Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Demisiis la ĝenerala sekretario de TEJO

Demisiis la ĝenerala sekretario de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-13 22:41
Nur unu monaton post la demisio de la kasisto, la estraro de TEJO perdis plian membron. Demisiis la ĝenerala sekretario Paulína Kožuchová. Ŝian lokon provizore okupos Paweł Fischer-Kotowski, ĝisnuna komitatano A por PEJ kaj komisiito pri ŝanĝoj de regularo kaj reglamentoj. La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas la demision, respondante al demandoj de Libera Folio.

Paulína Kožuchová anoncis sian demision al la komitato de TEJO en mesaĝo sendita al la komitata listo la 13-an de majo. La estraro de TEJO evidente ricevis la informon kelkajn tagojn pli frue. Jen ŝia kompleta mesaĝo al la komitato:

Mi bedaŭras anonci al vi ke mi decidis demisii de mia posteno. Mi ege ĝojis esti Ĝenerala Sekretario de TEJO, sed lastatempe iĝis pli kaj pli malfacile plenumadi miajn taskojn, pro tro da aferoj en mia eksteresperanta vivo. Tial la oficon de Ĝenerala Sekretario baldaŭ transprenos alia homo - detaloj pri tio sekvos en alia mesaĝo de Lukasz. Mi restos ankoraŭ dum ioma tempo en tiu ĉi listo por certigi glatan transdonon de la ofico, kaj mi laŭeble pluaktivos en TEJO iukadre, do tio ĉi certe ne estas definitiva adiaŭo - sed mi tamen nun ŝatus preni la oportunon por danki vin pro la ĝisnuna kunlaboro kaj deziri al vi sukcesojn estontece!

Pli malfrue en la sama tago, la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, konfirmis la informon kaj anoncis, ke la taskon de ĝenerala sekretario provizore, ĝis la Internacia Junulara Kongreso en Hanojo, prizorgos Paweł Fischer-Kotowski. Li tamen formale ne iĝos membro de la estraro - tio ne eblas sen aprobo de la Komitato de TEJO.

- Samtempe kun la taskigo, ni do faras la proponon al TEJO-Komitato alelekti Paweł al la TEJO-Estraro dum komitatkunsido en Hanojo (laŭ la nuna regularo tia decido ne povas esti alprenita rete, skribas Łukasz Żebrowski.

La nuna estraro de TEJO estis elektita dum la IJK en Kievo en julio 2011 kaj oficos ĝis la jaro 2013.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj petis lin komenti la lastan demision.

Łukasz Żebrowski: — La hodiaŭa demisio ne estas tute surpriza por ni. Jam antaŭ kelka tempo Paulinka sugestis, ke ŝi ne plu havos tiom da tempo por TEJO-agado kiel antaŭe, kaj estus pli saĝe kaj respondece ke alia persono transprenu ŝiajn taskojn. Okazas nemalofte ke pro la ŝanĝiĝintaj vivo-cirkonstancoj estrarano havas iun periodon kiam iĝas al li aŭ ŝi maleble dediĉi la saman energion kaj tempon por estrara laboro. Ankaŭ en tiu ĉi kazo komence ni esperis, ke temas pri portempa afero, sed poste evidentiĝis ke pli bonos ĝuste la proponita solvo. Malgraŭ ŝia okupiteco en la lasta tempo, Paulinka plu strebis plenumi la taskojn de Ĝenerala Sekretario kaj definitivigis sian demision nur kiam ni supozis havi taŭgan posteulon, sekve daŭre stabilan situacion.

Libera Folio: Kiel la demisio influos la funkciadon de la estraro?

— Mi ne antaŭvidas problemojn lige kun ŝanĝo. Paweł estas jam sperta kaj tre aktiva komitatano. Lastatempe lia ĉefa tasko en TEJO estis gvidado de la Komisiono pri ŝanĝoj en Regularo kaj Reglamentoj, kiu ĝenerale jam finis sian laboron - ni atendas aprobon de la ŝanĝoj fare de UEA-komitato en Hanojo. Tiu sperto sendube donis al li profundan scion pri funkciado de TEJO. Ekster TEJO li jam estas Ĝenerala Sekretario de Pola Esperanto-Asocio, do la funkcio ne estas fremda al li. Samtempe ni scias, ke Paulinka pretas helpi al Paweł ĝis kiam li tion bezonos, do transdono de taskoj devus okazi tre glate.

Kial tiom da homoj demisias?

Łukasz Żebrowski— Ni en la estraro rimarkis ke en la lasta tempo, verŝajne pro granda profesia okupiteco de la redaktoro, aperadis tre malmultaj ĝisdatigoj pri la Esperanto-movado en Libera Folio. Ni sekve decidis alpreni politikon, laŭ kiu TEJO zorgu liveri ĉiujn kelkajn semajnojn sensacian sciindaĵon, tiel ke la novaĵstrio de Libera Folio denove estu aktiva kaj altiru pli da interesiĝantoj pri la sorto de la movadaj strukturoj. La lastaj okazaĵoj en TEJO sekvas precize tiun ĉi politikon.

— Aldone, vivo de gejunuloj estas tre ŝanĝiĝema. En iu momento oni havas multon da tempo por iu aktivado, sekvan jaron oni ekzemple devas verki disertacion aŭ eklabori kaj ne plu estas tiel. Pro tio ĝenerale en junularaj organizoj estas signife pli da ŝanĝiĝemo kaj konsekvence demisioj, kompare al organizoj gvidataj de pli aĝaj homoj kun evidente pli stabila vivo. En junulara medio estas do aparte grave atenti, kiam io ĝis nun bone funkcianta, verŝajne ne plu estos tia.

— En Esperantujo ne malmultas estraroj aŭ aliaj gvidorganoj en kiuj membras homoj diverskiale neaktivaj; en TEJO ni strebas, ke ĉio funkciu en la necesaj ritmo kaj engaĝiĝo, pro tio kiam iu sentas, ke ne plu bone povos plenumi siajn taskojn, ni serĉas anstataŭanton. Tio pli bonas kaj por la organizo, kiu plufunkcias bone, kaj por la koncerna homo, kiu estas malŝarĝata de taskoj, kiujn ne plu povas plenumi.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-14 10:47
Se la etoso en TEJO nuntempe efektive estas tia ke oni atendas aktivecon kaj sindediĉon de ĉiu estrarano, tio estas tre kuraĝiga. Sed dum aferoj de lingvo ŝajnas io relative malgrava (aŭ grava en malfacile taksebla grado), la elektitoj daŭre demisiados antaŭtempe favore al aliaj aferoj pri kies graveco (kaj sukcesigeblo) oni povas esti pli certa. Tio grave vundas la kontinuecon de la laboro.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-05-23 18:49
Al chiu poto devas esti konvena kovrilo. Kelkaj rimarkas tio tuj, aliaj pli malfrue. Pli bone estas pli frue ol malfrue. Tre grave estas, ke teamo harmoniu kaj komencu fruktedonan agadon.
EDE-PL deziras trovi ghustan vojon kaj sukcesan kunlaboron.