Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Tibor Sekelj omaĝita dum malferma tago de UEA

Tibor Sekelj omaĝita dum malferma tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-04 06:11
La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro allogis 70 vizitantojn el 11 landoj. La ĉefan prelegon faris Spomenka Štimec pri la vivo de la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj (1912-1988). La 14-an de februaro pasos 100 jaroj de post lia naskiĝo, pro kio Eŭropa Esperanto-Unio deklaris la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj kaj ankaŭ la Komitato de UEA rekomendis priatenti la datrevenon. La prelego de Štimec estis do kvazaŭ enkonduko al la jaro. Ĝi estis filmita kaj estos baldaŭ videbla en la Reta Kinejo de UEA.

En sia alia kontribuo al la programo Spomenka Štimec, unu el la plej konataj nuntempaj Esperanto-aŭtoroj, parolis pri sia verkista agado. D-ro Ziko van Dijk, prezidanto de Wikimedia Nederland, parolis pri la libera reta enciklopedio Vikipedio. Krome, deko da interesitoj revenis al la Centra Oficejo en la posta tago por la seminario "Libera scio: kulturo de disdonado". Ili konatiĝis kun la filozofio malantaŭ Vikipedio kaj ricevis trejnadon ne nur pri ĝia uzado sed ankaŭ pri tio, kiel mem kontribui al ĝia enhavo. La seminarion gvidis Ziko van Dijk kaj la Vikipedia aktivulo Marek Blahuš.

En la programo estis ankaŭ du filmoj. La unua, Vojaĝo al Marseille, estas 45-minuta dokumento produktita de Esperanto-Filmo Germanujo pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la Universala Kongreso en Marsejlo en 1957. Malgraŭ la titolo la filmo enhavas ankaŭ fragmenton pri la UK en Kopenhago en la antaŭa jaro. Biblioteko Hodler ricevis la filmon siatempe donace de Joachim Giessner, unu el ĝiaj aŭtoroj, kaj UEA ciferecigis ĝin lastatempe. Parte en UK-oj estis farita ankaŭ la alia montrita filmo, The Universal Language (La Universala Lingvo), de la usona reĝisoro Sam Green.

La Malferman Tagon finis tradicie la programero "Estraranoj respondas", dum kiu vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Loes Demmendaal respondis demandojn pri la aktuala agado de UEA. La libroservo estis bone vizitata kaj ĝiaj vendoj sumiĝis je 2176 eŭroj. Apud verkoj de Sekelj kaj Ŝtimec plej multe vendiĝis la tute nova disko Amindaj de la samnoma kuba muzikgrupo kaj la ĵus aperinta numero 12 de Beletra Almanako.

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 28-an de aprilo 2012 kaj estos dediĉita al la 50-jara funkciado de la Centra Oficejo en la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: