Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2011 UEA aliĝis al terminologia organizaĵo - la Civito plendas

UEA aliĝis al terminologia organizaĵo - la Civito plendas

by Redakcio Laste modifita: 2011-05-16 23:08
— filed under:

La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm, la Internacia Informejo por Terminologio.

La interkonsento signifas, ke UEA fariĝis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Aŭstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas interalie interŝanĝi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj, ĉefe en la kampo de terminologio. 

Infoterm devenas el la terminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster, esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaŭ kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991. 

Pri la rilatoj de UEA kun Infoterm kaj la Teknika Komitato TC37 de ISO respondecas nova komisiito, Mélanie Maradan el Svislando. La Estraro de UEA nomumis ŝin por tiu funkcio en sia aprila kunsido.

Tuj post la diskonigo de la informo, la Esperanta Civito esprimis sian malkontenton pri la aranĝo, argumentante ke pri lingvorilataj aferoj, al kiuj ĝi do evidente kalkulas la agadon de Infoterm, okupiĝu ne UEA, sed la Akademio de Esperanto.

Laŭ informoj de UEA kaj Heroldo Komunikas

Agoj pri dokumento

La Akademio de Esperanto kaj faklingvoj

Afiŝita de Andreas Kueck je 2011-05-14 18:08
Efektive lau artikolo 2 de sia statuto la Akademio de Esperanto "verkas teknikajn terminarojn, au kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj autoroj" (Akademio de Esperanto 2011). Tamen Werner (2004: 59) asertas jenon, citante el (laumiakomprene sia) "Teksto de prelego en la Seminario AEST en Ústí nad Labem, 1980-08-28/31": "La Akademio de Esperanto iel-tiel zorgas pri la ghenerala komunuza lingvo kaj totale neglektas faklingvojn."

Referencoj:

Akademio de Esperanto (2011): "Statuto de la Akademio de Esperanto". http://h.akademio-de-esperanto.org/faktoj/statuto.html 14-a de Majo 2011.
Werner, Jan (2004): "Terminologiaj konsideroj". Dobřichovice, KAVA-PECH.

Kabeinda respubliko

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2011-05-23 13:46
http://www.esperantio.net/index.php?id=1716

temas pri tajperaro:
devus esti Kabeinda Respubliko

Kabeinda respubliko

Afiŝita de Pascal Blondiau je 2011-05-23 14:47
"Ne estas antaŭviditaj pormomente interpelacioj kaj interogacioj."

Jen sana demokratio :-)

Espero de dronanto

Afiŝita de GBEGLO Koffi je 2011-05-23 16:06
Dronanto trovanta ech kaneron super la akvo, al ghi alkrochighas. Tial chiu rajtas Esperi, kion faras konsoloj kaj kabeinduloj