Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn

Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn

de Redakcio Laste modifita: 2011-06-15 11:38
Naŭ el dek homoj, kiuj iom lernis Esperanton, poste forlasas la lingvon, asertas la iniciatintoj de facila.org, nova retejo kun mallongaj, facile legeblaj tekstoj en Esperanto. Laŭ la iniciatintoj de la projekto Facila vento, tre ofte lernintoj seniluziiĝas, ĉar ili rimarkas, ke Esperanto ne estas tiel facila, kiel oni asertis al ili, kaj ke ordinaraj tekstoj ne ĉiam estas kompreneblaj sen peno kaj vortaro. Por malaltigi la sojlon, ili kreis retejon kun vere facilaj tekstoj. Komencantoj povas aboni la tekstojn retpoŝte, kaj tiel regule ricevos memorigon plu lerni Esperanton. Aldone ili trovos ligilon al la originala, nesimpligita teksto, klarigas Emilio Cid en intervjuo de Libera Folio.

Libera Folio: Por kio utilas retejo kun facilaj tekstoj? Ĉu ordinara Esperanto ne estas sufiĉe facila?

Emilio Cid: Kvankam Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj, tamen ĝi estas tre riĉa kaj fleksebla, kaj tio invitas nin verki tre altnivelajn tekstojn. Sed se ni tradukus tiajn altnivelajn tekstojn al iu nacia lingvo, plejverŝajne eĉ ne ĉiuj denaskaj parolantoj de tiu lingvo kapablus facile kompreni ilin, ĉar la nivelo estas tre alta. Estas tre grave havi tiujn altnivelajn tekstojn en Esperanto, sed bedaŭrinde grandega parto el la esperantistaro ne kapablas kompreni tiun lingvostilon, kaj tio seniluziigas ilin pri la lingvo.  Ni konsideras ke tio estas atentinda problemo en nia movado.

Kiel diferencas la tekstoj en via retejo de ordinaraj artikoloj?

Multaj instru-metodoj baziĝas sur la Baza Radikaro Oficiala, do en nia retejo ni volas uzi nur tiujn radikojn, precize ĝis la grupo BRO-5. Ni akceptas radikojn ĝis la grupo BRO-9, sed kun aldono de difinoj en Esperanto.  Ni eksperimentos ankaŭ pri aliaj listoj da radikoj, kiel ekzemple tiu de la revuo Kontakto. Tiel, ni esperas, la lernantoj kapablos kompreni niajn tekstojn sen helpo de vortaro. Se lernanto kapablas legi tekston sen granda klopodo, lia mem-fido plialtiĝas kaj tio certe helpos por plua lernado.

Kiajn informojn vi volas peri al viaj legantoj? Ĉu unuavice gravas interesa enhavo aŭ simpla lingvaĵo?

Nepre gravas la simpla lingvostilo, sed per la reagoj de la legantoj ni povos fokusi nian enhavon al iliaj interesoj. Estas ege malfacile verki facilajn tekstojn, pro tio estas malmultaj facilaj tekstoj disponeblaj.  Do ni kalkulas je la kreemo de niaj kunlaborantoj.

Kiujn vi volas atingi, kaj kiel vi disvastigas la informon pri la nova servo?

Emilio CidSpertaj instruistoj konsentas ke ĝis 90% el la lernantoj forlasas la lernadon. Ni volas funde esplori tiun problemon, atingi tiujn forlasontojn antaŭ ilia forlaso, kaj motivi ilin plu lerni kaj uzi Esperanton.  Nia ĉefa celo estas instigi la utiligadon de la lingvo inter legantoj de malsamaj landoj, do ni kalkulas je la komunikado inter sociaj retoj por viruse disvastigi  la retejon.

Kiom da legantoj vi ĝis nun atingis?

Ekde ĝia lanĉiĝo, antaŭ 3 tagoj, ni ricevis 961 unuopajn vizitantojn, el 58 landoj, ĉefe laŭvice: Brazilo, Hungario, Rusio, Francio, Hispanio, Usono, Italio, Germanio, Pollando, Argentino, ktp.

Ĉu vi pripensis kunlaboron kun aliaj retaj projektoj kiuj celas instrui Esperanton, ekzemple lernu.net?

Lernu.net, edukado.net, kaj kurso.com.br estas gravegaj instru-rimedoj, kaj ni ĝojus se ni povus iel kunlabori kun tiuj grandegaj iniciatoj. Sed nia ĉefa celo estas la utiligado de la lingvo, ne la instruado. Do ni celas kunlaboron kun sociaj retoj kiel esperanto.com, klaku.net, e-komunumoj en Facebook, Ipernity, Twitter, Orkut.  Ni celas kunlaboron ankaŭ kun informiloj kiel Juna Amiko, Kontakto, Libera Folio, Revuo Esperanto, Monato, La Ondo, ktp.  Ni simpligos tekstojn el tiuj informiloj, invitos niajn legantojn legi ankaŭ la originalojn, kaj komenti pri ili en la sociaj retoj.

Estas tre grave, ke tekstoj por lernantoj ne enhavas erarojn. Kiajn rutinojn vi havas por elsarki ĉiujn erarojn el la artikoloj?

Tiu estas gravega punkto, kiun ni ankoraŭ ne kontentige solvis.  Por kontroli ĉu vortoj estas ene de nia listo, ni uzas la programon Esperantilo, kreita de la polo Artur Trzewik, kiu ankaŭ helpas eviti mistajpadon. Sed la programo ne malhelpas ke oni uzu ĝustan vorton en malĝusta senco aŭ loko. Kelkaj tekstoj estis jam kontrolitaj de kompetetaj esperantistoj, aliaj nur de la aŭtoro kaj de la paĝestro. Ni ankoraŭ serĉas ĉefan kontrolonton por la tuta paĝaro, espereble kompetenta esperantisto respondos al nia alvoko.

arkivita en:
Novulino
Novulino diras:
2011-06-06 11:14
Mi ne kredas, ke jen la ĉefa problemo.

La problemo estas ke Esperantistoj emas "kapti" ĉiujn ajn kaj preskaŭ perforte ŝovi ilin en iun kurson. La el tiu ĉi strategio rezultantaj kursanoj jam de la komenco ne vere havas emon lerni Esperanton, aŭ eĉ emon lerni ion ajn.

Iel ne sukcesas elfiltri la homojn de la granda amaso, kiuj vere deziras - aŭ almenaŭ deziros - lerni la lingvon. Kiuj volas, tiuj sukcesos - egale kiel grade malbonas la lernolibro, la kursestro, la lingvaĵo en la klubo, la nombro da krokodiloj, la kvalito de lernu.net, ktp., ktp.

Per senpripense disaspergita propagando kaj per posta sendiskriminacia elekto de instruotoj, la ĉi-epoke kutima instruado ne povas ne fiaski. Kompreneble, la terminoj "instruoto" kaj "lernonto" ne aŭtomate kongruas. Oni ne konfuziĝu.

Tre evidente, nur veran sencon havas instrui "lernontojn". Al tiuj plej ofte ne apartenos iuj de ni morale devigataj geedzoj, geamikoj, gelaborkolegoj, gekonatoj, aŭ homoj varbitaj rekte de la strato, ktp.

Novulino
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-06-06 12:47
Estas mirige, kiomagrade la kritikemo apartenas al la genetika kodo de la esperantistaro. Iu havas iniciatemon, faras ion konkretan (kio unuavide ne aspektas malbona ideo) - k tujtuje levighas kritika vocho.

Mi ne celas, ke la projekto estas inda k bonega: eble ghi ja estas inda k bonega, eble ghi estas neinda - sed lasu ghin ekspiri! Tri tagojn da vivo havas la projekto, tri tagojn... k ni komencas tuj kritiki ghin?

Malnovulo
Novulino
Novulino diras:
2011-06-06 13:33
Mi fakte malpli celis kritiki la iniciaton, ol atentigi pri tre baza problemo, ĉie videbla en niaj lingvaj kursoj. Evidente, se oni sukcesus solvi la bazan problemon, kiun mi kredas ekkoni, la iniciato estus superflua.

Aldone, se mi per mia tezo pravas, la iniciato, bedaŭrinde, ne havos grandan ŝancon. La mallernemuloj jam pro manko de entuziasmo malsukcesintaj en unua kurso, supozeble ne multe pli entuziasmiĝos pro la eblo viziti facillingvan retejon.

Sed eble la nova retejo fakte kapablos savi fojfoje unu aŭ du animojn. :)

Kaj en Esperantujo ne estas tiel, ke troas kritiko. Tute male. Freneza preskaŭ religia laŭdado estas la normala reago de Esperantistoj

Novulino
edmundo
edmundo diras:
2011-06-06 16:35
Ne indas elspezi tro da tempo en disputado pri la demando, kio estas la "ĉefa problemo". Diversaj lernantoj preferas diversajn alirojn. Verŝajne kelkaj lernantoj ŝatas okupiĝi pri tekstoj verkitaj per limigita vortaro, por ke ili povu ekzerciĝi pri la gramatiko sen la bezono konstante konsulti vortaron.

(Aliaj lernantoj preferas tralabori veran literaturaĵon. Ekzemple, mi verŝajne preferus ricevi la tekston de bona romano en la lernota lingvo, HTML-igita tiel, ke mi vidas tradukon aŭ difinon, kiam mi metas la musmontrilon super vorton en la teksto. Sed mi ŝatas legi romanojn, dum kelkaj homoj tute ne.)

((Ĉu iu parenco de la fama Pejno?))
Novulino
Novulino diras:
2011-06-06 20:55
Jes, memkompreneble ni parencas. Mi estas lia edzino.

La "faman Pejnon" oni hieraŭ elfermis - pro lia malakcepto de cenzurado rilate iun retpaĝon de Tschibo en Svisujo reklamantan virinajn subvestojn. Paĝon, kiun prae ne li, sed specifa Andy afiŝis. Mia povra Simono - konsentite, iomete obstina specimeno de la homa raso :) - tre koleriĝis pro tio kaj ege akre kritikis la decidon de la ĉi-tiea retejestro en s.c.e., Fejsbuko, ktp. Sed jen lia afero.

Sed ree al la temo - ŝajnas vere ke la movadanoj havas grandan lerton elpluki ĝuste tiujn, kiuj ne finlernos. La finlernintoj, kiujn ni konas, estas preskaŭ senescepte memlernintoj - do aŭtodidaktuloj.

Novulino
(memkompreneble kun vatikane dece kaŝitaj subvestoj)
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-07 00:42
En rapida serĉo mi trovis ke Oxford University Press eldonas adaptitajn librojn de famaj verkistoj (Dickens, Agatha Christie, Arthur Conan Doyle) laŭ ses niveloj de facileco. Jen listo de la dua nivelo kun 700 radikoj:
http://www.oupcanada.com/[…]/library_stage2.html

Estas pluraj aliaj eldonejoj kiuj eldonas amason da faciligitaj libroj por komencantoj de la angla. Do, bonvolu permesi al ni eksperimenti tion ankaŭ por la komencantoj de esperanto.

Dankon !
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-06-07 08:16
En mia pli ol 50 jara E-agado, mi jam ofte helpis al komencantoj konsilinte "La Verda Koro´n" de Julio Baghy.

La libro estas speciale por komencantoj skribita kaj komencigxas per simplaj, mallongaj frazoj.

Grava estas, ke komencanto legu gxin lauxte, por liaj oreloj auxdu, ke lia busxo alkutimigxu al elparolo. Poste ne estos problemo kiam li kun iu volos paroli cxu auskulti.

En mia komenco, mi multe uzis tiaman revueton "Tamen", hodiaux eble estus rekomendita "Juna amiko".
Eliott
Eliott diras:
2011-06-07 23:23
Jes, Novulino, vi trafe juĝis la problemon.
Iom da sperto de kluba, varba, vivo montras tion abunde.
Eble estas tamen la plej bona rimedo ? Sed almenaŭ oni konsciu pri tio ! kaj esti seniluzia.
slavik
slavik diras:
2011-06-11 01:07
Sendube „hazardaj“ homoj estas problemo, sed ne ĉiuj kaj certe eĉ ne la duono de la forlasantoj estas tiaj. Mi iom instruas Esperanton kaj multe aktivas pri informado — kaj mi rimarkas, ke inter interesiĝo+eklerno kaj posta iom regula uzo ekzistas paŭzo, el kiu multaj neniam eliras. Homoj bezonas tempon por ekparoli (ekskribi) la lingvon aktive kaj por trovi siajn kutimojn pri uzado de tiu nova lingvo — en la formo de renkontiĝoj, retaj grupoj k paĝaroj, loka klubo ks.
esperantistabr
esperantistabr diras:
2011-06-06 16:44
Estas tre malfacile - plie por tiuj, kiuj memlernas - trovi sufiĉe facilajn tekstojn for de la didaktikaj libroj... Kaj la afero pri la memfido de la homoj estas ja tre gravaj.

Eĉ la etoso en la renkontiĝoj mem, la lernintoj havas ĝenerale du elektojn:
-Spekti ĝenerale altnivellingvan prelegon;
-Iri al kurso (ĝenerale baza) por aŭskulti je la 10-a fojo ke ĉiuj substantivaj vortoj finiĝas je "o";

La etoso en la interreto ne estas tiel malsimile: kursoj kaj altnivellingvaj retejoj.

La ordinara maniero disvastigi kursojn, tio estas tute alia problemo, ankaŭ solvinda. Mi ĉiam diris ke nia disvastigo devas esti iom selekta, kaj sen surgenuiĝi kaj diri "bonvole, pro la amo de Dio, lernu esperanton...".
orbpic
orbpic diras:
2011-06-06 17:06
Tiu iniciato estas nur plia ero en nia grandega klopodo altniveligi la esperantistojn, diskonigi niajn valorojn, pli bone instrui, "savi" forlasintojn, ktp. Ju pli ni starigu tiajn altnivelajn iniciatojn, des pli bone por ni cxiuj.

La kritikoj sxajnas celi la instruadon gxenerale, ne la iniciaton. Mia sperto montras, ke kritikoj abundas, faroj malabundas. Kaj multefoje la kritikoj simple ne helpas, sed nur montras en kiu nivelo de esperantisteco la kritikanto trovigxas. Mi gratulas forte Emilion Cid pro la iniciato.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-06 21:03
Interesa komento.

"La kritikoj ... nur montras en kiu nivelo de esperantisteco la kritikanto troviĝas".

Kion signifu tio? Mi afable petas klarigi.

Aŭ ĉu oni komprenu, ke "esperanteco" estas jam principe nur sinonimo por "senkritikulo" - do homo eble pro multjara cerblavado ne plu kapabla voĉi iun ajn kritikon?

Novulino
javergara
javergara diras:
2011-06-06 22:01
Mi opinias tiun chi iniciaton tre subteninda (tamen bedaurinde mi povis helpeti ghian lanchinton nur komence, dum forte aprezas lin kiel tre kompetentan, serioze ageman movadadon).

Disponigi la komencantojn je rete alireblaj legotekstoj, por entuziasmigi/memfidigi ilin pri ilia kreskanta scipovo de la lingvo, fakte estas necesa ghisdatigo de konscia zorgo kiu ofte konkretighis en la historio de Esperanto, fakte ekde la Unua Libro mem. En iuj revuoj foje estis lingve baza sekcio, por stimuli la lernantojn.

Mi kredas ke aliancigho kun edukado.net estas nepra por tiu chi projekto. La tasko provizi tekstojn (per verkado au adaptado) kiuj postulu limigitan vortostokon che la leganto ja bezonas lertecon kaj kreemon ...

Novulino
Novulino diras:
2011-06-07 11:26
Unue, mi neniel oponas la iniciaton.

Sed.

Ĉu iu komencanto estas vere helpata per teksto kun reduktita vortprovizo? Mi dubas tion.

Ĵus forlasinta sian lernolibron, komencanto devos serĉi en vortaro po du vortojn el ĉiu propozicio. Kaj ĉu la vortoj serĉendaj apartenas al BRO-3 aŭ BRO-5 estos plene egale, ĉar tia ekstrema komencanto konos vortojn nek el la unua grupo nek el la dua. Progresante, li evidente lernos la plej oftajn vortojn kaj poste eble nur serĉos po du vortojn en ĉiu paĝo.

Sed mi ne kredas, ke komencantoj ne nepre havas ĉefe tian vortarkonsultigan problemon. Kio vere cerbumigas la komencantojn, tio kuŝas pli en la kombinado de bazaj radikoj kaj la tradicia ununura signifo donita al la kombinaĵo. Ekz "vortaro" (vortprovizo), "fervojo" (por gisi), "monujo" (kontraŭ ŝtelisto), "aliĝi" (proksimiĝi), "faligi" (intence), "perforti" (per levilo aŭ motoro), "maristo" (oceanologo), "elsendo" (poŝtaĵo), "aviadilo" (balono), "komputilo" (adicia maŝino), ktp.

Tiu estas kvazaŭ la alia flanko de la embarasoj de spertaj Esperantistoj volantaj trafe nomi ion, kie tia tradicio ankoraŭ ne firmiĝis. Ekzemple, kio estas "lumdisko"? Kio estas "poŝtelefono"?

Novulino
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-07 13:02
Saluton Novulino,

Eble vi preteratentis mian supran respondon menciante Oxford University Press. Ĉu vi povas komenti pri tio ? Mi scivolas.

Dankon,

Emilio
Novulino
Novulino diras:
2011-06-07 13:57
Interese. Evidente almenaŭ por la Angla tiaj malmultvortprovizaj libroj ktp estas konataj.

Sed malgraŭe, mi kredas ke la kombinemo de Esperanto estas problemo por multaj lernantoj - speciale se en la denaska lingvo de la lernanto oni ne tiel kombinas. Alivorte, kvankam la kombinemo estas granda avantaĝo - kaj laŭ mi meritus esti pli ofte aplikata - por multaj homoj jen serioze konsiderinda stumblilo por la kompreno - almenaŭ dum la unuaj paŝoj al posedo.

Evidente, se oni reduktas la vortprovizon - kombinemo estos eĉ pli necesa. Same pri la aplikata nombro da mal-vortoj. Min persone tio tute ne ĝenus. Sed ne ĉiuj sentas sin komfortaj fronte al tia stilo kaj sekve plendas pro la pli skemeca lingvaĵo, ke la lingvo mem ne estas sufiĉe "natura".

Evidente, se oni elektus nur tekstojn kun tre facile esprimeblaj enhavoj ...

Sed mi mem ne vere kredas, ke estos eble signifnombre rekapti postkursajn rezignintojn.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-06-07 14:39
Ĉu vi mem iam instruis esperanton? Mia sperto estas, ke komencantoj ne ĝeniĝas pri kombinitaj vortoj kaj pri "mal". Tute male: ili multe amuziĝas kaj provas krei kiel eble plej da vortoj.

Yves Bellefeuille

"Denove Bellefeuille eraras." -- Heroldo Komunikas, n-ro 484.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-07 19:07
Simono instruis - kaj fakte, la mal-vortoj kaj in-vortoj tre amuzas. Komencantoj ne havas grandan problemon elpensi iujn. Pri tio vi pravas.

Sed kompreni la mal-vorton de iu alia, jen iomete alia tasko.

Pri kombinaĵoj statas ankaŭ pli komplike.

Mi prenu "fervojo". Por Germano evidentas. Por Franco evidentas. Sed por Anglo? Li atendus "relvojo".

Mi prenu "stacidomo". Por Germano ne havas sencon - li atendus "(fer)vojkorto". Por Angloj kaj Francoj strangas la "domo".

Novulino
edmundo
edmundo diras:
2011-06-07 14:40
Ĉu "malgraŭe"? Estas tamen evidente: se oni malgrandigas unu problemon, tiam aliaj problemoj estos relative pli gravaj. Laŭ mi vi nur volas plendi, ĉikani, nögli, ... Vi similas al via edzo, ĉu ne? :-)

Oni povus ja eviti ankaŭ malfacilajn kunmetaĵojn, sed laŭ mi pli bone ol eviti kunmetaĵon, kiun flua parolanto nature uzus, estus marki ĝin per dividstreko aŭ alia streketo. Inventi novan kunmetaĵon, aŭ uzi tre nekutiman kunmetaĵon nur por eviti radikon, kiu ne troviĝas en la oficiala listo, estus dubinda helpo. Se via celo estis averti kontraŭ tio, nu, la averto estas prava, laŭ mi.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-07 19:20
Do mi tute ne nörglas, mi pravas. :)

Kaj kial tiel tute senĉirkaŭvoje alproprigi al mi iujn kritikindajn karakteraĵojn de mia edzo, ho, al mi mankas la vortoj! Sed "nörgli" mi supozeble virineske domptiĝeme akceptu - jen specife virina trajto.

Cetere, la retejo facila.org estas vizitinda. :)

Mi formulu jene - la ideo estas bona.

Novulino
Sten
Sten diras:
2011-06-07 13:38
La kritiko de Gisela Payne kontraŭ misvarbado de malvolontuloj sendube estas prava kaj motivita.

Ŝia kritiko kontraŭ facilaj legaĵoj tamen ne estas tia. Facilaj legaĵoj ne celas komencantojn, sed homojn kiuj jam atingis tian nivelon de lingvoregado, ke ili kapablas iom interparoli kaj iom legi, tamen rapide rezignas provante legi iom longan "normalan" tekston. Por ili, facilaj legaĵoj prezentas eblon uzi la lingvon, praktiki, ekzerci, alkutimiĝi kaj - se ili tion deziras - plilertiĝi.

Ne temas nur - eble eĉ ne precipe - pri "bazaj radikoj". Temas pri simpla, klara frazostrukturo, prefero al ĉefpropozicioj, evito de nekutimaj formoj kaj subsignifoj, evito de nekutima vortordo, evito de eraraj aŭ diskuteblaj formoj kaj vortoj, utiligado de la plej kutimaj vortoj kaj frazaranĝoj. Temas pri tio ke nekutimaj vortoj estu pli-malpli kompreneblaj laŭ la kunteksto. Kaj aliaj konsideroj.

Mi multe tradukis kaj verkis originale literaturon en Eo, plejparte en "normala" lingvaĵo, sed ankaŭ en facila lingvaĵo. Miaj facilaj legaĵoj estas uzataj kiel legaĵo en progresigaj (ne komencantaj) kursoj, sed ĉefe post kursoj. Pleje ili estas uzataj en Japanio, kaj kiam elĉerpiĝis la unua eldono de miaj tri libretoj pri "Katrina", ilin reeldonis Japana Esperanta Libro-kooperativo.

Bonvolu pardoni, ke mi citas el postparolo de Katrina-libretoj:

"La rakonto celas prezenti facilan legaĵon al personoj kiuj lernis la bazan Esperantan gramatikon kaj la plej bazan vortaron. Ĝi ne estas lernolibro sed rakonto kun la intenco distri. La lingvaĵo en dudek tre mallongaj ĉapitroj prezentas progresan defion al la leganto – alivorte: la unuaj ĉapitroj estas plej facilaj, la lastaj malplej. Ĉiuj ĉapitroj tamen uzas ĉefe simplajn, oftajn vortojn, facilajn gramatikajn formojn kaj frazojn kun simpla strukturo. La lingvaĵo konsistas el la praktike uzata, parolata, hodiaŭ vivanta Esperanto."

Pri la retejo facila.org mi scias nenion, tamen mi esperas, ke ĝi celas ion similan. Mi deziras al ĝi sukceson!
Novulino
Novulino diras:
2011-06-07 14:29
Por konstrui tekstojn laŭ via koncepto necesiĝas vere grandegaj sperto kaj lerto flanke de la aŭtoro. La artikolo pri facila.org mencias nur reduktitan vortprovizon kaj senerarecon - iomete miopa aliro al la tasko. Ni komune rigardu la rezulton.

Por tio mi prenu hazardan specimenon el facila.org. (Fakte Simono prenis ĝin - li havas la doton ĉiam senŝanceliĝe kvazaŭ direktbire tuj trovi la plej aĉan parton de io ajn.)

=========================================================

Kiam mi estis tre malgranda infano – apuda lando atakis mian landon. Post kelkaj tagoj alia apuda lando atakis de alia flanko.

En tiu tempo mi lernis paroli unuan lingvon – gepatran lingvon polan. Baldaŭ mia familio povis forveturi al eksterlando.

Mi estis inter aliaj gefamilianoj kiuj parolis tri lingvojn: unuj parolis nur la estonan lingvon, aliaj parolis nur germanan, kaj ankoraŭ aliaj parolis ankaŭ la rusan . Por la komenco oni parolis al mi en la rusa.

Post kelkaj monatoj mi jam komprenis kaj parolis tiun lingvon. Mi tiam estis tri-jaraĝa. Tiam oni min komencis instrui la germanan. Oni min sendis al antaŭ-lernejo por ke mi plu lernu la germanan. Sed tie ĉiuj infanoj estis estonaj.

Post mallonga tempo mi jam parolis la estonan lingvon. Kvar-jaraĝa, mi jam parolis kvar lingvojn.

En 1945 jaro finiĝis la milito kaj mia familio revenis al Pollando, sed en alian lokon ol ni loĝis antaŭe. Kun ni al Pollando venis ankaŭ mia avino kiu ekde komenco instruis al mi la rusan kaj germanan lingvojn.

=========================================================

Ĉu laŭ via opinio jen tio, kion oni alstrebu? :)

Novulino
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-07 17:45
Gisela kaj Simono,

Estas ege malfacile atingi la forlasintojn, pro tio nia celata publiko estas la forlasOntoj. (detale ĉe http://facila.org/?page_id=222)

La tekston, kiun vi opiniis aĉa, estis adaptita de mi, kaj menciindas ke la aŭtoro tute ne ŝatis mian drastan adaptadon. Sed mi celis facilegan stilon, kaj intence ripetadis frazojn. Ĉu ĝi estas aĉa, aŭ interesa, tio dependas de la vidpunkto de la leganto. Vi ne estas nia celata publiko, do viajn akrajn kritikojn ni ne konsideros.

Certe vi kapablos verki tekstojn, kiuj estos kaj facilaj kaj interesaj, kaj ni vidos la opiniojn de la legantoj. Ĉe http://facila.org/?page_id=2 vi trovos informojn kiel Labori Kune.

Atendante vian kontribuon,

Emilio
Novulino
Novulino diras:
2011-06-07 18:38
Kara Emilio

La teksto estas laŭŝajne pli Pola ol Esperanta. Aldone ĝi entenas la strangaĵon "unuj" kaj la eraron "En 1945 jaro". Dube estas ankaŭ "gepatran lingvon polan" Vi supozeble celis "gepatran lingvon, la pola". Kaj jen plia eraro: "Tiam oni min komencis instrui la germanan." Du objektoj en la akuzativo ne estas permesataj en Esperanto, tute aparte de la vicordo de la vortoj. Do aŭ "instrui al mi la germanan", aŭ "instrui min pri la germana". Kaj jen aldona eraro "aliaj parolis nur germanan" - "la" mankas, do "la germanan". Simile ĉe "ekde komenco" - do "ekde la komenco".

Eble estus tamen pli bone diligente priatenti "miajn akrajn kritikojn", kiujn mi fakte ĝis nun tute ne voĉis. Kaj pripensu, jen nur grumbla Simona tujanalizo de kelkaj malmultaj linioj el via retejo.

Sed se vi volas pli, vi devus priparoli tion kun Simono, ne kun mi. Sed li estas pro lia malobeemo ĉi-momente elfermita de la afiŝado tie ĉi. Io ajn pri redaktista malŝato de "virinaj subvestoj".

Do prefere tuj notu la erarojn, antaŭ ol oni eble elfermos ankaŭ min. Malobemajn edzinojn oni certe iam kunpendigos. :)

Novulino
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-06-07 19:21
"Unuj" estas ĝusta kaj Zamenhofa:

"... kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn" -- Zamenhof, Letero al Michaux, 1905.

"Por demeti de unuj esperantistoj ĉian respondecon por la ago kaj idealoj de aliaj esperantistoj..." - Zamenhof, parolado en Ĝenevo, 1906.

"Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj" -- Zamenhof, parolado en Londono, 1907.

Mi jes konsentas ke en la ekzemploj cititaj oni iom tro uzas halto-strekon -- tio ŝajne estas slava uzo -- kaj mi ankaŭ aldonus kelkajn komojn. Sed, ĝenerale, mi pensas ke via "grumbla Simono" tro grumblas.

Yves Bellefeuille
Novulino
Novulino diras:
2011-06-07 19:40
Ho ve! Ho ve! "unuj" estas Zamenhofa! Do oni tuj retiru tiun kritikeron. Nun Simono grumblemos eĉ pli! En plena taglumo malpravi! Tion li tute ne eltenas. :)

Ĉu vi tamen plene akordas kun ĉiuj aliaj kritikpunktoj?

Novulino

edmundo
edmundo diras:
2011-06-07 22:17
Jes, Zamenhof multe uzis "unuj". Ankaŭ kelkaj aliaj verkistoj, speciale la samtempuloj de Zamenhof. Sed multaj verkistoj, eble eĉ la plimulto, tute ne uzas "unuj". Do laŭ mi ĝi ne apartenas al plej normala, plej kutima lingvaĵo. Ĉu "unuj" estas evitinda en facila.org? Eble. Oni povus anstataŭigi ĝin per "iuj" aŭ "kelkaj", ĉu ne?
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-06-07 22:35
Multo dependas de la celata facileco. Ekzemple, se oni volas ke la tekstoj estu tre facilaj, oni nepre dividu la diversajn vorto-partojn, kiel vi sugestas.

En tre facila teksto, mi skribus ne "Mi tiam estis tri-jaraĝa", sed "Mi tiam havis tri jarojn". Tamen la unua formo kompreneble ne estas erara. Same oni prefere ne uzu "unuj" en tre facilaj tekstoj, sed oni povas uzi ghin en malpli facilaj tekstoj. Ĉiuokaze la vorto ne estas erara.

Yves Bellefeuille

edmundo
edmundo diras:
2011-06-07 23:01
Nu, la vorto estas erara, se vi skribis ĝin, sed ne intencis skribi ĝin. Jen la difino de "eraro", ĉu ne? Se vi skribis ĝin, sciante, ke aliaj homoj ne ŝatas ĝin, tio estas "malobeo" aŭ "spito", sed ne vere "eraro".

Mi trosimpligas, kompreneble, sed la koncepto "eraro" estas tre diskutebla.

(Cetere, mi multe preferas "trijara" ol "trijaraĝa". La signifo estas tute klara sen "aĝ", laŭ mi. Ĉu estas kredeble, ke la celata senco estas, ke mi en tiu epoko kutimis reveni ĉiun trian jaron?)
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-07 23:50
Ĉu vi Gisela kaj Simono ne kapablas fari pli bone, ol tiu "aĉa" teksto ? Instruu nin ĉiujn per viaj modelaj tekstoj. Mi atendas ilin. Provu !

http://facila.org/?page_id=2
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 01:02
Sendube jes, neniel necesas iel provi. Almenaŭ Simono certe kapablus pri tio. Sed, kiel Simono ĵus mem skribis tie ĉi en tiu ĉi fadeno - do videbliĝinte antaŭ ol la retejestro denove forigis lian afiŝon - ni jam dum dek jaroj plene kabeis.

Do neniuj el ni vere volas denove plenpove engaĝiĝi. Fronte al la hodiaŭa stato de s.c.e., fronte al la disiĝo de la Esperantistoj en mil malgrandajn kaj sensignifajn forumetojn, ktp, ne plu restas ĉe ni multe da entuziasmo.

Antaŭnelonge Simono skribis plurpaĝan artikolon por Monato, sed mi kredas, ke li faris tion, nur por pruvi al si, ke li ankoraŭ lingve kapablis pri tio. Verdire, li okupiĝis ege pli multe pri la Franca dum la lasta epoko ol pri Esperanto.

Aldone li ne vere ekkonas la neceson de "facilaj libroj". Li mem lernis Esperanton simple per la libro "Teach yourself Esperanto" kaj tuj venigis "Kon-Tiki", "Morto de Trajno" kaj "Maskerado ĉirkaŭ la Morto". Evidente la unua paĝo de "Kon-Tiki" estis por li pli ol nur iomete malfacila, sed pli poste, jam fininte la unuan ĉapitron ... :)

La saman metodon li uzis kaj por la Germana, kaj por la Franca. Li tralaboras iun lernolibron - do lernas ĉefe la gramatikon - kaj poste tuj okupiĝas pri tute normalnivela literaturo. Kiu - kun hindeŭropa denaska lingvo fone - ne kapablas lerni Esperanton, nu, kion diri?

Fakte li ĵus grumblis en mian maldekstran orelon Germane: "kontraŭ stulto ne helpas iuj piloloj".

Espereble li celis la ne-lernpovintojn kaj ne la ĉi-tiean retejestron. Ho, feliĉe ne, definitive nur la ne-lernulojn. Ŝarĝo leviĝas de mia brusto!
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-08 01:20
Ho kompatindaj homoj,
kiuj sin konsideras pli saĝaj ol la stultoj.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 09:19
Principe vi pravas kaj tre plaĉas al mi via eldiro. Sed ni estu honestaj. Por lerni Esperanton du aferoj estas necesaj:

1 volo
2 minimuma lerto pri lingvolernado

Ofte mankas aŭ la unua, aŭ la dua.

Novulino
edmundo
edmundo diras:
2011-06-08 11:52
Via resumo estas malĝusta. Unue, vi ellasis la gravan faktoron de sperto, kaj tio inkluzivas denaskan scion de eŭropa lingvo, ekzemple. Due, laŭ mi ĉiu havas la minimuman lerton pri lingvolernado, sed evidente iuj (unuj?) estas pli lertaj ol aliaj. Ju malpli oni lertas kaj spertas, des pli necesas la volo.
KaraGu
KaraGu diras:
2011-06-08 08:42
Mi kontrolis la frazojn, de vi cititaj, kaj konstatas ke ili ŝajnas esti gramatike ĝustaj kaj pro tio mi ne povas proponi korektojn. Via komento pli apartenas al "lingva stilo". Estante ege mallerta rilate al la lingvo Esperanto mi certe jam faris "multajn terurajn erarojn" laŭ via opinio.

Nu kritiko ne estu aŭtomata. Kritiko prefere estu "konstruiga". Per tio mi celas, ke la kritikanto pripensu la celon de certa teksto. Evidente la celgrupo de "Facila.org" estas komencantoj, ne personoj, kiuj regas la lingvon je verkista nivelo. Bedaŭrinde okazas tre ofte, ke tiuj, kiuj regas Esperanton je alta nivelo, ŝajnas esti forgesinta, kiel estas "esti infano".

Ie vi diris ke vi taksas certan tekston pli pola ol esperanta. Jes multaj esperantistoj esprimas sin influata de sia nacia lingvo. Spite al tio oni fakte uzas la lingvon Esperanto, eble ne je plej alta verkista nivelo, tamen Esperanto.
Sten
Sten diras:
2011-06-09 14:19
Gisela: > Por konstrui tekstojn laŭ via koncepto necesiĝas vere grandegaj sperto kaj lerto flanke de la aŭtoro. La artikolo pri facila.org mencias nur reduktitan vortprovizon kaj senerarecon - iomete miopa aliro al la tasko.

Mi konsentas, sed tian sperton oni povas akiri nur provante fari la aferon. Tamen vi ja pravas; malfacilas verki facile; pli facilas verki malfacile!

> Ĉu laŭ via opinio jen tio, kion oni alstrebu? :)

La teksto, kiun vi citas, havas kelkajn bonajn trajtojn, aliajn malbonajn, kiujn vi kaj aliaj jam montris. Mi ŝatus ĉefe ripeti, ke la nombro de radikoj ne estas sola, eĉ ne plej grava, kriterio de facileco. Facilaj, logikaj, normalaj frazoj ege gravas, kiel ekz. en la unuaj du alineoj de via citita teksto.

Eble mi aldonu, ke ankaŭ la enhavo gravas. Konkretaj aferoj pli facilas ol abstraktaj.
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-07 17:24
Estimata S-ro Sten Johansson,

Dankon pro viaj komentoj. Estas granda honoro havi kontakton kun vi, ĉefe ĉar via klasigo estas unu el la fontoj de inspiro por nia retejo (ni mencias vian laboron ĉe http://facila.org/?page_id=222). Ni komencis per la listo BRO-5, sed dum la adaptado de tekstoj ĝi montriĝis ne tre taŭga por hodiaŭaj tekstoj.

Ni eksperimentas nun la liston de Kontakto, kaj provos ankaŭ la listojn A+B+C de via klasigo. Estas sugestoj ke ni aldonu ankaŭ la liston D por kelkaj tekstoj, kun averto ke ĝi estas pli altnivela.

Mi vere admiras vian talenton, ĉar mi konstatis ke estas multe pli malfacile verki facilajn tekstojn ol ordinarajn.

Emilio

Sten
Sten diras:
2011-06-09 14:13
Dankon, Emilio, pro afablaj vortoj!

Sendepende de la radik-listoj uzataj, mi ŝatus refoje subtreki la gravecon de simplaj frazoj. Kiel ŝajne iu aludis en ĉi longa fadeno, kes mesaĝojn mi nur fluglegetis, eblas el oftaj radikoj konstrui nekompreneblan kaj neniam uzatan vortmonstron. En tia okazo estus preferinde enkonduki vorton vere uzatan, glosatan aŭ kompreneblan laŭ la kunteksto, ez se tiu vorto devenus el iu grupo "F" :-)

Espereble mi baldaŭ trovos tempon iom krozi sur la paĝoj de facila.org.

Amike, /Sten
Sten
Sten diras:
2011-06-11 16:20
Nun mi jam iom krozis, legis, spektis kaj aŭskultis ĉe facila.org. La retejo impresas ĉefe per sia tre plaĉa kaj zorga teknika aranĝo. Ankaŭ la enhavo ŝajnas al mi plejparte bona (mi ne legis ĉion). Eble la legaĵoj havas iom tro fortan guston de ekzercaj tekstoj kvazaŭ el lernolibro. Apenaŭ io, kion oni volonte legus en sia gepatra lingvo. Sed tio ja povos ŝanĝigi.

Certe ĝi ne estas perfekta, sed kio do estas perfekta en ĉi mondo? (Nu, krom kelkaj vortlaksuloj sur la paĝoj de Libera Folio, kompreneble…)

Oni invitas al kunlaboro kaj zorge klarigas kiel procedi. Mi mem intencas provi kontribui per io, kaj mi volonte proponas al aliaj – perfektuloj kaj malperfektuloj – provi la samon.

Kiel konsilon por tiaj kontribuontoj mi gurde ripetas:
– Ne zorgu nur pri radikoj, sed pri simplaj frazoj, simplaj vortkunmetoj!
– Uzu kutime uzatajn vortojn, ne konstruu neniam viditajn radikstakojn!
– Evitu participojn, pensu pri simpla normala vortordo!

Al la retejo mi konsilus akiri pli da lingvaj reviziantoj el diversaj landoj.

 
Novulino
Novulino diras:
2011-06-15 10:27
Pli bone kelkaj "vortlaksuloj" ol E-organizo, kiu mem ne plu aplikas Esperanton en siaj kunsidoj, ĉu ne?

Novulino
Niko
Niko diras:
2011-06-07 18:09
Estas bedaŭrinde, ke ĉi tiu retejo ne ekzistis antaŭ sep jaroj kiam mi eklernis Esperanton. Ŝajnas, ke ĝi estos tre utila suplemento al niaj jam-havataj retaj lerniloj. Mi dankas la iniciatintojn!
Betty
Betty diras:
2011-06-08 11:39
Gratulegojn al Emilio Cid kaj la teamo pro la bona kaj apoginda iniciato. Certe troviĝis antaŭe aliaj facilaj tekstoj ktp, tamen ĝojinde estas, ke venas ankaŭ aliaj, ĉu ne? Mi preskaŭ ĉiam alte taksas la artikolojn de Libera Folio, tamen verdire ofte la komentoj deprimigas min pro iliaj kritikemeco.
mat956
mat956 diras:
2011-06-08 12:22
Kiel Betty, mi opinias Liberan Folion tre bona retejo sed plena je kritikistoj. Facila Vento celas zorgi pri iu problemo kaj tuj tuj tuj oni rebatas kaj inventas pliajn problemojn. Anstataŭ kritiki aferojn, por kiuj Facila Vento nek celas nek povas agi, zorgu mem pri ili!
Ĉiam pli facile kontroli ol fari, ĉu ne?

Mi memoras, ke antaŭ kelkaj monatoj iu Andreas K. (vi certe rekonos) kritikis al Edukado.net kaj ties utilon... Nuntempe la retejo de Katalin plu vivas kaj UTILAS, sen ke s-ro K. proponis ion ajn. Bonaj ideoj plu vivas (Esperanto estas taŭga ekzemplo, ĉu ne?).
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 13:01
Post iom da pripenso mi konkludas, ke la iniciato estas vere iugrade superflua. La facilan literaturon kun reduktita vortprovizo, kiun ĉiuj laŭŝajne serĉas, jam amase kaj delonge ekzistas. Nome ĉiuj E-libroj, kiuj verkiĝas dum la unuaj du aŭ tri jardekoj de Esperanto. Do ĉiuj libroj de Zamenhofo kaj samepokaj aŭtoroj.

Do eble iu afablos reklarigi al mi, kio estas la problemo.

Tiel aŭ tiel, ŝajnas al mi, ke ni jam havas la solvon.

Evidente, el tiaj libroj oni povus ĉerpi modelajn tekstojn por la retejo facila.org, se oni volas starigi tiaĵon. Oni povus komenci per la "Fundamenta Krestomatio".

Novulino

PS Mi petas vin ĉiuj ne alparoli min pri Simono, aŭ pri io ajn, kion Simono iam ajn diris, skribis, opiniis aŭ eĉ nur povus opinii. Aldone tute ne alparolu Simonon mem. Ĉio ajn ĉi-speca povus tro facile tenti min iel akcidente mencii mian edzon aŭ lian opinion pri io. La retejestro - plene prave, tute juste kaj centelcente klarvide - punas lin per 30-taga kvaranteno kaj postulas de mi, lia edzino, ke mia edzo dum tiu ĉi periodo nepre ne povu esprimi sin tie ĉi. Do mi, lia edzino, tiom aŭtoritatama, kiom obeema, de nun plene libervole portas specon de buŝumo. Mi sincere antaŭdankas pro via komprenemo kaj petas vin ne formuli ion ajn, kio povus inciti la retejestron. Do plej bone tute ne plu menciu Simonon!
edmundo
edmundo diras:
2011-06-08 13:11
Jam la Unua Libro donis pli ol 900 radikojn, do fruaj verkoj ne nepre uzas malgrandan vortaron, kaj cetere la fruaj verkoj ofte havas arkaikan lingvaĵon. Oni povas ankaŭ demandi sin, ĉu la enhavo taŭgas.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 14:25
Ankaŭ tio pravas. Sed aliflanke, "La Faraono" estas sufiĉe simpla kaj tri-voluma. Kiu estos finleginta tiun, poste certe scipovos Esperanton - eĉ se li survoje ne lernis la vorton "poŝtelefono" aŭ "podkasto". Kaj poste forgesi iujn arĥaikaĵojn, jen ne granda problemo.

Sciu, mi estas pragmatulino. Mi simple pripensas, kiel rapide plenigi retejon per facilaj seneraraj tekstoj. Perfektigi oni povos pli poste. Pli bone tiel, ol afiŝi tekstojn kun pli da eraroj ol truoj en Svisa fromaĝo. Mi vetas, ke la tekstoj estas eĉ rete senkoste disponeblaj. Kopirajto ankaŭ ne plu estas.

Novulino
edmundo
edmundo diras:
2011-06-08 14:38
Ŝajne "La faraono" jam estas en la reto. La tradukinto mortis en 1959, do la kopirajto ankoraŭ validas en EU, sed ne en Kanado. Mi ankoraŭ ne legis "La faraonon". Ĉu ĝi estas bona?

Hazarde mi ĵus demandis pri enretigindaj verkoj aliloke en Libera Folio: <a href="http://www.liberafolio.org/[…]/a>
edmundo
edmundo diras:
2011-06-08 14:39
Kiel diable oni memoru la ĝustan manieron mencii TTT-adreson? Mi provu simple jene: http://www.liberafolio.org/Members/edmundo/pgdpcanada
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 15:23
Do troviĝas jam sufiĉa da furaĝo por Facila Vento. Fakte estas multe, multe pli, ol la jam menciitaj verkoj.

Jen ekzemple kelkaj aferoj ĉe: http://cindymckee.com/?page_id=11.

Sed kolegoj, estu tre, tre singardaj pri la afiŝado de ligiloj! Mi tre zorge kontrolis, ke Cindy ne rete aerumas siajn subvestojn aŭ eĉ reklamas pri ili, antaŭ ol enmeti tiun adreson.

Ŝiaj aferoj estas pleje tamen en pdf-formato. Kia estas la pdf - teksta aŭ grafika - tio ne estas tute klara. Sed afiŝebla ĝi tiel aŭ tiel estas.

Cetere, "La Faraono" estas iomete longa, iam kaj iam teda. Sed aliflanke, iam kaj iam vere tre intereskapta - se oni entute interesiĝas pri Egiptujo.

Novulino
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-06-08 15:22
> Nome ĉiuj E-libroj, kiuj verkiĝas dum la unuaj du aŭ tri jardekoj de Esperanto [...] Evidente, el tiaj libroj oni povus ĉerpi modelajn tekstojn [...] Oni povus komenci per la "Fundamenta Krestomatio".

Bona ideo. Samspirite mi konsilos al homoj (ek/fin)lerni la hispanan per la pratekstoj el la 10a jarcento, al kiuj mankas la nuntempaj malfacilaj vortoj k kiuj certe estas ekstreme interesaj por la nuntempa ghenerala publiko.

Esperanto-verkistoj k -artikolistoj: chesu verkadi, char la pramajstroj jam verkis chion verkindan k verkendan, k krome, evidente, en modela lingvajho - pri kiu vi, kompatinduloj, povas nur revi. Cetere, la pramajstroj vershajne jam pritraktis chiujn temojn interesantajn nuntempulojn: tiom antau- k klarvidaj ili estis. Vi do nur perdas tempon, malgravas viaj nunaj penoj: la Fundamenta Krestomatio k similepokaj verkoj, nesupereblaj, forbatas chion, kion via povra imagpovo povus krei.

Esperanto, pinto de moderneco.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 15:53
Mi ne rekomendis Esperanton "el la 10a jarcento", mi rekomendis Esperanton el la jaroj inter 1920 kaj 1950. Iomete alia afero, ĉu ne? Ĉu vi entute scias, pri kio ĉi tiu fadeno temas?

Ĉiuokaze, estu feliĉa, ke specifa nemenciendulo ne ĉeestas, kaj aparte de tio, mi mem ne povas adekvate mordi vin, ĉar mi tute laŭ-ukaze portas mian buŝumon.

Novulino
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-06-08 16:15
> Ĉu vi entute scias, pri kio ĉi tiu fadeno temas?

Jes. Mi resumu: aperas nova retejo kun celo k emo disvastigi Esperanton (chu la ideo estas (mal)bon(eg)a, tio estas alia demando), k vi tuj, antau ol la projekto povas malfermi la okulojn, unue kritikas ghin kiel nenecesan k poste proponas malnovajn tekstojn por la retejo.

> mi rekomendis Esperanton el la jaroj inter 1920 kaj 1950. Iomete alia afero, ĉu ne?

Mi citas: "ĉiuj E-libroj, kiuj verkiĝas dum la unuaj du aŭ tri jardekoj de Esperanto".

1887 + 20/30 ne estas 1920-1950. Cetere, Fundamenta Krestomatio aperis en 1903.

Sed ech se vi celis tiun "modernan" epokon, 1920-1950: chu estus saghe/sencohave uzi nuntempe, en 2011, tekstojn el 1920-1950 por instrui Esperanton au proponi legindajn tekstojn? La E-movado k la mondo evoluis de post tiam. Ech signife.

> Ĉiuokaze, estu feliĉa [...] ĉar mi tute laŭ-ukaze portas mian buŝumon.

Mi estas felicha.
Jorge
Jorge diras:
2011-06-08 16:42
"Ĉu [ŝin] konvinki? Malfacila tasko
-- la vortoj ne penetras tra la kasko."

Citaĵo el kies verko? ;-)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-06-08 18:31
Jen vi vekis reeĥojn pratempajn en mia kapo. La versojn klare mia subkonscio konas - sed mi ne memoras!

Ĉu verko via? Ĉu verko mia?
Ĉu fundamente krestomatia??
Jorge
Jorge diras:
2011-06-13 16:12
Se mi ne misforgesas, el la kaloĉaja traduko de la ŝekspira Reĝo Lear.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-06-08 21:18
Jes, vi pravas pri tio sed Emilio plej verŝajne donos al la komencantoj tekstojn pri modernaj temoj. Dum la unuaj tridekoj da jaroj oni vivis en alia mondo, sen komputilo, sen ĝernerala vojaĝo per aviadiloj, ktp. Unu regulo de la moderna lingvoinstruado estas proponi tekstojn kioj koncernas la lernanton. Laŭ mia opinio temas pri pozitiva klopodo. Krome, ne kostos al la movado monon kaj nur tiuj kiuj volas okupiĝi pri ĝi faros tion. Se iu ne ŝatas ĝin, do ke oni ne helpu al ĝi. Se mia najbaro donas monon al iu organizaĵo, ekzemple al irlanda drinkejo, al kio mi ne donos monon, ne estas mia pozicio kritiki - koncernas nur mian najbaron kaj la irlandan drinkejon - ne min.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-09 15:05
Vi asertas, ke, se najbaro kontribuas monon al Irlanda drinkejo, tio ne tanĝas vin. Mi kontestas tion. Imagu - dekstre de vi estas via kontribuanta najbaro kaj rekte maldekstre de vi - la drinkejo! Dormu bone!

Tiel statas ankaŭ pri la retejo. Ĝi fakte influu la lingvaĵon de rezignintaj komencintoj. Tio ne estas simpla rilato inter apoganto kaj faranto. Ni ĉiuj poste devos suferi la lingvaĵon tie lernitan.

Novulino
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-08 17:24
La mondo ne estas nur el Giselaj, nek nur el Emilioj. Estas pluraj aliaj homoj, pluraj aliaj preferoj.

Min ĝenis ke la komunikoj de esperantistoj estas tro altnivelaj. Sed mi ne komencis batalon KONTRAŬ elitistoj, poetoj, lingvemuloj, kaj insiste konvinkis ilin forlasi iliajn tekstojn.

Anstataŭ fari ion KONTRAŬ la ideo de la aliaj, ni faris ion konkretan POR nia ideo.

Mi ne komprenas kial homoj perdas tempon batalante KONTRAŬ Facila Vento, KONTRAŬ Libera Folio, KONTRAŬ SCE, KONTRAŬ UEA, ktp.

Faru ion konkretan POR montri vian vojon al la aliaj.

Se Facila Vento vere estas superflua kaj nenecesa, ĝi mortos per si mem.

Do VIA kontraŭ-batalo estas superflua.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 18:14
Mi ne rimarkas, ke iu ajn tie ĉi, inklude min, "batalas" kontraŭ vi aŭ via ideo. Mi simple konstatis, ke almenaŭ unu parto de unu teksto via entenas erarojn kaj rekomendas provizore elĉerpi el "antikvaj" Esperantaj seneraraj tekstoj. Nome el iuj, kie la vortprovizo estas ankoraŭ limigita - do jen ĝuste tio, kion vi celis.

Mi trovas tion bona propono por vi.

Ke mi iomete dubas pri la neceso de tia retejo, jen alia afero - kiun vi memkompreneble povas ignori.

Eble via ideo estas pli bona ol mi persone taksis ĝin. Sed se vi volas instrui komencantojn, ŝajnas al mi, ke estas nepre necese afiŝi centelcente senerarigitajn tekstojn. Antaŭ tio, laŭ mi, oni prefere tute ne anoncu la retejon.

Novulino
Novulino
Novulino diras:
2011-06-08 21:28
Mi ĵus revizitis vian retejon. Mi volis iomete plu korektadi en "Lernu lingvojn". Ekz:

"Mi pensas, ke tiu ĉi mallonga teksto interesigos Vin por kio al mi plu estis bezone paroli du fremdajn lingvojn. Sed pri tio ĉi – en proksima teksto."

Tion mi nun ne plu faros, ĉar la korektaĵoj jam donitaj ne estas enmetitaj. Ĉi-maniere oni misgvidas la rekomencantojn, anstataŭ helpi ilin.

Fakte, ĝuste tiu ĉi artikolo "Lernu lingvojn" ruinigas la ĉi-momentan retejon. La aliaj artikoletoj estas pli bonaj.

Strange, ke mia xxxx iris rekte al "Lernu lingvojn", rigardante nek dekstren, nek malen. Kvazaŭ blinde, rekte al ĝuste tiu ĉi artikolo, kaj ne al iu alia. Vere strangege.

Novulino

robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-06-09 05:04
Kion ni devas kompreni estas ke Esperanto, la uzo de Esperanto, venas el popolo malalta, ne de estroj altaj. Tio estas la allogo de Esperanto. Esperanto estas esprimo de tiuj kiuj NE akceptas la diktojn de superuloj. La skandinavoj, germanoj kaj nederlandanoj inklinas sin antaŭ la britoj. La sudamerikanoj inklinas sin antaŭ la usonanoj. Ili serĉas kopii ilin lingve. Estas elita pensmaniero. Temas pri honoro de riĉeguloj. La homoj kiuj lernas Esperanton volas memdecidi sian vojon. Ni, la esperantistoj, ne volas sekvi desuprajn ordonojn. Fuŝparoli la anglan aŭ la usonanan ŝajnas esti "de rigeueur" en elitaj cirkloj. Ni, la esperantistoj, postulas popolan decidon, ne elitan. Ni devas kompreni ke ni estas popola movado. Tio estu nia mesaĝo! Ni volas doni al ĉiuj ŝancon esprimi sin. La interretaj adresoj estas bona komenco, ĉu lernu, ĉu edudako, ĉu facilvento, ĉu sat, ĉu uea. Ni estas pozitva povo. Ni devas kompreni ke ni liveras pozitivan mesaŝaĝon al la homoj silentigitaj de la elito.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-09 15:13
Tre bedaŭrinde, en Esperantujo la "malalta popolo", kiel vi nomas tion, tute ne scipovas Esperanton. Ĝi lernas nu du frazojn - "bonan tagon" kaj "pagi kotizon".

Novulino
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-06-09 22:12
Mi ne scias en kiu trista mondo vi vivas, sed mi jam instruis Esperanton al kelkaj kiuj parolas bone - pli bone ol ajnan duan lingvon kion ili parolas. Mia vivkunulo estas unu el ili. Li ekstudis lastjare kaj ni jam ofte konversacias esperante. Estas ulo en la najbara urbo kiu lernis E pere de lernu.net kaj li skribas sufiĉe flue sen eraroj.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-06-09 22:18
La esprimo "malalta" eble estas malfeliĉa vortelekto. Kion mi celis, sinjorino Perfektulino, estas "deradika" (mi serĉis esprimon por "grass roots"). Vi estas tiom negativa!!!! Kial? Ĉu ankaŭ en via denaska lingvo vi tiom grumblas? Mi esperas por via mensa sano ke ne. Se jes, vi ja devas esti tre malgaja kaj trista.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-06-10 07:56
Kara Novulino,

mi apartenas al la "Malalta popolo" - mi estas pli ol 50 jara esperantisto.
Mi ne nur scipovas saluti kaj pagi kotizojn, sed jam multajn en mia vivo edukis.

Kvankam kelkaj viaj rimarkoj estas gxustaj, kelkaj tute absurdaj. Estas tipe esperantiste. Apenaux eklernis iom legis kaj jam estas pli sagxa ol iuj.

La kritiko estas bonvena, se postsekvas agado. Vortoj estas induldaj. Mi proponus vin mem agi, montri, ke tiu cxi estas gxusta vojo. Bedauxrinde jam estas tero multaj kritikantoj kaj tre malmultaj agantoj. Ankaux mi multe kritikas, sed mi ankaux agas kaj oferas laux miaj modestaj eblecoj.

Mia konsilo, agu pedagoge, ne mallauxdu infanon, kiu havis bonan intencon kaj okazis io ne tro sukcesa.

Kiu ion faras , faras ankaux erarojn. Kiu nenion faras faras neniun eraron.
Cxu ni premiu tiun kiu nenion faras?
Novulino
Novulino diras:
2011-06-10 10:16
Estu konfesite, mi ĝisdate ne faris multon. Mia agemo ekestis kiam oni baris mian edzon de tie ĉi. Sed tiu, nun ne plu mencienda, jam iomete agis - per tiama retejo, diversaj diskutgrupoj, kelkaj tradukoj de poezio, kelkaj historietoj, artikoloj kaj recenzoj por Monato, la tiama produkto Ĉapelilo, fakvortoj por la informadiko - kaj fine kabeis. Antaŭnelonge reveninte, li starigis la Posterusan platformon por la redaktistaro de "Pola Retradio en Esperanto" (eksa ŝtata "Pola Radio en Esperanto") kaj iomete helpis Anton Oberndorfer fari same.

La retejo "facila.org" estas teĥnike perfekta kaj grafike vere pinta kaj laŭdinda. Lingvaĵe tamen - specife por la celgrupo "komencintoj" - katastrofo. Aldone oni plene ignoras la lingvaĵan kritikon jam voĉitan.

Sed tiun mesaĝon la retejestro certe forviŝos, ĉar ĝi rilatas al la barito.

Se ĝi restos, jen mia lasta mesaĝo ĉi-tema. Fakte ĉio dirinda estas jam dirita.
javergara
javergara diras:
2011-06-10 16:06
Mi tre shatas la chi-supran deklaron de d-ro Rob Kvasnak pri la deradika, popola (mi dirus: mondcivitana) karaktero de nia fenomeno. Mi chiam komprenis mian propran esperantistecon lau iel simila vido, lige al miaj konvinkoj, tiel pri neviolenta rezisto al la maljusto kiel pri la endo strebi al alternativa tutmondigho cele al mondskala plivastigo de la homaj rajtoj kaj formoj de vera, inkluda, partoprena demokratio.
Denove, mi diru ke lau iuj el ni, Esperanto estas ero el pluraspekta, longdaura, obstina emancipa procezo: temas kiel chiam pri libereco, egaleco, solidareco!
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-06-11 00:39
Mi ekpensis pri tio ĉar mi estas serĉanta novan tekston por unu el miaj kursoj kaj mi trovis libron de Ester J. de Jong: Foundations for Multilingualism in Education (Fundamentoj por Multlingvismo en Edukado). D-ino de Jong priskribas kiel la britoj dum kolonia epoko disvastigis sian lingvon. Oni ne instruis la anglan al ĉiuj loĝantoj de la kolonioj. Anstataŭe ili instruis la anglan al elitoj tiel ke scipovo de la angla estis klasa simbolo. Mi iam vizitis Srilankon. Fakte, nur la alte edukitaj srilankanoj parolas flue la anglan. La aliaj landanoj parolas aŭ la singalan aŭ la tamilan (foje ambaŭ). Alta scipovo de la (brita) angla estas eco de "ĝentlemano" aŭ "ĝentlemanino". Kun la lingvo, la britoj disvatigis sian kulturon, kion ili tiam opiniis supera al la kulturoj de la kolonianoj. Jen anekdoto de mia vizito tie: En la aviadilo mi babilis kun la stevardo. Li demandis min se mi vizitus la urbon Kandi kaj donis al mi sian telefonnumeron por la kazo ke mi estus en Kandi. Mi vojaĝis kun Germano kaj bonŝance ni ja vizitis Kandi kaj telefonis kun li. Li kaj invitis nin manĝi en restaŭracio kun si kaj sia frato. Kiam ni alvenis, oni informis nin ke nek la stevardo nek la frato povus manĝi tie kun eŭropanoj (mi ne estas eŭropano sed la restaŭraciestro klasifikis min tiel)! Do en sia propra lando la stevardo ne rajtis manĝi ĉe la sama tablo kun ni. Memkompreneble ni ne manĝis en tiu restaŭracio. Tio estas laŭ mi restaĵo de koloniismo. Do la angla estis prezentata desupre al la kolonioj kiel insigno de moderneco kaj progresemo - ne elektita de la popolo. Kaj jes estas nia homa emancipa procezo kiel skribas Jose Antonio Vergara. Por tiu lasta ideo mi estas tre dankema. JAV vidigis al mi la aferon en nova lumo.
Novulino
Novulino diras:
2011-06-11 13:21
Jen eble la solvo. Ni ne plu naive kaj simplanime proponu lerni Esperanton kiel ĝis nun. Ni prenu modernan varianton de la tiama Brita eliteca metodo disvastigi sian lingvon.

Do anstataŭe, ni anoncu en la precipaj gazetoj:

DENOVE ŜANCO LERNI ESPERANTON EN FRANKFURTO ...
================================================

... kaj eble akceptiĝi en la tutmonda elita rondo de la Esperantistoj

La Frankfurta Esperanto-klubo - kiel ĉiujare nur solan fojon - tre afable pretas je la 12a de julio je 19:00 ĉe la hotelo Marriott, Frankfurto ĉe Majno, akcepti tre limigotan nombron da petantoj pri la rajto lerni Esperanton. Kandidatoj nepre kunportu siajn diplomojn pri altlerneja kaj universitata edukado, paperan pruvon pri la ĉi-momenta salajro, kaj bankokontajn eltiraĵojn de la lastaj ses monatoj. La kotizo por tiu ĉi testo lige al la disdono de lernrajto estas cent eŭroj - kontante kunportendaj. Aldone necesas subsignataj rekomendaj leteroj de almenaŭ du jamaj Esperantistoj kaj novdata polica atesto pri tio, ke oni neniam estis kortume punita pro krimo aŭ krimeto.

Okaze de akcepto fare de la kluba testada kaj selektada komisiono, la komenconto enpagu garantian monsumon de 1000,- eŭroj en la kluban konton ene de sep tagoj post ricevo de la oficiala akceptodokumento. La komisiono atentigas, ke, se oni ne sukcesos en la fina ekzameno de la klube organizata lingvokurso, la garantipago estos memkompreneble perdita. Aldoniĝos la kutimaj klubaj aliĝaj kaj membrecaj kotizoj.

La kluba estraro rekomendas aperi antaŭ la fakkomisiono en decaj vestoj, laŭaj la solenecon de la okazo. Por la petantoj akceptitaj la klubestro ĝojas anonci, ke okazos tuj poste malgranda ekskluziva bonvena festo kun kvinstela malvarma bufedo kaj kupono pri drinkoj kaj senkosta uzado de la hotelaj sportaj ekipaĵoj.

Noto de la redakcio:

Laŭ informitaj cirkloj, tiun ĉi jaron la Frankfurta klubo disdonos la rajton lerni Esperanton nur al maksimume 20 personoj.

:)

Novulino