Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2012 Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?

Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?

by Redakcio Laste modifita: 2012-02-10 09:13
— filed under:

Hodiaŭ oficiale aperis la unua esperantlingva ludo por la poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple, tamen kun anglalingva nomo: Word Race. La ludon kreis la konata usona esperantisto Chuck Smith, nun loĝanta en Germanio, kaj krom Esperanto ĝin eblas ludi en la angla kaj en la germana. Aldone al iPhone aŭ iPad oni bezonas samlingvajn amikojn - ne eblas ludi ĝin sola. Provversio de la ludo jam estis prezentita dum kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, laŭ Chuck Smith sukcese. Ni petis lin mallonge klarigi, pri kio temas.

Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?

Klarigu barbon sen diri "haroj".

Chuck Smith, la iniciatinto de Vikipedio en Esperanto, nun pioniras alian mondon: la iPhone-merkaton. Lia nova ludo, Word Race, aldoniĝos al la cetera duonmiliono da programoj, kiuj elŝuteblas por la populara poŝtelefono iPhone, kaj por la similaspekta muzikludilo iPod Touch.

Libera Folio: Kio estas Word Race? Kiel oni ludas ĝin?

Chuck Smith: Word Race ne estas kutima ludo. Estas ludo, kiun oni povas ludi 4- ĝis 20-ope per nur unu iPhone, iPod Touch aŭ iPad. Oni devas klarigi vorton al sia teamo sen uzi la malpermesitajn vortojn. Tiel oni devas tre lerte pensi pri la plej bona maniero helpi sian teamon kompreni pri kio temas. Tiel ankaŭ estas tre bona maniero ekzerci Esperanton!

Libera Folio: Kiel vi havis la ideon krei ludon en Esperanto?

Chuck Smith: Mi antaŭe havis iPhone-ludon, kiun ni tre ĝuis ludi kun amikoj, kiu havis similan ludprincipon. Tiam, ni petis senpage traduki la ludon en la germanan, por ke ni povu ludi ĝin kun lokaj amikoj, sed ili neniam respondis. Poste, ni havis la ideon, ke ni verŝajne povus krei pli bonan ludon, do ni faris tion kaj kompreneble ankaŭ aldonis Esperanton.

Libera Folio: Kiom kostas la ludo?

Chuck Smith: La ludo mem estas senpaga, sed tiel oni ricevas 42 vortojn por provludi por vidi ĉu oni ŝatas la ludon. Se oni ŝatas, oni povas aĉeti pliajn vortpakaĵojn. Ekzemple, nia ĝenerala vortpakaĵo kostas nur 2,39 eŭrojn dum la unuaj tagoj (kutime kostas 2,99 eŭrojn). Poste ni ankaŭ planas eldoni vortpakaĵon nur pri Esperanto-kulturo!

Libera Folio: Kiel oni povas akiri ĝin?

Chuck Smith: Ĝi aĉeteblas en la reta vendejo de Apple, “App Store”. Estas ligilo de nia retejo www.wordraceapp.com. Mi ŝatus scii kion ĉiuj pensas pri ĝi! Se iu ŝatas ĝin, mi tre ĝojus, se tiu povus verki recenzon en sia lando kaj lingvo en la vendejo. Ni provludis ĝin ĉe diversaj Esperanto-renkontiĝoj kaj ĉiuj ŝatis ĝin... mi esperas, ke ankaŭ viaj legantoj ŝatos!

Agoj pri dokumento

Wordrace bonegas

Afiŝita de Ko Jones je 2012-02-09 21:34
Mi ludadas Wordrace-on, angle, germane, kaj Esperante, kaj eĉ dum renkontiĝoj. Ĝi vere estas amuza kaj plezura ludo - kaj ankaŭ belaspekta. Mi pensas ke la provludoj dum renkontiĝoj estis plensukcese, kaj mi ĝojas ke la ludo nun estas preta por la publiko.

Word Race por Androjdo

Afiŝita de Pablo Leon je 2012-02-10 15:31
Mi treege ŝatus, se oni eldonus version de la ludo Word Race ankaŭ por Androjdo (Android).

Mojosa

Afiŝita de Gxeremio ALDRICH je 2012-04-24 23:26
Mi ludis la ludon dum la "Urba Semajnfino" en Harrisburg, Usono kaj gxuas gxin. Cetere, mi faris artikoleton pri gxi por la porinstruista retejo Connect With Esperanto (en la angla) - http://www.connectwithesperanto.com/[…]/marketing-app.html

esperantlingva ludo por la poŝtelefonoj

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2012-04-25 01:12
Ho mia dio kia subevoluinta primitiva stultajho, idiotajho kaj merdajho!

Jam sufiĉas!

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2012-04-25 13:26
Jes, certe, poŝtelefonaj ludoj estas "subevoluinta primitiva stultajho, idiotajho kaj merdajho". KIAL ONI DEVAS KONSIDERI TION PROBLEMO, EĈ PLI, KOMENTINDA?

+1

Afiŝita de Cyril Brosch je 2012-04-25 15:25
Mi estis skribinta komenton, sed fine rezignis ĝin sendi. Ne utilas.