Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Verkego leginda pro siaj meritoj - kaj pro siaj mankoj

Verkego leginda pro siaj meritoj - kaj pro siaj mankoj

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-29 13:30
Por honori la 70-jariĝon de la konata germana lingvisto kaj esperantisto Detlev Blanke, pasintjare aperis 424-paĝa germanlingva antologio de interlingvistikaj eseoj. Pro la amplekso, pro la lingvo, kaj pro la alta prezo (pli ol 80 eŭroj ĉe la libroservo de UEA), malmultaj esperantistoj ĝis nun havis la ŝancon konatiĝi kun la enhavo de la volumego. Tiun mankon riparas Jens Stengaard Larsen per sia ampleksa recenzo. Plej altnivela - sed ne tute facila - li trovas la tekston de Heidemarie Salevsky, kiu pritraktas la temon “potenco, kulturo kaj tradukado” laŭ la teorioj de Pierre Bourdieu pri kultura kapitalo. La plej interesa artikolo laŭ li tamen estas tiu de Sabine Fiedler, pri Esperanto en la faka literaturo pri lingvopolitiko.

Ĉi tio estas la plena versio de recenzo de Florilegium interlinguisticum, festlibro por Detlev Blanke okaze de la 70-jara naskiĝdatreveno, redaktita de Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler kaj eldonita en Frankfurt am Main ĉe Peter Lang, 2011. La libro estas mendebla ĉe la libroservo de UEA por 81,60 eŭroj. Malpli longa versio de la recenzo aperos en la revuo Esperanto de UEA.

Ĉi tiu germanlingva, sed latine titolita “interlingvistika antologio” estas eldonita ĉe renoma scienca eldonejo kaj estas jam la dua festlibro honore al Detlev Blanke. En 2001 aperis la esperantlingva “Studoj pri interlingvistiko” okaze de lia 60-jariĝo, kaj proksimume duono de la kontribuintoj de la nova festlibro estas reaperantoj el la malnova.

Oni povas miri kiel Blanke atingis tiel brilan karieron en la scienco de internacia lingvo, ĉar li vivis en GDR, kie Esperanto-organizoj estis malpermesitaj ĝis 1965. Ankaŭ poste sufiĉus dulinia registara dekreto por revoki la permeson kaj dissolvi la tiel nomatan “Centran Laborrondon de la Esperanto-amikoj en la Kulturligo de la Germana Demokratia Respubliko”; ĝis 1981 la asocio eĉ ne rajtis nomi sin asocio! Sed ĝuste en landoj sen libera asociiĝo la scienca prestiĝo de Esperanto estas treege grava. En Rumanio, kie la gvida lingvisto Alexandru Graur (1900-1988) malsimpatiis al Esperanto, la malpermeso de Esperanto-asocioj daŭris ĝis la falo de la diktaturo.

Utilas kompari la sorton de Detlev Blanke kun tiu de la 8 jarojn pli aĝa okcidentgermano Helmar Frank, fondinto de AIS. Ankaŭ Frank faris multege por Esperanto en sciencaj rondoj, sed li ekkonis Esperanton nur en la 1970-aj, kvazaŭ stumblante sur ĝi en sia laboro pri kibernetiko, kaj li ĉiam tenis firman distancon al la organizita Esperanto-movado. Kontraste, Blanke lernis la lingvon meminstrue jam en 1956 kaj la interproksimigo de movado, ŝtato kaj scienca medio dekomence estis vivprojekto por li.

Oni povas riproĉi al Blanke trofidelecon al la siatempa fireĝimo de GDR, sed la paradokso estas ke en libera lando neniu estus samgrade motivita por provi levi la sciencan prestiĝon de Esperanto. Kial esperantista studento elektus tian malfacilan, subevoluintan kaj malkonkordan sciencon kiel lingvistikon, nur por riski malpopularigi sin ĉe la kolegoj per konstantaj klopodoj por Esperanto, se ne estus en tio io klare atingebla kaj atinginda, ĉu por oni mem, ĉu por la movado? Okcidente oni ja ĉiuokaze povis laŭplaĉe esperantumi kun siaj preferataj amikoj el la tuta mondo, dum oriente oni malfacile akiris vizon eĉ por aliaj landoj de la bloko. 

La temaro de interlingvistiko kaj esperantologio estas treege bunta, same kiel de ĉiu scienco kiu studas iun nacian lingvon (kaj pro la samaj kaŭzoj). Estas do ne mirinde ke la kontribuoj al la festlibro traktas treege diversajn temojn. Iom nekutime, tamen, la artikoloj aperas en tute hazarda ordo, sen ia grupigo aŭ kriterio de vicigo. Eble oni elektis tion por ne tro evidentigi ke ankaŭ ilia nivelo ekstreme varias. Se ni komencu de sube, du el la artikoloj eĉ ne devus esti presitaj: La unua (pri reformpropono de Esperanto de 1894) reale ne uzas la disponeblan literaturon – jen malnova malsano en la interlingvistiko. La dua (pri nordslava planlingvo) esence baziĝas sur obskuraj retpaĝoj – jen nova malsano en la scienco.

Ankaŭ la artikolo de Kimura Goro Christoph, kiu skizas tipologion de interlingva komunikado, estas senvalora, tamen pro la teorie interesa kaŭzo ke ĝiaj tezoj dependas de tio, ke lingvo estu esence socia komunikilo. Similan problemon havas la kontribuo de Oksana Burkina, kiu apenaŭ sukcesas diri pli ol trivialaĵojn pri la prononca normo de Esperanto. Ĉi tie eble ne superfluas konsole rimarkigi, ke en teorio (malkiel en praktiko) estas multe pli bone malpravi pro interesaj kaŭzoj ol pravi pro banalaj.

Cyril Brosch studis kiel Esperanto kaj aliaj planlingvoj strukturas spacon, kio estas temo sufiĉe aktuala en lingvistiko. La studo bedaŭrinde suferas de tio ke ĝi dependas de juĝoj fare de gepatralingvaj parolantoj, kaj tio estas tre malfacile realigebla en Esperanto, tiom pli en aliaj planlingvoj. Tre ĉarma estas la raporto de Rudolf-Josef Fischer pri siaj spertoj paroli Esperante kun sia nepo. Tamen oni sentas mankon de la konscio ke “gepatra lingvo” fakte estas misnomo; infanoj akiras sia(j)n unua(j)n lingvo(j)n unuavice ĉe siaj samgeneracianoj, ne ĉe la gepatroj.

La artikolo de Klaus Schubert temas pri optimumigo de faka komunikado. Ĝi amplekse pritraktas la diferencon inter natureco kaj artefariteco, ne tre altnivele, sed sufiĉe por interese klasifiki Esperanton kiel “komunike realigita” planlingvo. – Věra Barandovská-Frank koncize prezentas la historion de la klopodoj por komuna slava normlingvo, sed ne sufiĉe konscias ke la temo rapide perdas intereson post la unua mondmilito.

Bengt-Arne Wickström provas matematike ilustri la kapablon de unuopa lingvokomunumo konservi sin pere de alpreno de pruntvortoj anstataŭ transiro al alia dominanta lingvo. Interesa provo, kvankam laŭ mi ne tre konvinka. Humphrey Tonkin modele klarigas la gravan diferencon inter korpusa kaj statusa planado – bedaŭrinde iom malklarigante la bildon prezentante akirigan kaj prestiĝigan planadon kiel memstarajn unuojn anstataŭ kiel ekzemplojn de statusa planado. 

La artikolo de Seán Ó Riain lerte resumas la aktualan staton de la irlanda lingvo kaj sugestas kiel sintezi la luktojn por minoritataj lingvoj kaj por Esperanto. Ĝia valoro ne dependas de lingvoteorio, same kiel ĉe kelkaj tre utilaj superrigardoj: Wim Jansen ekzamenas la nederland-devenajn vortojn en Esperanto, Erich-Dieter Krause ĝiajn vortojn pri orientaziaj bestoj kaj plantoj; Fritz Wollenberg prezentas la germanlingvan Zamenhof-biografiaron kaj Velimir Piškorec la historion de kroataj Esperanto-lernolibroj. Ekrigardon en la estontecon proponas Toon Witkam, ĉe kiu “korpuso” havas alian sencon ol ĉe Tonkin, kaj Ulrich Becker, kiu rakontas pri bitlibroj kaj laŭmenda presado.

Tri artikoloj traktas la lingvon kiel esence individuan esprimilon, kaj jam per tio levas sin al pli alta nivelo. Johannes Klare klere rakontas pri la fikciaj lingvoj en utopiaj francaj romanoj de la 17‑a jarcento kaj Wilfried Stölting montras tre fajnan komprenon pri la motivoj kaj celoj de lingvo kreado. La artikolo de Till Dahlenburg pri stilfiguroj en Esperanto estas iom malpli larĝpensa ol ili, sed tiom pli aprezebla de la publiko.

La plej altnivela kontribuo certe estas tiu de Heidemarie Salevsky, kiu pritraktas la temon “potenco, kulturo kaj tradukado” laŭ la teorioj de Pierre Bourdieu pri kultura kapitalo. Ĝi estas science ĝisdata, profunda, pensinstiga – kaj ne tute facila. La plej interesa artikolo tamen estas tiu de Sabine Fiedler, pri Esperanto en la faka literaturo pri lingvopolitiko, ĉar ĝi kvazaŭ resumas en si ĉiujn aktualajn virtojn kaj malvirtojn de interlingvistiko. La virtoj estas sufiĉe konataj, do la kritiko temos ĉefe pri la malvirtoj.

La ĉefa problemo de interlingvistiko estas ĝia nomo. Unu afero estas ke 90% de la planlingve verkita interlingvistika fakliteraturo estas en Esperanto, sed se ni rigardas la suman aktivecon de planlingvoj, tiam Esperanto kredeble okupas ĉ. 99%. Se la internacia lingvo estu planlingvo, ĉu tiam ne estus pli bone akcepti la faktojn kaj konsekvence uzi la terminon esperantologio? Ne ekzistas neŭtrala nomo de la scienco pri neŭtrala lingvo, ĉar se ekzistu internacia normlingvo, tiu povas havi nur unu propran nomon, kaj la internacia vivo mem delonge elektis la nomon Esperanto. La aliaj planlingvoj do estas eta subfako de historia esperantologio – esperanto ne estas subfako de interlingvistiko!

Tiam oni povas kontraŭargumenti ke interlingvistiko temas pri “internacia lingva komunikado” ĝenerale, ne nur pri Esperanto kaj la memkompreno de la esperantistoj. Kial do, se mi guglas “internacia lingva komunikado” mi ricevas 230.000 rezultojn, dum pri “nacia lingva komunikado” mi ricevas nul? “Nacia lingva komunikado”, eĉ en plurlingvaj landoj, entute ŝajnas ne esti science respektinda temo de lingvistikaj studoj. La plej brula psikolingvistika demando en la aktuala esperantologio estas eltrovi kial estas, kaj ĉu devas esti, tia abisma diferenco en la kutima pensado pri la naciaj lingvoj kaj la internacia.

Dum ni atendas la unuajn studojn tiurilate, ni turnu nin al la argumento ke kvankam la internacia lingvo devas esti neŭtrala, ĝi ne bezonas esti planlingvo. Sed kie do restas la studoj kiuj konvinke montras, ke Latino neeviteble devis perdi la statuson de internacia lingvo kaj ne povos regajni ĝin – aŭ, male, konvinke montras ke ĝi povus? Stampi Latinon kiel “tro malfacila” klarigas nenion, ĉar iu ajn lingvo estas lernebla, kaj Latino ĉiam ĝuis prestiĝon. Inter la socilingvistikaj demandoj de esperantologio ĉi tiu estas la plej grava, kaj ĝi jam delonge estas tia.

La vere gravaj demandoj estas ankaŭ vere malfacilaj, kaj se oni volas okupiĝi pri ili, oni devas kuraĝi erari. Mi tamen opinias ke Fiedler eraras tro multe kiam ŝi nomas la anglan “la lingvo kiu fariĝis la vera internacia lingvo”, pledante ke aperu pli da esperantologiaj studoj en ĝi. Tia prezento de la afero estas proksimume tiel misgvida kiel la “D” de “GDR”! Jam de 1969, se ne pli frue, la esperantistoj libere parolas pri lingva imperiismo. Sekve, se en la mondo ekzistas internacia lingvo, tiam ekzistas ankaŭ unu aŭ pluraj lingvoj imperiaj – kaj tiun esprimon oni rajtas uzi ankaŭ en sia nacia lingvo, almenaŭ se oni konas iun kiu legis Bourdieu!

Tio kompreneble ne signifas ke ne indas peni por aperigi laŭeble plej multe da altkvalitaj, esperantologiaj verkoj en la niaepoke plej grava imperia lingvo. Tamen, la kondiĉo por ke la angla anstataŭu la germanan kiel la due plej grava lingvo de la esperantologia fakliteraturo, estus ke la plej grava esperantologia institucio situu en anglalingva lando. Nedistingo inter imperia kaj internacia lingvo cetere ankaŭ sugestas eblan respondon al la demando kial tiom da homoj tiom malvolas kredi ke la internacia lingvo povas funkcii, aŭ eĉ tion ke ĝi povas ekzisti.

En sia konkludo, Fiedler bedaŭras ke esperantologio estas nesufiĉe instituciigita, nesufiĉe publike financata kaj nesufiĉe utila por lingvista kariero – ĉio tute vera. Necesas tamen aldoni ke la progreso bremsiĝas ankaŭ pro tio ke la esperantologoj ĝenerale ne estas sufiĉe ĝisdataj pri la evoluo de la sciencoj, precipe koncerne lingvoteorion.

Tra sia artikolo Sabine Fiedler laŭdinde klopodadas por ŝovi la atenton for de interlingvistiko favore al esperantologio, sed ekzistas unu motivo kial ĝuste en orienta Germanio oni eble devus konservi la terminon interlingvistiko iomete ankoraŭ: Kiaj estis la kondiĉoj por la idistoj en GDR inter 1965 kaj 1989? Ĉu eble ili dum tiu periodo suferis iujn malpermesojn kaj maljustaĵojn, kiuj al la esperantistoj tiam jam estis pasinteco? Ŝajnas ke tie restas al la germanaj esperantistoj unu lasta angulo da necesa Vergangenheitsbewältigung.

Mallonge, ĉi tio estas unu el tiuj maloftaj libroj kiuj estas same legindaj pro siaj mankoj kiel pro siaj kvalitoj.

Jens Stengaard Larsen

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-07-02 15:24
Neniu libro estas sen iuj mankoj. Legantoj chiam serchas ion en iu libro, kion ili ne povas trovi.

A propos Vergangenheitsbewältigung:

La chefa manko de la prezentita libro estas la TOTALA PRISILENTADO KAJ IGNORADO de la GDR-pasinteco. Pro tio mi persone konsideras tiun festlibron MALHONESTA.

Mi esperas, ke per mia studo pri "der esperantist" (trovebla sur www.planlingvoj.ch) mi povis iom rekompenci tiun mankon - kaj ne parolis chirkau la kacho, kiel tion faris denove s-ro Larsen.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-07-02 17:16
Mi ja ne plu volis reagi, sed ĉi-foje mi devas.

Bonvolu montri al mi FESTlibron, kiu kritikas la prifestaton. Eĉ en memorlibroj oni apenaŭ trovas tion.
La libro enhavas biografian skizon; kaj de la kontribuontoj neniu proponis skribi historiografiaĵon pri GDR-a temo. Tiel simple estas.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-02 20:39
En tiu chi kazo oni ja trovis la perfektan formon - kaj pretekston - por ne "kritike" devi trakti la GDR-historion.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-07-02 18:02
Ŝajnas ke unu Sviso ĉi tie ne havas guston por paradoksoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-02 20:43
En tiu chi kazo miskompreno, kiel chiam. Per Vergangenheitsbewältigung oni celis probable la anglan lingvon :-))))
esperanto
esperanto diras:
2012-07-03 14:34
Kiel ajn, mi estas kontenta, ke Larsen kuraghis iom kritike recenzi tiun festlibron. La evidenta trivialeco de certaj artikoloj estas granda problemo che festlibroj ghenerale.

Cetere, mi rimarkis, ke min oni lastatempe ne plu invitis kontribui al festlibroj. "Oni" estas tiuj, kiuj siatempe ankorau regule invitis min. Supozeble mia nomo nun signifas tro grandan makulon en tia libro. Se oni rigardas la nomaron de la kontribuantoj, oni konstatas, ke temas chiam pli malpli pri lojala koterio, kiu tie ricevas la honoron kontribui. La redaktoroj perfekte scias kiujn autorojn konsideri kaj pri kiuj prefere fajfi, char la risko estas tro granda kaj oni volas eviti la situacion devi inventi kialon por rifuzi la eventuale malplachan kontribuajhon.

Cetere, por la festlibro Tonkin mi verkis iun artikolon pri "Shakespeare kaj Svislando" (investante sufiche grandan tempon). Pro iu kialo mi retiris la artikolon, sed poste tamen retiris la retiron. Chi tiun komplikajhon la redaktoroj kaptis kiel okazon por fajfi pri mia artikolo. Nu, ne gravas, mi publikigos ghin iam - sub ia pseudonomo, eble en la Kancerkliniko, kaze ke ghi ankorau aperas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-13 22:17
Por studi pasintecon de GDR, eble utiligus kolekto de eldono; "der Esperantist".
Mi povus kompleton liveri.s.rynduch@gmx.de
esperanto
esperanto diras:
2012-07-14 15:20
La koncerna pasinteco estis studita en tiu chi artikolo:

http://www.plansprachen.ch/Studie_DDR_der-esperantist.pdf

kun plena utiligo de la de vi menciita bulteno.

(intertempe mi faris plurloke kelkajn etajn kosmetikajn modifojn, sen shanghi la sencon de io ajn).

Se iu alia autoro farus pli detalan studon, mi ghojus.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-07-18 16:56
Unue: Dankon pro la recenzo kaj finfine rekomendado de la libro.

Mi tamen havas demandon, kiu revenadas legante tiun aŭ aliajn viajn komentariojn: Se lingvo ne estas socia komunikilo, sed esence persona esprimilo (kiel vi skribis aliloke) - kial kaj kiel tiu fakto* ŝanĝu la valoron la tipologio de interlingva komunikado fare de Kimura aŭ la propagandon por Esperanto en monda skalo? Mem estante lingvisto, mi tamen ne povas vidi konsekvencon de tiu teoria disputo al la lingva praktiko.

*kiun mi mem pridubas, mi povas bone vivi kun lingvo kiu plenumas ambaŭ funkciojn egalrajte...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-07-19 15:29
Ĉi tiujn temojn mi diskutas pli detale kun Roy McCoy en la dissendolisto http://dir.groups.yahoo.com/group/uea-membroj/ ...

Nu, koncerne la provon de tipologio fare de Kimura, mi ŝatus inversigi la perspektivon: Kion ni gajnas per la supozo ke la socio havas ian rilaton al lingvaj demandoj? Kiujn informojn pri lingvo liveras la supozo ke ĝia utiligo en komunikado influas ĝin? Kio estas teorie interesa en la diverseco de lingvoj?

Nenion, neniujn kaj nenio, laŭ mi. La lingvo estas unika, sed natura parto de _Homo sapiens_, tute en la sama senco kiel la rostro de elefanto aŭ la kolorŝanĝa kapablo de kameleono. Laŭ teoria vidpunkto ne ekzistas malsamaj lingvoj – kaj tio cetere estas la kaŭzo ke Chomsky elektis diri ke Esperanto ne estas lingvo. Se oni rekte demandus lin, li estus devigita diri ke ankaŭ ne “la Angla”, “la Hispana” ktp. estas lingvoj. Tio tamen ofendus ne nur la rutinan pensadon, sed ankaŭ la kutimajn antaŭjuĝojn.

Tiam oni povas demandi sin kian praktikan konsekvencon tio povas havi, sed la saman oni povas demandi pri lingvistiko entute. Homoj neniam turnas sin al lingvistoj por solvigi lingvan problemon, sed por konfirmigi siajn lingvajn antaŭjuĝojn. Lingvistoj, precipe planlingvistoj, sekve kutime ne esploras la sciencan demandon “kio povas esti vera pri lingvo”, sed nur la propagandan “kio povas imponi homojn”. Ja, unu ne nepre ekskluzivas la alian, sed aliflanke estas neniu necesa interrilato.

Do, dum scienca lingvistiko estas tiom malkredata kiel hodiaŭ, eble estas pli bone propagandi Esperanton per blinda fanatikeco, anstataŭ informi la Esperantistojn pri lingvo kaj la mondon pri Esperanto per science honestaj metodoj. Tamen, por ke la fanatikeco ĉesu estu efika, ja sufiĉas ke iu nomu sin mem propagandisto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-19 17:15
Estimata samideano,

en via komento vi skribis; "Homoj neniam turnas sin al lingvistoj por solvigi lingvan problemon...."

Chi tie mi devas doni al vi plej bonan ekzemplon:
Indonezia prezidanto Sukarno, ghuste per helpo de lingvistoj lasis krei planitan lingvon, kiu ekestis de pli ol 700 insulaj, naturaj linvoj, instruigis dum 10 jarojn la civitanoj kaj ghi funcias hodiau perfekte por 240 milionoj kiel oficiala lingvo! Do, neniu hodiau diras tie, ke ghi ne estas lingvo, simile kiel Esperanto, kataluna, norvega, hebrea, retroromana chu aliaj.

Do, plej grandaj estas ankau nur homoj kaj rajtas aserti stultajhojn.



bertilow
bertilow diras:
2012-07-19 17:53
"Indonezia prezidanto Sukarno, ghuste per helpo de lingvistoj lasis krei planitan lingvon, kiu ekestis de pli ol 700 insulaj, naturaj linvoj, instruigis dum 10 jarojn la civitanoj kaj ghi funcias hodiau perfekte por 240 milionoj kiel oficiala lingvo!"

Ne.

Tio estas, la Indonezia lingvo ne estas planlingvo. Iuj Esperantistoj ŝatas imagi, ke ĝi estas tia, sed nur Esperantistoj. En ne-Esperantistaj fontoj oni ne povas legi tiun miton. La Indonezia estas tute normala natura lingvo, sed ja normlingvo, trafita de iom da normigado kaj eĉ planado, simile kiel ekzemple la Germana aü la Franca. Ĝi ja estis intence enkondukita kiel tutlanda lingvo, sed ĝi ekzistis kiel normala natura lingvo jam delonge antaŭ ol tio okazis.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-19 18:44
Se norvega,kataluna, hebrea,retroromana,indonesia estas natura, tiam Esperanto estas pli natura!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-07-20 11:30
Se la lingvo estas natura fenomeno, tiam ekzistas nur unu, kaj ĉiuj parolformoj estas dialektoj de ĝi. Tio sonas ankoraŭ pli reve ol la ideo fari unu oficialan tuthomaran normlingvon, sed estas scienca fakto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-20 12:19
Kun via unua frazo mi tute konsentas.
Homo estas parto de naturo kaj kion li faras estas pli au malpli natura. Char li ne estas perfekta kreis ech Diojn!. Hodiau preskau chio estas kreita de naturo-homo ech homoj naskighas en retorto. Chu iu pripensas, ke havas artefaritan okulon, okulvitrojn, autojn, ech koron....
Do, simple homo modifas, pliprecizigas la naturon(sed ankau detruas), kiu kreas ankau absurdajhojn.
edmundo
edmundo diras:
2012-07-20 19:20
Jen eble interesa demando: kiu estas la plej planita nacia lingvo. Verŝajne la demando ne havas klaran respondon, ĉar diversaj lingvoj estas planitaj en diversaj manieroj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-20 20:09
Tiun demandon ech lingvistoj ne povos certe respondi. Niaj lingvoj estas ofte reformita, shanghigita, tiam ni parolas pri alt-au kultrigaj lingvoj. Kelkfoje oni ech, kiel ekzemple en indonezia, akceptis alian skribmanieron. Niaj lingvoj estas ankau determinitaj de aliaj lingvoj, chu kulturoj.
Do, estas malfacile konstati, kie paroli pri reformado kaj kie jam pri planita lingvo. Ekzemple Sol-RE-Sol
estis akau planita, sed tute sen naturaj lingvaj fontoj, kion oni ne povas diri pri Esperanto. Lau mi ghi estas tute natura, planita lingvo.
Kiu estas la plej planita nacia lingvo, do respondi estos jam malfacile. Mi povus eble diri, ke la plej vaste uzata planita lingvo estas eble la mandarina, kiu estas uzata de pli ol 800 milionoj.
KimuraGoroC
KimuraGoroC diras:
2012-12-10 18:26
Por kompreni la lingvokoncepton la recenzinto (t.e. lia kompreno pri la Chomsky-a
teorio) utilas legi lian alian recenzon pri “Loĝi en homaj lingvoj”:
http://www.liberafolio.org/[…]/kompro-kompro
kaj precipe la komentojn al ĝi de
Marc van Oostendorp!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-05 13:18
CENZURO DAURIGITA

Lau tiu chi bibliografio
http://www.interlinguistik-[…]=dtduo2l7194e9g8632sk2fb6m2

mi konstatas, ke Blanke daure forcenzuras kaj prisilentas kontribuajhojn (precipe tiujn de A. Künzli), kiuj ne plachas al li persone, char ili kritike traktas la komunismon kaj GDRn kaj lian rolon en tiuj sistemo kaj shtato (ne nur tiajn, kiuj aperis en la interreto). Feliche, la koncernitaj artikoloj estas publikigitaj en la interreto, tiel ke chiuj interesitaj legantoj havas aliron al ili kaj ne dependas de iuj arbitre kompilitaj interlingvistiko-bibliografioj, kiuj aperas malregule kaj kun malfruo.

Sed kion fari, se la Eo-movado unuflanke estas gvidata de diversaj autokratismaj mini-diktatoroj, kiuj kredas sin duondioj kaj kiuj subpremas chian kritikon kaj malagrablan opinion, kaj aliflanke el amaso da shafoj, kiuj (stulte) aplaudas tiujn gvidantojn kiel korifeojn kaj chiel timas publike kritiki iliajn farojn?

www.planlingvoj.ch