Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto

Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-20 07:42
Esperantistaj uzantoj de la telefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple delonge malbenas la firmaon, ĉar ne eblas oportune tajpi ĉapelitajn literojn per la aparatoj. Ĉiam pli popularaj ankaŭ inter esperantistoj iĝas aparatoj kun la alternativa operacia sistemo Android, kiu havas malferman arkitekturon kaj interalie permesas instalon de modifitaj klavar-aranĝoj. Sed ĉu estas pliaj avantaĝoj aŭ malavantaĝoj? Ni demandis al Jacob Nordfalk, kiu ĵus publikigis Android-programeton por aŭskulti radion en Esperanto, kaj Chuck Smith, kiu programis popularan ludon por la aparatoj de Apple.

Libera Folio: Kial vi decidis fari specialan programon por Muzaiko? Ja eblas aŭskulti ĝin ankaŭ sen tia programo?

Jacob Nordfalk: Ĉar estas pli konvene. Mi aŭskultas Muzaikon ĉiutage, kaj povi simple premi unu butonon por ekaŭskulti kaj samtempe vidi kio estas ludata nun - kaj povi pluiri al la retpaĝo de la muzikisto aŭ de la kantoteksto. La programo ankaŭ kolektas aliajn esperantajn kanalojn en unu centra loko kaj ne nur ebligas ke oni povas foliumi ilin, sed ankaŭ vidi la pasintajn podkastojn kaj la priskribon de ĉiu podkasto. Krome novaj podkastoj aŭtomate aperos en la programo.

Libera Folio: Ĉu estis multe da laboro krei tian programon?

Jacob Nordfalk: Mi profesie kreis samspecan Android-programeton por Dana Publika Radio (DR Radio). Mi sukcesis konvinki la mendinton malfermi la fontkodon al la publiko, kaj pro tio mi povis kopii ĝin por fari Esperantan variaĵon.

Libera Folio: Ĉu supozeblas, ke simila programo poste haveblos ankaŭ por telefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operaciumon de Apple - iPhone kaj iPad?

Jacob NordfalkJacob Nordfalk: Mi dubas pri tio. Verŝajne mi mem ĉiukaze ne faros, ĉar estas tro da laboro kaj tro multekoste eldoni programojn por iPhone/iPad. Eldonantoj devas pagi cent dolarojn ĉiujare al Apple kaj devas atendi dum monatoj dum Apple strikte kontrolas la programon kaj ĉiun novan version. Apple edukas siajn uzantojn pagi monon - antaŭ ol oni povas ekuzi sian telefonon oni devas doni la kodon de sia kreditkarto. Pro tio iPhone/iPad estas interesa eblo gajni monon por komercaj entreprenoj, sed ne tiom interesa por esperantistoj.

Chuck Smith: Apple kutime akceptas programojn kaj ĝisdatigojn post semajno. Atendi monaton estas vere escepto! Unufoje ili akceptis ĝisdatigon de mi post nur du tagoj. Kaj certe povus okazi, ke aperos simila programo por iOS. Mi mem tamen bedaŭrinde ne havus tempon fari tion. Alia demando estas, ĉu povos aperi simila bonkvalita ludo kiel Word Race por Android?

Libera Folio: Kiajn avantaĝojn havas Android kompare kun la sistemo de Apple, iOS, specife por esperantistoj?

Jacob Nordfalk: Eble sufiĉas diri ke la Android-aj telefonoj jam dum jaroj havas verajn Esperantajn klavarojn kaj parolsintezon - dum tio daŭre ne ekzistas por iOS. Android estas multe pli malferma sistemo, kaj tio donas bonajn kondiĉojn por Esperanto. La sistemo de IOS ne estas tiom malferma, kaj tial interalie ne eblas anstataŭigi la klavaron per io de alia produktanto ol Apple. Google, kiu estas la pelilo malantaŭ la evoluigo de Android, ŝajnas ĝenerale pozitiva al Esperanto. Lastatempo ili eĉ, tute kontraŭ miaj kredoj, aldonis Esperanton al sia maŝintraduka repertuaro.

Chuck Smith novaChuck Smith: Sed aliflanke, pro la malfermiteco de Android, oni povas akiri virusojn ka,j la telefonfirmaoj povas inkluzivi programaĉojn, kiujn la uzantoj ne volas kaj kiujn preskaŭ ne eblas malinstali... simile al la rubaj programoj, kiujn oni ricevas kun Vindoza komputilo.

Libera Folio: Ĉu antaŭvideblas, ke iam eblos normale tajpi Esperanton en iPhone kaj iPad?

Jacob Nordfalk: Ne. Mi estas konvinkita ke Apple, la posedanto kaj sola kiu kapablus permesi Esperanton perceptas ke ili ne havus sufiĉan ekstran monenspezon de sia laboro por enkonduki kaj subteni Esperanton.

Chuck Smith: Jes. Android ankaŭ ne havas Eo-klavaron ekde la unua tago. Ĉiuj iOS-programistoj devas sendi raporton al Apple pri tiu manko en la sistemo. Ju pli da plendoj ili ricevas de programistoj, des pli rapide ili kreos ĝin. 

Libera Folio: Ĉu vi mem raportis la problemon pri Esperanta klavaro, kaj se jes, ĉu vi ricevis ajnan reagon?

Chuck Smith: Mi raportis, sed mi ne estis la unua... la problemo jam estis en ilia sistemo. Mi ne ricevis reagon.

Noto de la redakcio: Libera Folio turnis sin al la gazetara servo de Apple por ekscii, ĉu ekzistas planoj ebligi rektan tajpadon de Esperantaj kaj aliaj nun ne subtenataj literoj en iPhone kaj iPad. Nenia respondo alvenis ene de 24 horoj, eĉ ne agnosko pri ricevo de la demando.

arkivita en:
punktor
punktor diras:
2012-03-13 22:53
Gratulon kaj dankon al Jacob Nordfalk kaj Chuck Smith! Mi mem uzas mian Android-ilon tre ofte (malgrau la scivolemo de Google) kaj forte deziras Android-version de la UEA-retejo, precipe de la Delegita Reto; ne estante programisto mi ne scias, kiel realigi gxin, krom kontribui per modesta mon-donaco.
jn0101
jn0101 diras:
2012-03-14 15:07
Se vi deziras donaco iomete por havi pli da Esperanto-programojn por Androjd vi povas fari tion instalanta https://play.google.com/[…]/details?id=dk.nordfalk.esperanto.donacoj2 kaj fari komenton kun via deziro.

Donaco de 2 eŭroj kompreneble ne donos al mi multe da salajro.
Do, mi volas demandi al Androjdaj uzantoj, ĉu mi starigu eblecojn donaci pli ol 2 eŭrojn?

Kore,
Jacob
jn0101
jn0101 diras:
2012-03-15 12:01
Responde al privata demando de Uwe mi ĉi tie informas:

Krom la per Androjda merkato oni povus ankaŭ donaci al mia privata UEA-konto kun kontonumero jcnk-p.

Marku transferojn per 'Androjd' aŭ simile.

Se vi transferos monon por iu specifika projekto ni antaŭe interkonsentu, kompreneble.

Kore,
Jacobb
jn0101
jn0101 diras:
2012-03-14 14:59
Mi iom bedaŭras ke mi ne havis ŝancon respondi al la komentoj de Chuck.

Estas klare ke li amas iFonon kaj Apple same multe kiom mi amas Androjdo kaj Guglo. Niaj opinioj estas ambaŭ ege influataj de tio, kompreneble.

Chuck pravas ke plej ofte Apple akceptas la ŝanĝojn de programo post "nur" unu semajno. Mi troigis.

Sed li ne pravas kiam li postulas ke per Androjda telefono oni estas en danĝero de ricevi virusojn. Tio tute ne estas vera danĝero por normalaj uzantoj.

En Androjd oni povas multe pli facile forpreni la protektojn de la sistemo kaj poste libere instali kion ajn de kie ajn (kaj tiel ankaŭ akiri viruson, kompreneble), sed tiukaze oni estas zorge avertata kaj neniujn uzantojn kiujn mi renkontis iam ajn forprenis tiun protekton.

Do, la danĝero por normalaj uzantoj estas kvazaŭ nula.

Kaj dum mi daŭre aŭdas Vindoz-uzantojn plendi pri virusojn mi neniam renkontis homon kiu ricevis viruson en sia telefono.

Pri 'programaĉoj' jes, kiam oni aĉetas telefonon de HTC oni ricevas ankaŭ programaron kaj aldonojn kiun HTC metas en siaj telefonoj. Same pri Sony, Samsung, Motorola kaj plejparto de la aliaj producentoj.
Se oni ne ŝatas tion oni povas aĉeti telefonon sen tiaj aldonoj.
Kaj same la telefonkompanioj povas aldoni specialajn servojn kaj programojn.
Se oni ne ŝatas tion oni ne aĉetu telefonon kiu estas ligata al telefonkompanio.
Mi ne vere vidas la problemon ĉi tie.

Pri la demando, ĉu iam eblos normale tajpi Esperanton en iPhone kaj iPad, mi estas konvinkita ke ne okazos. Rigardu ekzemple http://iphoneo.info/ de 2009. Kaj nun ni datas 2012.

Mi estas preta veti 5 al 1 en mia malfavoro ke ankaŭ ne aperos en 2012. Aŭ 2013.
Ĉu iu volas partopreni la veton ?

Kore,
Jacob
interDisto
interDisto diras:
2012-03-14 15:05
Ne tute veras la aserto de Chuck ke pro la fermiteco de iOS (la operaciumo de iPhone/iPad) ĝi ne povas akiri virusojn aŭ aliajn damaĝ-programojn. Kvankam Apple ja trarigardas la fonto-kodon de ĉiu aplikaĵo, tiu sistemo ne estas hermetika kaj ili ne kapablas inspekti ĉiun linion de la kodo. Kiel pruvo, unu ulo kreis dece aspektantan aplikaĵon (montrantan iujn informojn de la borso), kiu en specifa momento konektiĝas sen scio de la uzanto al ekstera servilo, elŝutas el ĝi damaĝan kodon, instalas ĝin sur la aparato kaj funkciigas.
Kio pli alarmigas estis la reago de Apple: anstataŭ fermi la sekurec-truon, ili nuligis la licencon de tiu ulo. Tio aldoniĝas al ilia politiko neniam informi uzantojn, kiuj alportas komputilon en servo-centron, ĉu estis iuj virusoj aŭ damaĝ-programoj sur la maŝino. Kaj tiaĵoj ekzistas, estu certa, simple ne tiom abundas pro la relative freŝa populareco de Apple.

Ligante tion al la temo de la artikolo, mi ŝatus demandi: ĉu Esperanto laŭ sia interna ideo pli proksimas al la fermita, severe reguligita, mono-elsuĉanta iOS, aŭ ĉu al la malferma, modifebla kaj pli liber-amika sistemo Android?
jrincon87
jrincon87 diras:
2012-03-14 21:31
Estas bedaŭrinda ke ni, post 125 jaroj ankoraŭ ne kapablas plene uzi la ĉapelitajn literojn en ĉiaj aparatoj. Tamen, unu el la permanaj solvoj ankoraŭ diskutataj far kelkaj (inkludante min) estas la ekuzo de la NHA (ankaŭ nomata Ralfo). La plej granda avantaĝo kiun ĝi havas ne estas nur la eblo skribi en ĉiuj aparatoj sed ankaŭ la eblo komprenigi pli intuicie Esperanton por tiuj kiuj ankoraŭ ne uzas la lingvon, tial ke Ralfo uzas mondajn grafemojn, vaste konataj de la plejparto de la mondo. Ni komencis blogon kie la interesitoj estos trovantaj plurajn artikolojn pri la temo. Jen ligilo: http://mondaigrafemoi.blogspot.com/
Esperantst
Esperantst diras:
2012-03-15 04:20
Proponoj pri helpalfabetoj ekzistas amase, sed vere konvinka sistemo tute ne ekzistas. Al mi la NHA ŝajnas tre stranga solvo kaj tute ne konvinka. Ĝi tro ŝanĝas la nunan ortografion de Esperanto. Konvinka estas la rimarko (citaĵo de la menciita paĝo; adaptita al normala skribo) "Kiel en la h-sistemo, ni havas aglutinain kombinaĵoin en kie ni uzas streketon '-' (ekzemple: ek-havi, senc-hava) ...." Se oni vere proponas solvon plej taŭge por mi estus "anstataŭi" ŭ per w (ĉar ankaŭ internacie sufiĉe ofte uzata), krome oni povus uzi plene la "h-sistemon" aplikante la saman ideon pri la streketo. Kial do tiom da strangaj ŝanĝoj, en NHA, se la minimuma ŝanĝo ankaŭ funkcius.
jrincon87
jrincon87 diras:
2012-03-19 15:35
Saluton Martin! Mi dankas vin kaj pro viziti la paĝon kaj pro doni al mi viajn komentojn. La celo de la NHA estas la ekuzado de la nomataj "Mondaj Grafemoj". Ili estas subaro de la "Universala Skribo" elpensita de Jon Walter Yung. Tio signifas ke per ĉi tiu ortografio vi skribas grafemojn vaste konataj de la plejparto de la mondo (ekz-e 'ch', 'sh', 'j', 'zh' kaj 'kh'). Tio estas, oni legas tiujn sonojn pli "intuicie", pro tio ke oni jam trovas ilin ne nur per tia skribo, sed ankaŭ kun la korespondaj sonoj.

Flanke, la 'w' ja ekzistas en Ralfo. Ĝi estas uzata en la nomataj "glitantoj", trovitaj en multaj naturaj lingvoj. La simpla ŝanĝo de 'ŭ' per 'w' estis parto de la solvo de Ralfo antaŭe, kaj nun ni konsideras tiun formon (ŝanĝante ankaŭ ĉiuj 'j' per 'y') "Simpligita Ralfo". En ĉi tiu solvo, malgraŭ simpla, vi ekhavas strangajn etimologiojn (ekz-e Ewropo, Awto, Awstralio, ktp). Pro tio, ni uzas la "Klasika Ralfo", en kiu ekzemple "aŭ, eŭ kaj oŭ" iĝas "au, eu, ou", kaj la silabaj "ŭa, ŭe, ŭi, ŭo, ŭu" iĝas "wa, we, wi, wo, wu".

Vi pravas kun tio ke kelkaj proponoj ankaŭ aplikas por la "h-sistemo". Tio estas tiel, ĉar Ralfo estas ĝisdatigo de "h-sistemo", ŝanĝanta la malsame aŭ ne konatajn grafemojn 'gh', 'jh', 'hh' kaj la ne ekzisto de glitantoj por 'u', por siaj respektivaj internaciaj ("mondaj") grafemoj.

Se vi ankoraŭ intersiĝas pri la temo, mi invitas vin viziti la blogon denove, tial ke ni havas novan artikolon, nome: "Zamenhof elektis la sonoin kai grafemoin de nia alfabeto". Tie André Albault diskutas ankaŭ la problemojn disde la "h-sistemo".

Dankon!
jrincon87
jrincon87 diras:
2012-03-19 15:37
Mi forgesis doni al vi denove la ligilon: http://mondaigrafemoi.blogspot.com/
Sten
Sten diras:
2012-03-20 14:20
Se yuji lau la priskribo, Ralfo shainas impona zhetijo antauen (au chu antawen – yen nova eblo ye skismijo…). Sed kial tiel modestai? Ya eblas ech pli qompliqui la orthographion qai proximigi jin al la idéala qonphuzo ”vaste konata de la plejparto de la mondo” . Ĉu vere la ralfanoj konas la plejparton de la mondo? Ĉiel ajn, la phyna venqo yam tsertas!
esperanto
esperanto diras:
2012-03-19 17:25
"Nenia respondo alvenis ene de 24 horoj, eĉ ne agnosko pri ricevo de la demando."

Estas naive kredi, ke oni ricevas respondon.

Mi ofte skribis al grandaj firmaoj por ricevi iun respondon, plej ofte temis pri teknika konsulto. Respondo ne nur ne venis post 24 horoj, sed ankau ne post 24 tagoj kaj 24 monatoj kaj vershajne ankau ne venos post 24 jaroj. La sama problemo ekzistas kun universitatoj, se oni skribas al iuj profesoroj lau la oficiala universitata restadreso. Tio estas la alia medalo de nia laudire ege komunikema virtuala mondo. Pri la kauzoj de tiu nerespondemo oni povas nur spekulacii, char oni neniam ekscias kial respondo ne venis.
dfiuma
dfiuma diras:
2012-04-02 16:39
Jes ja! Esperanta klavaro estas tute senpage havebla por iPad. Serĉu "ĝusta klavaro"-n en via AppStore kaj vi havos ĝin senprobleme. Mi estas verkanta ĉi tiun komenton per mia iPad!!!
Ĝis! Diego Fiumarella
kallekn
kallekn diras:
2012-04-13 11:04
Bedaŭrinde la programeto "Ĝusta klavaro" ne estas vera klavaro, sed simple programeto, ene de kiu eblas tajpi Esperantajn literojn por posta enkopiado al aliaj programetoj. Pro limigoj faritaj de Apple simple ne ekzistas maniero instali veran klavaron en iPhone kaj iPad, krom la klavaroj provizitaj de Apple mem. Kaj tiuj ne havas la Esperantajn literojn.
Marion
Marion diras:
2012-04-13 08:41
Ne nur programistoj povas alskribi Apple por peti esperantan klavaron.
Mi afiŝis tion en fejsbuka grupo esperanto antaŭ kelkaj tagoj:

Saluton ĉiuj!

Ĉu vi pretas skribi mesaĝeton por subteni esperanton ? Skribu al Apple por peti esperantan klavaron por iPhone !

Jen kiel fari...
Skribu mesaĝeton en tiu paĝo: http://www.apple.com/feedback/iphone.html
(mi trovis ĝin nur en la angla...)
Elektu "Enhancement request" (peto pri plibonigo) kaj skribu mallongan mesaĝon por peti esperantan klavaron por iPhone. Se vi ne regas la anglan, ne gravas. Skribu en alia lingvo. Ili certe tamen vidos la vorton esperanto. Se vi volas, skribu "esperanto keyboard" (esperanta klavaro) en la rubriko "Subject".
Se vi uzas iPad aŭ alian produkton, vi povas trovi la koncernan paĝon tie: http://www.apple.com/feedback/
Kaj eĉ se vi ne uzas Apple-produktojn vi povas skribi ! Kaj ĉiukaze vi povas konigi tiun ideon. Mi esperas ke se multaj homoj skribas, Apple aldonos esperanton en iu nova ĝisdatigo !

Bonvolu esti serioza: ne ripetu vian mesaĝon multfoje.
Se vi volas skribi pli ol unu mesaĝon, vi povas ankaŭ skribi ion tie, mi certas ke Apple ankaŭ tralegas tion...
http://www.facebook.com/fansofapple

Bonvolu helpi disvastigi tiun ĉi peton, ke Apple ricevu mesaĝojn el la tuta mondo !

Dankon !
kallekn
kallekn diras:
2012-04-13 11:06
Mi skribis tie jam antaŭ kelkaj jaroj, kaj certe multaj aliaj same faris. Mi neniam ricevis ajnan reagon aŭ eĉ agnoskon ke iu legis mian komenton. Ĉu iu alia ricevis?
rchamberlain
rchamberlain diras:
2012-04-13 12:45
Ĉe tiu paĝo oni skribas:

"We read all feedback carefully, but please note that we cannot respond to the comments you submit."

= Ni zorgeme legas ĉiujn komentojn, sed bonvolu noti ke ni ne povas respondi al viaj komentoj.

Do, supozeble iu legis vian komenton, sed decidis, ke ne indas aldoni Esperantajn literojn.
Marion
Marion diras:
2012-04-17 10:09
Kiel skribis Robert, Apple avertas ke ili ne respondos. Tio estas normala.
Verŝajne ĝis nun ili ne ricevis sufiĉe da petoj pri esperanto por opinii ke tio gravas. Pro tio mi pensis ke necesas pli amasa skribado al ili.
Se ni estas vere multaj, estas ŝanco ke la giganto moviĝos !
Mi jam havas planojn por daŭrigi la agadon. Mi skribos pri tio al vi kaj vi povos decidi ĉu aperigi ion ĉi tie...
edmundo
edmundo diras:
2012-04-17 12:28
Mi esperas, ke vi ne petas "Esperantan klavaron", ĉar ne ekzistas "Esperanta klavaro". Bona klavaro por brita esperantisto estus alia ol bona klavaro por franca esperantisto.

Cetere, ĉu Ipado estas oportuna por homo, kiu konstante tajpas miksaĵon el francaj kaj germanaj vortoj? Se ne, eble oni solvu tiun problemon unue.

Verŝajne oni petu de Apple la eblecon mem aranĝi sian klavaron.
simono
simono diras:
2012-04-17 13:39
La postuloj por efektivigi E-Klavaron estas legeblaj per la du ĉi-temaj ligiloj troveblaj ĉe:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono#Artikoloj

Jen estas retarkivaj ligiloj al la artikoloj:

Survoje al E-Klavaro
E-Klavaro - la fina fasono

Fakte statas tiele - kiom da lingvaj klavarfasonoj, tiom da E-Klavaroj.

Oni laŭ mia opinio unue legu ambaŭ artikolojn antaŭ ol postuli E-Klavaron de ie ajn aŭ iu ajn. :)

E-Klavaron laŭ tiuj pripensoj realigis por Vindozo la tiama Ĉapelilo kaj la hodiaŭa Ek! - eĉ kun la artikole menciata - kaj por mi persone tute ne plu malhavebla - aŭtomata aŭ/eŭ.
edmundo
edmundo diras:
2012-04-18 01:04
Mi preferas aldoni Esperantan supersignon per antaŭa punktokomo, do en Emakso mi tajpas ";c" por "ĉ", ";u" por "ŭ", ktp. Tamen, mi ne scias realigi tiun sistemon ĉe X11, do en Mozilo/Fajrovulpo/Iceweasel mi uzas AltGr+c, ktp. Oni donu al ĉiu la eblecon aranĝi mem sian klavaron.
simono
simono diras:
2012-04-18 10:56
En Germanlingva klararfasono la signo ";" estas atingebla nur per uzo de la majuskliga klavo. Do jen tuj jam la fino de iu klava ideo baze de ";". :) Do se oni volas uzi iuspecan supersignigan klavon, ĝi nepre estu minuskla en ĉiuj naciaj fasonoj.

La avantaĝo de la arkive priskribata E-klavaro estas tio, ke ĝi funkcias ene de ĉiuj nacilingvaj klavaroj. Do dum iu internacia renkontiĝo, uzulo povas sidiĝu ĉe tiea komputilo, elektu nur sian normalan ĉiutagan nacilingvan klavaron, kaj povos tuj ektajpi - kiel hejmklavare jam kutime - sian Esperantaĵon. Por Vindozaĵoj ĝuste tiun ebon liveras Ek!.

Krom tio, Ek! permesas uzi iun ajn aranĝon - do ankaŭ iu kun ";" kiel supersignilo.

Tie ĉi, ekzemple, mi fakte uzas Ek! - nome kun la Ĉapelilfasona E-Klavaro kaj kun aŭtomata aŭ/eŭ.

{Cetere, ankaŭ Dvorake ";", kvankam minuskla, ne estas tre bona ideo. Dvorake jen la maldekstra "pinky"-fingro, vere ne tre konvene, ĉu?)
edmundo
edmundo diras:
2012-04-18 14:44
Mi fajfas pri la germana klavararanĝo, evidente. Se mi estas devigata uzi germanan klavararanĝon, mi supozeble ankaŭ ne havas la eblon uzi ';' por supersignoj. Pri Dvorak mi fajfas eĉ pli.

Aŭtomatan aŭ/eŭ mi neniam provis, sed mi imagas, ke estus tre konfuze, kiam oni tajpas miksaĵon el Esperanto kaj la angla aŭ la franca, ekzemple. La punktokoman supersignadon mi povas lasi ŝaltita la tutan tagon, eĉ dum mi plejparte skribas en la angla kaj diversaj programlingvoj.
simono
simono diras:
2012-04-18 16:23
Kiel individuo oni evidente rajtas laŭplaĉe fajfi ĉiomlaŭte, ĉiatone, kaj ĉiudirekte. Tamen kiel iu volanta liveri por-ĉiuj-an solvon en internacia medio statas iomete alie. :)

Fakte estus sufiĉe komforte simple "sidiji kai taipi" ĉie ene de Esperantujo, kaj ĝuste tian teknikan klavadan solvon mi celis trovi - kaj ankaŭ trovis.

Memkompreneble aŭtomata aŭ/eŭ taŭgas nur por Esperantaj tekstoj - sed por tiuj ja vere treege taŭgas. Apenaŭ menciindas, ke oni devas povi laŭplaĉe atingi ankaŭ au/eu, aŭ eĉ plene malŝalti la aŭtomaton.

Bedaŭrinde la de mi gajnitaj ekkonoj ĉi-rilataj ne multe disvastiĝis.