Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / 32 membroj voĉdonis en TEJO-elektoj

32 membroj voĉdonis en TEJO-elektoj

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-13 17:46
Nur 32 voĉdoniloj revenis al la Centra Oficejo, kiam ĉiuj individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Organizo (TEJO) rajtis baloti en la elekto de novaj komitatanoj B. Entute la asocio havis 253 pagintajn membrojn je la fino de la balota proceduro, en aprilo. Nur 13 procentoj el la pagintaj membroj do trovis la aferon inda je la kosto de poŝtmarko.

Post dekjara paŭzo, la individuaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove rajtis rekte influi la direkton de sia asocio, voĉdonante en la elekto de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de TEJO. Pasintfoje la elekto okazis en la jaro 2002.

En la jaroj 2004, 2006, 2008 kaj 2010 mankis interesiĝo - ne estis pli da kandidatoj ol lokoj, do ĉiuj estis aŭtomate elektitaj. Ĉi-foje aperis sep kandidatoj por kvar postenoj, do devis okazi balotado. Laŭ la regularo, la baloto devas okazi paperpoŝte, do la Centra Oficejo dissendis 253 leterojn kun balotilo kaj informoj pri la kandidatoj al la individuaj membroj, kiuj ĝis la fino de la balota proceduro estis pagintaj sian kotizon.

Ĉiu membro rajtis voĉdoni por maksimume kvar el la sep proponitaj kandidatoj. Revenis 32 validaj voĉdoniloj. Per tiuj voĉoj estis elektitaj Paweł Fischer-Kotowski el Pollando (21 voĉoj), Wang Shanshan el Ĉinio (20 voĉoj), Ronald Baby González el Kubo/Hispanio (18 voĉoj) kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio (16 voĉoj). Ili do estas novaj Komitatanoj, kaj oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.

Libera Folio petis la prezidanton de TEJO, Łukasz Żebrowski, komenti la rezulton.

Libera Folio: Voĉdonis 13% el la publiko. Kion tio laŭ vi diras pri la engaĝiĝo de la membraro? Ĉu TEJO-anoj ne interesiĝas pri la direkto de la organizo? Ĉu vi kredas ke pli da homoj voĉdonus, se eblus rete?

Łukasz ŻebrowskiŁukasz Żebrowski: — Evidente la plej ĉefa kialo, ke venis nur tiom da voĉoj, estas la paperpoŝta proceduro de la baloto. Ĝi estas tre longdaŭra kaj sufiĉe ĝena. Ja leteroj devas iri de Roterdamo al ĉiuj eĉ foraj mondpartoj, ĉiu voĉdonanto devas ekhavi kovertojn, iri al poŝtoficejo, nemalverŝajne perdi tempon en vico, aĉeti poŝtmarkojn kaj sendi la balotilojn, kiuj ankoraŭ devas ĝustatempe atingi Roterdamon. Tiu pena kaj kosta proceduro estas freneza perdo de energio kompare kun kelkaj klakoj, kiuj necesus kaze de reta voĉdono. Ĝuste pri tio TEJO-membroj ĉefe malkontentis kaj kelkfoje ankaŭ ege miris. Kompreneble estas ankaŭ aliaj kialoj.

Libera Folio: Kiaj aliaj kialoj?

Łukasz Żebrowski: — Pluraj interesiĝantoj pri la baloto tro malfrue "vekiĝis", ke ili devas rekotizi por 2012 por havi rajton voĉdoni kaj malgraŭ ke iliaj balotiloj estis senditaj de la Centra Oficejo, ili ne havis sufiĉe da tempo por voĉdoni. Kelkaj plendis pri tro longdaŭra traktado de membriĝoj en la CO. Plie tia baloto okazis por la unua fojo post dekjara paŭzo, do kaze de TEJO tio signifas, ke apenaŭ iu membro povis de propra sperto kompreni pri kio temas. Finfine certe estas ankaŭ signifa parto de membroj, kiuj ne sentas bezonon voĉdoni, ĉar ne estas aparte engaĝitaj kaj membras pro iuj aliaj kialoj - tiel estas en ĉiu asocio. Tamen evidente la paperpoŝta voĉdonsistemo estas la ĉefa problemo.

Libera Folio: Ĉu estas planoj pri ia maniero por la membroj rete influi estonte?

Łukasz Żebrowski: — Jes, ni nepre devas ion fari kun tio. La problemo estas fakte nova. Unue pro tio, ke tiu proceduro dum 10 jaroj tute ne estis uzata, do ĝi neniun ĝenis. Due, kiam okazis pli fruaj balotoj, interreto ankoraŭ ne estis tiomege vaste atingebla kiel nun, do la paperpoŝta metodo estis pli natura elekto. Nun ni estas en alia epoko, kaj ni devas konformigi niajn strukturojn al ĝi. Dum la lasta, eksterordinara kunsido de TEJO-komitato okazinta en Gdańsk dum Junulara E-Semajno 2011 estis findeciditaj ŝanĝoj en niaj regularo kaj reglamentoj, kiuj interalie enkondukis retan voĉdonon anstataŭ poŝtan voĉdonon en preskaŭ ĉiuj lokoj. Tiuj modernigitaj dokumentoj ekfunkcios post aprobo de la ŝanĝproponoj fare de la UEA-komitato, kiu traktos ilin en Hanojo. Bedaŭrinde voĉdonado pri Komitatanoj B estas afero pli komplika, kaj ĝi ne estas enkadre de tiuj faritaj ŝanĝproponoj.

Libera Folio: Kial ne?

Łukasz Żebrowski: — La problemo, kiun ni devas aparte atente pristudi kune kun la CO estas la leĝaj kondiĉoj en Nederlando por tia reta baloto. Se leĝe tio evidentiĝos ebla, tiam necesos enkonduki ŝanĝojn al la koncerna reglamento de TEJO kaj prepari konvenajn retajn rimedojn. Tiuj du paŝoj devus esti signife pli facilaj, interalie pro tio ke TEJO jam havas retan voĉdonsistemon kiun de kelkaj jaroj uzas la komitato kaj estraro. Necesos do esplori, ĉu ĝi estas iel kunmetebla kun la datumbazo pri membroj de UEA aŭ necesos apliki ion novan.

Libera Folio: Kaj se ne temus pri elekto de komitatanoj?

Łukasz Żebrowski: — Lastatempe la TEJO-komitato kaj sekve ankaŭ -estraro diskutis pri sistemo de likva demokratio, kiun uzas aŭ elprovas diversaj asocioj. Nun mi estas kunlaboranta kun Joop Kiefte pri tio, ke ni ene de kelkaj semajnoj komencu elprovi ĝin kiel konsultan sistemon por TEJO-membroj. Do temas pri sistemo en kiu oni ne alprenos decidojn, ĉar tion faras la komitato, sed oni povos esprimi sian opinion, kiun sekve la komitato konsideru alprenante decidojn. Ĉu tiu sistemo akceptiĝos en TEJO, kaj niaj membroj pli volonte partoprenos en diskutoj pri temoj kernaj por la organizo - nun malfacilas diri, sed evidente valoras provi. Do mi esperas ke ene de unu jaro ni havos respondon je tiu demando. Por la elekto de komitatanoj B ni havas pli da tempo, ĉar la sekva povos okazi nur post du jaroj. Mi esperas, ke se tio nur eblas laŭ la nederlanda leĝaro, balotoj por komitatanoj B en 2014 okazos rete.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-05-06 19:40
Ĉar almenaŭ dek jarojn mi dediĉis mian Eo-agadon al TEJO (kiel redaktoro de Tejo tutmonde, estrarano pri landa agado kaj vicprezidanto), la sorto de tiu organizaĵo ne lasas min indiferenta (kvankam ekde 1992 neniu TEJO-ano plu rekontaktis min, kvazaŭ kiel iama TEJO-aktivulo ne ekzistus kaj tute ne plu interesus la postajn generaciojn; kaj en 2006 la akcepto de iama TEJO-funkciulo en IJK estis pli ol fuŝa - eĉ unu bieron oni ne ofertis, kvankam mi prelegis, sed praktike oni interesiĝis nur ĉu mi pagis la kotizon - sed kion alian oni povas atendi de bosnianoj?).

Oni ankoraŭ provu retan voĉdonadon, sed mi dubas, ĉu oni atingos multe pli bonan rezulton, ĉar la problemo ne konsistas en la papera aŭ elektronika voĉdono, sed en tute aliaj faktoroj kiel allogo kaj graveco de TEJO, utiligeblo kaj signifo de Eo k.s.

Poste oni tiru la konkludojn. Verŝajne venis la tempo por malfondi tiun "fakan" organizaĵon nomatan TEJO. Ĝi krizas jam de jaroj, aŭ jardekoj, praktike ekde la komenco de 90aj jaroj; la administrado de TEJO kaŭzas nur superfluan laboron al la Centra Oficejo, kiu povus investi sian tempon kaj monon por aliaj, pli utilaj taskoj. Povas esti, ke UEA aŭ iuj individuoj ankoraŭ mone profitas el TEJO-kongresoj (mi tute ne scias), sed krom tio la programo de TEJO jam delonge elĉerpiĝis.
tremulum
tremulum diras:
2012-05-07 09:09
Mi tuj voĉdonus por malfondo de Andreas Kuenzli.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-07 11:06
Ho, kion vi stultulo faris por TEJO kompare kun mi, kiu agadis por ghi almenau 10 jarojn!!!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-07 11:35
Nun ja ĉiuokaze Anti Künstlich estas tro aĝa kaj saĝa por karieri en junulara organizo, do oni trankvile povas malfondi TEJOn.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-07 12:55
ha ha, tre amuza komento :-)
PS Eble oni altigu la aghlimon en TEJO al 60 au 70.
Aleksks
Aleksks diras:
2012-05-08 01:26
Vi pravas oni malfundu TEJOn kaj lasu Esperanton al seriozuloj. La junuloj (malpli ol 60) komprenas nenion. Estas tio la estonteco?
Marcos
Marcos diras:
2012-05-07 14:18
Andreas skribis:

> ekde 1992 neniu TEJO-ano plu rekontaktis min, kvazaŭ kiel iama TEJO-aktivulo ne ekzistus kaj tute ne plu interesus la postajn generaciojn

Kiam mi verkis la adiaŭan numeron de TEJO Tutmonde (la lasta numero de TT kiel memstara gazeto), mi kontaktis ĉiujn antaŭajn redaktistojn de TT, interalie vin (per "kuenzli ĉe osteuropa punkto ch"), sed vi ne respondis.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-07 15:44
Ho, vi havas bonegan memoron. Male mi, kiu ech ne memoras, ke vi estis redaktoro de TT :-((. Nu, se vi kontaktis min, vi vershajne skribis la mesaghon tiel, ke mankis al mi kiel iama redaktoro konkreta kialo por respond (kio estas bedaurinda).

Mi ricevas kaj sendas jare chirkau 4-5000 retmesaghojn, spamo inkluzivita, inter kiuj kelkajn mi ne respondas, char mi ne sentas la bezonon. Sed kutime mi respondas chiujn retmesaghojn, kie estas io respondinda/enda. Mi konsideras min malofta ekzemplero de akurata respondanto.
kallekn
kallekn diras:
2012-05-08 12:59
Ĉu vi kontaktis min? Ĉu mi eĉ ion respondis?

Mi bedaŭrinde ne plu memoras, nek trovas la koncernan mesaĝon en mia komputilo. Sed mi ja redaktis TT dum kelkaj jaroj.

Kalle K.
Marcos
Marcos diras:
2012-05-11 14:54
Jes, Kalle, mi ankaŭ kontaktis vin (je la 25-a de Decembro 2010 per "kalle ĉe kniivila punkto net"), sed bedaŭrinde ne ricevis respondon.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-11 15:38
Iom strange; lau mia sperto KK akurate respondas al personaj mesaghoj, kaj ke mi mem kutime respondas akurate, tion mi jam konfirmis. Do, oni ne plu scias, kiun formon havis via retmesagho, kaj chu ghi havis gravan enhavon, chu ghi eventuale estis nur ia kolektiva rondletero senpersona, ktp., al kiuj la ricevintoj ne sentis neceson reagi. Se vi konservis ghin, mi proponas ghin denove sendi al la koncernaj personoj, au publikigi en Lib.F., kaj oni vidos pri kio temis kaj en kiu senco ghi estas respondinda/ebla/ota.

Sed eble via agado ne estis suficha. Se mi kritikis la pasivecon de hodiauaj generacioj de TEJO-estraranoj rilate al malnovaj generacioj, mi celis unuavice admoni, ke tiuj estraroj povus dumjare kontakti ilin en iu interesa maniero (la kutime laudegata interreto ja disponigas multnombroajn teknikajn rimedojn).

Mi ne scias, chu dum UK daure okazas akcepto de Patronoj de TEJO, sed tia akcepto ja koncernas nur personojn, kiuj pagas certan sumon. Chu do nur tiuj personoj estas valoraj por TEJO, dum la iamajn aktivulojn oni rajtas trankvile neglekti kaj forgesi? Ili bv. aboni Kontakton au konsulti la retujon de TEJO, punktofino, au partoprenu IJKn. Kompreneble, kontaktante malnovajn aktivulojn, oni devas ekzakte scii kaj plani kiel tion fari kaj sin demandi kion oni eventuale povus proponi al tiuj iamaj aktivuloj kaj atendi de ili. E-istoj tro ofte faras agadojn sen konsideri la sencon kaj la sekvojn. Vershajne la plimulto de tiuj iamaj aktivuloj restis indiferenta, perdis la intereson, ech ne plu deziras esti kontaktita, au ial ne respondas, do la rezulto de la kontaktado povus esti vana kaj seniluziiga. Despli ke la adreso de multaj iamaj TEJO-aktivuloj ne estas konata kaj la aktivuloj mem malaperis au kabeis. Do, iom komplika afero.

Por veki la intereson de iamaj TEJO-aktivuloj oni eble kreu novan reton au inform-distribuilon, sed se oni ne povas longdaure ghin teni kaj ne povas proponi al tiu publiko ion interesan au utilan, ankau tia agado vershajne perdus sian sencon. Unu el la chefaj problemoj de la Eo-movado, se eble ne la chefa, estas PROPONI ION UTILAN KAJ INTERESAN AL EKSAJ LERNINTOJ KAJ AKIVULOJ. TEJO eble foje diskutu en siaj rondoj tiun problemon.

Ekzemple partopreninte la IJKn en Sarajevo, kie mi ech prelegis, mi poste neniam plu ricevis inviton por partopreni au prelegi (sed la sama neglektado de tiaj personoj okazas en UEA/UK), kie elpashas au la kutimaj prelegantoj au iom "hazardaj sovaghuloj". Nu, shajnas, ke tio ne estas kutimo en la Eo-movado, char chiu mem povas informighi pri kongresoj kaj mem decidi chu partopreni ilin au ne. Aliflanke la CO perdas sian tempon por administri milojn da personaj kontoj (kion lauleghe ghi DEVAS tion fari), dum lau la statuto la informa agado (art. 4 kaj 33) estas nur nebule priskribita). Sed en tempoj, kiam la Eo-movado trovighas en grava ekzista krizo, oni eble devus pli forte "batali" por iamaj aktivuloj, membroj, partoprenantoj kaj klientoj, se oni volas eviti, ke ili perdu la intereson pri la afero kaj ke la movado kolapsu. En protokoloj de estrarkunsidoj de UEA kaj en la Komitato de UEA oni vidas neniajn tiajn diskutopunktojn, sed oni samtempe revas pri vizioj kaj perspektivoj de Eo kaj fanfaronas pri aliaj aferoj, kiuj estas iom fantaziaj kaj ridindaj.
Marcos
Marcos diras:
2012-05-13 15:33
Andreas skribis:

> Se vi konservis ghin, mi proponas ghin denove sendi al la koncernaj
> personoj, au publikigi en Lib.F., kaj oni vidos pri kio temis kaj en
> kiu senco ghi estas respondinda/ebla/ota.

Jen la mesaĝo kiun mi tiam sendis al vi:

----
Kara Andreas,

kiel vi eble jam eksciis el la Esperanta gazetaro, TEJO planas la ĉesigon de sia membrogazeto TEJO Tutmonde – kiun vi same kiel mi iam redaktis – en ĝia nuna formo (kaj anstataŭigos ĝin per movada rubriko en Kontakto, per interreta informbulteno, kaj per kunsendado de apartaj folioj kun Kontakto por oficialaj dokumentoj kiel la jarraporto).

La TEJO-estraro proponis al mi kiel antaŭlasta redaktisto redakti la adiaŭan numeron de TT. La ideo estas, ke tiu lasta papera numero de TT enhavu interalie artikolojn el antaŭaj numeroj de TT, ĉu historie gravajn, ĉu amuzajn, ĉu aliajn. Por tio tre helpus, se aliaj eksredaktistoj povus iom kontribui per materialoj kaj ideoj.

Ĉu vi do pretus iom kontribui al ĉi tiu adiaŭa numero de TT?

Kore salutas,

Marcos Cramer
----

La saman mesaĝon (nur kun anstataŭigita nomo) mi tiam sendis ankaŭ al Kalle kaj aliaj eksredaktistoj. La solaj eksredaktistoj, kiuj respondis, estis Joel Amis kaj Paul Hopkins.

Cetere, mi tute subtenas vian proponon ke TEJO iel restu en kontakto kun siaj eksaktivuloj (al kiuj mi intertempe ankaŭ apartenas). Tre bele, ke vi ankaŭ kapablas liveri konstruan kritikon! Espereble tiaj konstruaj kritikoj estonte iĝos pli oftaj kompare al viaj personaj atakoj kaj pesimismegaj antaŭdiroj.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 15:53
Dankon. Mi memoras, ke siatempe aktualis la temo chesigi Tejo tutmonde, kion mi publike bedauris. Sed mi ne plu povas diri, chu via mesagho atingis min, kaj al kiu adreso (eble al info@osteuropa.ch, kiu tiam eventuale ne funkciis). Char mi ne plu posedas tiun mesaghon, mi ne plu povas rekonstrui la aferon.

Sed mi preskau ne povas imagi, ke mi ne estus respondinta, despli se oni petis min kontribui, kion mi vershajne estus farinta. Char la sorto de tiu chi revuo ja certe ne lasis min indiferenta.

Do, iom enigma afero.

Unu el la problemoj de TEJO estas, ke tro rapide shangighas la estraranoj kaj reponsuloj, tiel ke estas tre malfacile garantii iun stabilan kontinuadon en tiu organizajho.

Mia kritiko chiam estas konstrua, sed bedaurinde oni ne utiligas ghin, pro kio mi kelkfoje devas severe riprochi kaj kritiki la aktivulojn ghis blasfemo.

En mia pesimismo chiam trovighas granda porcio da realismo kaj ventrosento. Jam en "mia tempo" oni diskutis pri malaperigo de TT. Ke sub via redaktorado ghi reale malaperis ja estas forta kialo por pesimismi, ech por tristi kaj plori. La likvido de TT, ki estis la oficiala organo, estis senrespondeca ago flanke de la tiamaj responsuloj, estas neniel pravigebla kaj ankau neniel pardonebla al tiuj, kiuj siatempe decidis tion. Sed ne estas tro malfrue por revivigi ghin, ech pere de la interreto, al kiu pli granda publiko havas la aliron. Sed la chefa problemo de TEJO estas, ke ghi ne scias kion fari, kion skribi kaj kion proponi al siaj membroj. Nur kiam ghi tion denove kapablos, oni ankau povos kuraghi revivigi iun gazeton au bultenon, kiu trovos la realan intereson flanke de iu uzanta publiko, kiu dezirus ricevi tian servon.
interDisto
interDisto diras:
2012-05-13 22:57
Mi opinias la komenton pri "likvido de TT" eĉ insultan. Unue, TT ne estis likvidita, sed ĝia formo estis ŝanĝita. Due, Marcos Cramer estis invitita redakti la plej lastan individuan numeron de TT, sed li ne estis la aktuala redaktoro en la tempo de la decido.

Trie, kaj plej grave. La decido pri aliformigi TEJO-Tutmonde-n ne estis alprenita leĝerpense, post kelkaj boteloj de biero, umante iun vesperon en IJK. Male, ĝi estis serioze pripensita kaj la diversaj aspektoj sobre juĝitaj. En 2010, TT en formo de papera bulteno ne plu plenumis siajn celojn, ĉar kion fari, la mondo kaj ĉefe la komunikado-manieroj draste ŝanĝiĝis. Ne plu havis sencon presi kaj dissendi inform-bultenon kun novaĵoj, kiuj atinginte la legantojn jam ne plu estis aktualaj.
TT ŝanĝis sian formon: parto (kun ampleksaj raportoj pri jam pasintaj eventoj, kaj movado-rilataj intervjuoj) iĝis rubriko en la papera -- kaj rete legebla PDFa -- Kontakto. Kaj antaŭ ol vi atakas min pri "senrespondeca enigo de movada enhavo en la socikulturan revuon", mi rakontu al vi ke tio okazis post prisondado de la legantaro de Kontakto, plejmulto de kiuj ne vidis problemon en tio. La dua parto de TT iĝis reta, libere alirebla, blogo: http://tejo.org/eo/blog/8543, kies celo estas liveri la tujajn novaĵojn, kiel estas konvene por la interreta epoko. Ankaŭ la Prezidanta blogo plenumas parton el la rolo kiun iam havis la papera TT: http://tejo.org/eo/blogo/prezidanto. Ĉiujn tiujn komunik-formojn uzas la juna uzanta publiko de TEJO, kiu trovas sian realan intereson en ilin, kaj deziras ricevi tiun ĉi servon.

Eble vi ne akceptas ĉiu tiujn ŝanĝojn. Eble vi ne akceptas la modernan manieron informi. Eble vi ne akceptas interreton. Eble vi preferas resti en la 80-aj jaroj. Enorde; mi ne havas problemon pri tio. Sed bonvolu ne insulti.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 23:47
Ke TT ne plu ekzistas estas fakto
Kaj en la retuo de TEJO oni legas nur tion
http://www.tejo.org/eo/tejotutmonde

Mi tute akceptas modernajn shanghojn, sed se mi komparas la nunan TEJO-blogon kun tio, kio iam estis la gazeto Tejo-tumonde, mi devas konstati, ke mankas substanco. Siatempe oni eldonis 6-foje jare pli malpli dikan revueton.

Estas tro facile likvidi iun iaman seriozan gazeton, anstataui ghin per iu blogo kaj diri - jen tio estas la nuna moderna formo de tiu gazeto.

Sur http://www.tejo.org/eo/blogo/prezidanto troveblas nur 5 komentoj! Tro magra enhavo! Ankau la alia blogo estas relative sensubstanca. Krome, mi ne konstatas, ke tiujn blogojn uzas multaj "junaj uzantoj".

Do, via tono vidalvide de iama TT-redaktoro estas neakceptebla.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 22:46
http://www.esperantio.net/
http://www.tejo.org/eo/node/1443


Mi legis, ke TEJO elektis novajn komitatanojn?
Sed kion tiuj komitatantoj reale faris kaj faros por TEJO kaj por Eo?

Neelektita estis P. Wierzbowski, e-isto kiu lau mi faris plej multe por Eo. Do, mi ne komprenas, kial li ne estis elektita? Strange! Chu char li estas la plej konata e-isto en tiu medio?
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 22:48
TEJO-komitatanoj, kompreneble. Mi legis tro multajn artikolojn pri la Teo-partio en Usono. :-)