Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2011 UK 2013 okazos en Rejkjaviko

UK 2013 okazos en Rejkjaviko

by Redakcio Laste modifita: 2011-07-31 12:03
— filed under: ,

Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago per la Solena Fermo, kiun gvidis la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.

Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezultojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schrøder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyễn Văn Lợi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita.

Gazetara komuniko de UEA

Agoj pri dokumento

Preparu Vin al Rejkjaviko

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-07-31 14:58
Restas du jaroj por legi la verkojn de Baldur Ragnarsson plus liajn kaj aliulajn tradukojn el la islanda! En la fresha numero de Beletra Almanako, Jorge Camacho recenzas "Sagao de Njal" kaj "Vundebla loko" de Gerđur Kristný. Chi tiuj kaj pluaj verkoj, kiel Sagao de Egil, mendindas che Mondial au che la LS de UEA!

Reklameme
Istvan Ertl

Rejkjaviko? Ne malbona ideo ...

Afiŝita de Peter Hauser je 2011-08-13 16:42
... almenaŭ tiam preskaŭ ĉiuj kongresanoj sukcesos plenigi la enketilon, kiun petis ĉijare la Oficiala Flugkompanio de la kongreso (Star Alliance). La ret-formulaĵo estis tiel saĝe programita, ke ne eblis veni al la dua paĝo sen indiki la uzitajn flughavenojn, eĉ se oni antaŭe butonis ĉe la demando pri la uzita trafikilo "propra aŭtomobilo" aŭ "trajno".

La problemo en 2013 ne ripetiĝos: sola alternativo al la Oficiala Flugkompanio estos teorie la pramŝipo de la "Smyril linio" inter Hirtshals (Danlando) kaj Seyðisfjörður. Ĝi bezonas du tagojn kaj 18 horojn kaj donas al la pasaĝeroj neŝatantaj flugi la eblecon, bone konatiĝi kun la insulo. Seyðisfjörður troviĝas ĉe la orienta flanko de la insulo kaj la restanta distanco al la kongresurbo Rejkjaviko estas inter 680 kaj 800 kilometroj.