Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Sukceso de UEA ĉe UN-konferenco

Sukceso de UEA ĉe UN-konferenco

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-22 19:41
La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA.

- Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco.

-  En la originala projekto de la deklaro la vorto "lingvo" aperis eĉ ne unufoje, li aldonas.

Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj de UEA estis akceptitaj. La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la rekomendoj al "Rio + 20", t.e. Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:

Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.

Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco.

La fina teksto ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvan politikon kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj.

Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.

Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo.

La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco "Rio + 20", en kiu ĉeestos ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron, ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-09-29 00:14
Interese, ke neniu reago sekvis en tiu chi rubriko.

Min iomete mirigis, ke sur la hejmpagho de UEA mankas eksplicita komuniko pri la Tago de la Lingvoj la 26an de septembro. Tie ekzistas nur komuniko okaze de la Tago de la Paco de Bankimun de la 21a de septembro.

Pri la Tago de Lingvoj de la 26a de septembro mi tamen trovis sur uea.org jenan komunikon
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=427#2


En la komitata retlisto aperis iuj mesaghoj pri la Tago de la Lingvoj.

Serchinte en la interreto, mi trovis kelkajn komunikojn pri aktivecoj dum la Tago de la Lingvoj en la diversaj landoj, sed ekster la Eo-movado.

En Europo (Tag der Sprachen):
http://www.google.de/#sclie[…]40&biw=1152&bih=773
(temas chefe pri germanlingvaj resursoj)

Svislando:
http://www.edk.ch/dyn/23557.php

simono
simono diras:
2011-10-01 14:21
La titolo "Sukceso de UEA ĉe UN-konferenco" ŝajnas al mi iomete tro pompa kaj tre misgvida priskribo de tiu ĉi mikroskopeca sukceseto.

Se mi ĝuste interpretas la artikolon, UEA partoprenis kun 5 homoj fakte ne-vere-UN-konferencon. La tuta sukceso - kiel raportite, de 5-homa skipo - estis la aldono de "du kompletaj alineoj" plus kelkaj ŝanĝetoj kaj aldonetoj en findeklaro. La tuto nun malaperos ie en la ĝangalo de UN-dokumentoj.

Kaj se oni fakte atingis la enmeton de:

"Ni alvokas ... ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova."

ŝajnas al mi, ke la aliaj NRO-oj sendis nur siajn plej sensignifajn senspertajn delegitojn al la konferenco. Alivorte, ili ne konsideris ĝin grava aŭ efikhava.

Kaj por tio jen la elspezoj por 5 delegitoj por 3-taga konferenco (plus post-konferenceto), ĉio, laŭŝajne, ĉe la Bonna "Hotel Maritim". Kulmine nun jam la aldona decido pri vojaĝo al sekvonta konferenco ie ekster Eŭropo.

Mi ne scias, ĉu tio estas vere tre efika metodo antaŭenigi Esperanton. Por spezemuloj tre komforta kaj atmosfere tre agrabla metodo ĝi certe estas.

Sed eble la afero estis pli malmultekosta ol mi unuavide imagas. :)
Esperantst
Esperantst diras:
2011-10-01 15:02
Plej verŝajne vi vere imagas la aferon pli multekosta ol estis. Ĉe la antaŭ-lastjara konferenco en Meksiko ĉiuj mem pagis vojaĝ- kaj restadkostojn. Mi ne scias, kiel estis en Bonn, sed supozeble ankaŭ por Bonn la buĝeto estis malgranda. Supozeble la homoj loĝis en privataj lokoj aŭ en malmultekostaj hoteletoj. Dum tia konferenco oni amase povas havi kontaktojn kun estroj kaj kunlaborantoj de neregistaraj organizoj el multege da landoj kaj eblas individue informi pri Esperanto (en Meksiko eĉ per stando). Laŭ mi indas la laboro kaj la investo!
otbuller
otbuller diras:
2011-10-01 15:39
Tiu ĉi sukceso ne kostis multe. La partopreno en la konferenco (loĝado, trajnveturoj k.a. elspezoj) kostis entute 566,50 eŭrojn.
simono
simono diras:
2011-10-01 16:24
Jen vere ne multe. Fakte por kvinpersona skipo preskaŭ nekredeble malmulte.

Do, se temis nur pri 566,50 eŭroj, mi retiras la esprimon "spezemuloj". :)

Evidente, Hotel Maritim estas malgraŭ tio plu tre komforta konferencejo.

Sed je via buĝeto vi ne povus mendi eĉ nur unu kokakolon tie. Vi devus kunporti viajn proprajn botelojn de iu ekstera superbazaro diskrete en la konferencejon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-01 19:22
Ĉe kritikoj de agadoj (kritikoj en si mem ne estas malbonvenaj) ni tamen klopodu iom antaŭinformiĝi kaj distanciĝi de la t.n "Leĝo de Künzli":

"Ĉiu ajn inta, anta aŭ onta iniciato en la Esperanto-movado estas blufo, farso kaj ĥimero de certa realec-fremda koteria elito. La iniciato, tute sendepende de sia naturo kaj enhavo, ne utilos al Esperanto, aŭ kostos multe da mono."

La Leĝo sukcesas science klarigi la oftajn, kaj tujajn, kritikojn, kiujn ricevas iu ajn iniciato en Esperantujo.
simono
simono diras:
2011-10-02 09:55
Tio estas iomete la efiko de la pompa prezentado sub la titolo: "Sukceso de UEA ĉe UN-konferenco".

Mi komprenis tion tiel, ke UEA partoprenis en - supozeble grandega - konferenco de la UN - supozeble eĉ en Novjorko - kaj havis tie raportindan sukceson.

Poste oni legas - kontraste - ke la sukceso de tuta kvinpersona skipo konsistis el tio, ke estas enkondukita unu alineo en findeklaro.

Se post informiĝo oni eltrovas, ke la konferenco okazis en Hotel Maritim kaj daŭris 3 tagojn kaj ke la tuta konferenco vere ne havis tre grandan signifon ... :)

Se oni titolus:

"Nia skipo kunformulis findeklaron de konferenceto sub la aŭspicio de UN"

kaj eble ene de la teksto substrekis, ke la kontaktoj eble estis pli utilaj al UEA, ol tiu ĉi sola alineo, mi certe ne eligus eĉ solan pepon.

Se oni principe jam pompegigas ĉion, oni preskaŭ aŭtomate rikoltos senpompigan kritikon.

Kaj ĉu la findeklara alineo valoras 556,50 € estas plu iomete nefermita demando.

Ĉu prezenti Esperanton al kelkaj delegitoj de iuj NRO-oj valoras 556,50 €, nu, pri tio mi ankaŭ ne estas tute certa.

Sed fakte la modesta buĝeto por mi konsiderinde malakriĝis la aferon.

Normale tio kostus:

5 x 4 x 50,00 € = 1000,00 € por transnoktado (reduktita tarifo por UN)
5 x 4 x 50,00 € = 1000,00 € por manĝospezoj
5 x 250 = 1250,00 € por vojaĝkostoj (eble multe pli, eble iomete malpli)
========================================================================
Sume 3250,00 €

Aldoniĝu 5 x Nekonata tarifo por rajti partopreni. Aŭ eble iu ĉiujara memmbriĝa tarifo.
simono
simono diras:
2011-10-02 13:14
Mi korektu:

Du alineoj, sume 566,50 €. :)
Marcos
Marcos diras:
2011-10-06 17:35
Simono opinias la titolon de ĉi tiu informo tro pompa, kaj proponas, ke pli taŭge estus: "Nia skipo kunformulis findeklaron de konferenceto sub la aŭspicio de UN"

Nu, konferenco kun pli ol 1500 partoprenantoj certe ne estas konferenceto. La konferenco estis fakte organizita de UN por la NRO-oj kiuj estas en oficialaj rilatoj kun ĝi, kaj ne estis nur aŭspiciata de UN. Do "UN-konferenco" ja estas taŭga esprimo por la konferenco, dum "konferenceto sub la aŭspicio de UN" estus tute malĝusta.

Kaj atentigo pri la "potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco" en la fina deklaro de la konferenco ja estas raportinda sukceso. Do mi vidas neniun tropompon en la titolo.
simono
simono diras:
2011-10-06 17:55
Estus vere bona ideo, se tiuj sciiĝoj estus jam parto de la enhavo de la artikolo.

Ŝajnas nun, ke la konferenco estis pli granda ol iu kaj iu uko. Jen certe menciinda fakto. Entute oni priskribu la tutan medion, la procedojn, la ĝisnunan historion, la celojn, ktp.

Jen eble principa problemo. Duona informo postlasas duone informitajn.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-02 12:54
Shajnas, ke finfine vi ghuste komprenis la tutan aferon. Gratulon.
Sed char vi mokas min, mi timas, ke vi vershajne tamen nenion komprenis pri la tuta afero.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-02 13:50
Tute ne estas moko: mi trovas ghin trafa koncizigo de multaj komentoj.
simono
simono diras:
2011-10-02 14:01
Povas esti, ke iu kaj iu pafo de Andy trafas iomete transcele, tiun iaman troeton de pafforto li dividas kun mi. Sed la problemo estas, ke niamonde apenaŭ iu pafas ien ajn. Kritiko tre ofte mankas. Des pli abundas laŭdoj kaj benoj.

Se iu firmao produktus verdan kondomon kun la vorto "Esperanto" laŭlonge kaj stelo ĉepinte, ankaŭ tion oni ĉe ni vortabunde bonvenigus kiel strategian geniaĵon kaj gravan paŝon finvenken.

Fari ion ajn ne estas ĉiam pli bona strategio ol fari nenion ajn. Kaj kion oni prefere faru, pri tio ankaŭ mi ne centelcente certas. Sed mi estis neniam ajn pli ol nur duone ferdeke.

Eble la tuta afero estas en la hodiaŭa medio simple ne plu savebla.

Aliflanke, kelkaj proponoj Kuencliaj estas pripensindaj.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-02 14:45
Ho yeeeeeeeeeeees, produktado de verdaj kondomoj kun la vorto Esperanto certe ne trafos transcelen kaj nepre kondukos al la fina venko de Eo, precipe en landoj kie kondomoj mankas, ekz. en Chinio, Kubo, Irano ktp.

Siatempe Svisa Eo-Societo produktis ion similan, kvankam ne verdajn kondomojn, sed ekzemple verdajn telersubmetajhojn, kiujn ili presigis en milopa kvanto, distribuante ilin en restoracioj. Post tio la kvanto da Eo-parolatanj homoj malkreskis...

Do, daurigu laudi kaj beni, kaj ne forgesu la kondomojn. Eble ESF subvencios ilin.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-05 17:24
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-05 18:40
Kial tiu mallonga komento de Geoffrey Sutton meritas apartan gratulan reliefigon en alia forumo?
esperanto
esperanto diras:
2011-10-05 18:51
Tial.
pistike65
pistike65 diras:
2011-10-06 05:39
... pro lia gratulado al la malgratulo de Geoffrey Sutton, kaj deziras al li felichan judan novjaron, dankofestan tagon, Bundesfeier kaj Eid ul-Fitr.

amoke
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-10-05 18:50
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6899

fakte nek utiligeblajn substancajn raportojn pri fakaj agadoj nek "spamon per ampleksegaj informoj" mi povis ghis nun rimarki en la komitatolisto, kiun mi legas de tempo al tempo (eble mi maltrafis ion gravan). Ghis nun chefis stultetaj, infanecaj flat-esprimoj, malkompetentaj komentoj kaj ghenerale senhelpaj reagoj, apud iom da fanfaronado, sinlaudado kaj pseudo-gravulado. Do, chio superflua.

La solaj konsiderindaj mesaghoj estis tiuj de Osmo Buller, ghenerala direktoro de UEA, kiu scias pri kio necesas paroli kaj informi. Por tio li meritus ricevi ordenon (eble du).

Chu UEA povas imagi UEAn sen Osmo Buller? Mi ne.

"Starpunkto de la estraro rilate al la komitataj cirkuleroj" - hahaha, chu oni rajtas ridi kaj chu tion oni povos legi en Trybuna Ludu - au en via Strategia Plano?
esperanto
esperanto diras:
2011-10-08 16:12
Chi tiuj demandoj (kaj sugestitaj respondoj), kiujn la Centra Oficejo dissendis, shajnas al mi sensencaj (kaj parte tro komplikaj).
Kiamaniere vi volas utiligi tion?

http://home.telfort.nl/derks.esp/DR1.html


Prefere perdu vian tempon por kreado de kulture altaj valoroj ol okupighi pri pedante teknikaj kaj administraj bagatelajhoj kaj banalajhoj.
akueck
akueck diras:
2011-10-08 18:41
Mi ne sukcesas sendi la plenigitan formularon. Aperas la mesagho "Marku bonvole la nombron de servopetoj pere de la reta jarlibro, sube en la fenestro!", kvankam mi markis tiun nombron.