e-isto fushe parolas kaj skribas ghin), ke Zamenhof estis polo, ktp.? Poste devus esti verkita Strategia Laborplano por konkrete realigi iujn decidojn. Chio tio ne okazas. Pro tio la tuta movado degeneras, kaj sufiche rapide, lau mi. Poste oni miras kial la nombro de membroj kaj abonantoj shrumpas. Kaj iuj respondecaj funkciuloj embarasite kaj akademiece-teknikece respondas al iuj konkretaj demandoj, tiel ke oni devas legi inter la linioj por kompreni la sencon de tiuj klarigoj. Kiel en malnovaj tempoj, la CO shovas la Nigran Petron al la estraro - chifoje prave vershajne, char tiu estraro NENION kaj NENIOM taugas kaj devus esti urghe shanghita (sed vershajne ech mi havas iluziojn). Cetere, la vortoj "Strategia Plano" tute ne aperas en la supra intervjuo.

Se oni volas shanghi la nunan redaktoron, oni devas prezenti alternativojn. Sed en la pasintaj jaroj mi neniam legis au audis ech nur unu eblan nomon, kiu povus esti konsiderata por transpreni la redaktadon de la revuo.

Lau mi, la revuo povus esti facile redaktata kaj produkata en la Centra Oficejo. Provizore, la rolon de la redaktoro povus transpreni kompetenta volontulo au juna jhurnalisma praktikanto, kiu SHATUS fari tian laboron kaj alportus iom freshajn ideojn. Lau mia scio, Moerbeek daure funkcias kiel provleganto, do ili povus intime kunlabori, eble kun pli forta influo flanke de la ghenerala direktoro kaj la helpo de aliaj spertuloj (kiel Onet, McCoy ktp.). Jen jam tauga triopo. La materialo ekzistas chiukaze kaj oni devas ghin nur publikigi. Kaj tiu triopo komencus serchi taugajn prizorgantojn de iuj temaj rubrikoj kaj eble iom post iom komencus shanghi la strukturon kaj karakteron de la revuo.
 
Al Marcek oni devus fari klarajn kondichojn: Au vi funkciu kiel reala chefredaktoro kun tiuj kaj tiuj taskoj, por respekti la volon de certaj legantoj-abonantoj kaj por atingi iujn plibonigojn. Se ne, tiam la CO transprenos mem la taskon de la kompilanto, char la CO mem kapablas KOMPILI ghin.

Sed ankau per tiu proponita solvo oni ne havu troajn iluziojn. La stilo, karaktero kaj tono de la artikoloj vershajne ne rapide shanghighus, char restus en principo la samaj chefkontribuantoj. Realaj shanghoj povus okazi nur, se alispeca chefredaktoro komencus transpreni la revuon kaj serchus novan publikon, kiu verkus iom alitipajn kontribuajhojn, ghuste en la senco de la paradigma shangho, kiun mi supre menciis.
Sed kiel dirite: mia espero estas malgranda, ke la evoluo povus iri en tiu direkto. Unue devus aperi tute alia generacio de aktivuloj, kiuj rezignus pri la propagandomaniero de la pasinteco.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-03-29 17:26
Oni ne ŝercu pri la temo paradigmoŝanĝo, ĉar oni ne povas decidi ĉu oni volas havi ĝin aŭ ne. Ĝi estas afero kiu venos per si mem, aŭ restos for, depende de la tutsocia evoluo, ne kiel rezulto de la konscia volo de manpleno da Esperanto-aktivuloj.

Tio tamen ne signifas ke oni devas esti fatalisto kaj lasi ĉion al la hazardo. Male, se oni scias kian paradigmoŝanĝon _la mondo_ bezonas por ne fali en abismon (kaj ne obsediĝas pri la demando ĉu _UEA_ estos parto de tiu ŝanĝo aŭ ne), tiam oni scios kion fari -- kaj povas resti tute kontenta eĉ se onia agado kondukos de malsukceso al malsukceso dum onia tuta vivo, ĉar oni scios esti farinta ion necesan.

Probal Dasgupta havas ian ideon pri la paradigmo kaj kiel ĝi devas ŝanĝiĝi. Osmo Buller perfekte scias kiel administri la Centran Oficejon. Se UEA ne funkcias pli bone kun tiaj prezidanto kaj direktoro, tio estas ĉar la homoj en la hierarkio inter ili havas absolute nenian ideon pri la paradigmo kaj ofte nesufiĉe da respekto al la profesieco de la CO-kunlaborantaro.

Sed ne nur abstrakte pri la paradigmoŝanĝoj. Por adaptiĝi al la estonteco, UEA devus antaŭ ĉio profiligi sin kiel asocio por lingva demokratio; tio jam okazas iugrade. Sed oni povus pluiri kaj ekzemple protesti se estas nuligataj la gepatralingvaj lecionoj por infanoj de enmigrintoj en iu lando. Alie, oni ja devas limigi sin al la relativa supernacia pezo de la unuopaj naciaj lingvoj je la plej alta nivelo, kaj tio neeviteble kondukas al demonigo de la Angla.

Alia necesa adaptiĝo estas ke oni ne plu bazu sian informadon sur la supozo ke malsamaj t.n. lingvoj estas pli ol diversaj dialektoj de unusola homa lingvo. Alie oni ne povas per raciaj argumentoj gardi sin kontraŭ la kapricoj de lingvoreformistoj, kiuj estas multe pli danĝeraj por la afero ol la eternaj komencantoj (kvankam estas ankaŭ komuna aro inter ili). Ĝis nun UEA ŝvebas en ia limbo, kie oni unuflanke volas aserti ke ĉiuj naciaj lingvoj estas same valoraj (ĉu alt- aŭ malaltvaloraj ne ĉiam estas tute klare), dum aliflanke oni ne kuraĝas klare koncedi ĉu ankaŭ ĉiuj internaciaj lingvoj estas same valoraj -- inter si, kaj kompare al la naciaj.

Pliaj necesaj adaptiĝoj certe estas mencieblaj, sed momente mi ne plu havas tempon. Ĝis, legantoj!
esperanto
esperanto diras:
2012-03-29 20:11
Iusenca paradigma shangho povus esti enkondukita ghuste de manpleno da Eo-aktivuloj, ekzemple en UEA, kaj povus funkcii, se ghi estus racia kaj kredinda kaj se grandparto de la Eo-plebo sekvus ghin. Sed tio estas vershajne iluzio, same kiel estas vershajne iluzio shanghi la paradigmon che iu religia sekto, ekzemple la romkatolikismo, sunaista islamo, ktp. Neniu gvidanto de tiuj religioj planas shanghi ion ajn en la substanco. Esperanto estas tre simila al religio (kvankam la plimulto de e-istoj estas probable liberpensuloj au ateistoj). Tiom longe, ke la propraj anoj mem kredas je la ghusteco de la praceloj, la paradigmo ne shanghighos, kaj la anoj lasas sin pli malpli libervole ideologie manipuli lau plej groteskaj manieroj.

Do, mi vershajne postulas tro. Plej vershajne la e-istoj ne nur ne volas, sed ankau NE POVAS shanghi sian paradigmon, char ili devus reinventi la Eo-movadon, kio esence praktike ne eblas. Sed tio sendube estas tro postulata. Ech se ekzemple UEA, kiu estas la gvida organizajho de la Eo-movado, shanghus la Esperanto-paradigmon, pli malpli frue aperus reakciuloj, kiuj denove renversus la paradigmon por adapti ghin al la pli frua paradigmo. Tion mi kuraghas diri, observante la sintenon kaj konduton de la "novaj" e-istoj (De TEJO ktp.). Sed kiel mi konstatis en la IJK Sarajevo, TEJO-anoj ne tro interesighas pri teoriaj demandoj, sed precipe pri turismo kaj praktika utiligeblo de Esperanto. Tio estas tipa kaj komprenebla por tiu generacio, kiu grandighis post la fino de la mondaj ideologioj.

Unue oni devus difini la enhavon de tia paradigma shangho antau ol mem shanghi ghin. Kelkajn ideojn mi donis en la antaua mesagho. Sed mi vidas, ke oni pli fidas al iu Dasgutpo ol al la racia penso.

Kiel ajn, mi kredas, ke la "eksperimento Esperanto" lau la pracelismo fiaskis kaj finighis. Bedaurinde, la Eo-movado transformighis al reakcia movado, kiu komencis ataki la anglan lingvon, la "usonan imperiismon", la laudiran "maldemokratian sistemon" de la lingva reghimo de Europa Unio - tio estas la tipaj postuloj de la komunistoj kaj kontrau-okcidentuloj; pli frue oni apogis la komunismon kaj la triamondismon. Kaj oni fiaskis. Kaj oni fiaskos ankau estonte kun tia strategio, char ghi pli similas al marksismo ol al realismo. De la komunismo kaj triamondismo restis nenio en UEA krom kelkaj spuroj, kiujn postlasis de iuj fosilighintaj movaduloj (kiel Dasgupta), kiuj hodiau ne plu parolas pri tiuj temoj, char ili adaptighis perfekte kiel politikaj oportunistoj, ech se ili restis fidelaj al siaj originaj kredoj.

La resto, kio okazas en la Eo-movado ekster tiuj temoj, estas sensignifa kaj trankvile povas esti forgesita kaj forjhetita.

La esperantistoj tute ne interesighas pri (mond)lingvaj kaj lingvistikaj demandoj. Eble ili shatas lingvojn (kaj literaturon), sed tio estas jam chio. Lingvistikaj fakuloj ekzistas inter e-istoj nur malmultaj (rigardu la profesiojn en la delegita reto - sur p. 270 de JL 2011 nur 3 delegitoj okupighas pri lingvoscienco). Multaj anglaj e-istoj tute ne parolas la germanan au francan, multaj francaj e-istoj tute ne parolas la germanan au italan, multaj germanaj e-istoj tute ne bone parolas aliajn lingvojn, multaj rusaj e-istoj tute ne parolas fremdlingvojn ktp. Ekzistas kazoj, kie kelkaj samideanoj regas "ekzotajn" lingvojn, ekzemple la brito Brian Moon la estonan, la franco Cherpillod la babilonan, al sviso Carlevaro Volapukon kaj simile. Sed tio estas (laudindaj) esceptoj). Multaj homoj ja pasive konas aliajn lingvojn, ekzemple mi scias kiel oni diras "Stacidoma strato" en la dana... (sed apenau perfekte kapablas pronoci ghin) ktp. Do, mi ne scias kion vi volas. Mi konsentas kun vi, ke estas groteske, se UEA alighis al la "kredo", ke chiuj naciaj lingvoj estas same valoraj ktp. Sed por la angla tiu principo evidente ne validas, ankau ne por Esperanto (kiu lau la e-istoj estas supera al chiuj aliaj lingvoj). Vershajne ankau tio estas oportunisma maniero sin prezenti, char oni devas plachi al Unesko kaj EU, kie oni rakontas tiajn aferojn. Do, la e-istoj nur perdas sian tempon, se ili okupighas pri aferoj kiel lingvaj homaj rajtoj, Manifesto de Prago k.s. Chio tio havas nenian sciencan bazon kaj ech kiel idearo estas tro granda spekulacio, miksajho de abstraktaj kaj konfuzaj pseudosciencaj teorioj, pruntitaj el iuj (strangaj) socisciencaj branchoj kaj dubinde adaptitaj al interlingvistiko, kiuj ne estas kredindaj, ekzemple che la ekstera mondo.

Mi nun relegas la verkon "La lingvo" de Sapir. Kvankam la teorioj estas el la 20aj jaorj, indus havi tiun legindan verkon en Esperanto. LA sovetiaj kmunistoj kontraubatalis tiun autoron dum jardekoj, ghis ili rimarkis, ke iliaj propraj teorioj estas fatraso (Isaev ktp.) Sed mi dubas, chu iu ajn e-isto interesighas pri tiu diskuto (krom Larsen). La e-istoj interesighas kaj okupighas nur pri nebula mistika propagando, bazighanta sur nebulaj teorioj kuiritaj en la laboratorio de Zamenhof, plus "pluevoluigoj" de aliaj somnambuloj kiel Privat, Lapenna, Piron ktp., kiuj neniam kapablis racie kaj science argumenti, sed disvastigis nur dubindajn subjektivajn ideojn neniam pruvitajn de ili. Do, chi tio havas neniun sencon. Bedaurinde la e-istoj ankorau ne rimarkis tion. Sed la "ekstera mondo" ja bone rimarkis tion kaj reagis per totala ignorado de la argumentoj de la e-istoj. Do, la e-istoj grandparte mem kulpas pro sia fiasko. UEA kaj ties Landaj Asocioj malmulton kontribuis por shanghi tiun situacion. Ankau la grandparto de la verkajhoj de niaj chefaj korifeoj estis grandparte ideologiaj. Tazio Carlevaro foje skribis, ke li konas nur unu libron verkitan de e-isto, kiu havas sciencan valoron: La danghera lingvo de Lins (kvankam ankau tiu libro jam estas 25 jara kaj bezonus reprilaboron (cetere Carlevaro mem estis influita de la marksismo kaj do ne povis esti tute objektiva).

Chu Eo taugas kiel internacia lingvo estas tute alia demando. Mi komprenas tiujn, kiuj dubas pri tiu chi aserto. Jam delonge malvalidas tiu aserto, ke malpravas tiuj, kiuj ne konas Esperanton.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-03-30 11:34
Ĉu la teorioj de Sapir estis kontraŭbatalataj de Sovetaj komunistoj?!? Tio estas tute nova por mi. De kie vi scias?
esperanto
esperanto diras:
2012-03-30 14:18
Kompreneble. Sapir estis usona strukturalisto, kaj la usona strukturalismo estis en SU non grata. Despli ke Sapir reprezentis au almenau influis diversajn sciencojn, ekzemple psikanalizon, (soci)psikologio kaj (kultur)antropologion, genetikon, komparan hindeuropistikon, socilingvisitkon, etnografion - chiuj tiuj disciplinoj estis subpremitaj en SU. La Sapir-Whorf-hipotezo ne estis agnoskita en SU. Ktp. ktp. Krome, Sapir estis juddevena (grava makulo).
Cetere, tiujn faktojn prisilentas la rusa Vikipedio, kiu samtempe fanfaronas, ke Sapir estis unu el la plej elstaraj lingvistoj. Tiu primitiva hipokriteco ne estas eltenebla (tia estas Vikipedio).

Mi ne scias, chu vi scipovas la rusan lingvon, se jes, mi konsilas al vi konsulti la revuon Voprosy jazykoznaija - kiu dokumentas la foreston de la nomo Sapir kaj kie mi kredas esti leginta artikolon pri Sapir, post lia kvazaua rehonorigo far la sovetia/au rusa lingvoscienco. Unuafoje post longa tempo, Svadost menciis lian nomon en sia libro Kak vozniknet vseobščij jazyk, kiu aperis en 1968. Sed kiel F. de Saussure kaj B. de Courtenay, ankau E. Sapir restis daure suspektata de la sovetiaj lingvosciencistoj pro siaj burghaj deveno kaj sciencismo. Mi ne kredas, ke ekzemple Isaev utiligis tiujn nomojn.

Chu tiu klarigo sufichas?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-02 11:13
Tio sufiĉas por malklarigi. Jen kelkaj faktoj:

(1) La unua traduko de la Sapir-libro "Language" aperis en 1934 (la Anglalingva originalo en 1921). Tio ne ŝajnas indiki tre fortan ideologian malkonformecon.
(2) Kian influon Sapir havis al genetiko?
(3) La tiel nomatan Sapir-Whorf hipotezon neniu iam ajn prenis tre serioze.
(4) Neniu el la Skandinaviaj Vikipedioj mencias ke Sapir estis Judo. La Anglalingva mencias ke li studis ĉe la universitato Columbia, ĉar ĝi tiutempe estis unu el la malmultaj elitaj Usonaj universitatoj kiuj ne limigis la nombron de Judaj studentoj.
(5) Ankaŭ Saussure frue ricevis Rusan tradukon; “Kurso de ĝenerala lingvistiko” aperis Ruslingve en 1933.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-02 14:28
Kara
Ho kia lingvosciencisto vi estas?

1. 1934 estis jaro antau la tuta terura periodo de 1937 kaj la sekva stalinisma teroro de la 40-50aj jaroj. Ghis tiam en SU multaj aferoj povis aperi. Oni pensu ekzemple nur pri Drezen kaj liaj lingvoteorioj, kiuj ankorau aperis ghis antau kaj post 1933 kaj validis ghis 1937, jaro de lia aresto kaj mortpafo.
4. Se vi orientighas lau la skandinavia Vikipedio vi mem kulpas. La dana pagho pri Sapir havas nur 2 liniojn kaj en la sveda kaj norvega estas nenio indikita pri lia deveno, sed oni emfazas la Sapir-Whorf-hipotezon, kiu iam estis aktuala, sensacia kaj diskutata. Mi ne scias, chu vi apartenas al tiuj e-istoj, kiuj celas nei kaj ignori ies judan devenon. Mi ne mirus se estus tiel.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-03 10:41
Efektive mia avino patrinflanka estis Juda, sed mi ne kutimas fanfaroni pri tio. Entute mi tendencas atribui pli da graveco al ies personeco ol al la deveno.

Estas interese konstati ke dum la teroro de 1937-8 trafis Esperantistojn kaj filatelistojn, ĝi trafis neniun lingviston. Lingvistoj simple ne estis sufiĉe gravaj. Post la milito oni ekrimarkis ke tio signifas ke neniu scias kion oni konsideru normala en Soveta lingvistiko, kaj neeviteble, kvazaŭ kontraŭvole, evoluis libera debato en la lingvista medio. Por ke tio ne fariĝu precedento, neniu alia ol Stalin mem en Pravda publikigis kelkajn “lingvistikajn leterojn” en 1950. Tamen eĉ tiujn leterojn laŭ ies opinioj verkis ne Stalin, sed Arnold Ĉikobava, unu el la partoprenintoj de la debato.

Tion mi certe ne scius, se mi orientiĝus sole laŭ la Skandinaviaj Vikipedioj. Pli interese estas tamen ke iu kiu laŭte deklaras ke “la Angla ne estas nia malamiko”, ŝajne konsekvence evitas uzi Anglalingvajn fontojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-03 12:48
Mi scias, ke che judoj ekzistas tia (psik)komplekso de la kashado de sia judeco, mem havante diversajn rilatojn kun judoj kaj juddevenaj homoj, sed mi nun ne emas daurigi diskuti chi tiun temon chi tie.

Cetere, eble vi legis pri "delo slavistoj", kiu okazus ech en 1933-34:

http://ru.wikipedia.org/wiki/Дело_славистов

En la Instituto pri Lingvoscienco de USSR sporade okazas diversaj purigoj, chefe lige kun la diskuto chirkau la marrismo.

Por konatighi kun la problemoj de la sovetia lingvoscienco, mi simple konsilas al vi legi la jarkolektojn de Voprosy jazykoznanija, kiuj cetere estas komplete atingeblaj en la interreto. Tio estas la unua kaj rekta, originala fonto. Ekzistas ankau kelkaj verkajhoj el la sekundara literaturo, ekzemple de Shvejcer kaj Alpatov, kiuj sufiche bone prezentas la historion de la sovetia lingvoscienco. Sed halt chio en la rusa. La e-istoj faris neniujn penojn esperantigi tiujn verkojn.
Paralele vi povas legi la librojn de M.I. Isaev. Post la legado de tiu tuta materialo (kion mi faris), oni estas sufiche bone informita, kaj ne plu bezonas la Skandinavian Vikipedion.

Sed min multe pli interesus la lingvistika diskuto en Danlando kaj Skandinavio, char tiun pri SU mi jam konas.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-03 15:03
Interesa artikolo. Mi ne scias multe pli pri la Rusa ol la alfabeton, sed per la Google-tradukilo mi komprenas ke mi bezonas precizan tradukon de la jena frazo:

Большое число лингвистов среди задержанных объясняется начавшимся вторжением государства в науку о языке, в частности, насильственным внедрением «нового учения».
esperanto
esperanto diras:
2012-04-03 15:42
La granda nombro de lingvistoj inter la arestitoj estas klarigebla per la komencighinta enmiksigho de la shtato en la lingvoscienco(n) precipe (au speciale) pere de la perforta implementado de la “nova instruo”.

Mi ne komprenis, chu vi ne komprenis la frazon lingve au signife (sence).

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-04-04 10:40
Ambaŭ, fakte. La “nova instruo” estas la teorioj de Marr, sed ŝajnas ke la enhavo de tiuj teorioj ludis nenian rolon.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-04 13:12
Prof. Alpatov verkis kelkajn tre legindajn artikolojn pri la marrismo.
chefe legindas lia libro:
Алпатов 1991-2004 - В.М. Алпатов. История одного мифа: Марр и марризм. М., 1991 (издание 2-е, дополненное, М., 2004).

Kaj tiujn chi artikolojn, kiuj iom resumas lian libron, vi povas kolbasigi pere de la gugla tradukmashino:
http://www.ihst.ru/projects/sohist/papers/alp93sp.htm
http://www.speakrus.ru/articles/marr.htm
http://www.philology.ru/linguistics1/alpatov-06a.htm

Pri Marr okupighis ankau prof. Seriot en Lausanne kaj lia disciplo S. Moret (franclingve).

La tutan temon parkere konas vershajne ankau N.S. Kuznecov en Moskvo kaj A.D. Dulicenko en Tartu.

Mi mem klopodos ankoraufoje varmigi la tutan amaran supon en mia propra ampleksa verkajho pri la historio de la planlingvoj en orienta Europo (germanlingva).
Supozeble danaj au skandinaviaj lingvistoj ankau okupighis prie. Sed tion vi jam devos mem esplori. Eble en la reto oni trovos anglalingvajn traktajhojn (kvankam lau mia superrigardo preskau neniu plu okupighas pri marrismo kaj stalinismo en la lingvoscienco). En la nuntempo, la lingvosciencistoj ne plu scias, pri kio ili efektive okupighu.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-04-01 12:09
> komuniki latentan deziron helpi okazigi la ŝanĝojn [pri la revuo]

Latentan deziron? Ni volonte mem redaktus la revuon por eltiri ĝin el ĝia kaĉo.
SeanORiain
SeanORiain diras:
2012-04-02 16:00
Mi regule legas la revuon, Esperanto, kaj trovas ghin tre interesa. Tro facilas kritiki - iom pli malfacilas mem labori.

Amike.

Seán Ó Riain
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-04-02 17:02
Pri gustoj disputi oni ne devas. Sendube kelkaj trovas la revuon interesa – ja shato k malshato estas ofte tre subjektivaj.

Tamen jen tute objektiva fakto sena je personaj emoj: UEA perdadas membrojn (ch. 200 jare) en revuaj kategorioj. Certe malshato de la revuo ne estas la sola kauzo: sed estus naive pensi, ke ghi ne estas kauzo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-02 18:44
Ghi estas estas kia ghi estas. Se okazas gravaj eventoj ofte la revuo ne scipovas tion eluzi.
Imagu, ke vi ricevis ordenon de Shtatprezidanto, kio okazas preskaux neniam kaj shatata revuo ech ne mencias pri tio!
Tio signifas, ke redaktoro ne scipovas uzi ghuste tiun fakton por reklami Esperanton, au tute estas strikte ligita al chefino pri informado, kiu opinias tion nemenciinda! (ili ech ne scipovis gratuli dum la kongreso al Etsuo, li tamen estis utila por senpaga flugo kaj restado en Japanio).
emerito
emerito diras:
2012-04-06 00:27
Kiomfoje oni povas skribi pri unu (chi tiu) evento ? La revuo aperas ja chiumonate. Chu vi neniam trovos alian argumenton ?
Eduardo
Eduardo diras:
2012-04-06 07:51
Kara emeritino el Varsovio,
La revuo aperas ja ĉiumonate, sed ne ĉiumonate okazas tiaj eventoj. Post la ricevo de la Honora Legio por Ludoviko Zamenhof, la ordeno aprezita de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski pro la E-agado kaj promociado de pola kulturo por s-ano Etsuo Miyoshi estis eble la dua kazo en la tuta historio de Esperanto. Tio okazis tuj antau la UK en Kopenhago, kaj tie neniu de UEA-Estraro gratulis al nia samideano kaj same la revuo ne menciis pri tiu grava, eksterordinara evento. Mi petas vin emeritino legu kun kompreno.
emerito
emerito diras:
2012-04-11 01:25
Vere Sinjoro, via skribado farighas jam enuiga. Mi ne scias kial vi chiam nomas min "emeritino el Versovio" se mi ech ne estas ino kaj kio au kiu sidas en via kapo, ne gravas. Tiel same kiel Esperantoluna vi cirkulas che la sama argumento.
Tamen vi iom troigis komparante Sinjoron Miyoshi al Ludoviko Zamenhof. Ricevi la ordenon ech shtatan nuntempe estas multe pli facile, simile al aliaj distingoj. Nu, mi komprenas, ke tio kion vi aranghis devas esti plej grava (ech se ne chiam estas).
Eduardo
Eduardo diras:
2012-04-13 11:05
Kial vi skribas <<nomas min "emeritino el Versovio">>. Mi nomas vin emeritino el Varsovio (sed ne el Versovio) ĉar vi loĝas tie. Se estas alie - do mi proponas: skribu vian familian nomon kaj antaŭnomon kaj tuj vi povus rompi la eventualan miskomprenon. Se vi tion ne faros por mi (kaj ne nur por mi), vi evidente estas pola emeritino el Varsovio.
Krome vi skribas: <<Ricevi la ordenon eĉ ŝtatan nuntempe estas multe pli facile, simile al aliaj distingoj.>>
Do mi ege ĝojus, ke vi pruvu tion, donante kelkajn ekzemplojn, ke esperantistoj (skribu kiuj, kiam kaj en kiu lando) pro la E-agado ricevis altajn ŝtatajn ordenojn de la Shtat-prezidentoj. Mi nur konas du tiajn eventojn !!!
emerito
emerito diras:
2012-04-18 18:53
Se vi volus scii kiom da shtataj ordanoj estas enmanigitaj chiumonate, vi povas trarigardi tiun chi statistikon. Estas vere multe. La Prezidento ech ne enmanigas chiujn persone. Simple ne eblas.
http://www.prezydent.pl/[…]/
Mi skrebis pri tio ghenerale char inter tiuj homoj, kiuj ricavis iun ordenon certe oni povas trovi ankau esperantestojn. Homoj ricevas ordenojn pro diversa agado, kiam ili feras ion valoran ekz sur kultura kampo, kaj iliaj kunlaborantoj, geamekoj volas tion honorigi. Se ni pri tio ne scias do eble tiuj homoj simple ne volas, ke ilia nomo estos ligita kun Esperanto. Rilatoj inter diversaj esperatnistoj, oftaj publikaj kvereloj, estas tiom malbonaj, ke ofte pli bone estas tion kashi.

Koncerne erarojn: via ghojo de serchado kaj skribado pri eraroj faritaj de aliaj estas vere amuza.
Korektado de vortaroj, oficialaj skribajhoj estas certe bezona kaj valora. Tamen tajprearoj faras chiuj (precipe tiuj, kiuj skribas rapide) kaj por chiuj ili estas videblaj kaj kompreneblaj. Ne ekzistas homo, kiu neniam faris tajperaron dum libaraj, neoficialaj diskutoj, kaj nuniu perdas tempon skribi pri tio. Por fari do al vi pli grandan plezuron mi faris en tiu chi teksto ankorau kelkajn tajpererojn. Serchu ilin kaj gxoju.

Koncerne mian nomon: Mi neniam sur publikaj paghoj, (kiel Facebooko au alial) uzas propran nomon kaj opinias, ke ne estas prudente fari tion. Se aliaj volas, estas ilia afero.
Char mi tamen havas hodeau bonan humoron kaj volas fari al vi novan plezuron do mi elektos unu el miaj antaunomoj kiun mi recevis dum bapto (mi ricevis tri). Unu el ili estas simila al via - Eduardo.

Mi deziras do al vi atentan legadon kaj ghojan serchadon de eraroj.
Ha,ha,ha,
Via Eduardo

Mi pardonpetas aliajn, hazardajn legantojn de tiu chi teksto, tamen ech inter la plej seriozaj diskutoj estas bone de tempo al tempo esti ne tro serioza.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-04-18 20:38
Kara emeritino el Varsovio,
mi ripetu mian frazon skribitan al vi la 6an de aprilo:

<<Mi petas vin emeritino legu kun kompreno.>>

kaj mi ripetu mian frazon skribitan la 13an de aprilo:

"Krome vi skribis: <<Ricevi la ordenon eĉ ŝtatan nuntempe estas multe pli facile, simile al aliaj distingoj.>>
Do mi ege ĝojus, ke vi pruvu tion, donante kelkajn ekzemplojn, ke esperantistoj (skribu kiuj, kiam kaj en kiu lando) pro la E-agado ricevis altajn ŝtatajn ordenojn de la Shtat-prezidentoj. Mi nur konas du tiajn eventojn !!!"

Char tia frazo via certe ne estas kaj ne povas esti la respondo:

<<Mi skrebis pri tio ghenerale char inter tiuj homoj, kiuj ricavis iun ordenon certe oni povas trovi ankau esperantestojn.>>

Vi ne skribu, ke oni povas trovi ankau esperantistojn - vi simple donu kelkajn ekzemplojn, ke tiuj esperantistoj pro la E-agado ricevis tiun ordenon, de tiu Shtat-Prezidento kaj aldonu kiam tio okazis (kaj en kiu lando).

Se vi 'hazarde' ankau estas inter tiuj esperantistinoj kiuj ricevis ekz. "oficiran krucon... " de Pola Prezidento pro la E-agado - do ne hontu aldoni kiam - kaj skanigu la dekreton de Prezidento kie chiam estas aldonita pro kio iu ricevis. CERTE TIAM VENOS AL VI AMASO DA GRATULOJ ECH DE UEA (CHAR KIAM RICEVIS LA ALTAN SHTATAN ORDENON S-ANO MIYOSHI DE POLA PREZIDENTO B.KOMOROWSKI NENIU DE ESTRARO DE UEA GRATULIS - HO HONTU ESTRARO DE UEA)


otbuller
otbuller diras:
2012-04-18 22:44
Kara Eduardo, tiel nerimarkita la agado de esperantistoj tamen ne estis, ke ĝis nun nur du ricevis ŝtatan ordenon aŭ medalon. Bedaŭrinde oni ne sisteme registris ilin, sed iuj provoj ekzistas. Ekzemple, Vikipedio mencias dek germanajn esperantistojn, kiuj ricevis la Federacian Meritkrucon, i.a. la ĵus forpasinta Rokuro Makabe en 2008. En Nederlando pluraj esperantistoj fariĝis Kavaliroj de la Ordeno de Oranje-Nassau per decido de la Reĝino. En la lastaj jaroj tian distingon ricevis almenaŭ Nora Moerbeek-Bartels, Hans Bakker kaj Jacques Tuinder. Ĉe ĉiu el ili la Reĝino menciis la Esperanto-agadon kiel la ĉefan aŭ aldonan pravigon. Verŝajne ne necesus tre longe fosi en malnovaj revuoj por trovi 100 aŭ pli da esperantistoj, kiuj ricevis ŝtatan distingon pro sia Esperanto-agado aŭ interalie pro ĝi. Eĉ se ili estus 1000, nenies distingo perdus eĉ unu joton de sia valoro. Honoron kaj respekton al ili ĉiuj.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-04-19 08:01
Kara Osmo,
Jen sube la plena informo pri Hans Bakker kopiita de Vikipedio, vi menciis ke li ricevis la shtatan ordenon: <<En Nederlando pluraj esperantistoj fariĝis Kavaliroj de la Ordeno de Oranje-Nassau per decido de la Reĝino. En la lastaj jaroj tian distingon ricevis almenaŭ Nora Moerbeek-Bartels, Hans Bakker.>>
Do se tio estas vero, do chu tio ne meritas aldoni al tiu suba, ege kurta informo pri Hans Bakker en Vikipedio. Tamen, se okazos, ke estas kelkaj pluaj ekzemploj en la tuta historio de Esperanto, ke kelkaj esperantistoj pro la E-agado ricevis altajn shtatajn ordenoj de Shtat-Prezidentoj - DO TIO TUTE NE SENKULPIGAS VIN OSMO, KAJ ALIAJN ANOJN DE LA UEA-ESTRARO KE VI NE GRATULIS AL S-ANO ETSUO MIYOSHI DUM UK EN KOPENHAGO (KELKAJ TAGOJ POST LA RICEVO DE ORDENO DE POLA PREZIDENTO B.KOMOROWSKI PRO LA E-AGAGO). ANKAU VIA REVUO ESPERANTO NE MENCIIS PRI TIU GRAVA EVENTO. Kaj bv. rimarki ke "libera emeritino el Varsovio" ech skribas ke tio estas ne menciinda char miloj da esperantistoj ricevis kaj ricevas la altajn shtatajn ordenojn de la Shtat-Prezidentoj pro la E-agado.

Jen la tuta informo pri Hans Bakker el Vikipedio:
 
Hans Bakker El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Bakker, 2007 Hans BAKKER (naskiĝis la 8-an de novembro, 1937) estas nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA (2002). Li estas filo de alia konata esperantisto, kiu ankaŭ nomiĝis Hans Bakker.

Dum sia vivo li faris multajn laborojn, la lasta estas ĉe la nederlanda partio Verda-maldekstra. Li lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953, iĝis membro de TEJO en 1955, kunorganizis la 20-an kongreson de TEJO en Amsterdamo en 1964, gvidis NEJO[1]-komisionon de TEJO (poste KER) de 1965 ĝis 1976, gvidis la afrikan agadon de UEA de 1980 ĝis 2001. Li estas honora membro de TEJO.

otbuller
otbuller diras:
2012-04-19 09:38
Mi ofte intencis peti vin, Eduardo, ĉesigi vian obsedon moki respondeculojn de UEA per via falsa aserto, ke ili ne gratulis s-ron Miyoshi pro lia distingo. Mi ĉiam rezignis, ĉar sufiĉis al mi la certeco, ke normala leganto scias taksi viajn mokojn laŭ ilia valoro. Nun mi tamen diru jenon por la sola kaj lasta fojo:

Mi mem ne nur gratulis s-ron Miyoshi, sed por pli da publikeco por lia distingo mi ankaŭ afiŝis en la Facebook-paĝo de UEA la filmon pri la transdono de la ordeno. Prezidanto Dasgupta sendis la 21-an de jnio gratulojn nome de la tuta Estraro, dirante:
"Kara Etsuo, Okaze de via baldau okazonta kavalirigho en laPola Respubliko, mi en la nomo de la UEA-estraro -- kaj persone -- volas esprimi ne nur nian grandan ghojon pri tiu honoro, per kiu Pollando intencas omaghi vin, sed ankau rekonfirmon de nia propra sento de tre alta estimo al vi kaj admiro pri viaj atingoj por la Esperanta afero.Vi estas ege okupita nun, kaj mi ne volas gheni vin pli ol 'necese', :-). Havu tre belan sperton en la 30a de junio!"

Via rimarko pri la Vikipedio-artikolo pri Hans Bakker estas prava. La artikolo estas tre mankohava; ĝi ekzemple ne mencias, ke Bakker estis estrarano de UEA 1992-1995. Espereble niaj vikipediistoj baldaŭ kompletigos la informojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-19 21:24
Kara Osmo,

vin mi respektas, char vi uzas vian nomon, kiel honorplena persono.
Mi ech kredas, ke vi skribis al Etsuo, kaj same metis en Fejsbubo, sed kial vi timis tio fari oficiale dum la kongreso kaj en la Revuo. Chu tio ne pensigas?
Vian prizonan kunlaborantinon mi malestimas, char chi hontas diri shian opinion plenhonore.
Certe havas ion por kashi de pasintaj tempoj.
emerito
emerito diras:
2012-04-21 16:11

Vendrede, sur unu el polaj informpaghoj mi legis intervjuo kun la pola parlamentano de PSL Jan Bury, kiu vokas al fino de interna pola milito inter tiuj, kiuj havas diversajn opiniojn - precipe parlamentanoj de PiS kaj PO. Temas pri kontrauloj kiuj opinias, ke tragedio en Smolensko antau du jaroj estis akcidento au atenco.
http://fakty.interia.pl/tyl[…]pamietajcie-sie,1787196,766
Mi ne volas chi tie penetri en la detalojn, kiu rajtas. Laboris jam (kaj laboras) komisionoj, estis iuj verdiktoj. Mi ne estas fakulo.
Interesa estas tamen temo de konvinko al io. Kiel forta ghi estas.
Forta konvinko chu kauzo por propraj utiloj ?
En la intervjuo S-ro Bury diras:
"bo w moim przekonaniu panowie z PiS-u, działacze komisji tej śledczej PiS-wskiej, oni oczekują jednego werdyktu - że to był zamach. A jak komisja autorytetów powie, że nie było zamachu, to będzie następna komisja potrzebna."
"char en mia opinio sinjoroj el PiS, agantoj de tiu PiS-komisiono atendas unu verdikton - ke tio estis atenco. Se la komisiono diros, ke ne estis atenco do, estos bezona sekvonta komisiono."

Eble mia komparo ne estas chi tie tro "felicha" tamen mi volus diri nur pri tiu pensmaniero char mi vidas iun similecon kun pensmaniero de polaj EDE-anoj.
- Sendepende kion vi diros "nin interesas nur unu vero".
- Se vi diros ion alian, tio ne kontentigas nin char "nin interesas nur unu vero"
- Ech, se vi faris ion bonan - ne estas bone char vi ne faris tion el la momento "kiu lau ni estus pli bona"
- ktp
Konvinko - interesa psikologia aspekto. Iutempe amuza, iutempe malgaja. Ne estas bone, se volas ion al iuj trudi.
Europo- Demokratio ? - Esperanto, tio dependas de anoj.
Pozitivajn konvinkojn deziras Eduardo.
emerito
emerito diras:
2012-04-19 11:08
Se iu serioza persono havas ion por diri, sufichas, ke diras unufoje kaj chiuj atente auskultas.
Mi rimarkis tamen, ke la samaj tekstoj pri sinlaudado de S-ro Kozyra aperas engluitaj en kelkaj diskutoj.
Same la vortoj pri "manko de gratuloj al S-ri Miyoshi" aperas multfoje, char sxajnas, ke por S-ro Kozyra estas bona chio, kion li povas uzi kontrau UEA. Se havas nenion novan do - denove la samo, ghis enuigo. Domaghe, ke tiel estimata sinjoro kiel S-ro Miyoshi farighis por polaj EDE-anoj en la persono de Kozyra (char li ja estas vicprezidanto), ilo de nefinitaj kverelaj "argumentoj". Se por polaj EDE-anoj tio estas vojo al sukceso do - mi vere kompatas al S-ro Mioshi havi tian societon.
Eduardo
Eduardo
Eduardo diras:
2012-04-19 16:38
Kara emeritino el Varsovio,
Vi skribis: <<Korektado de vortaroj, oficialaj skribajhoj estas certe bezona kaj valora. Tamen tajperaroj faras chiuj ...>>

En mia plena listo de la eraroj en PIV 2005 tute ne temas pri tajperaroj - denove mi petas vin: emeritino el Varsovio legu kun kompreno !
Analizu la subajn erarojn kaj montru kie temas pri tajperaroj.

Afiŝita de Eduardo Kozyra je 2012-04-10 08:58
Antaŭ kelkaj monatoj mi sendis la plenan liston de la eraroj en PIV 2005, por eviti la eraroj en la reta versio, sed tute vane.

PLENA ILUSTRITA VORTARO de ESPERANTO 2005, 1265 pĝ., 852 eraroj.

Mi kontrolis kelkajn kaj vidas, ke ĉiuj trovitaj de mi eraroj bedaŭrinde daŭre estas !!!
Ekzemple:
  amfor1o. Antikva alta botelego el argilo kun pinta bazo k du teniloj, por konservi vinon, oleon ks.
Amforo
1? Akvisto.
2 Dekunua signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 21a de Jan. (DEVAS ESTI: jan.) ĝis la l8a de Feb.(DEVAS ESTI: feb.): filma stelo, naskiĝinta sub signo de AmforoU.
  Ar Ⓚ En formuloj, simb. de arilo. (DEVAS ESTI: En formuloj, simb. de: arilo, Ⓚ argono
  Belzebut/o = Baal-Zebub. (DEVAS ESTI: Belzebubo)
  Bering/o. Dana esploristo (V. Behring, 1681— 1741). (DEVAS ESTI: V. Bering)
  celom/o ♉ Korpa kavaĵo ĉe la plimulto de animaloj, en kiu troviĝas la intesto k ceteraj internaj organoj. ☞ celentero. ➞ triblasta.
celomuloj. Ampleksa grupo (Coelomata) de animaloj, en kies korpo troviĝas celomo. ☞ celerentuloj, sponguloj. (DEVAS ESTI: celenteruloj)
  April/o. La kvara monato en la Gregoria kalendaro: Aprilo entenas 30 tagojn; Aprila vetero, trompa aeroZ; komenco Aprila, trompo facilaZ (la unua de Aprilo estas okazo de multaj ŝercoj). (DEVAS ESTI: aprilo)
  sal/o
1 ? Natria klorido NaCl, senkolora, kristala, solvebla substanco, uzata por gustigi nutraĵojn aŭ por gardi ilin de putrado: tabla, rafinita, kruda salo; meti lardopecojn en salon; kiam vi estis naskita, oni ne lavis vin per akvo, oni ne frotis vin per saloX; tro multe da salo malbonigas la manĝonZ (pf); (f) vi estas la salo de la teroN; (analoge) li detruis la urbon k semis sur ĝia loko salonX (por simbole steriligi la teron); (f simbole por la homa nutraĵo): mi manĝas salon el la reĝa palacoN. ☞ halito. ➞ salfari, pekli.
2 (f) Io, kio sprite pikas, surprizas en konversacio aŭ verko: la atika salo; ĉu vi gustumis la salon de tiu epigramo?.
3 (ark.) En la malnova kemio, solida, nebruligebla, gustohava substanco: salo de Epsomo (magnezia sulfato); Glaŭbera salo (sodia sulfato (DEVAS ESTI: natria sulfato)); spirigi salojn al sveninta fraŭlino. ☞ salpetro.

vakcin/o ... sero~ado. Sammomenta injekto de tuj sed ne daŭre efika antigeno (DEVAS ESTI: antikorpo) k ne daŭre sed ne tuj efika ~a.

la Antila Maro (DEVAS ESTI: la Kariba Maro)

tiristrono (DEVAS ESTI: tiristoro)
esperanto
esperanto diras:
2012-05-07 01:47
Plej interesa estas la plej lasta alineo de la protokolo de la estrarkunsido publikigita sub
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7151

"La redaktoro sendas la novan numeron de la revuo 2-3 tagojn antaŭ la presado al la estraro kaj ĝenerala Direktoro. Ili rajtas interveni pri materialo, kies aperigo en la revuo kontraŭ la Statuton de UEA aŭ alimaniere povus damagĝi al UEA."

Du punktoj:
1. Tiu pararafo sonas tiel, kvazaŭ ĝis nun ŝajne ne validis la praktiko, ke la ĝenerala direktoro "kontrolu", aŭ kontrolis la enhavon antaŭ la presado (kion mi persone nek kredas nek povas imagi). Laŭ mia scio, la ĝenerala direktoro ricevadas la kompostitan fajlon kaj kutime rutin-trarigardas ĝin (ĉu li intervenas/is ne estas konate) antaŭ la presado. Krom tio, mi ne kredas, ke havas sencon aŭ ke estas la tasko de la tuta estraro kontroli la gazeton antaŭ la presado (unu el la riskoj estus prokrasto de la livero al la presejo, se iuj funkciuloj en Hindio, Kubo, Pollando, Svislando kaj Israelo, kiuj ne havas tempon, devus ankoraŭ okupiĝi pri tiu tasko 2-3 tagojn antaŭ la presado). Do, stultaĵo. Se io aperas en la gazeto, kio ne plaĉas al iu estrarano, li aŭ ŝi ja povas plendi poste.

2. Paragrafo tiel formulita povus malfermi la pordojn al plej diversspeca arbitra cenzurado kaj intervenado flanke de suspektemaj kaj kontrolemaj personoj, al kiuj io ajn ne plaĉas. Sed mi supozas, ke tiu risko jam estas anticipe eliminita pro la atenta okulo de la redaktoro mem, kiu evitas ĉion "ĝenan", aplikante iusence la "memcenzuron" - al kiu li ja estas alkutimita ankaŭ kiel iama civitano de komunisma ŝtato (tamen li jam publikigis artikolojn ekzemple de mi, kiuj iris preskaŭ trans la oficialan stilon kutiman en tiu revuo, kadre de la opinia pluralismo, sed mi ankaŭ certe konas la limojn, verkante por tiu gazeto). Do, restas la demando: KION TIU ESTRARO KONKRETE TIMAS, kaj kion ĝi celas per tiu ĉi stranga paragrafo?

Kaj kion signifu/as "alimaniere povus damaĝi al UEA"? Kiu decidu/os en tia kazo kio damaĝas al UEA? Ĉu s-ino Pietrzak, ekzemple en la kazo se aperas kritika artikolo kontrau shi? Ktp. Cetere, nuntempe la diversspeca fatraso aperanta en tiu gazeto plej multe damaĝas al UEA, do oni devus ĝin malpermesi (la fatrason).

La racia solvo de la aludita problemo ne povas esti entreprenita pere de tiaj autoritatismaj burokratiaj paragrafoj kaj rimedoj, kiuj vekas la miron kaj ĉagrenon de ĉiu demokratie, liberalisme kaj pluralisme pensanta homo, e-isto, ĵurnalisto. La problemo povas esti solvita nur tiamaniere, ke la revuon redaktas REDAKTA KOLEGIO AŬ KOMITATO KUN KOMPETENTA ĈEFREDAKTORO, kiu konas la politikon, filozofion kaj regulojn de UEA, kiun li reprezentas laŭ originala, interesa kaj intelekte altnivela maniero, sed kiu ankaŭ lasas idean liberecon al diversaj kaj diverĝaj opinioj, kiuj povus interesi la legantojn en diversaj landoj. Al tiu redakta komitato KOMPRENEBLE apartenus la estrarano pri informado (sed ne nepre la ĝenerala sekretario, kiu nuntempe malfeliĉe ekzistas en persona unuiĝo).

Pri la alia temo, ĉu necesas, ke estraranoj, despli se ili venas el Kubo, Hindio kaj Israelo, nepre devas vojaĝi al Roterdamo por diskuti kelkajn burokratian aferojn, kiujn ili povus solvi perrete dum la jaro, mi ne speciale remaĉu ĉi tie. Se la organizaĵo posedas la monon por tio kaj finance povas permesi al si tion, do ĝi venigu siajn estraranojn al la centra oficejo. Mi ne celas riproĉi al ili, ke tie ili faras nenion utilan (sed mi tamen dubas).