Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La projekto pri reta PIV ne haltis

La projekto pri reta PIV ne haltis

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-16 12:00
Por ellabori retan version de Plena Ilustrita Vortaro inter esperantistoj estis kolektitaj monkontribuoj de 10.000 eŭroj. La sumo estis finkolektita en marto 2011, sed poste ne videblis grandaj evoluoj. Multaj donacintoj ekmiris, kio okazis, kaj ankaŭ Libera Folio kelkfoje turnis sin al la gvidantoj de la projekto por ricevi pliajn informojn. La 15-an de januaro fine aperis aktualaj informoj pri la stato de la afero en la retejo vortaro.net. Ni publikigas la kompletan tekston.

2012-02-15 - La stato de la projekto

La teknika parto evoluis tute bone, la platformo estas jam kreita kaj en la sekvaj semajnoj devos esti finitaj laboroj pri la fina aspektigo de la retpaĝo.

Estis kreitaj ankaŭ la instrumentoj por ciferecigo de la enhavo kaj per ili estis prilaborita jam granda parto de la vortaro, sed bedaŭrinde fine de novembro aperis bezono haltigi ĉiujn laborojn por iom da tempo, ĉar evidentiĝis ke ĉe la redaktantoj de la vortaro akumuliĝis multe da traktinda materialo, surbaze de kiu ili volis prilabori la enhavon de la vortaro.

Ĉar ne indis ciferecigi la enhavon, kiu tre baldaŭ iĝos malĝisdata, estis decidite atendi pli freŝan version. Laŭ niaj informoj la redakto-laboroj devas jam tre baldaŭ finiĝi kaj tuj kiam estos preta pli freŝa versio de la enhavo, la laboroj pri la ciferecigo ekfunkcios denove.

Relative baldaŭ estos bezonataj volontuloj, kiuj pretus provlegi la ciferecigitan enhavon. Ni videbligos apartan alvokon, kiam pretos la instrumentoj por provlego. Dankon al ĉiuj, kiuj same kiel ni, senpacience atendas la lanĉon de la projekto.

arkivita en:
Vilius
Vilius diras:
2012-01-16 16:06
Redaktoroj ĉiam havos "multe da traktinda materialo". Laŭ mi, oni publiku la nunan versio kaj plibonigu poste. Elektronika materialo estas facile ŝanĝebla (malkiel papero).
edmundo
edmundo diras:
2012-01-16 16:46
Kiel eblas "ciferecigi" enhavon, kiu jam troviĝas en komputilo? Aŭ ĉu vere la redaktantoj produktas novan version per krajonoj kaj fontoplumoj?

Kaj kion faru la provlegantoj? Ĉu ili devos nur kontroli, ke kapvortoj estas ĝuste markitaj, ktp, aŭ ĉu ili komparos la tekston sur sia ekrano kun la krajona kaj fontopluma dokumento?

Nu, ni ekscios, eble, iam ...
Jorge
Jorge diras:
2012-01-16 16:48
Antaŭ nelonge mi skribis al la koncernaj zorguloj ĉe SAT jene: "se vi faros novan eldonon (ne simplan represon) de la Nova PIV, bonvolu korekti la teruregan eraron kaj ĥaoson kiun la lasta eldono enkondukis en la nomadon de bestoj kaj plantoj. La plejmulto de la esperantoparolantaro nek sekvis ĝis nun nek sekvos iam ajn la science vestitajn arbitraĵojn makulantajn tiel gravan konsultverkon."

Espereble oni konsideros tiun problemon ankaŭ en la redaktado de la bita (aŭ bitigita) PIV.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-16 18:01
Mi povas sendi al interesitoj la erartabelon de NOVA PIV 2005 - kun 848 eraroj !!! Jen mia ret-adreso: esperanto@powiat.malbork.pl kaj reciproke min tre interesus la listo de la misnomaro de bestoj kaj plantoj trovitaj de s-ano Jorge C.
Kial mi faris ĝin (fakte eĉ 20 erartabelojn)? Mi kompilas grandan vortaron trivoluman: ESP-ANG-POLAN; ANG-ESP. kaj POL-ESP (momente ĝi estas ĉ. 1800 pĝ.) kaj pro tio mi devis atente studi plurajn vortarojn (por eviti erarojn en mia kompilata). Inter la 20 vortaroj mi komparis la oftecon de la eraroj - kaj NOVA PIV 2005 estas tamen meze de la listo, precize okupas la 11-an lokon - kun momente nur 848 eraroj.
1. OBSZERNY SŁOWNIK POLSKO-ESPERANCKI / Ampleksa Pol-Esperanta Vortaro,
561pĝ., 3776 eraroj, t.e. 6,731 eraroj je unu paĝo
11. PLENA ILUSTRITA VORTARO de ESPERANTO 2005, 1265 pĝ., 848 eraroj, t.e. 0,670 eraroj je unu paĝo.
20. Großes Wörterbuch Esperanto–Deutsch, 882 pĝ., 211 eraroj, t.e. 0,239 eraroj je unu paĝo.
Vi vidas, ke la unuan lokon de la fusha flanko okupas la vortaro POL-ESP de s-ano K.Strzelecki kun preskaŭ 3800 eraroj (t.e. 6,731 eraroj je unu paĝo)
kaj la plej zorge eldonis sian vortaron prof. d-ro E-D.Krause kun nur 211 eraroj (0,239 eraroj je unu paĝo). MI VERE GRATULAS AL PROF. KRAUSE, mi strebas ke mia vortaro havu same malmulte da eraroj kiel de la profesoro. Krause.
Sten
Sten diras:
2012-01-16 20:54
Mi volas aliĝi al via deziro, sed mi ne havas grandan esperon pri la afero.

Mi bedaŭrinde ne havas liston pri la misoj, sed povus nur doni kelkajn ekzemplojn.

Jorge
Jorge diras:
2012-01-16 21:21
Ekzemple, Gonçalo Neves (en http://esperanto.pt/piv2.htm *) sobre priskribas: "Se paroli pri botanikistoj, apartan mencion (nek favoran, nek riproĉan) meritas la enkonduko de sciencaj variantoj signife pli vastaj aŭ nuancitaj, paralele kun konataj vortoj komunuzaj. Jen de nun disponeblas ekzemple la paroj: ajlo — aliumo; fazeolo — fazeoluso; lolo — lolio; kaŝtano — kastaneo; piro — piruso; pistako — pistacio; pruno — prunuso; salmo — salmono; polpo — oktopodo; vesperto — vespertiliono, ktp." Mi mem opinias tian ekondukon de "sciencaj variantoj" riproĉinda, misgvida kaj nenienkonduka.

* La Vikipedio enhavas eksdatan ligilon. Cetere, aliaj komentoj pri la nova PIV oni trovu ĉe http://bertilow.com/piv/
Jorge
Jorge diras:
2012-01-16 21:28
Verŝajne iu havos la ideon kompari tian enkondukon kun la uzado de unuradikaj t.n. neologismoj anstataŭ "mal"-vortoj.

Jen gravaj diferencoj:

1) La Nova PIV abrupte kaj samtempe enkondukis amason da "sciencaj variantoj". Laŭdire tio ŝuldiĝas al la kaprico de unu sola homo, Klaŭdo Roux. Kontraste, anstataŭ-"mal"-vortajn neologismoj enkondukis iom post iom diversaj aŭtoroj laŭlonge de jardekoj, jam dekomence, de Zamenhof mem.

2) En la "sciencaj variantoj" temas pri unu nova radiko apud aŭ anstataŭ jam ekzistanta radiko (kontraste, la supre menciitaj neologismoj prezentas unuradikaĵon anstataŭ kunmeto de radiko kun prefikso).

http://jorgecice.blogspot.com/[…]/la-mava-lingvo-neologismoj-kaj.html
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-21 21:42
Ĉar multaj petis min publikigi la rang-liston, do mi plenumas la deziron - jen la 10 unuaj lokoj de la fuŝa flanko:
1. Evidente la plej multe da eraroj faris Kazimiro Strzelecki kun Maria Bonczol en la vortaro OBSZERNY SŁOWNIK POLSKO-ESPERANCKI / Ampleksa Pol-Esperanta Vortaro, OPOLE 2000 – 6,731 eraroj je unu paĝo.
Duan lokon de la fuŝa flanko gajnis Stanislao Mandrak – 2,556 eraroj je unu paĝo.
Tria loko: Sofia Banet-Fornal – 1,689 eraroj.
Kvara loko: Tadeo J. Michalski – 1,688 eraroj.
Kvina loko: Andrew McLinen – 1,038 eraroj.
Sesa loko: Tomaso Chmielik – 0,935 eraroj
Sepa loko: Georgo Handzlik – 0,922 eraroj.
Oka loko: Michel Duc Goninaz – 0,670 eraroj.
Naŭa loko: John C. Wells – 0,661 eraroj.
Deka loko: Roman Dobrzyński – 0,628 eraroj.
Mi nur aldonu, ke unuan lokon de la bona flanko, kun nur 0,2 eraroj je unu paĝo gajnis profesoro Erich-Dieter Krause - GRATULON !!!
Alekso
Alekso diras:
2012-02-10 15:25
Min tre interesas, kio estas via difino de (envortara) eraro, kiajn specojn de eraroj vi renkontas, kaj kiel vi en la unuopa okazo certiĝas pri la erareco.
Licxjo
Licxjo diras:
2012-01-18 18:44
Nu, la informo ne estas aparte "informa". Kaj malgraŭ la titolo de la raporto, ŝajnas al mi ke la projekto ja haltis . . . Efektive tio estas ŝanĝo de la plano, kiel oni anoncis ĝin antaŭ la monkolektado.

Oni ne devas fari ĉion perfekte, kaj efektive tio ne eblas. Kial ne fari ion nun, kaj plibonigi ĝin poste? Ekzemple, jam dum longa tempo ekzistas pirata PDF de PIV2002. Kial ne krei bonan PDF-on de PIV2005 kaj disponigi ĝin tuj en la reto? Tio estus sufiĉe simpla, unua paŝo.

Mi sentas min iomete trompita. Mi ne precize bedaŭras ke mi donacis monon, sed mi havis tute alian ideon pri tio, kio okazus poste.

Ĉu estas ia limdato de tiu nova periodo de umado?

Lee
Joxemari
Joxemari diras:
2012-01-18 20:41
>Relative baldaŭ estos bezonataj volontuloj, kiuj pretus provlegi la ciferecigitan enhavon.

Tio, laŭ mia opinio, ne estas honesta: kiom da mono, el la 10.000 eŭroj kolektitaj, ricevos tiuj volontuloj por sia laboro? La sia-tempe ĉefa argumento de la iniciatintoj por organizi mon-kolektan kampanjon estis, ĝuste, ke profesia laboro kia enretigado de vortaro devas esti pagata. Nun, post dek monatoj, oni informas, ke volontuloj estos serĉataj (ĉu prov-legado ne estis inkludita en la buĝeto?) kaj ke la projekto stagnas dum oni atendas novan version de NPIV (kvazaŭ tio fareblus de unu tago al alia!). Se mi estus kontribuinta el mia poŝo, mi sci-volus pri tio, kiom da mono restas al la iniciatintoj por antaŭenigi kaj kroni la ankoraŭ mankantan laboron, ver-ŝajne la leonan parton.

simono
simono diras:
2012-01-19 00:56
Mi ne scias ion ajn konkretan pri tiu ĉi projekto, sed mi ĵuras, ke 10,000 € ne sufiĉas por fari multe, se profesia skipo de programistoj okupiĝu pri la konvertado de la formataj kaj pri la starigo de datumbazo kaj la enŝovo de la datumoj. Do preskaŭ certe ne estis sufiĉe da mono por la provlegado. Aparte de tio, mi povus tre bone imagi, ke la inciintoj diris "Tion ni povos ja mem fari".

Kaj fakte estas tiel. Tion ni vere povas mem fari. Por tio ne necesas dungi ĉi-cele programistojn. Kaj ĝuste jen ĉe tiu ĉi propra parto de la laborado ŝajnas esti la "botelkolo".

Sed kiel dirite, mi nur divenas.