Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La rifuzletero de la Eŭropa Komisiono al EEU

La rifuzletero de la Eŭropa Komisiono al EEU

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-02 20:29
Eŭropa Komisiono oficiale rifuzis akcepti la proponon de civitana iniciato, starigitan de Eŭropa Esperanto-Unio. Ni publikigas la kompletan tekston de la rifuzletero de la Eŭropa Komisiono al la prezidanto de EEU, en Esperanto. La traduko estas farita de Libera Folio. La originala anglalingva teksto de la letero legeblas sub la traduko. La teksto de la traduko estas libere uzebla, kondiĉe ke oni mencias la fonton.

EŬROPA KOMISIONO

Bruselo, 30.05.2012

C(2012)3688 fina

SG-Greffe (2012)D/8975 

[Adresoj de ricevantoj]

 

Temo: Via peto pri registrado de proponata civitana iniciato

Titolo de la proponata civitana iniciato: Rekomendu kantadon de la Eŭropa Himno en Esperanto

Dato de peto pri registrado: 01/04/2012


Karaj Organizantoj,

Mi referencas al via peto de la 1-a de aprilo 2012 pri la registrado de proponata civitana iniciato kun la titolo "Rekomendu kantadon de la Eŭropa Himno en Esperanto".

Kiel difinas Artikolo 4(2) de Regularo (EU) No 211/2011 de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de la 16-a de februaro 2011 pri la civitana iniciato, la Komisiono registru proponatan civitanan iniciaton ene de du monatoj post la ricevo de la necesaj informoj, kaze ke la sekvaj kondiĉoj estas plenumitaj:

(a) la civitana komitato estas formita kaj la kontaktpersonoj estas indikitaj laŭ Artikolo 3(2) de Regularo (EU) No 211/2011;

(b) la proponata civitana iniciato ne estas evidente ekster la potenco de la Komisiono fari proponon pri leĝa akto de la Unio por la celo de aplikado de la Traktatoj;

(c) la proponata civitana iniciato ne estas evidente insulta, frivola aŭ ĉikana.

(d) la proponata civitana iniciato ne estas evidente kontraŭa al la valoroj de la Unio, kiel ili estas difinitaj en Artikolo 2 de la Traktato de Eŭropa Unio.

La Komisiono esploris vian proponatan civitanan iniciaton por certiĝi ke ĝi plenumas ĉi tiujn kondiĉojn starigitajn en la supre menciita Regularo.

Mi bedaŭras informi vin, ke sekve de ĉi tiu esploro la Komisiono jene rifuzas la registradon de ĉi tiu proponata iniciato, surbaze de tio, ke ĝi estas evidente ekster la potenco de la Komisiono fari proponon pri leĝa akto de la Unio por la celo de aplikado de la Traktatoj.

La profunda esplorado de la Traktataj dispozicioj kiujn vi sugestis kaj de ĉiuj aliaj eblaj leĝaj bazoj kondukis al ĉi tiu konkludo.

La Komisiono konsideras ke ne ekzistas leĝa bazo kiu permesus proponon por leĝa akto en la formo de via iniciato, nome la establon kaj kantadon de la Eŭropa himno en Esperanto. Specife, se konsideri kiel leĝan bazon la Traktatan titolon pri kulturo, ĉi ties ĝenerala celo estas kontribui al la disvolviĝo de la kulturoj de la Ŝtatoj-Membroj. Ĝis la nuna momento ŝajnas, ke neniu Ŝtato-Membro igis la antaŭenigon de Esperanto parto de sia politiko pri kultura heredaĵo, kaj ĝi ankaŭ ne povas esti konsiderata parto de komuna kultura heredaĵo.

Sekve la Traktatoj de EU ne donas al la Komisiono la potencon proponi la petitan leĝan akton. Se vi dezirus apelacii kontraŭ ĉi tiu decido, ni volus atentigi vin pri la eblaj manieroj de ĝustigo.

Vi povas aŭ:

- iniciati proceduron ĉe la Ĝenerala Kortumo sub la kondiĉoj specifitaj en Artikolo 263 de la Traktato pri la Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU);

- aŭ, se vi volas plendi pri misadministrado, registri plendon ĉe la Eŭropa Mediaciisto laŭ la kondiĉoj difinitaj en Artikolo 228 de la TFEU.

Bonvolu noti ke ĉi tiu letero estos publikigita en la retejo de la Komisiono pri la civitana iniciato por informi la publikon pri ĉi tiu decido en travidebla maniero.

 

Sincere salutas,

Catherine Day

Ĝenerala Sekretario


Anglalingva originalo

 

EUROPEAN COMMISSION

Brussels, 30.05.2012

C(2012)3688 final

SG-Greffe (2012)D/8975

 

[Adresoj de ricevantoj]

 

Subject: Your request for registration of a proposed citizens' initiative

Title of proposed citizens’ initiative: Recommend singing the European Anthem in Esperanto

Date of request for registration: 01/04/2012

 

Dear Organisers,

I refer to your request of 1 April 2012 for registration of a proposed citizens' initiative entitled "Recommend singing the European Anthem in Esperanto".

As stated in Article 4(2) of Regulation (EU) No 211/2011 of the European Parliament and of the Council of 16 February 2011 on the citizens’ initiative, the Commission shall register a proposed citizens’ initiative within two months from the receipt of the relevant information, provided that the following conditions are fulfilled:

(a) the citizens’ committee has been formed and the contact persons have been designated in accordance with Article 3(2) of Regulation (EU) No 211/2011;

(b) the proposed citizens’ initiative does not manifestly fall outside the framework of the Commission’s powers to submit a proposal for a legal act of the Union for the purpose of implementing the Treaties;

(c) the proposed citizens’ initiative is not manifestly abusive, frivolous or vexatious; 

and

(d) the proposed citizens’ initiative is not manifestly contrary to the values of the Union as set out in Article 2 of the Treaty on European Union.

The Commission has examined your proposed citizens' initiative to make sure that it meets these conditions laid down in the above-mentioned Regulation.

I regret to inform you that, further to this examination, the Commission hereby refuses the registration of this proposed initiative on the grounds that it falls manifestly outside the framework of the Commission’s powers to submit a proposal for a legal act of the Union for the purpose of implementing the Treaties.

The in-depth examination of the provisions of the Treaties that you suggested and of all other possible legal bases has led to this conclusion.

The Commission considers that there is no legal basis which would permit a proposal for a legal act in the terms of your initiative, namely the establishment and singing of the European anthem in Esperanto. In particular, in regard to a legal basis under the title of the Treaty relating to culture, its overall objective is to contribute to the flowering of the cultures of the Member States. Up to the present, it would appear that no Member State has made the promotion of Esperanto part of its cultural heritage policies nor can it be considered to be part of a common cultural heritage.

Consequently, the EU Treaties do not confer the power to the Commission to propose the legal act requested. Should you wish to appeal against this decision, we would like to draw your attention to the means of redress available.

You may either:

- bring proceedings before the General Court under the conditions specified in Article 263 of the Treaty on the Functioning of the European Union (TFEU);

- or, if you wish to complain about maladministration, file a complaint with the European Ombudsman under the conditions specified in Article 228 of the TFEU.

Please note that this letter will be published on the Commission's website for the citizens' initiative in order to inform the public of this decision in a transparent way.

 

Yours faithfully,

Catherine Day

Secretary General

 
akueck
akueck diras:
2012-06-02 10:56
Ne ludas rolon la fakto, ke - se mi ghuste komprenis - en dokumentoj*) de hungaraj ministerioj Esperanto estas oficiale rekonita kiel vivanta lingvo, chu?

*) http://www.eszperanto.hu/hu-lernejo.htm
RobertLeleu
RobertLeleu diras:
2012-06-02 11:00
«Ĝis la nuna momento ŝajnas, ke neniu Ŝtato-Membro igis la antaŭenigon de Esperanto parto de sia politiko pri kultura heredaĵo, nek ĝi povas esti konsiderata parto de komuna kultura heredaĵo.»

Ĉu tiu frazo ne estas kritikebla surbaze de hungara instruado de esperanto ?
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 14:18
Do, jen vi havas la kachon. Esperanto ne estas konsiderata de EU kiel komuna kultura heredajho de Europo. Kvankam Esperanto estas esence europa fenomeno.

Je chi tiu ege drasta jugho (kaj kontraudiro) la e-istoj povas ankorau longe elmordi siajn dentojn kaj demandi sin kion ili faris malghuste en la pasintaj 125 jaroj. Kaj oni povas sin ankau demandi kial EU tiom draste rifuzas Esperanton, ekster la fakto ke ghi en estas oficiala lingvo de unu el la membroshtatoj. Chu nur pro manko de legha bazo?

Post 125 jaroj da malsukceso che europaj kaj internaciaj organizajhoj venis, lau mi, la momento, komplete shanghi la strategion. En la pasintaj jaroj mi esprimis sennombrajn ideojn, sugestojn kaj rekomendojn, sed ech unu Eo-porko ne reagis sobre kaj racie. Sed male, oni kondamnis miajn elpashojn kiel cinikaj kaj negativaj. Kiaj homoj estas tiuj e-istoj? Chu entute ili estas normalaj homoj? (La respondon al tiu demando mi publike shparas al mi).



kallekn
kallekn diras:
2012-06-02 15:24
Tiu, kiu konsideras sian publikon porkoj, apenaŭ povas miri, ke la publiko ignoras eĉ liajn plej brilajn proponojn. Ja estas konate, kiel porkoj sintenas al perloj.

Se s-ro Künzli volas, ke iu entute plu legu liajn elverŝaĵojn, eble indus ke li antaŭ afiŝado unue mem legu ilin dufoje, kaj elsarku partojn kiuj tro elmontras lian evidente tre profundan malestimon al la publiko kiun li supozeble celas atingi. Alternative, se li ne celas atingi ajnan publikon, li konsideru ĉu entute indas ion afiŝi.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 16:23
Vershajne vi nun rikoltis lautan aplaudon de la plimulto! Mi ghojus, sed samtempe bedaurus. Kaj ne forgesu, ke vi nur trompas vin mem - kaj chiujn ceterajn.

La problemo estas, ke la senlimaj idiotajhoj, kiuj estas afishitaj en tiu chi Libera Folio fare de plej diversaj stranguloj, oni ne povas lasi sen komento, despli ke 70'000 vizitoj monate trafas la retujon. Imagu, novaj e-istoj au naivaj homoj el diversaj landoj sen kritika penskapablo legos chiun chi fatrason, kiu en multaj kazoj pli similas al patalogiajhoj, frenezajhoj kaj charlatanajhoj ol al racia pensmaniero! Kion ili pensus kaj kredus pri Eo kaj pri e-istoj!? Chu ili kredos, ke tio estas la ghusta kaj imitinda pensmaniero. Ghuste pro tiu falsa pensmaniero la Eo-movado fiaskis kaj nenion atingis kaj ekzistas ekster chio. Kaj ghuste tiun publikon mi celas atingi, kaj ne la publikon, kiu afishas tiujn stultajhojn, char mi scias jam delonge, ke gvidi racian diskuton kun tiuj afishantoj simple ne eblas.

Pri miaj ideoj, sugestoj kaj rekomendoj mi jam delonge scias kaj komprenis, ke ili havos nul shancon ech nur esti konsiderataj en la Eo-movado. Mi chi tie nur esprimas min por poste ne rikolti la riprochon, ke mi estas totala idioto.

Tiom longe, ke oni argumentas en la kontraua senco de Andy Künzli, mi ne povas konsideri ech nur unu e-iston serioza, senescepte, ech se tiuj estus Istvan Ertl, Knalle Kniivilä au Nikola Rasic, kiujn mi ghis nun konsideris normalaj e-istoj.

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-06-02 16:43
> Mi chi tie nur esprimas min por poste ne rikolti la riprochon, ke mi estas totala idioto.

Ne kun multe da sukceso.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 17:46
Tio finfine ne estas mia problemo. Mi mem antau kelkaj jaroj forlasis la Eo-organizajhojn kaj ne plu aktivas kiel e-isto, char tio estas sensenca afero, char la kontraustaro kontrau la racio estas giganta kaj senlima. Mi renkontis multajn bizarajn tipojn en tiu movado, kun kiuj mi perdis mian tempon kaj pri kiuj mi hodiau bedauras, ke mi entute renkontis ilin, char kun 1-2 esceptoj aperis neniu konkreta rezulto de "kunlaboro". En Lib Folio mi vidas en principo samtipajn figurojn, ech pli malbone ol tiujn kiujn mi konis "fizike".
Bedaurinde, la Eo-movadon oni ne povas shanghi. Kaj ghi restos la sama kaj ekster la "ekstera mondo", pli kaj pli, ghis ghia (baldaua) fino. Ankau la interreto kaj himnoj ne savos ghin.

La Eo-movado estis historie limigita fenomeno, kiu iom "furoris" (sed nur efemere) en la 1920aj jaroj kaj post la dua mondmilito kaj kiu en principo finighis kun la jaro 1989, kun la elcherpigho de la komunismo, kiu estis la chefa piliero de la Eo-movado. Hodiau, en la tuta mondo neniu plu parolas pri Eo, ankau ne en la ekskomunismaj landoj.

esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 18:21
Cetere, porko estas en la germana tute normala esprimo, kiel ankau postajho:

ekzemple:
neniu porko interesighas pri la himno en Esperanto.
Oni povus diri ankau: neniu postajho interesighas pri la himno en Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 19:58
Mi proponas al la redaktoro de LibFolio forigi chiujn mesaghojn de chi tiu pagho, kiuj estas ligitaj kun "porkoj kaj perloj" (inkluzive de la miaj) kaj lasi nur tiujn, kiuj estas rekte ligitaj kun la civitana iniciato.
Krizipo
Krizipo diras:
2012-06-02 21:08
Dankegon pro la perlo de evidente tre reflektita homo, kiu kapablas paroli pri si mem kaj en la unua persono kaj en la tria persono:

"Tiom longe, ke oni argumentas en la kontraua senco de Andy Künzli, mi ne povas konsideri ech nur unu e-iston serioza, senescepte, ech se tiuj estus Istvan Ertl, Knalle Kniivilä au Nikola Rasic, kiujn mi ghis nun konsideris normalaj e-istoj."
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 22:39
Se vi havas nenion pli saghan por kontribui, mi konsilus al vi ne elpashi publike.

redakcio
redakcio diras:
2012-06-02 17:56
Estas malpermesite afiŝi en Libera Folio komentojn kiuj estas kalumniaj aŭ grave ofendaj kontraŭ unuopaj personoj.

Lee Alexander Miller transpasis la limon, farante asertojn pri la mensa sano de nomita persono, kaj tial ricevas averton. La koncerna komento estis forigita de la redakcio.

Personoj kiuj ripete malobservas admonojn de la redakcio povas provizore perdi sian rajton afiŝi komentojn kaj artikolojn en Libera Folio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 18:47
Mi bedauras la surprizan forigon de la mesagho de s-ro Miller, unue char mi konstatis nenion kalumnian en lia mesagho, due estas malfacile nun respondi al li, trie oni forigis la eblon, por ke la publiko konatighu kun la argumenta kulturo kiu ekzistas che certaj personoj. La sola klara afero estas, ke tian kundiskutanton oni simple ne povas serioze konsideri. Oni ech ne devus puni lin per ekskludo de liaj mesahgoj. Jen chio.

Se respondi al li, mi respondus tiel:
La konsilo pri la psikiatro ne plu trafas la esencon, kiel s-ro Miller eble esperis. Tiutipaj eksmodaj rekomendoj apartenas al la sama kategorio de tedaj argumentoj kiel se siatempe oni konsilis al la fanatikaj eurokomunistoj, ke prefere ili forfikighu al Sovetunio, se al ili la vivo en Okcidento ne plachas. Sub la cirkonstancoj de la demokratio kaj pluralismo (kio en Ruslando ne ekzistas, sed oni senhonte utiligas okcidentajn retforumojn por deponi sian malpurajhon), kie oni devus ilin toleri, tiuj komunistoj (bedaurinde, aK) restis en Europo, kaj chu ili vizitis la psikiatron, mi ne povas diri. Necesus demandi ilin mem.

Diference de Ruslando, kie oni metas ilin en terurajn koncentrejojn, kie oni lezas plej draste la dignon de tiuj homoj kaj chiajn iliajn rajtojn, en Okcidento psike malsanaj personoj estas plene integritaj en la socio. Sed nuntempe Ruslando bedaurinde ne plu deziras lerni de Europo.

Cetere. En Vjetnamio oni kondamnas homojn al la morto, se ili ne plachas al la registaro. Tion Vjetnamio lernis de Sovetunio kaj Chinio.
Licxjo
Licxjo diras:
2012-06-02 21:28
La punon mi akceptas sen plendo. Kaj mi tute konsentas kun Andy, ke "en Okcidento psike malsanaj personoj estas plene integritaj en la socio." Ne estas malfacile trovi pruvojn.

Mi foje legas idiotaĵojn ĉi tie en LF. Sufiĉe ofte ili aperas sub via nomo, Andy. Ĉu eblas ke iu kaperis vian konton por kalumnii kontraŭ ĉiuj Esperanto-parolantoj krom vi?

Iom vundas min, parenteze, ke vi diris (pri mi) "ke tian kundiskutanton oni simple ne povas serioze konsideri."

Amike,

Lee
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 21:56
Espereble la vundo estas sufiche profunda kaj ke ghi plene sentighos en la venontaj tagoj.
akueck
akueck diras:
2012-06-02 18:38
Mi provis modifi la artikolon de la germana Vikipedio pri "Europahymne" je tiu teksto, kiu estas legebla en http://de.wikipedia.org/w/i[…]pahymne&oldid=103934531 , tria alineo de "Hymne ohne Text" (temas pri atentigo pri la EEU-iniciato kaj rifuzo fare de la Europa Komisiono). Sed tuj alia Vikipediano ripete malfaris tion kaj petis min lasi tiun aldonon, char ghi priskribas tute ne-gravan procedon kaj ne estu en la Vikipedia artikolo ( http://de.wikipedia.org/w/i[…]ssion:Onklo&redirect=no , "Europahymne").
akueck
akueck diras:
2012-06-05 17:32
Kredeble danke al la interveno de esperantisto(j) pli influhava(j), ol mi, la nuna versio*) tamen enhavas - ankorau - mencion je la civitana iniciato por himnoteksto en Esperanto. Tion chi eble ja indas mencii ankau en aliaj lingvoversioj de la responda Vikipedi-artikolo, kiel jam en la itala**).

*) http://de.wikipedia.org/wiki/Europahymne
(de 2012-06-04 22:16)
**) http://it.wikipedia.org/wiki/Inno_europeo
(de 2012-05-25 19:11)
esperanto
esperanto diras:
2012-06-05 18:10
Sur chi tiu pagho oni ne trovas informon pri la plej fresha evoluo chirkau la europa himno en Eo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_himno

La plej lasta shangho au aktualigo datas de la 25a de majo. Mi estas scivolema, chu oni ghisdatigos la temon ghis inkluzive de la negativa respondo de la EU-komisiono, kun ligo al la koncerna pagho en Libera Folio, kie la tuta afero estis machita.
blahma
blahma diras:
2012-06-06 16:26
Kial ne? Ja Vikipedio volas esti objektiva. La lasta ŝanĝo cetere ne vere estas de la 25-a de majo (tio estis nur roboto kiu aldonis informon pri nova lingvoversio), sed de la 10-a de aprilo. Tiun ŝanĝon faris mi, kiam mi modeste informis pri la tiam nova iniciato en kelkaj lingvoversioj de Vikipedio - sen tro da pompo, sen eksteraj ligiloj (tiu ligilo al la retejo de EEU ene de la germana artikola teksto iom ĝenas min kaj povis kunkaŭzi la obstinon de alia vikipediisto), kaj bazante sin sur seriozaj fontoj (artikoloj aperintaj en retejo de ĉeĥa registaro, ankaŭ estis mencio ekz. en Der Spiegel, kaj poste la iniciato prezentiĝis en ARTE ktp.). Tio estas tute normala vikipedia laboro.

Ke neniu ankoraŭ ĝisdatigis pri la nuna evoluo en Vikipedio, tio simple montras ke ankoraŭ neniun trovis la tempon/emon por tion fari. Mi volonte faros la ĝisdatigon, kiam mi mem trovos la momenton por bone prilabori ĝin. Eble ja iuj aliaj, sed mi certe ne estas el tiuj, kiuj hontus mencii ankaŭ malsukcesojn de esperanto en objektiva medio kiel Vikipedio, ja kompreneble kiam ili estas enciklopedie signifaj (kio certe unu el la manpleno de tute unuaj eŭropaj civitanaj iniciatoj estas, eĉ sendepende de tio pri kiu konkreta temo ĝi estis).
esperanto
esperanto diras:
2012-06-06 17:32
Post via respondo oni almenau scias, kiu kashighas malantau "Blahma".

Unu el la tre malseriozaj aspektoj de Vikipedio ja estas, krom ke iu ajn hazarda ulo povas kontribui, la ghangalo de mallongigoj de autoraj nomoj. En serioza scienca enciklopedio tio neniel estas la kutimo. Sed: tempoj shanghighas - kutimj shanghighas. Neniu bezonas ion seriozan - plej laste la esperantistoj mem.

Sed dum lau nova modo la tuta mondo jam metas sian fatrason nun en Fejsbukon, Vikipedio kaj aliaj imit-projektoj shajnas komenci eksmodighi kaj estis neglektataj. Malbona afero! Sed eble la tuta fatraso de Fejsbuko iam revenos al Vikipedio. :-)) (tamen: espereble ne!)

Char Esperanta Vikipedio montris, ke tiu flanko de agado havas malmultan sencon, oni pli kaj pli revenos al solidaj paper-projektoj, kvankam la financaj rimedoj estas malfacile troveblaj (cetere same ankau por seriozaj ret-projektoj). La chefan penseraron, kiun oni faris en interreto estis, ke oni kredis, ke la tutan paperproduktadon oni povos anstataui per interreto. Tio funkciis kaj sukcesis nur parte, en iuj nacilingvaj sektoroj, sed apenau en Eo (ankau pro tio, char en Eo relative malmulto estas verkata). Dum la ghenerala fatraso estas alirebla al la monda publiko senpage, ech la materialo de Wikileaks, la (sensiblaj) informoj (ekzemple de la sekretaj servoj kaj au la shtataj ministerioj oni ne trovas en interreto - au eble per speciala pasvorto, kiu estas donita nur kontrau altega monkotizo).

blahma
blahma diras:
2012-06-09 19:13
Andreas, en Vikipedio mi ne bezonas kaŝiĝi. En la redaktohistorio sufiĉas klaki la vorton "Blahma" kaj tuj aperas mia uzantopaĝo kun ampleksa teksta enhavo kaj sinprezento kiu komenciĝas per la vortoj "Mi nomiĝas Marek BLAHUŜ..." Ĉar vi mem ja ŝajnas orientiĝi en Vikipedio, mi ne pensis antaŭe ke vi havis problemon ekscii la aŭtoron de la menciita redakto.

Ĉi tie, en Libera Folio, niaj nomoj ĉe la komentoj aperas plene dum oni legas, sed kiam oni respondas, oni ial ja vidas la uzantonomojn (ĉe mi "blahma", ĉe vi "esperanto") - ĉu eble Kalle povas diri ĉu tio estas intenco aŭ eraro? Ĉiukaze, tio ankoraŭ pli evidentigas mian identecon al ĉiuj anoj de ĉi tiu forumo.

Fine mi dankas al Andreas Kueck, ke li korektis mian misan rimarkon pri la germana artikolo.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-09 20:18
Bone, sed la aktualigon sur la koncerna Eo-viki-pagho pri la Europa himno rilate la plej aktualan respondon el Bruselo mi tamen ankorau ne povas vidi. (Nu, mi neniun devigas aldoni ghin, sed mi kredus nur, ke tio estus honesta).
En miaj propraj artikoloj pri la temo mi certe piednotos pri la afero, ne timu.

akueck
akueck diras:
2012-06-06 19:14
Marek Blahus: "... tiu ligilo al la retejo de EEU ene de la germana artikola teksto iom ghenas min ..."

Sed en la versio aktuala (de 2012-06-04 22:16) de http://de.wikipedia.org/wiki/Europahymne ne estas rekta ligilo al la retejo de EEU, sed nur informo pri tio, ke la unua peto pri registrado je Europa civitana iniciato proponis Esperanto-tekston por la Europa himno kaj estis rifuzita. La rekta ligilo al la retejo de EEU (kaj ankau la ligilo al tiu chi artikolo de Libera Folio) aperas en antaua versio*), kiu estis malfarita de Vikipedi-uzanto, kiu opiniis la fakton ne-grava.

*) http://de.wikipedia.org/w/i[…]pahymne&oldid=103934255
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 19:54
Chi tie shajne trovighas la necesaj informoj pri civitana iniciato (en la angla)
http://ec.europa.eu/[…]/how-to-register?lg=en

Mi ne legis (kaj ne legos) ghin.

Cetere, estus utile havi iun komenton de
- Sean O'Riain (prezidanto de EEU)
- UEA (au/kaj iuj Landaj Asocioj, ekzemple germana, franca, pola, itala)
- Yves Bellefeuille (juristo)