Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2011 Zamenhof en centro de kontraŭksenofobia manifestacio

Zamenhof en centro de kontraŭksenofobia manifestacio

by Redakcio Laste modifita: 2011-09-05 22:53
— filed under:

La monumento de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko dimanĉe estis en la centro de manifestacio kontraŭ antisemitismo kaj ekstrema naciismo en Bjalistoko. La manifestacion por toleremo partoprenis la urbestro de Bjalistoko kaj esperantistoj kun verda flago. Kontraŭan flankon reprezentis grupo da viroj kun razitaj kapoj, skandanta rasismajn sloganojn. Libera Folio petis la Bjalistokan esperantiston Ela Karczewska rakonti pri la okazaĵoj. Jen ŝia raporto.

Hieraŭ laŭplane okazis en Bjalistoko la kontraŭrasisma kaj kontraŭantisemitisma manifestacio kaj "laŭplane" venis ankaŭ grupo de senkolaj, kalvaj  friponoj por laŭte kriadi stultaĵojn.

Ĉe la monumento al Ludoviko Zamenhof proksimume 150-persona grupo de seriozaj demonstrantoj aplaŭdis la decidon de la friponoj forlasi nin. Forirante ili montris al ni pugnigitajn manojn, kaj ni laŭte ridegis. Okazis  agrabla momento de vera venko

Meze de la bildo trovu la verdan standardon. Portis ĝin komence la vicurbestro de Bjalistoko - prezidanto de LKK de la 94a UK kaj honora membro de Bjalistoka Esperanto-Societo -, Aleksandro Sosna, kaj poste eĉ pli alta ol li esperantisto, Konrado.

Inter ni estis la urbestro de Bjalistoko, parlamentanoj kaj multaj aliaj ne nur bjalistokanoj. Ni lasis 50 flavajn rozojn ĉe la monumento al Ludoviko, kies ideoj daŭre restas aktualaj por normalaj homoj.

Ela Karczewska


Pri la manifestacio raportis polaj kaj alilandaj amaskomunikiloj:

Agoj pri dokumento

Zamenhof misuzita

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2011-09-06 14:34
Mi avertas pri la danghero misuzi Zamenhofon lige kun kontraŭrasismaj kaj kontraŭantisemitismaj manifestacioj.

Se montrighas, ke la monumento de LLZ en Bjalistoko altiras tiajn historiojn - kaj koncernan fipublikon, oni prefere rezignu pri tia monumento, despli ke por la bono de Eo tio havas absolute nenion komunan en tiaj cirkonstancoj.

Jam dum la UK okazis iaj incidentoj - do oni estas, kaj estu. avertita.

Kiu misuzas Zamenhofon?

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-09-08 11:09
Chu mi bone komprenas ke lau Vi kontraŭrasismaj kaj kontrauantisemitismaj manifestacioj "misuzas" Zamenhof-monumenton, se ili manifestacias che ghi?
Fashistoj chiuokaze eltrovas kiujn monumentojn malhonorigi. Do, pli bonas elmontri ke ni ne lasas tion okazi. Brave, Ela, kaj aliaj bjalistokanoj, esperatistaj kaj aliaj!

amike
István Ertl

Zamenhof misuzita

Afiŝita de Steven Brewer je 2011-09-08 12:45
Se vi proponas resti "neŭtrala" por ke la naziistoj ne malamos nin, vi jam tro malfruas por tio, kara.

En prelego de Esther Schor ĉe la UEA oficejo en NovJorko antaŭ du jaroj, ŝi priskribis ecojn pri Zamenhof kiujn mi ne konis. En Esperantujo, ni emas pensi pri Zamenhof nur kiel Majstro kaj Iniciatoro de Esperanto, sed dum lia vivo, liaj revoj kaj celoj ŝanĝiĝis. En la komenco, li ŝajne pripensis Esperanton kiel lingvo por nova juda popolo (eble en Usono eĉ). Dum ioma periodo, li estis cionisto. Nur poste, li revis pri kiel ligi la tutan homaron. Kiam oni petis lin en la lastaj jaroj paroli por aŭ helpi judan popolon, li rifuzis kaj diris ke li devis fari nur tion, kio estis necesa aŭ antaŭeniga por la tuta homaro. Li vere estas taŭga simbolo por kontraŭrasisma agado.

Zamenhof misuzita

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2011-09-08 14:22
Vi ambau malbone au ne komprenis la sencon de mia interveno.

Tiaj monumentoj altiras dubindan publikon - kaj flanke de por- kaj kontrau-. Tio estas la esenca problemo. Plej ofte publiko pora provokas publikon kontrauan, kaj inverse.

Chu LLZ esprimis sin en la senco de la kontraurasismo au ne, tio estas tute alia temo. Legu la verkaron de LLZ kaj vi mem ekscios ghin. LLZ ne parolis pri "rasoj", sed pri "gentoj" (en Eo). Kiel traduki "gento" nacilingven, estas ioma problemo. Pfeffer tradukis per "rasoj", sed mi ne estas konvinkita pri tiu traduko. Necesus unue sin demandi kiel difini "rason". Ekzistas teorio, kiu diras, ke blankuloj kaj judoj estas diversaj rasoj, alia teorio diras, ke judoj ne estas aparta raso.

Sed mi dubas, chu tiuj homoj, kiuj laute kolektighas chirkau la monumento de LLZ en Bjalistoko, faras al si tiajn demandojn au komprenas au interesighas ech nur iomete pri tiuj aferoj. La plejmulto vershajne ankau ne bone scias kiu vere estis LLZ, kion li skribis kaj diris kaj intencis ktp. En la pola lingvo ne ekzistas serioza scienca literaturo pri LLZ.

Zamenhof plene aprobus

Afiŝita de Ian Fantom je 2011-12-07 13:29
Estas la vero, ke Zamenhof parolis pri 'gentoj', kaj tion li klarigis en la Unua Kongreso de la Rasoj en Londono en 1911. La problemo ne estas problemo de diversaj rasoj, li klarigis, ĉar en la sama gento povas vivi homoj el diversaj rasoj. La problemo ligiĝas kun diverseco de lingvo kaj religio, kiuj estas la difinaj trajtoj de gentoj.

Nuntempe oni ne tiom parolas pri 'gentoj' sed pri 'etnaj grupoj' kaj 'rasoj'. La uzo de la vorto 'raso' tiusence estas misuzo, sed ĝi tiel establiĝis. Juda amiko mia atentigis al mi pri tio, dirante, ke la nazioj venkis, ĝis mi atentigis, ke tiu misuzo de la vorto ekis antaŭ la nazia periodo.

La manifestacio priskribita laŭ la titolo estis 'kontraŭksenofobia', kiel ajn oni poste priskribas ĝin en la teksto. Zamenhof plene aprobus.

Zamenhof bonuzita

Afiŝita de Sten Johansson je 2011-09-08 15:34
Steven Brewer: > En la komenco, li ŝajne pripensis Esperanton kiel lingvo por nova juda popolo

Laŭ la fama letero el 1895 de Zamenhof al Borovko, li male asertas, ke jam de la infanaĝo li pensis pri kiel forigi malkomprenon kaj malamikecon inter diversaj gentoj kaj malsamlingvanoj. Do tiu projekto, kiu poste iĝis Esperanto, certe ne temis pri nova lingvo por judoj. (Li tamen iam ja okupiĝis ankaŭ pri ia reformo aŭ unuecigo de la jida lingvo.)

Laŭ mi do manifestacio kontraŭ rasismo kaj ksenofobio estas tre konvena al la Zamenhofa strebado kaj tre laŭdinda provo kontaktigi la Esperantomovadon kun sociaj realaĵoj. Gratulon!

La ideo, ke agoj de rasistoj okazas pro "provoko" de malrasistoj, estas stulta kaj signifas kaŝi la veron pri rasistoj kaj duone defendi iliajn agojn. Tute simile ekstremdekstruloj ĵus parolis pri la masakroj de Anders Breivik en Norvegio.

Zamenhof bonuzita

Afiŝita de Sten Johansson je 2011-09-08 15:39
Mi skribis: "estas tre konvena al la Zamenhofa strebado"

Mi kredeble volis diri: "estas tre konforma al la Zamenhofa strebado"

Zamenhof bonuzita

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2011-09-08 16:11
Estas ghuste, ke LLZ imagis al si novan lingvon por la judoj. Se la e-istoj konscius pri la hilelismo de 1901, ili konus la respondon. En tiu teksto, LLZ proponis Esperanton kiel novan lingvon por la judoj, postulis novan religion por la judoj (hilelismo) kaj novan teritorion por la judoj (ekster Palestino).

Supozeble LLZ (kiel tiama cionisto) komprenis la sensencecon de tiuj postuloj, au proponoj, kaj transformis la hilelismon de 1901 al la hilelismo/homaranismo de 1906. La celpublikoj de tiu proponaro estis diversa, sed kun la tempo ghi shajne farighis pli kaj pli universala.

Brewer estas pli bone informita, pli bone komprenas kaj interpretas la verajn intencojn de LLZ, sen apliki ideologion, dum Johansson asertas ion ajn fantazian kaj libere intepretitan anstatau koni la faktojn. Sed mi tre dubas, chu LLZ "vere estas taŭga simbolo por kontraŭrasisma agado".

Per la instrumentigo de LLZ por kontraurasismaj kaj kontrauksenofobaj manifestacioj, la e-istoj (se tie entute temis pri e-istoj) ripetas similan eraron kiel la komunistoj faris en la sovetia bloko, uzurpante la pacideojn de LLZ por misuza kontraukapitalisma, kontrau"imperiisma" kaj kontrauokcidenta propagando kaj varbado por marksismo-leninismo, sovetiismo brezhneva, komunistaj partioj de GDR, BG, ktp. Ekzemple D. Blanke estis unu el la plej rigoraj malamikoj de la "interna ideo", kion li ne hezitis distrompetadi sur la paghoj de "der esperantist" (nu, tio estu lia privata opinio, sed el tio en GDR oni faris kvazau oficialan monopolan doktrinon, chagrenante kaj ofendante multajn sincerajn e-istojn, kiuj kredis je la interna ideo, kaj UEA ech apogis la "marksisman esperantismon" praktikatan en GDR, precipe de "der esperantist"). Vershajne pro tio Esperanto estas en tiuj landoj politike komplete diskreditita, kvankam flanke de la nunaj registaroj oni ne konfesas tion. En Pollando oni iomete flegas la heredajhon de LLZ kiel "polan heredajhon", asertante, ke li estis "polo", daure evitante lian judecon. LLZ plurfoje rifuzis sian polecon, dirante ke li estas "ruslanda hebreo". La fakto, ke Pollando tiam apartenis al la Rusa Imperio, rusaj/sovetiaj e-istoj komencis aserti, ke Eo naskighis en Ruslando, kvazau volante diri per tio, ke Esperanto estas rusa "produkto" au "heredajho", kompreneble same kiel la poloj evitante akcenti lian judecon. Litovoj klopodis postlasi la impreson, ke Esperanto estas kvazau litova afero, char la familio Zilbernik vivis en Kaunas, kaj sen la mono de Zilbernik la Unua Libro ne povintus aperi. Tiel, oni klopdos misuzi kaj tordi la veron pri LLZ lau diversaj manieroj kaj el diversaj flankoj. Chion tion mi traktis en mia Z-libro - sed oni ja scias, kiaj estis la reagoj kaj kiel ghi estis recenzita de "historiistoj" kiel Lins k.a.